Greifswald

komunumo en Germanio

Greifswald [GRAJFSvalt] estas grava urba komunumo de Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ĝis la 4-a de septembro 2011 la urbo estis administre sendependa eksterdistrikta urbo, de tiam ĝi estas la administra centro de novkreita distrikto Antaŭpomerio-Greifswald. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 59 282 loĝantojn.

Greifswald
urba komunumo de Germanio • universitata urbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio • ĉefregioncentro • Hansa urboHansa urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 17487 • 17489 • 17491
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 59 691  (2022) [+]
Loĝdenso 1 175 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 5′ N, 13° 23′ O (mapo)54.08333333333313.383333333333Koordinatoj: 54° 5′ N, 13° 23′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 50,81 km² (5 081 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Greifswald (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Greifswald (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DEC
Greifswald
Greifswald
Situo de Greifswald

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Greifswald [+]
vdr
Urbodomo de Greifswald

Industrio redakti

La ekonomio de la iama havenurbo estas i.a. dominita per la produktado de komunikadelektronikaĵoj. Dum la lastaj jaroj la urbo iĝis grava kaj moderna loko teknologia kaj esplorada. Troviĝas tie ĉi (konstrukomenco en 1997) unu el la plej grandaj reaktoroj por prieslplori la nuklean fendadon. La komplekso Wendelstein 7-X ekis labori en 2007.

Historio redakti

Greifswald estiĝis de post 1199 en la kuro de la setlado de cistercianoj en Eldena. La merkatajn rajtojn ĝi ricevis en 1241, naŭ jarojn poste ankaŭ la urbajn. Sekve ĝi iĝis membro de la Hansa Ligo. En 1456 fonditis la Ernst-Moritz-Arndt-universitato.

En 1648 la urbo ekapartenis al Svedio kaj en 1815 al Prusio.

Vidindaĵoj redakti

Al la plej konataj vidindaĵoj nombiriĝas tri gotikstilaj brikstilaj kirkoj el la 13-a jarcento: la paroĥaj preĝejoj Sankta Mario kaj Sankta Nikolao kaj la iama paroĥa preĝejo Sankta Jakobo. La ĉefkonstruaĵo altlerneja konstruitis en 1750 barokstile.

La centra bazaro ĉirkaŭatas per domoj kun belaj gabloj en la stilo de floranta gotiko respektive renesanco; krome per la en la 1724-a jaro konstruita urbodomo. Invitas al promenado la parko ĉirkaŭ la ruina Abatejo Eldena, lulilo de la tuta urbo.

Iom da statistiko:

  • Situo: 54° 5' 51" NO, 13° 23' 0" OR; proksime al la Balta maro
  • Areo: 5.018 hektaroj
  • horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Publikaj institucioj:

Famaj personoj, kiuj vivis en Greifswald:

Eksteraj ligiloj redakti