Bonn

urbo en Germanio
(Alidirektita el Bonno)
Tiu ĉi artikolo temas pri la germana urbo Bonn, esperante Bonno. Unu mezan leteron malpli havas la franca urbo Bono, franclingve Beaune.

Bonn - jen germane,[1] pli frue latine Bonna, en Esperanto Bonno[2] - estas eksterdistrikta urbo en la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio, situanta ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Rejno. Ĝi havas pli ol 2.000-jaran historion kaj estas unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. Ĝis la fino de la 18-a jarcento Bonn estis rezidejo de la feŭda Princo-elektista Kolonjo, kaj multaj kasteloj kaj pliaj konstruaĵoj aparte el la epokoj de baroko kaj rokoko dominas la urbocentron. Dum 1770 en la urbo naskiĝis la komponisto Ludwig van Beethoven. Ĝis la fino de la 19-a jarcento la universitato de Bonn iĝis unu el la plej gravaj germanaj altlernejoj: la urbo, kiu situas pitoreske riveroborde inter montetoj riĉaj je arbaroj, vitejoj kaj pluraj fortikaĵaj ruinoj, iĝis ŝatata loĝoregiono de studentoj, intelektuloj kaj pensiuloj.

Bonn
Blazono
Bonn (Germanio)
Bonn (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • ĉefregioncentro • universitata urbo • federacia urbo • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • urba komunumo de Germanio • sidejo de registaro • rezidejo • urbo
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Köln
Distrikto eksterdistrikta urbo
Regiono Rejnlando
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0228
Poŝtkodo 53111–53229
Aŭtomobila kodo BN
Oficiala Municipokodo 05314000
NUTS DEA22
Subdivido 4 urbodistriktoj (Stadtbezirke)
Politiko
Komunumestro Katja Dörner
Partio de komunumestro GRÜNE (verduloj
Adreso de la administrejo Berliner Platz 2, 53111 Bonn
Demografio
Loĝantaro 336465 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 44′ N, 7° 6′ O (mapo)50.7338888888897.0997222222222Koordinatoj: 50° 44′ N, 7° 6′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 60 m
Areo 141 km²
Oficiala retejo https://www.bonn.de/
vdr

De 1949 ĝis 1990 Bonn estis ĉefurbo de Federacia Respubliko Germanio. Ĝis 1999 ĝi restis sidejo de la germana registaro. Malgraŭ la translokiĝo de la parlamento (Bundestag) kaj de partoj de la registaro al Berlino, daŭre 6 germanaj ministerioj havas sian ĉefan sidejon en Bonn; pliaj ministerioj havas duan sidejon tie.

Inter 1986 kaj 1995 Germana Esperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Asocio havis komunan centran oficejon en la kerno de la tiama registara kvartalo: Pli pri Esperanto en Bonn vidu sube.

En tiu urboparto, kiu intertempe nomiĝas "federacia kvartalo" (germane Bundesviertel) dum julio 2006 inaŭguriĝis "UN-kampuso", sur kies areo troviĝas la plejmulto el la 13 organizoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiuj havas sian sidejon en Bonn. Krom tiuj organizoj, administraj sidejoj de grandaj germaniaj entreprenoj, la centra sidejo de la internacia germanlingva radio "Germana Ondo" (germane Deutsche Welle) kaj la "Internacia Kongresejo Federacia Domo Bonn" (en kies centra halo ĝis 1999 kunvenis la parlamento de Germanio) dominas tiun ĉi urboparton.

tomboŝtono de la bonna romia legionulo Quintus Petilius Secundus

Historio redakti

Dum la jaro 1989 la urbo festis sian 2000-jaran fondojubileon: tiu dato memorigis pri la starigo de la unua romia fortikaĵo en la urbo dum la jaro 12 antaŭ Kristo. Tamen en la urba teritorio jam multe pli frue vivis homoj. Pri tio atestas la duobla tombejo en la urboparto Oberkassel, kiu aĝas 14.000 jarojn, kaj restaĵoj de ligna fortikaĵo sur la monto Venusberg, kiuj stariĝis antaŭ iom pli ol 6.000 jaroj.

Dum la jaroj ĉirkaŭ la naskiĝo de Kristo nur malmultaj romiaj soldatoj vivis en Bonn, sed post la malvenko de la romia armeo kontraŭ la ĝermanoj norde de la nuna urbo Osnabrück dum la jaro 9 post Kristo la nombro tre altiĝis. Romia legiono rezidis en la norda parto de la nuna urbocentro, kaj sude de ĝi ekestis urbo de komercistoj kaj metiistoj.

