Friedrich PFISTER (naskiĝinta la 6-an de januaro 1883 en Kaiserslautern, mortinta la 27-an de decembro 1967 en Würzburg) estis germana klasika filologo. En 1919 li nuptis Irmgard Suadicani kiu naskis tri filinojn.

Friedrich Pfister
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1883 (1883-01-06)
en Kaiserslautern
Morto 27-an de decembro 1967 (1967-12-27) (84-jaraĝa)
en Vircburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • arkeologo
vdr

Vivo redakti

Estante filo de justickonsilisto li studis, post trapaso de la abiturienta ekzameno en Baden-Baden en 1901, en Hajdelbergo, Berlino kaj Munkeno klasikan filologion, germanistikon, arkeologion kaj filozofion. Per defendo de disertaĵo, kiun li verkis laŭ instigo de Albrecht Dieterich pri Die mythische Königsliste von Megara und ihr Verhältnis zum Kult und zur topographischen Bezeichnung en 1905 li gajnis premion de la hajdelberga filozofifakultato. Doktoriĝo estis en 1906.

Poste li partoprenis - sub la gvido de Friedrich von Duhn - vojaĝon tra Malgranda Azio kaj Grekujo. Ĝis julio 1906 li deĵoris kelkajn semajnojn kiel asistento de Wilhelm Dörpfeld ĉe elfosadoj sur Lefkado. En oktobro li transprenis asistantan postenon ĉe Duhn ĉe la arkeologia instituto de la Universitato de Hajdelbergo. Inter majo kaj julio 1908 li deĵoris ĉe DAI en Romo. Antaŭe li estis trapasinta la ŝtatan ekzameniĝon. Post la menciitaj stacioj en Hajdelbergo kaj Romo li habilitiĝis en 1912 en Hajdelbergo pri klasika filologio. Inter 1912 kaj 1914 li estis tie privata docento, en 1914/15 en Marburg. Dum la Unua mondmilito li soldatis fronte. En 1918 li iĝis eksterorda profesoro en Tübingen, en 1924 orda profesoro en Würzburg. Tie li restis ĝis emeritiĝo en la 1951-a jaro. En 1930/31 li dekanis.

Graveco redakti

La esplorkampo de Pfister ĉefe etendiĝis pri antikva religihistorio kion li flegis en la senco de la Usener-skolo sub la aspekto de komparita religiscienco kaj enpopola kredo. Lia ĉefverko Reliquienkult im Altertum (1909-12, represo 1974) baziĝis sur la temo disertacia. Krome Pfister okupiĝis pri Aleksandra Romano kaj ties postfloro inklude de la popularlatina literaturo. Tiel kaj anku pro al etnologia vido je antikvaj kredokonceptoj (sen elŝparo de kristanaj branĉoj) li ofte venis aŭtomate en la kampojn de regiona historio.

Honoroj redakti

  • Goldene Medaille der Univ. Heidelberg (1905);
  • membrecoj ĉe Pfälzische Gesellschaft zur Förderung der Wissenschaften (1925), ĉe Deutsche Akademie (Munkeno; 1926/27) kaj de DAI (1954)
  • prezidanto de Verein für bayerische Volkskunde (1925)

Verkoj (elekto) redakti

  • Der Alexanderroman des Archipresbyters Leo, 1913
  • Eine jüdische Gründungsgeschichte Alexandrias, SB d. Ak. d. Wiss. Heidelberg, 1914
  • Schwäbische Volksbräuche, Feste und Sagen, 1924
  • Die deutsche Kaisersage und ihre antiken Wurzeln, 1928
  • Die Religion der Griechen und Römer. Mit einer Einführung in die vergleichenden Religionswissenschaften, 1930
  • Deutsches Volkstum in Glauben und Aberglauben, 1936
  • Sprache und Schrifttum im Rahmen der Altertumswissenschaften, 1944
  • Einführung in die Philosophie des Altertums, 1948
  • Götter- und Heldensagen der Griechen, 1956
  • Alexander d. Gr. in den Offenbarungen der Griechen, Juden, Mohammedaner und Christen, 1952
  • Religion und Wissenschaft, 1972
  • Kleine Schriften zum Alexanderroman, 1976
  • Der Alexanderroman und eine Auswahl aus den verwandten Texten, 1979
  • Erinnerungen aus meinem Leben bis 1945. Mit einem Verzeichnis der volkskundlichen und religionswissenschaftlichen Schriften, 1989 (postmorte)

Fonto redakti

  • Unte, Wolfhart, "Pfister, Friedrich" ĉe: Neue Deutsche Biographie 20 (2001), p. 336-337 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti