Meklenburgo[1]Meklenburgio[2], germane Mecklenburg, estas regiono en la nordoriento de Germanio. Ĝi estas la okcidenta kaj pli granda parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. La alia parto estas Antaŭpomerio.

Meklenburgo
Regiono
FlagoBlazono
regiono [+]

LandoGermanio
- koordinatoj53° 50′ 14″ N, 11° 28′ 16″ O (mapo)53.83722222222211.471111111111Koordinatoj: 53° 50′ 14″ N, 11° 28′ 16″ O (mapo)


Meklenburgo (Tero)
Meklenburgo (Tero)
Mapo de Meklenburgo antaŭ la jaro 1934
helflave: Meklenburgo-Strelitz (du partoj)
oranĝflave: Meklenburgo-Schwerin

Meklenburgo (Germanio)
Meklenburgo (Germanio)
DEC

Map
Meklenburgo
Vikimedia Komunejo:  Mecklenburg [+]
vdr

Landopartoj redakti

En la historio Meklenburgo estis plurfoje dividita en kelkajn pli malgrandajn landopartojn, kiuj estis unuopaj membro-ŝtatoj de la Sankta Romia Imperio. De 1701 ĝis 1918 ĝi konsistis el la du duklandoj (pli poste grandduklandoj) Mecklenburg-Strelitz kaj Mecklenburg-Schwerin.

Meklenburgo-Schwerin redakti

Meklenburgo-Schwerin, germane Mecklenburg-Schwerin [meklenburk ŝveRI:N], estis la pli granda, centra landoparto de Meklenburgo.

  • 1701-1815 duklando
  • 1815-1918 grandduklando
  • 1918-1933 respubliko

Ekde 1871 ĝi estis membroŝtato de la Germana Regno.

Meklenburgo-Strelitz redakti

Meklenburgo-Strelitz, germane Mecklenburg-Strelitz [meklenburk ŜTRE:lic], estis la dua landoparto de Meklenburgo. Ĝi konsistis el du geografie disaj partoj, ambaŭflanke de la pli granda Meklenburgo-Schwerin.

  • 1701-1815 duklando
  • 1815-1918 grandduklando
  • 1918-1933 respubliko

Ekde 1871 ankaŭ ĝi estis membroŝtato de la Germana Regno.

Reunuigo redakti

La 1-an de januaro 1934, la du landopartoj estis (re-)unuigitaj ene de Nazia Germanio al unusola lando Meklenburgo.

Meklenburga dinastio redakti

La meklenburga dinastio, germane Haus MecklenburgObodriten, estis slav-devena, germana dinastio kiu dum entute 787 jaroj - de 1131 ĝis 1918 - preskaŭ seninterrompe regis Meklenburgon. Tradicie ĉiuj anoj de la dinastio, ĉu regantaj aŭ ne, havis la denaskan titolon "duko de Meklenburgo", respektive "dukino de Meklenburgo".

Vidu ankaŭ redakti

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Tiel la formo ĉe Zamenhof kaj en la vortaroj Esperanto-germana (1999) kaj germana-Esperanto (2007) de Erich-Dieter Krause.
  2. Tiel la formo en PIV (2005), kiun i.a. uzas la "Landa Asocio de Meklenburgio-Antaŭpomerio" de Germana Esperanto-Asocio.