Kiam pereis la romia regno, unue ankaŭ malgraviĝis la urbo. Dum la 9-a kaj 10-a jarcentoj en la areo de la urba katedralo ekestis religia centro, kaj reviviĝis la komerca urboparto ĉirkaŭ la merkata placo.

 
Bonn dum la jaro 1646 – kupra gravuraĵo de Matthäus Merian

Ekde la jaro 1288 la regantoj de la Princo-elektista Kolonjo havis sian rezidejon en Bonn. Aparte dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj ekestis pluraj pompaj konstruaĵoj en baroka kaj rokoka stilo, kiuj ankoraŭ hodiaŭ dominas la urbon. Per la okupo de la urbo fare de francaj soldatoj dum la jaro 1794 finiĝis tiu epoko. Post la malvenko de Napoleono dum la jaro 1815 la urbo iĝis parto de Prusio. Dum la sekvaj jardekoj la urbo estis dominata de la universitato, kiu havis sian centran konstruaĵon en la impona baroka urbocentra kastelo kun blanka-flava fasado, kiu de okcidento ĝis la Rejno oriente dividas la historian urbocentron norde kaj la vastan kastelan herbejon Hofgarten sude, kiu de la napoleonaj tempoj estas somera studenta ripozejo, kaj krome komence de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento gastigis la plej grandajn manifestaciojn de la porpaca movado en okcidenta Germanio.[3]

Post la Unua Mondmilito la urbo unue estis okupita de la brita kaj poste ĝis 1926 de la franca armeo. Pli ol 1000 bonnanoj, precipe judoj, estis murditaj dum la jaroj inter 1933 kaj 1945, proksimume 8000 pliaj estis forpelitaj. Dum la Dua Mondmilito pliaj 4000 bonnanoj mortis, kaj 30 procentoj de la urbaj konstruaĵoj estis detruitaj (tio, kompare al ekzemple la najbara urbo Kolonjo, kiu detruiĝis je pli ol 90 procentoj, estis relative favore).

Post 1945 la urbo rapide kreskis, aparte post la decido de 1949 nomumi la urbon la provizora ĉefurbo[4] de Federacia Respubliko Germanio - tiun decidon signife kuninfluis la unua kanceliero de FRG, Konrad Adenauer. Kiam pretis la demokratia konstitucio de la ŝtato dum 1948 kaj oni volis festi tion, la ununura sufiĉe granda salono en la ja parte detruita urbo estis la dinosaŭra salonego de la zoologia muzeo Museum König, kaj do dum la naskiĝomomento de la ŝtato ĉiuj naciaj politikistoj staris inter dinosaŭraj skeletoj. Poste oni transformis la plej grandan prelegejon de la urba pedagogia altlernejo al la nacia parlamento, simile provizore gastigis multajn ministeriojn en iuj administraj konstruaĵoj, kaj dum 50 jaroj la urbo Bonn estis sendube la plej modesta ĉefurbo de industria nacio - oni parolis pri la "ĉefurba minimumo" kaj laŭ la federacia strukturo de okcidenta Germanio, kiu ĝuste malakcentis ĉefurbon, fieris pri tio, ke Bonn restis trankvila universitata urbeto, sen naciaj simboloj, sen armeaj paradoj kaj paradejoj.

Post la translokiĝo de la plejparto de la naciaj registaraj instancoj de Bonn al Berlino dum 1999 la urbo denove ŝanĝiĝis. La restintaj ministerioj, novaj registaraj oficejoj, administraj sidejoj de germaniaj entreprenoj, internaciaj organizoj kaj sciencaj institucioj nun estas la plej signifaj dungantoj - daŭre la urbo apenaŭ havas industrion.

Konstruaĵoj redakti

 
La kastela herbejo Hofgarten, la universitato kaj la urba katedralo

La historia urbodomo ĉe la merkata placo konstruiĝis dum 1737 en stilo de rokoko kun blanka-rozkolora fasado. Tuj proksime troviĝas la eksa rezidejo de la elektodukoj de Kolonjo, kastelo el vico de barokaj konstruaĵoj kun fasado blanka-flava, kiu de la komenco de la 19-a jarcento estas la ĉefa konstruaĵo de la urba universitato, kaj sude de tio la kastela herbejo Hofgarten.

 
la aleo de Poppelsdorf

La Aleo de Poppelsdorf kun kvar vicoj da kaŝtanoarboj ligas la universitaton kun la kastelo de Poppelsdorf, kiu konstruiĝis komence de la 18-a jarcento. La aleon tranĉas la fervoja linio inter Kolonjo kaj Koblenz plus Mainz. Senpere norde de tiu punkto troviĝas la urba ĉefstacidomo, konstruita dum 1883/84. Antaŭ ĝi dum pluraj el la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento troviĝis grandega truo, kiam la urbo ekhavis metroon, kaj la fina, tre moderna alirejo al la metroa stacio daŭre memorigas pri truo kaj dum multaj jaroj grumbligis la loĝantojn - post la finkonstruo, la "bonna truo" iĝis plej ŝatata renkontopunkto de la urbaj junaj drogokonsumantoj.

Ĝis 1999 urba regularo malpermesis altajn konstruaĵojn, kaj la sola escepto estis la turdomo kun la oficejoj de la anoj de la nacia parlamento, kiu laŭ la persona nomo de la parlamenta prezidanto Eugen Gerstenmaier, kiu aparte premis ĝian rapidan finkonstruon, ricevis la nomon "Langer Eugen" kaj altas 115 metrojn.[5] Intertempe apuda turdomo de la nacia poŝta entrepreno kun 163 metroj superas ĝin.

En Bonn troviĝas pluraj rimarkindaj preĝejoj, plejparte katolikaj. Unu el la simboloj de la urbo estas la katolika katedralo. En la strato "Bonngasse" troviĝas la episkopa katedralo de la Prakatolika Eklezio, la preĝejo Nomo-de-Jesuo. En la Remigius-preĝejo en la strato Brüdergasse baptiĝis Beethoven. La "duobla preĝejo" de Schwarzrheindorf konstruiĝis ekde la jaro 1151.[6] Okcidente de la urboparto Poppelsdorf, en loko de pra-kristana kultejo kaj poste katolika pilgrimejo, dum la jaroj 1627/28 en baroka stilo konstruiĝis la "krucmonta preĝejo", kiu meze de la 18-a jarcento aldone ricevis pompan ŝtuparon de la arkitekto Balthasar Neumann. Tuj apud la kastela herbejo Hofgarten troviĝas la plej granda protestanta kirko de la urbo, la "kruca preĝejo". La tradicia sinagogo de la urbo troviĝis tuj norde de la origine sola ponto de la urbo super la Rejno kaj detruiĝis dum 1938; la nova sinagogo iom sude el la 1960-aj jaroj estas laŭ la tiuepoka gusto arkitekture tre moderna.

Aliaj vidindaĵoj redakti

Transporto redakti

Kvankam la urbo havas konektojn al tuta reto de aŭtovojoj, kiuj ligas ĝin al la interregionaj aŭtovojoj 1 al Hamburgo, 3 al Frankfurto ĉe Majno kaj Aŭstrio unuflanke kaj al Nederlando aliflanke, kaj 4 al Akeno por plua vojo al Nederlando kaj Belgio, tra la urbocentro ankaŭ kondukiĝas la pli malnova federacia vojo 9, kiu interalie pasas tra bela pordego de la baroka urba kastelo, gvidas suden tra la bonna urboparto Bad Godesbergo kaj plu suden tra la pitoreska rejna valo.

La centra ĉefstacidomo de la urbo en la historia urbokerno okcidente de la Rejno "nur" estas servata de trajnoj kiuj vojas suden en la rejna valo (aŭ venas de tie), jes ja pitoreska, sed ankaŭ la Intercity-trajnoj en la parte malvasta valo ne atingas maksimumajn rapidecojn. Tial aldone ekzistas kroma rapidtrajna stacidomo Siegburg-Bonno oriente de la Rejno, kiu de la urba ĉefstacidomo facile atingeblas per la loka tram-metroo 66: Tie eblas atingi vere rapidajn ICE-trajnojn al Kolonjo kaj Frankfurto, kaj plu interalie al Amsterdamo kaj Bruselo, Munkeno kaj Bazelo. La informkesta mapo klare vidigas ke la urbo situas ambaŭflanke de la rivero, sed ĉar nur ekzistas kelkaj pontoj kaj aldone iuj pramoj inter la riveraj bordoj, la rivero tamen prezentas trafikan obstaklon - tial la urbanoj kutimas indiki, ĉu iu urba loko situas okcidente aŭ oriente de la riverego.

La Flughaveno Kolonjo/Bonno distancas 20 kilometrojn, ankaŭ oriente de la Rejno - kiel la nomo indikas, ĝi situas inter la urboj Kolonjo kaj Bonno kaj servas ambaŭ urbojn.

Famuloj redakti

En Bonn krom Ludwig van Beethoven interalie naskiĝis la naciema Nikolaus Becker. Tie interalie mortis la hungara-brita orientalisto Gottlieb Vilmos Leitner kaj la verkisto Ernst Moritz Arndt, laŭ kiu rievis sian nomon la universitato Ernst Moritz Arndt en Greifswald. De Bonn originas ankaŭ la pedagogo Hermann Deiters.

Partneraj urboj redakti

La urbo Bonn ekde la jaro 1988 havas partnerajn rilatojn al

kaj ekde 1983 amikajn rilatojn al

 
la urba katedralo

Plie tamen la unuopaj distriktoj de la urbo, kiu ĝis la jaro 1969 estis memstaraj, havas partnerajn kaj amikajn rilatojn al pluraj urboj:

La urba distrikto Bonn havas partnerajn rilatojn al

La urba distrikto Bad Godesberg havas partnerajn rilatojn al

La urba distrikto Beuel havas partnerajn rilatojn al

kaj la urba distrikto Hardtberg partnerajn rilatojn al

Krom ĝeneralaj urbaj partneraj kaj amikaj kont(r)aktoj la urbo flegas "temajn kaj projektajn urbopartnerecojn". Krom interŝanĝo de junularaj grupoj kaj kulturaj iniciativoj ekzistas kunlaboro pri ekologio, urboplanado kaj prevento de katastrofoj. Projektaj urbopartnerecoj laŭ stato de 2007 ekzistas kun la urboj

Esperanto en Bonn redakti

Restas malmultaj spuroj pri la unuaj Esperanto-grupoj de la urbo fine de la 19-a kaj ĝis mezo de la 20-a jarcento - laŭ la strukturo de la loĝantaro, en ili aktivis precipe studentoj kaj intelektuloj.

Dum la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, grupo ĉirkaŭ la tiama studento Klaus-Peter Fritz evoluigis la Esperanto-lernolibron "Praktiku kun ni"; krome en GEJ kaj TEJO interalie aktivis la studentoj kaj postaj diplomatoj Ulrich kaj Barbara Brandenburg. Komence de la 80-aj jaroj la medicina studento Eckhard Bick kaj 6 aliaj Esperanto-parolantaj studentoj luprenis domon en la urboparto Oberkassel kaj instalis esperantan loĝkomunumon, kiu elstaris en la listo de gastigantoj Pasporta Servo pro tio, ke ĝi ofertis senkostan tranoktigon de ĝis 12 gastoj dum laŭplaĉe pluraj semajnoj: ĝin prikantis la kanzono "Domo en Bonn'" de la muzika grupo Amplifiki. La loĝkomunumo same evoluigis Esperanto-lernolibron kun la titolo "Tesi, la testudo".

Dum 1986 teamo ĉirkaŭ la medicina studento Thomas Pusch instalis nacian Esperanto-centron en la kerno de la registara kvartalo (vidalvide al la politika muzeo "domo de la historio de FRG"), kiu ĝis 1995 realigis multajn projektojn por la naciaj Esperanto-organizoj GEJ kaj GEA, sed ankaŭ (ĝis 1997) por TEJO. La teamo dum 1990/91 starigis duan oficejon de GEJ en (orienta) Berlino, sukcese lobie agadis kaj plialtigis la ĉiujarajn ŝtatajn subvenciojn por GEJ de 30.000 al 75.000 germanaj markoj. La ĉefaj motoroj Thomas Pusch kaj Klaus Dahmann krom multaj informiloj kaj instruiloj (en pli ol 40 lingvoj) verkis la germanlingvan lingvogvidilon Esperanto Wort für Wort ("E-o vorton post vorto", en unua eldono Esperanto für Globetrotter, "E-o por mondvagemuloj"), kiu en prestiĝa serio de lingvogvidiloj iĝis la senkonkurence plej ofte vendata libro pri Esperanto en Germanlingvio.

Fine de la 80-aj jaroj la historiisto Ulrich Lins, kiu ĝis la jaro 2008[7] laboris en la germana oficejo por interŝanĝo de universitatanoj DAAD en Bonn, publikigis en la germana kaj en Esperanto verkon kun la titolo "La danĝera lingvo", kiu priskribas la persekutojn de esperantistoj en la diktaturoj de la meza 20-a jarcento, aparte sub Hitler kaj Stalin.

La junulara urba Esperanto-grupo ĝis 1997 estis modele aktiva, aranĝis almenaŭ kvar lingvokursojn ĉiujare, gastigis studentajn eventojn en diversaj lokoj de la urbocentro, plurfoje ankaŭ en la baltia studenta loĝejo Haus Annaberg en urboparto Friesdorf. Dum la postaj jaroj la grupo pro frustriĝo de la gvidantoj pri GEJ kaj TEJO ekpaŭzis, sed restis spuroj pri ĝi ekzemple en la urba biblioteko, kiu ĝis la 2010-aj jaroj havis modelan kolekton de Esperanto-libroj.

Dum 2007 la familia Esperanto-renkontiĝo Printempa Semajno Internacia dumpaske la trian fojon gastis en la urba seminariejo sur monto Venusberg, post kiam ĝi jam dum 1998 kaj 2003 okazis en la urbo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti