La germana marko estis la valuto de Germanio antaŭ la enkonduko de la eŭropa valuto eŭro. Ĝia kodo laŭ ISO 4217 estas DEM. Centono de la valuto estis la pfenigo (germane Pfennig), kredeble la sola Esperanto-vorto komenciĝanta per «pf».

Germana marko
eksvaluto • marko
Ŝtato: Germanio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: DEM
Mallongigo:
vdr
2-marka monero de 1991

La marko cirkulis de la 21-a de junio 1948 ĝis la 31-a de decembro 2001. Je la 1-a de julio 1990 ĝi anstataŭis la markon de GDR; antaŭe ĝi estis la oficiala pagilo de tiama (okcidenta) Federacia Respubliko Germanio kaj de la okcidentaj sektoroj de Berlino. Por distingi ĝin de la GDR-a marko germanoj ofte nomis ĝin «D-Mark». La kutima mallongigo ne estis la ISO-a «DEM», sed la pli konciza «DM».

La oficiala kurzo de la marko al la eŭro estis definitive fiksita al 1 EUR = 1,95583 DEM.

Ekde la enkonduko de la eŭro je la 1-a de januaro 1999 la marko ne ekzistas kiel memstara valuto, sed estas nedecimala subunuo de la eŭro. Moneroj kaj biletoj restis oficia pagilo ĝis la 31-a de decembro 2001 kaj povas elŝangŝiĝi nefinie apud la germana federa banko aŭ ĝiaj lokaj filioj.

La DM estis ankaŭ ofica monunuo en Kosovo kaj Montenegro, kaj en tuta orienteŭropa regiono kiel neoficiala pagilo preferita kontraŭ la usona dolaro. La konvertebla marko de Bosnio-Hercegovino kaj la bulgaria levo estis ligita al la marko per kurso 1:1, kaj nun havas (ŝtate garantite) la saman kurzon rilate al la eŭro.

Stampejoj redakti

La markaj moneroj — kaj nun la germanaj eŭro-moneroj — estas signitaj kun letero laŭ ĝiaj stampejoj:

Signo: A D F G J
Loko: Berlino Munkeno Stutgarto Karlsruhe Hamburgo

Vidu ankaŭ redakti