Karlsruhe

urbo en Baden-Virtembergo, Germanio

Karlsruhe estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 308 707 loĝantojn. La Federacia Konstitucia Kortumo de Germanio havas sian sidejon en la urbo.

Karlsruhe
Blazono
Karlsruhe (Germanio)
Karlsruhe (Germanio)
DEC

Map

Flago
eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo • urbego • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0721
Poŝtkodo 76131-76229
Aŭtomobila kodo KA
Oficiala Municipokodo 08212000
NUTS DE122
Subdivido 27 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Demografio
Loĝantaro 308707 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 49° 1′ N, 8° 24′ O (mapo)49.0166666666678.4Koordinatoj: 49° 1′ N, 8° 24′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 115 m
Areo 173,46 km²
Oficiala retejo https://www.karlsruhe.de/
vdr

La urbo estis fondita en 1715 per margrafo Karlo la 3-a Vilhelmo laŭ la planoj de arkitekto Friedrich Weinbrenner. En la centro troviĝas la margrafa kastelo. De ĝi eliras ĉiuj stratoj kvazaŭ radioj el la suno. Pro tiu aspekto de Karlsruhe portas la kromnomon "ventumila urbo".

La urbo havas tre efikan tramsistemon, kiu uzas la saman traklarĝon kiel la federaciaj trajnoj. Tiuj "tramtrajnoj" de Karlsruhe ligas la tutan regionon ĝis Mannheim, Heidelberg.

La urbo estas administra centro de samnoma distrikto, al kies teritorio la urbo mem tamen ne apartenas.

La Federacia Konstitucia Kortumo de Germanio havas sian sidejon en la urbo. La plej granda universitato de la urbo estas la Karlsruhea Instituto de Teknologio.

Vizitindaĵoj redakti

Famuloj rilataj al la urbo redakti

Esperanto en Karlsruhe redakti

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto la unua Esperanto-grupo en Karlsruhe estis fondita en la jaro 1905.

En 1930 Germana Asocio de Nacionalstenografio okaze de sia kongreso en Karlsruhe, organizis Intersteno-ekspozicion kaj paroladojn pri utileco de Esperanto.

En 1965, SAT tie okazigis sian 38-an Kongreson.

La germana sekcio de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) fondiĝis en 1992 en Karlsruhe, dum la Katolika Tagaro, kiun sume vizitis centmilo da partoprenantoj.[1] Estis mesoj kaj prelegoj en Esperanto.[2]

En Karlsruhe estas loka Esperanto-grupo [3], kiu post ioma paŭzo revigliĝis en printempo 2008. En orienta urboparto estas strato nomata "Zamenhofstraße". Krome ekzistas ponto nomata Esperanto-Brücke super la strato Pulverhausstraße en la urboparto Grünwinkel.

Bildaro redakti

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti