Hermann Usener

Hermann USENER (naskiĝinta la 23-an de oktobro 1834 en Weilburg, mortinta la 21-an de oktobro 1905) estis germana filologo.

Hermann Usener
Hermann Usener - Imagines philologorum.jpg
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1834 (1834-10-23)
en Weilburg
Morto 21-an de oktobro 1905 (1905-10-21) (70-jara)
en Bonno
Mortokialo korinfarkto
Tombo Alter Friedhof Bonn
Lingvoj germanalatinaantikva greka
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoReĝlando PrusioDuklando Nassau
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato de GöttingenBonna universitatoMunkena universitato
Familio
Edz(in)o Lilly Usener
Infanoj Hermann Usener • Hans Usener • Walter Usener • Marie Usener
Okupo
Okupo lingvistoverkisto • klasika filologo • universitata instruisto • mitologo • religiosciencisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Familio kaj vivoRedakti

 
tombobusto

La gepatroj de Usener estis Georg Friedrich Usener (1789-1854), supera landa ŝoltiso je Weilburg, kaj Charlotte Henriette Caroline Vogler (1798-1855), filino de la duka supera medicinisto Georg Vogeler. En 1866 Usener nuptis en Marburg Caroline Dilthey (1846-1920), fratino de la filozofo Wilhelm Dilthey kaj de la arkeologo Karl Dilthey. Lia filino Maria edzinigitis en 1899 fare de la klasika filologo Albrecht Dieterich. Filoj liaj Hans (1872-1929) kaj Karl Albert Hermann (1876-1928) estis fizikisto respektive supera leŭtenanto.

Usener studis ekde 1853 en Hajdelbergo, Munkeno, Göttingen kaj Bonn. En 1858 li iĝis instruisto ĉe Joachimsthal-gimnazio en Berlino. Eksterorda profesoreco realiĝis en 1861 ĉe la Universitato de Berno. Ordaj profesorecoj liaj estis ekde 1863 en Greifswald kaj en 1866 ĉe Bonna universitato. Retiriĝo sekvis en 1902.

VerkojRedakti

Post doktoriĝo pri »Analecta Theophrastea« (1858) li publikigis »Alexandri Aphrodisiensis problematorum lib. III. et IV.« (Berlino 1859), »Scholia in Lucani bellum civile« (Leipzig 1869, volumo 1), »Anecdoton Holderi« (Bonn 1877), »Legenden der heiligen Pelagia« (Bonn 1879), »De Stephano Alexandrino« (Bonn 1880), »Acta p. Marinae et p. Christophori« (Bonn 1886), »Altgriechischer Versbau« (Bonn 1887), »Epicurea« (Leipzig 1887), »Religionsgeschichtliche Untersuchungen« (Bonn 1889–99, tri partoj), »Dionysii Halicarnassensis librorum de imitatione reliquiae epistulaeque criticae duae« (Bonn 1889), »Der heilige Theodosios. Schriften des Theodoros und Kyrillos« (Leipzig 1890); »Acta martyris Anastasii Persae« (Bonn 1894); »Götternamen, Versuch einer Lehre von der religiösen Begriffsbildung« (Bonn 1895); »Dionysii Halicarnasei quae fertur Ars Rhetorica« (Leipzig 1895), »Dionysii Halicarnasei opuscula« (kune kun Radermacher, Leipzig 1899 ss.) k.a. Kolekton de liaj prelegoj kaj eseoj elfaris lia bofilo Albrecht Dieterich (Leipzig 1907).[1]

GravecoRedakti

Usener povis kunigi konfliktajn tendencojn kaj metodojn en sia laboro kaj tiel atingi sintezon de la regantaj fluoj en klasika same kiel moderna filologioj. Principe la esploroj de Usener pri la antikveco ne konis limojn; li serĉis ekpreni antikvan vivon en ĉiuj ĝiaj esprimoj, el kiuj kredo, poezio kaj arto estas nur partoj. La aliro al interfaka origino devenas de liaj studentaj tagoj en Bonn, kie Friedrich Gottlieb Welcker enkondukis lin al la gravaj temoj de la ideoj pri dioj. Jacob Grimm influis lin en la aplikado de la metodoj de kompara lingvistiko en la kampo de religia historio, li ŝuldis al August Boeckh la komprenon de filologio historiscience, al Friedrich Ritschl la komprenon, ke ne nur la grandaj kaj gravaj, sed ankaŭ la plej malgrandaj atestoj de la pasinteco estas rimarkindaj kaj gravas. Gottfried Hermann influis Usener en aplikado de la kategorioj de Immanuel Kant al filologio. Usener tiel iĝis unu el la plej gravaj protagonistoj en la formado de la historio de religio el filologio. Lia ĉefa intereso estis la studo de la dio en verkoj skribitaj en helena lingvo. Li suspektis, ke la nomoj de la dioj enhavas bazaĵojn kaj tial detale ekzamenis la nomojn de la dioj de la greka panteono. En la kurso de lia esplorado, li povis refuti multajn el la simbolaj klarigoj de la greka religio interpretitaj fare de Friedrich Creuzer kiel praa monoteismo. La fakto ke kaj Usener kaj Bücheler okazigis siajn prelegojn en la Akademia Artmuzeo ankaŭ signifis la interfakan orientiĝon de la klasikaĵo de Bonn. Malgraŭ la specialiĝo de klasikaj studoj kaj la rilata disiĝo de klasikaj studoj en specialaj fakoj - male al Otto Jahn, Bücheler ne plu povis prezentadi ankaŭ arkeologion - Usener kaj Bücheler laboris proksime kun aliaj reprezentantoj de klasikaj studoj kaj lingvistiko, kiel la arkeologo Reinhard Kekulé von Stradonitz, kiu estis la posteulo de Otto Jahn sur la kampo de arkeologio, kaj Georg Loeschcke, la antikvepokaj historiistoj Arnold Dietrich Schaefer kaj Heinrich Nissen, kaj la lingvisto Felix Solmsen.

Alia esplorado estis dediĉita al rito kaj mito, kie Usener venis al siaj rezultoj sendepende de Cambridge Rituals. Userer supozis interagadon inter la du areoj, kie la rito estas la instituciigita formo, do la praktiko de la mito. Ĉi tie, ankaŭ, li estis malferma al novaj esplorideoj kaj ankaŭ fidis je etnologiaj indicoj kaj la rezultoj de fakuloj pri scienca folkloro; tiu ĉi akademia fako tiam estis ankoraŭ iĝanta kaj ne de ĉiuj agnoskita. Usener konsideris ritojn fortaj kontinuigiloj. Do li ekzemple diris ke la kristnaska festo transformiĝis de la Antikva epoko ĝis la kristana mezepoko.

La ĉefa verko estas la doktrino de Usener pri la dioj, dediĉita al Wilhelm Dilthey, kiun li ankaŭ rigardis kiel sciencan testamenton. Ĉi tio estis nenio malpli ol historio de la homa menso. Li dividis la grekajn diojn en fenomenologiajn kategoriojn: momentaj dioj, specialaj dioj kaj ĉefaj dioj. La doktrino de la dioj estas la plej vaste pridisputita kaj plulaborita sed ankaŭ plej influa laboro de Usener. Ĝi havis grandan influon sur la emerĝanta fako de sociologio. Émile Durkheim tuj adoptis la rezultojn por sia esplorado, kaj ili ankaŭ estis gravaj por la filozofio de Ernst Cassirer pri simbolaj formoj. Krom la grekaj dioj, Usener ekzamenis ankaŭ la litovajn kaj latvajn diojn uzante la samajn metodojn. Farante tion, li supozis ke kulturoj estis kompareblaj, eĉ se ili ne estis en kontakto unu kun la alia. Same opiniis ankaŭ lia disĉiplo Aby Warburg. La hajdelberga rondo Eranos-Kreis ĉirkaŭ Adolf Deißmann kaj Albrecht Dieterich ankaŭ rilatis al la skolo de Usener. Liaj studentoj inkludis Ludwig Deubner, Hermann Diels, Georg Ferdinand Dümmler, Richard Heinze, Friedrich Leo kaj Eduard Schwartz kiujn li doktorigis. Lernintoj ĉe Usener estis ankaŭ Paul Friedländer, Emil Hermes, Hans Lietzmann, Friedrich Marx, Eduard Norden, Ludwig Radermacher, Max Siebourg kaj Richard Wünsch. De 1899 ĝis 1905 li publikigis la periodaĵon "Rheinisches Museum für Philologie".

HonorojRedakti

Usener ricevis multajn altajn honorojn. 1874/75 li estis dekano de la filozofia fakultato, 1882/83 rektoro de la Universitato de Bonn. Li estis kavaliro de la Ordeno pour le Mérite kaj membro de diversaj kleraj societoj Germanuje kaj eksterlande. La Filologia Asocio, studenta rondo, donis al li kaj Bücheler komunan memorpublikaĵon en 1873 post kiam ambaŭ malaprobis vokojn al aliaj foraj universitatoj. Por la 70-a naskiĝtago de Usener kaj la ora doktora jubileo de Bücheler en 1904 estis donacitaj du bronzaj bustoj kreitaj fare de Hans Everding kaj Walter Lobach (kiuj nun estas en la ejoj de la Klasika Filologia Seminario en Bonn). En la Akademia Artmuzeo okazis tiam festa ceremonio. Kun la kolektita mono estis starigita interalie Usener-fondaĵo por klasikaj filologoj. Usener ankaŭ prezidis la Filologian asembleon. La 13-an de februaro 1902, la Protestanta teologifakultato de la Universitato de Bonn honoris lin per honordoktoreco.

Kvankam la atingoj de Usener neniam estis vere forgesitaj, la sciencistara ricevado de ties laboro refariĝis unu el la centraj punktoj en la historio de klasikaj studoj, precipe ekde seminario pri Usener okazigita fare de Arnaldo Momigliano en 1983 ĉe Scuola Normale Superiore en Pizo. La ideoj de Usener sekve ĝuis daŭran priesploriĝon.

LiteraturoRedakti

  • Albrecht Dieterich: Hermann Usener. Ĉe: Archiv für Religionswissenschaft 8 (1905), I–XI surrete
  • Eduard Schwartz: Rede auf Hermann Usener. Gehalten in der öffentlichen Sitzung der Kgl. Gesellschaft der Wissenschaften zu Göttingen am 5. Mai 1906. Weidmann, Berlin 1906 (surrete).
  • Hans Herter: Die Klassische Philologie seit Usener und Bücheler. Ĉe: Bonner Gelehrte. Philosophie und Altertumswissenschaft. Bonn 1968, p. 165–211.
  • Roland Kany: Mnemosyne als Programm. Geschichte, Erinnerung und die Andacht zum Unbedeutenden im Werk von Usener, Warburg und Benjamin. Niemeyer, Tübingen 1987, ISBN 3-484-18093-5, p. 11–128.
  • Renate Schlesier: „Arbeiter in Useners Weinberg.“ Anthropologie und Antike Religionsgeschichte in Deutschland nach dem Ersten Weltkrieg. Ĉe: Hellmut Flashar (eld.): Altertumswissenschaft in den 20er Jahren. Neue Fragen und Impulse. Franz Steiner Verlag, Stuttgart 1995, ISBN 3-515-06569-5.
  • Günter Bader: Hermann Usener (1834–1905). Ĉe: Reinhard Schmidt-Rost k.a. (eld.): Theologie als Vermittlung. Bonner evangelische Theologen des 19. Jahrhunderts im Portrait. CMZ, Rheinbach 2003, ISBN 3-87062-061-7, p. 148–158.
  • Antje Wessels: Ursprungszauber. Zur Rezeption von Hermann Useners Lehre von der religiösen Begriffsbildung. de Gruyter, Berlin – New York 2003, ISBN 3-11-017787-0.
  • Michael Espagne, Pascale Rabault-Feuerhahn (Hrsg.): Hermann Usener und die Metamorphosen der Philologie. (=Kultur- und sozialwissenschaftliche Studien, 7). Harrassowitz, Wiesbaden 2011, ISBN 978-3-447-06452-1.
  • Josef Niesen: Hermann Usener. Ĉe: Derselbe: Bonner Personenlexikon. 2. Auflage. Bouvier, Bonn 2008, ISBN 978-3-416-03180-6.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 19, Leipzig 1909, p. 976-977 (fonto de la verkolisto