Meklenburgo-Antaŭpomerio
Meklenburgo-Antaŭpomerio aŭ Meklenburgio-Antaŭpomerio (en Esperanto mallongigebla MA, sed pli kutime, kaj germane kaj esperante, neformale mallongigata MekPom) estas federacia lando, t.e. subŝtato, en la nordoriento de Germanio. Ĝia germana nomo estas Mecklenburg-Vorpommern [MEklenburk-FORpomern]. Fine de decembro 2020 ĝi havis 1 610 774 loĝantojn.
Meklenburgo-Antaŭpomerio | |||
germane Mecklenburg-Vorpommern | |||
Federacia lando | |||
La urbodomo de Greifswald
| |||
![]() | |||
|
|||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Lagaro | Meklenburga lag-plataĵo | ||
Eksterdistriktoj | Rostock, Schwerin | ||
Distriktoj | 6
| ||
Historiaj regionoj | 6
| ||
Najbaras kun | 5
| ||
Kelkaj gravaj urboj | 7
| ||
Insuloj | 4
| ||
Riveroj | 5
| ||
Situo | Schwerin | ||
Ĉefurbo | Schwerin | ||
- koordinatoj | 53° 38′ N 11° 25′ O / 53.633 °N, 11.417 °O (mapo) | ||
Areo | 23 174,17 km² (2 317 417 ha) | ||
Loĝantaro | 1 610 774 (fine de decembro 2020) | ||
Denseco | 69,51 loĝ./km² | ||
Refondita | 1990 | ||
Regantaj partioj | SPD / CDU | ||
Mandatoj | SPD 26 / AfD 18 / CDU 16 / Die Linke 11 | ||
Ministroprezidanto | Manuela Schwesig (SPD) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
ISO 3166 | DE-MV | ||
Aŭtokodoj | Listo de aŭtokodoj | ||
Lasta baloto | 4-a de septembro 2011 | ||
Sekvanta baloto | 2016 | ||
Federacia Konsilio | 3 | ||
Landa Eo-asocio | LAMA (LAMA) | ||
Situo de Schwerin enkadre de Germanio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.m-v.de | |||

Meklenburgo-Antaŭpomerio limas al la Balta maro (norde), Pollando (oriente), la federaciaj landoj Brandenburgio (sude), Malsupra Saksio (sudokcidente) kaj Ŝlesvigo-Holstinio (okcidente).
Al Meklenburgo-Antaŭpomerio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (sude) kaj Malsupra Saksio (okcidente) najbaras Pollando kaj trans Balta maro Danio kaj Svedio
Meklenburgo-Antaŭpomerio estis refondita en 1990.
Geografio Redakti
Ĉefurbo: Schwerin
Aliaj gravaj urboj: Greifswald, Rostock, Sassnitz, Stralsund, Wismar, Neubrandenburg, Neustrelitz
Insuloj: Hiddensee, Poel, Rügen, Usedom
Reliefo Redakti
Meklenburgio-Antaŭpomerio ne havas montojn, sed kelkajn montetojn. La marbordo longas ĉirkaŭ 1700 km kaj tial ĝi havas el ĉiuj federaciaj landoj la plej longan marbordon. La plej grandaj insuloj estas Rugeno, Usedomo, Poelo kaj Hidenzeo.
La pejzaĝo de Meklenburgo-Antaŭpomerio estis formita dum la glaciepoko. La plej altaj altaĵoj estas Helpter Berge (179m), Ruhner Berge (176,6 m), Stubbenkammer sur Rugeno (161 m) kaj Brohmer Berge (153 m).
Akvaĵoj Redakti
Meklenburgo-Antaŭpomerio havas multajn lagojn kaj riverojn.
Riveroj Redakti
La ĉefaj riveroj estas Elbo, Eldo, Peno (Peene), Havelo (germane: Havel) kaj Varnovo (Warnow). La Peene [PE:ne] estas 142 km longa maldekstra rivero en la germana federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio.
Lagoj Redakti
La plej grandaj lagoj germane nomiĝas Müritz (el la polaba lingvo: morica) kaj Schweriner See.
Urboj Redakti
La plej gravaj urboj en Meklenburgio-Antaŭpomerio estas: Schwerin, Rostock, Greifswald, Wismar, Neubrandenburg kaj Stralsund.
Lingvoj Redakti
Krom la germana lingvo la loĝantoj parte parolas la malaltgermanan lingvon (platdiĉa lingvo, propralingve: Plattdüütsch). Meklenburgio-Antaŭpomerio nomiĝas platdiĉe Mäkelborg-Vörpommern.
Tipa trajto de la platdiĉo en Meklenburgio-Antaŭpomerio estas, ke la pluralaj formoj de la verboj havas en prezenco la komunan finaĵon -en, ekz. wi maken "ni faras", ji maken "vi faras", se/sei maken "ili faras". En la iama Meklenburgio-Ŝverino praa longa o fariĝis au, ekz. Brauder "frato", en la aliaj partoj (Meklenburgio-Ŝtrelico, Antaŭpomerio) de la lando restis o, ekz. Broder "frato".
Administra disdivido Redakti
Meklenburgo-Antaŭpomerio post administra reformo de la 4-a de septembro 2011 konsistas el 6 regionaj distriktoj (Landkreise) kaj 2 urboj sen aparteno al distrikto:
Distriktoj (Landkreise) Redakti
- Antaŭpomerio-Greifswald (germane Vorpommern-Greifswald)
- Antaŭpomerio-Rügen (germane Vorpommern-Rügen)
- Ludwigslust-Parchim
- Meklenburga Lagaro (germane Mecklenburgische Seenplatte)
- Nordokcidenta Meklenburgo (germane Nordwestmecklenburg)
- Rostock (germane Landkreis Rostock)
Eksterdistriktaj urboj Redakti
Komunumoj Redakti
Meklenburgo-Antaŭpomerio konsistas el 805 politike sendependaj komunumoj. Inter ili estas 2 eksterdistriktaj urboj kaj 803 komunumoj apartenantaj al distrikto. El inter ili 765 fondis 78 komunumarojn (kiuj en M-A nomiĝas Ämter, singularo: Amt) por pli efika plenumado de administraj taskoj.
Esperanto-movado Redakti
Jen la mapo kun markiloj por la kluboj |
La Esperanto-movado en Meklenburgio-Antaŭpomerio festis en 2005 sian 100jariĝon. La unua esperantisto en Ŝverino estis Marie Hankel. Okaze de ĉi tiu jubileo estis eldonita 100paĝa libreto en Ŝverino, kies aŭtoro estas Ralf Kuse.
Nuntempe ekzistas Esperantosocietoj en la jenaj urboj:
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- http://www.vorpommern.de
- http://www.esperanto-nb.de Pri la societo en la urbo Neubrandenburg (germane, esperante)
- http://www.esperanto-sn.de/ Pri la klubo en Schwerin (germane, esperante)