Balta Maro

maro en norda Eŭropo inter duoninsulo Skandinavio, la ĉeflando de Eŭropo, kaj la insuloj de Danio

Balta Maro estas maro en norda Eŭropo, golfo de la Atlantika Oceano, ĉirkaŭata de Danio kaj Svedio okcidente, Finnlando, Rusio kaj Baltio (t.e. Estonio, Latvio kaj Litovio) oriente, Pollando kaj Germanio sude. Ĝi estas vere escepta maro. Nur mallarĝaj markoloj ligas ĝin kun Atlantiko: Eta Belto (dane Lillebælt), Granda Belto (dane Storebælt) kaj Sundo kondukas al Kattegat kaj tiu tra Skagerrak al la Norda Maro. Ĝi estas malprofunda kompare al aliaj maroj kaj inkludas malmulte da salo. Ĝia plej norda marareo, en sveda Bottenviken, en finna Perämeri, inkludas salon preskaŭ nenie. Laŭ geologia vidpunkto ĝi estas tre juna.

Balta Maro
maro
Balta Maro vidata el haveno en Darłowo
Landoj
Parto de Eŭropo
Insuloj
Kelkaj havenurboj
Alfluantoj
Areo 422 300 km² (42 230 000 ha)
Balta Maro
Balta Maro
Balta Maro
Balta Maro vintre
Balta Maro vintre
Balta Maro vintre
Vikimedia Komunejo: Baltic Sea
Retpaĝo: http://maps.grida.no/baltic
Map
Dana Markolo kaj sudokcidenta Balta Maro

La maro havas tri grandajn golfojn: estas la Botnia Golfo inter Svedio kaj Finnlando, la Finna Golfo kiun limas Finnlando, Rusio kaj Estonio kaj la Riga Golfo inter Estonio kaj Latvio. La Balta Maro estas konektita pere de artefaritaj akvovojoj al la Blanka Maro pere de la Kanalo Blanka maro - Balta maro kaj al la Germana Golfo de la Norda Maro pere de la Kiela Kanalo.

Ĝia areo estas ĉirkaŭ 422 000 km2, volumeno 21 000 km3, kaj profundo meznombre 55 m, maksimume 450 m. La areo de ĝia alfluejo estas ĉirkaŭ 1 700 000 km2.

Tiu maro estas difinita kiel mara ekoregiono laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la organizaĵo The Nature Conservancy, kaj tial biogeografie apartenas al Nordeŭrop-mara Provinco de la Mezvarm-nordatlantika Regno, tiu ĉi estanta unu el la 13 Maraj Regnoj.

Evoluaj fazoj de la maro redakti

La Balta Maro kuŝas en basenego sur la nordeŭropa prarokaĵo. La kavaĵo aĝas minimume 1 200 000 000 jarojn, sed la nuna maro formiĝis iom post iom dum kaj post la lasta glaciepoko (la Vistula glacia periodo). Antaŭ 20 000 jaroj enorma glacia maso, eĉ tri kilometrojn dika, ankoraŭ premis la rokbazon, sed antaŭ 13 000 jaroj la klimato varmiĝis kaj ekis degelado. Tiel malpeziĝadis la glacia tavolo kaj la terkrusto komencis malrapide leviĝi kaj ĝi ankoraŭ leviĝas, plej rimarkinde ĉe la mezo kaj nordo de la Botnia Golfo proksimume 7 ĝis 8 milimetrojn en unu jaro. En la sudo de la Balta Maro la marfundo tute ne leviĝas, okazas eĉ malrapida malleviĝo.

La terleviĝo, freŝa akvo el la degelanta glacio kaj mondaj ŝanĝiĝoj en la akvonivelo de la oceanoj kondukis la Baltan pra-akvejon tra diversaj fazoj al la nuna Balta Maro. Antaŭ 11 000 jaroj la areon kovris sensala akvo; tiu fazo de la Balta historio estas nomata la Balta Glacia Lago. Post kiam malfermiĝis vasta markolo al Atlantiko, la akvo saliĝis, komenciĝis periodo de la Joldia Maro (nomita laŭ scienca nomo de tiama konko Yoldia). Tiun sekvis rea sensaliĝo, ĉar la leviĝanta tero fermis la larĝan akvovojon tra meza Skandinavio al Atlantiko; la periodon oni nomas la Ancilusa Lago (laŭ la molusko Ancylus fluviatilis, tipa en sedimentoj de antaŭ proks. 10 000 jaroj). Ĝin sekvis, antaŭ 8000 jaroj, la sala Litorina Maro (Littorina littorea estas konkulo vivanta en sala akvo): tiam la markoloj ĉe la nuna Danio estis multe pli profundaj kaj larĝaj ol nun, kaj la maro tiam travivis sian plej salan fazon post la glacia epoko. Antaŭ 4000–2000 jaroj fine komenciĝis la periodo, kiun oni povas proprasence nomi la nuna Balta Maro.

La duonsala maro redakti

Pli ol 200 riveroj verŝadas sensalan akvon en la Baltan Maron. Tio kaj la malvasteco de la markoloj ĉe Danio igas ĝin la plej granda maro kun duonsala akvo. La akvo estas miksaĵo de sala (35 milonoj da salo) oceana akvo kaj sensala rivera akvo. En la sudaj partoj la surfaca akvo povas enhavi 20 milonojn da salo, pli norde nur 6 milonojn. Ĉe la buŝoj de riveroj, ekz. proksime al Sankt-Peterburgo, la akvo estas preskaŭ sensala. Se ne okazus, de tempo al tempo, enfluo de oceana akvo el la Norda Maro, la Balta Maro iom post iom iĝus sensala.

La oceana akvo enportas krom salo ankaŭ oksigenon kaj tiel, ĉar la sala akvo estas pli peza ol la sensala, helpas teni la profundejojn vivotaŭgaj. Tiaj enfluoj de Norda Maro okazas tamen sufice malofte. Dum la 20-a jarcento okazis ses grandaj enfluoj de sala akvo. La pli peza sala akvo tiam fluas antaŭen dum kelkaj semajnoj laŭ la profundoj ne miksiĝante al sensala akvo. Inter tiuj enfluoj la profundejoj povas iĝi tute senvivaj. Estas planoj pliigi tiujn enfluojn sed la metodoj estas tro multekostaj aŭ endanĝerigas la medion pli ol la nuna situacio. Do estas prefereble solvi la problemon de akva poluo, kiu kaŭzas la malaperon de oksigeno, inter la ŝtatoj ĉirkaŭ la Balta Maro.

La Balta Maro naskiĝis kiel lago antaŭ 13 000 jaroj, post la glacia epoko, kaj ĝi travivis alternajn fazojn de saleco kaj sensaleco. La lasta, sala fazo komenciĝis antaŭ 8000 jaroj, post kio la daniaj markoloj iom post iom malvastiĝis kaj la enfluo de oceana akvo malkreskis. Pro la duonsaleco multaj vivaĵoj troviĝas en streĉa situacio: ekz. oceanaj fiŝoj pro malmulteco de salo, riveraj kaj lagaj pro multeco de salo. La malpli ol 10 000 jaroj ne sufiĉis por evoluigi flaŭron kaj faŭnon perfekte adaptitan al la duonsala medio de la maro.

Historio redakti

La antikva mondo redakti

Je la epoko de la Romia Imperio, la Balta Maro estis konata kiel Mare SuebicumMare Sarmaticum. Tacito en siaj verkoj de la jaro 98 n.e. Agricola kaj Germania priskribis la Mare Suebicum, nomata laŭ la triboj de Sueboj, dum la printempaj monatoj, kiel saleta maro kie la glacio rompiĝis aparte kaj glacipecoj flosis ĉie. La Sueboj eventuale migris sudokcidenten por loĝi por mallonge en la Rejnlanda areo de moderna Germanio, kie ties nomo survivas en la historia regiono konata kiel Svabio. Jordanes nomigis ĝin la Ĝermana Maro en sia verko, la Getica.

