Otto Karl WEINREICH (naskiĝinta la 13-an de marto 1886 en Karlsruhe, mortinta la 26-an de julio 1972 en Tübingen) estis germana klasika filologo.

Otto Weinreich
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1886 (1886-03-13)
en Karlsruhe
Morto 26-an de marto 1972 (1972-03-26) (86-jaraĝa)
en Tübingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Wilhelm Weinreich
Okupo
Okupo arkeologo • klasika filologo • universitata instruisto • classical archaeologist
vdr

Vivo redakti

Post trapaso de la abiturienta ekzameno li studis je Hajdelbergo klasikan filologion. Tie sukcesis doktoriĝo lia en 1908 per la primedicina laboraĵo Antike Heilungswunder. En 1909 li ekrajtis instrui je gimnazioj la lingvojn helenan, latinan kaj germanan. Ekde 1908 Weinreich asistantis ĉe la arĥeologia instituto hajdelberga. Ekde aŭtuno 1911 ĝis decembro 1913 li vojaĝis danke al stipendio de la Germana Arkeologia Instituto al Grekujo, Malgranda Azio kaj Italujo. En somero 1912 li anstataŭis la bibliotekiston de la Germana Arkeologia Instituto en Ateno.

Ekde januaro 1914 li eldonis komisiite de la Prusa Akademio de Sciencoj volumon kun helenaj enskriboj. En 1914 li estis asistanto ĉe la Universitato de Halle. En Halle li ankaŭ habilitiĝis per defendo de la laboraĵo De dis ignotis observationes selectae. En 1916 Weinreich iĝis eksterorda profesoro pri klasika filologio ĉe la Universitato de Tübingen.

Inter la 1.4. kaj la 30.8.1918 li orde profesoris en Jena antaŭ iro Hajdelbergon. En 1921 li posteulis al Gotthold Gundermann en Tübingen. Vokiĝon al Halle en 1931 li ne sekvis. En la 1.5.1937 Weinreich iĝis membro de NSDAP.[1] En la 1954-a jaro li emeritiĝis. Du jarojn poste oni aljuĝis al li la meritkrucon Große Verdienstkreuz der Bundesrepublik Deutschland. Weinreich ankaŭ membris ĉe la hajdelberga akademio.

Graveco redakti

Liaj fokusoj estis pri epigrafio, paleografio kaj religihistorio. Li laboradis por unuigi etnologion kaj klasikan filologion publikigante ankaŭ verkojn pri ŝvabia etnologio (regionhistorie, kulture ktp.).

Furoris ankaŭ liaj esploroj pri helena kaj romia literaturoj (Die Distichen des Catull, 1926; Der griechische Liebesroman, 1962). Inter 1916 kaj 1939 li eldonis la volumojn nr. 16 ĝis 27 de Religionsgeschichtlichen Versuche und Vorarbeiten. Inter 1927 kaj 1961 li kuneldonistis ĉe "Tübinger Beiträge zur Altertumswissenschaft". De 1916 ĝis 1938 Weinreich eldonis la gazeton "Archiv für Religionswissenschaft", ĝis 1922 sole, kaj inter 1923 ĝis 1935 kune kun Martin Persson Nilsson kaj inter 1936 kaj 1938 kune kun Friedrich Pfister.[2] Liaj tradukoj de romian satiroj kaj de ĉiuj poemoj de Katulo aperis en la serio "Bibliothek der Alten Welt".

Verkoj redakti

  • Religionsgeschichtliche Studien Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1968.
  • Menekrates Zeus und Salmoneus. Religionsgeschichtliche Studien zur Psychopathologie des Gottmenschentums in Antike und Neuzeit (= Tübinger Beiträge zur Altertumswissenschaft. Bd. 18). Kohlhammer, Stuttgart 1933.
  • Studien zu Martial: literarhistorische und religionsgeschichtliche Untersuchungen (=Tübinger Beiträge zur Altertumswissenschaft, 4). Kohlhammer Stuttgart 1928.
  • Die Distichen des Catull. Mohr, Tübingen 1926.
  • De dis ignotis observationes selectae. Halle 1914 (Halle, Universität, Habilitations-Schrift, 1915).
  • Antike Heilungswunder: Untersuchungen zum Wunderglauben der Griechen und Römer (=Religionsgeschichtliche Versuche und Vorarbeiten, 8/1). Töpelmann, Gießen 1909.

Referencoj redakti

  1. Horst Junginger: Von der philologischen zur völkischen Religionswissenschaft. Stuttgart 1999, p. 151.
  2. kp. Martina Dürkop: Das Archiv für Religionswissenschaft in den Jahren 1919 bis 1939. Dargestellt auf der Grundlage des Briefwechsels zwischen Otto Weinreich und Martin Persson Nilsson. Berlin 2013.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti