Prezidanto de Germanio
La Federacia Prezidanto de Germanio estas la ŝtatestro de Germanio, sed li ne estras la registaron (tiun estras la kanceliero). Kvankam li ne havas grandan potencon, li reprezentas la landon kaj subskribas la leĝojn.
Frank-Walter Steinmeier | |
---|---|
Federacia Prezidanto de Germanio | |
Komenco de oficeco | 19-a de marto 2017 |
Kanceliero | Angela Merkel |
Antaŭulo | Joachim Gauck |
Biografiaj datoj | |
Naskiĝo | 5-a de januaro 1956 Detmold |
Nacieco | Germanio |
Vidu ankaŭ biografian portalon | |
La prezidanto estas elektata por kvin jaroj de la Federacia Kunveno, komuna asembleo, kiu konsistas el la membroj de la Bundestag kaj el egala nombro de membroj elektitaj de la parlamentoj de la federaciaj landoj (Landtage). En 2004 estis elektita Horst Köhler, kiu abdikis la 31-an de majo 2010. Ĝis elektiĝo de nova prezidanto oficos komisare la prezidanto de la Federacia Konsilio.
Inter la jaroj 1949 kaj 1999 la prezidantoj de Germanio havis formalan sidejon en la klasikisma Kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasikisma vilao Hammerschmidt en Bonno. Ekde 1999 la kastelo en Berlino estas la unua kaj la vilao en Bonno nur la dua sidejo.
Prezidantoj ekde 1949
redakti
Prezidantoj de la Federacia Respubliko Germanio | |||||
nomo (naskiĝo - morto) | partio | ekofico | fino de la ofico | baloto(j) | |
---|---|---|---|---|---|
1 | Theodor Heuss (1884–1963) |
FDP | 13-a de septembro 1949 |
12-a de septembro 1959 |
1949/54 |
2 | Heinrich Lübke (1894–1972) |
CDU | 13-a de septembro 1959 |
30-a de junio 1969 |
1959/64 |
3 | Gustav Heinemann (1899–1976) |
SPD | 1-a de julio 1969 |
30-a de junio 1974 |
1969 |
4 | Walter Scheel (1919–2016) |
FDP | 1-a de julio 1974 |
30-a de junio 1979 |
1974 |
5 | Karl Carstens (1914–1992) |
CDU | 1-a de julio 1979 |
30-a de junio 1984 |
1979 |
6 | Richard von Weizsäcker (1920–2015) |
CDU | 1-a de julio 1984 |
30-a de junio 1994 |
1984/89 |
7 | Roman Herzog (1934–2017) |
CDU | 1-a de julio 1994 |
30-a de junio 1999 |
1994 |
8 | Johannes Rau (1931–2006) |
SPD | 1-a de julio 1999 |
30-a de junio 2004 |
1999 |
9 | Horst Köhler (* 1943) |
CDU | 1-a de julio 2004 |
30-a de junio 2010 |
2004/09 |
10 | Christian Wulff (* 1959) |
CDU | 1-a de julio 2010 |
17-a de februaro 2012 |
2010 |
11 | Joachim Gauck (* 1940) |
senpartia | 18-a de marto 2012 |
18-a de marto 2017 |
2012 |
12 | Frank-Walter Steinmeier (* 1956) |
SPD | 19-a de marto 2017 |
- | 2017 |
Ekde la 17-a de februaro 2012 (demisio de Christian Wulff) ĝis marto 2012 (elekto de lia posteulo) la ofico vakis. Kiel anstataŭanto servis dume Horst Seehofer, prezidanto de la Federacia Konsilio.
Kiel nova Prezidanto de Germanio estis elektita pastro Joachim Gauck, kiu havas oficialan subtenon de preskaŭ ĉiuj gravaj politikaj partioj kaj tial grandan ŝancon iĝi elektita.