Mezepoko redakti

 
Kabo Arkona en la insulo Rügen en Germanio, estis sankta loko de slavoj de la tribo Rani antaŭ la kristanigo.

Komence de la Mezepoko, Nordiaj (Skandinaviaj) komercistoj konstruis komercan imperion tra la tuta Balta Maro. Poste, la Nordianoj luktis por la kontrolo de Balta Maro kontraŭ Vendaj triboj kiuj loĝis en la suda bordo. La Nordianoj uzis ankaŭ la riverojn de Rusio por komercvojoj, eventuale trovante vojon al la Nigra Maro kaj suda Rusio. Tiu Nordi-dominata periodo estas referencata kiel la Vikinga erao.

El la Vikinga erao, la Skandinavianoj estis referencantaj al la Balta Maro kiel Austmarr ("Orienta Lago"). "Orienta Maro", aperas en Heimskringla kaj Eystra salt aperas en Sörla þáttr. Sakso Gramatiko registris en Gesta Danorum alian pli malnovan nomon, Gandvik, -vik estas malnovnordlanda por "golfeto", kiu supozas ke la Vikingoj ĝuste konsideris ĝin kiel marbrako de la maro. Alia formo de la nomo, "Grandvik", atestita en almenaŭ unu el la anglaj tradukoj de la Gesta Danorum, ŝajne estas misliterumado).

Krom fiŝaron tiu maro havigas ankaŭ sukcenon, speciale en siaj sudaj bordoj nome en la nunaj marbordoj de Pollando, Rusio kaj Litovio. Unuaj mencioj de sukcenaj kuŝejoj en la sudaj marbordoj de la Balta Maro datas el la 12a jarcento.[1] La bordaj landoj tradicie estis eksportintaj lignon, pindistilaĵojn, lino, kanabo kaj feloj per ŝipo velanta tra la Balta Maro. Svedio el la Mezepoko eksportis feron kaj arĝenton elminita tie, dum Pollando havis kaj ankoraŭ havas etendajn minojn de salo. Tiele la Balta Maro delonge estis trapasita de multaj komercaj ŝipoj.

La landoj de la Balta orienta bordo estis inter la lastaj en Eŭropo kiuj estis konvertitaj al kristanismo. Tio finfine okazis dum la nomitaj Nordaj Krucmilitoj: Finnlando en la 12a jarcento fare de Svedoj, kaj kio estas nune Estonio kaj Latvio en la komenco de la 13a jarcento fare de Danoj kaj Germanoj (Livonia Frataro). La Teŭtona Ordeno akiris kontrolon super partoj de la suda kaj orienta bordoj de la Balta Maro, kie ili formis sian monaĥecan ŝtaton. Litovio estis la lasta Eŭropa ŝtato kiu estis konvertita el kristanismo.

Konflikta scenejo redakti

 
Ĉefaj komercvojoj de la Hansa ligo (Hanse).
 
En 1649 la setlejo de latvi-parolantoj Kursenieki etendis el Klaipėda al Gdańsk laŭlonge de la marbordo de la Balta Maro.

En la periodo inter la 8a kaj la 14a jarcentoj, estis multa piratado en la Balta Maro el la marbordoj de Pomeranio kaj Prusio, kaj la fratoj Vitalienbröder tenis eĉ Gotlandon.

Starte jam en la 11a jarcento, la suda kaj orientaj bordoj de la Balta Maro estis setlita de migrantoj ĉefe el Germanio, nome movado nomita la Ostsiedlung ("orienta setlado"). Aliaj setlantoj estis el Nederlando, Danio, kaj Skotlando. La Polabiaj Slavoj estis laŭgrade asimilitaj de la Germanoj.[2] Danio laŭgrade akiris kontrolon super plej el la Balta marbordo, ĝis ĝi perdis multon de siaj posedaĵoj post esti venkitaj en la Batalo de Bornhöved de 1227.

 
La ŝipmilita Batalo de Sundo okazis la 8an de Novembro 1658 dum la Dan-Sveda Milito.
 
La ŝipo Kabo Arkona bruliĝanta tuj post la atakoj, la 3an de Majo 1945. Nur 350 survivis el la 4,500 prizonuloj kiuj estis surŝipe.

En la 13a al la 16a jarcentoj, la plej forta ekonomia forto en Norda Eŭropo estis la Hansa Ligo, nome federacio de komercaj urboj ĉirkaŭ la Balta Maro kaj la Norda Maro. En la 16a kaj komenco de la 17a jarcentoj, Pollando, Danio, kaj Svedio luktis militon por la politiko Dominium maris baltici ("Dominado super la Balta Maro"). Eventuale, estis Svedio kiu virtuale hegemniis en la Balta Maro. En Svedio la maro estis tiam referencata kiel Mare Nostrum Balticum ("Nia Balta maro"). La sveda militado dum la 17a jarcento celis fari la Baltan Maron kiel tut-svedan maron (Ett Svenskt innanhav). Tiu celo estis plenumita kun la escepto la vojo inter Riga en Latvio kaj Szczecin en Pollando. Tamen, estis the Nederlandanoj kiuj dominis en la Balta komerco en la 17-a jarcento.

En la 18a jarcento, Rusio kaj Prusio iĝis la ĉefaj potencoj super la maro. La malvenko de Svedio en la Granda Nordia Milito metis Rusion en la orienta marbordo. Rusio iĝis kaj restis dominanta povo en Baltio. Petro la Granda de Rusio vidis la strategian gravon de Baltio kaj decidis fondi tie sian novan ĉefurbon, Sankt-Peterburgo, ĉe la elfluo de la rivero Neva ĉe la orienta bordo de la Golfo de Finnlando. Estis multa komercado ne nur ene de la Balta regiono sed ankaŭ kun la regiono de la Norda Maro, speciale kun orienta Anglio kaj Nederlando: ties ŝiparoj bezonis el Baltio lignon, gudron, linon kaj kanabon.

Dum la Krimea Milito, kuna ŝiparo Brita kaj Franca atakis la Rusian fortikaĵojn ĉe la Balta Maro. Ili bombardis Suomenlinna, kiu protektas Helsinki; kaj Kronŝtadton, kiu protektas Sankt-Peterburgon; kaj ili detruis Bomarsund en Alando. Post la unuigo de Germanio en 1871, la tuta suda marbordo iĝis Germana. La Unua Mondmilito estis parte luktita en la Balta Maro. Post 1920 Pollando estis konektita al la Balta Maro pere de la Pola Koridoro kaj pligrandigis la havenon de Gdynia rivalece kun la haveno de la Libera Urbo Dancigo.

Dum la Dua Mondmilito, Germanio reklamis la tuton de la suda kaj multon de la orienta bordoj okupante Pollandon kaj la Baltajn ŝtatojn. En 1945, la Balta Maro iĝis amasa tombejo por retiriĝantaj soldatoj kaj rifuĝintoj en torpeditaj trupotransportejoj. La sinkigo de la ŝipo Wilhelm Gustloff restas la plej grava markatastrofo en la historio, kio mortigis (proksimume) 9 000 personojn. En 2005, Rusa grupo de sciencistoj trovis ĉirkaŭ kvin mil aviadilajn vrakojn, sinkitajn militŝipojn, kaj alian materialon, ĉefe el la Dua Mondmilito, en la fundo de la maro.

El la Dua Mondmilito redakti

Ekde la fino de la Dua Mondmilito, variaj landoj, kiel Sovetunio, la Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono, estis disponinta el kemiaj armiloj en la Balta Maro, kio okazigis aferojn de media poluo.[3] Eĉ nuntempe ankoraŭ fiŝkaptistoj hazarde trovas iome da tiuj materialoj: la plej ĵusa disponebla informo el la Helsinki Komisiono notas ke kvar malgrandskalaj kaptoj de kemiaj municioj reprezentante proksimume 105 kg de materialo estis registritaj en 2005. Tio estis malpliiĝo el la 25 okazaĵoj reprezentantaj 1,110 kg de materialo en 2003.[4] Ĝis nun, la Usona registaro malakceptas diskonigi la precizajn koordinatojn de vrakejoj. Putriĝintaj boteloj ellasas iperiton kaj aliajn substancojn, tiele malrapide venenigante substancan parton de la Balta Maro.

Post 1945, la Germana loĝantaro estis elpelita el ĉiuj areoj oriente de la Odro-Niso-limo, kio faris lokon por translokigitaj Poloj kaj Rusoj. Pollando akiris plej el la suda bordo. La Sovetunio akiris alian aliron al la Balta Maro pere de la Kaliningrada provinco. La Baltaj ŝtatoj en la orienta bordo estis aneksitaj de Sovetunio. La Balta Maro tiam separis la du kontraŭajn militblokojn: NATO kaj la Varsovia Traktato. Tiu limostatuso malhelpis la komercon kaj la veturadon. Ĝi finis nur post la falo de la komunismaj reĝimoj en Centra kaj Orienta Eŭropo fine de la 1980-aj jaroj.

Ekde Majo 2004, kun la aliro de la Baltaj ŝtatoj kaj Pollando, la Balta Maro estis preskaŭ tute ĉirkaŭita de landoj de la Eŭropa Unio (EU). La nura restanta ne-EU bordareoj estas rusaj: nome la areo de Sankt-Peterburgo kaj la eksklavo de la Kaliningrada provinco.

Vintraj ŝtormoj ekalvenis en la regiono dum Oktobro. Tiuj estis okazigintaj nombrajn ŝipvrakojn, kaj kontribuis al la ekstremaj malfacilaĵoj por savo de pasaĝeroj de la pramo Estonia survoje el Talino, Estonio, al Stokholmo, Svedio, en Septembro 1994, kio perdigis la vivojn de 852 personoj. Pli antikvaj, lignaj ŝipvrakoj kiaj la Vasa tendencas resti bone konservitaj, ĉar la malvarma kaj saleta akvo ne kongruas kun la ŝipvermo.

Ŝtormaj inundoj redakti

Ŝtormaj inundoj estas ĝenerale okazantaj kiam la akvonivelo estas pli ol unu metro super la normalo. En Warnemünde ĉirkaŭ 110 inundoj okazis ekde 1950 ĝis 2000, averaĝo de ĝuste super po du por jaro.[5]

Historiaj inundoj estis ekzemple tiuj de Ĉiuj Sanktuloj de 1304 kaj de la jaroj 1320, 1449, 1625, 1694, 1784 kaj 1825. Oni konas malmulte pri ties etendo.[6] Ekde la jaro 1872, estas regulaj kaj fidindaj registroj de akvoniveloj en la Balta Maro. La plej alta estis tiu de 1872 kiam la akvo estis averaĝe 2.43 m super marnivelo ĉe Warnemünde kaj maksimume de 2.83 m super marnivelo en Warnemünde. En la lastaj fortaj inundoj la averaĝa akvoniveloj atingis 1.88 m super marnivelo en 1904, 1.89 m en 1913, 1.73 m en Januaro 1954, 1.68 m en 2a–4a de Novembro 1995 kaj 1.65 m la 21an de Februaro 2002.[7]

Geografio redakti

Geofiziko redakti

 
Baltaj akvokolektaj basenoj (akvokolektaj areoj), kun profundo, alteco, ĉefaj riveroj kaj lagoj.
 
Kurona duoninsulo en Kaliningrada provinco, Rusio.

Kiel brako de Nordatlantika Oceano,[8] la Balta Maro estas enfermita de Svedio kaj Danio nordokcidente, Finnlando nordoriente, la Baltaj landoj sudoriente, kaj la Nordeŭropa Ebenaĵo sudokcidente.

Ĝi estas ĉirkaŭ 1,600 km longa, averaĝe 193 km larĝa, kaj averaĝe 55 m profunde. La maksimuma profundo estas 459 m kiu estas ĉe la sveda flanko de la centro. La surfaca areo estas ĉirkaŭ 349,644 km²[9] kaj la volumo estas ĉirkaŭ 20,000 km³. La periferio kvantas ĉirkaŭ 8,000 km de marbordo.[10]

La Balta Maro estas unu el la plej grandaj saletaj internaj maroj laŭ areo, kaj okupas basenon (zungenbecken) formitan de glacia erozio dum la lastaj malmultaj glaciepokoj.

Fizikaj karakteroj de la Balta Maro, ties ĉefaj sub-regionoj, kaj la transira zono de Skagerrak/Nordmara areo[11]

Sub-areo Areo Volumo Maksimuma profundo Averaĝa profundo
km2 km3 m m
1. Balta Maro mem 211,069 13,045 459 62.1
2. Golfo de Botnio 115,516 6,389 230 60.2
3. Golfo de Finnlando 29,600 1,100 123 38.0
4. Golfo de Riga 16,300 424 > 60 26.0
5. Belta Maro/Kattegat 42,408 802 109 18.9
Totala Balta Maro 415,266 21,721 459 52.3

Etendo redakti

La Internacia Hidrografia Organizaĵo difinas la limojn de la Balta Maro jene:[12]

Borde de la marbordoj de Germanio, Danio, Pollando, Svedio, Finnlando, Rusio, Estonio, Latvio kaj Litovio, ĝi etendas nord-orienten de la jenaj limoj:

Elstaraj insuloj kaj arkipelagoj redakti

 
Insulo Alando kun la administraj limoj de la provinco

Marbordaj urboj redakti

 
Helsinki

La plej grandaj marbordaj urboj (laŭ loĝantaro):

  • Sankt-Peterburgo (Rusio) 4.700.000 (metropola areo 6.000.000)
  • Stokholmo (Svedio) 843.139 (metropola areo 2.046.103)
  • Trójmiasto (Pollando) 1,035,000
  • Riga (Latvio) 696.567 (metropola areo 842.000)
  • Helsinki (Finnlando) 605.022 (metropola areo 1.358.901)
  • Gdańsk (Pollando) 462.700 (metropola areo 1.041.000)
  • Kaliningrado (Rusio) 431.500
  • Szczecin (Pollando) 413.600 (metropola areo 778.000)
  • Tallinn (Estonio) 429.500
  • Malmö (Svedio) 259,579
  • Gdynia (Pollando) 255.600 (metropola areo 1.041.000)
  • Kiel (Germanio) 242.000[13]
  • Espoo (Finnlando) 257.195 (parto de la metropola areo de Helsinki)
  • Lübeck (Germanio) 216.100
  • Rostock (Germanio) 212.700
  • Klaipėda (Litovio) 194.400
  • Oulu (Finnlando) 191.050
  • Turku (Finnlando) 180.350
 
Haveno de Helsinki
 
Haveno de Tallinn
 
Haveno de Klaipėda
 
Haveno de Sankt-Peterburgo
 
Haveno de Kaliningrado

Gravaj havenoj (sed ne grandaj urboj):

Estonio:

Finnlando:

Germanio

Latvio:

Litovio

Pollando:

La haveno kaj plaĝo en Ustka / Pollando (julio 2010)

Rusio:

 
la haveno de Karlshamn.

Svedio:

Nomoj de la Balta maro en lingvoj de apudaj landoj redakti

  • dane Østersøen [OSToson]
  • svede Östersjön [OSTerĥon]
  • finne Itämeri
  • ruse Балтийское море
  • estone Läänemeri
  • latve Baltijas jūra
  • litove Baltijos jūra
  • pole Morze Bałtyckie [moĵe baŭtickje], Bałtyk [baŭtik]
  • germane Ostsee [OSTze])

La nomoj dana, sveda, finna kaj germana signifas "orienta maro", la estona "okcidenta maro".

Balta Maro kaj Esperanto redakti

 
Partoprenantoj de BET-35 (1999) en Liepaja, Latvio.

Baltiaj Esperanto-Tagoj (mallonge: BET) estas Esperanto-renkontiĝo organizata ĉiujare ekde 1959 en iu el la apudbaltmaraj ŝtatoj, laŭvice en Latvio, Litovio kaj Estonio.

La fama gazeto La Ondo de Esperanto kiu dum unu jarcento eldoniĝis en Rusio, nuntempe estas eldonita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov el Kaliningrado, Rusio.[14]

Multaj gravaj kongresoj okazis en diversaj urboj de la Balta Maro. Universala Kongreso de Esperanto ekzemple okazis en Helsinko en 1922, en 1969 kaj en 1975, en Dancigo en 1927, en Stokholmo en 1934 kaj en 1980, en Malmö en 1948, en Kopenhago en 1956 kaj denove en 1962 kaj en 2011, en Gotenburgo en 2003. SAT-Kongreso okazis en Leningrado en 1926, en Gotenburgo en 1928 kaj en 1976, en Stokholmo en 1933 kaj en 1951, en Kopenhago en 1939, en Arhuzo en 1947 kaj en 1960, en Helsinko en 1958, en Malmo en 1967, en Sankt-Peterburgo en 1996.

Referencoj redakti

  1. "The History of Russian Amber, Part 1: The Beginning", Ambery.net
  2. Wend – West Wend. Britannica.com. Alirita la 23an de Junio 2011.
  3. Chemical Weapon Time Bomb Ticks in the Baltic Sea Deutsche Welle, 1a de Februaro 2008.
  4. Activities 2006: Overview webarchive [1] 14a de Januaro 2009. Baltic Sea Environment Proceedings No. 112. Helsinki Komisiono.
  5. (2005) “Sturmfluten in der südlichen Ostsee (Westlicher und mittlerer Teil)”, Berichte des Bundesamtes für Seeschifffahrt und Hydrographie (German) (39), p. 6.  Arkivigite je 2012-10-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-28. Alirita 2017-09-06.
  6. Sturmfluten an der Ostseeküste – eine vergessene Gefahr?. Informations-, Lern-, und Lehrmodule zu den Themen Küste, Meer und Integriertes Küstenzonenmanagement. EUCC Die Küsten Union Deutschland e. V.. Arkivita el la originalo je 2014-07-24. Alirita 2a de Julio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-24. Alirita 2017-09-06. Citanta Weiss, D.. “Schutz der Ostseeküste von Mecklenburg-Vorpommern”, Historischer Küstenschutz: Deichbau, Inselschutz und Binnenentwässerung an Nord- und Ostsee (germane). Stuttgart: Wittwer, p. 536–567.
  7. . Sturmfluten an der deutschen Ostseeküste (germane). Informations-, Lern-, und Lehrmodule zu den Themen Küste, Meer und Integriertes Küstenzonenmanagement. EUCC Die Küsten Union Deutschland e. V. (Oktobro 2003). Arkivita el la originalo je 2012-10-12. Alirita 2a de Julio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-12. Alirita 2017-09-06.
  8. Baltic Sea - New World Encyclopedia (angle). Alirita 2017-06-18.
  9. EuroOcean. Arkivita el la originalo je 15a de Aprilo 2014. Alirita 14a de Aprilo 2014. Arkivigite je 2014-04-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-15. Alirita 2017-09-07.
  10. Geography of the Baltic Sea Area. Arkivita el la originalo je 21a de Aprilo 2006. Alirita 27a de Aŭgusto 2005. ĉe envir.ee. (arkivita) (2006-04-21). Alirita la 23an de Junio 2011.
  11. p. 7
  12. Limits of Oceans and Seas, 3rd edition. International Hydrographic Organization (1953). Arkivita el la originalo je 8a de Oktobro 2011. Alirita 6a de Februaro 2010. Arkivigite je 2011-10-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-08. Alirita 2017-09-07.
  13. Statistische Kurzinformation Arkivigite je 2012-11-11 per la retarkivo Wayback Machine (en germana). Landeshauptstadt Kiel. Amt für Kommunikation, Standortmarketing und Wirtschaftsfragen Abteilung Statistik.
  14. La Ondo de Esperanto, montraĵo [2] Alirita la 9an de septembro 2017.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti