20-a SAT-Kongreso 1947

kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda

La 20-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Arhuzo en 1947. Ĝi estas la unua postmilita kongreso de la asocio. Ĝin partoprenis 662 homoj el 9 landoj. Survoje al la kongresloko, SAT-karavanoj, kiuj trapasis Germanion, kunportis pakaĵojn da nutraĵoj kaj vestaĵoj por la tieaj membroj.

20-a SAT-Kongreso 1947
Loko Arhuzo
Ekde 2-a de aŭgusto 1947
Ĝis 7-a de aŭgusto 1947
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
vdr
Logotipo-flugfolio de la kongreso

Programo redakti

La kongreso priparolis interalie la Duan Mondmiliton. Demandoj en la kongreslibran enkondukon interalie estas ĉu faŝismo "spirite" estis privenkita.

Lunde la 4-an de aŭgusto kunvenis la Liberecana Frakcio, la Internacia Junulara Komitato, la Komunistema Frakcio, la Sovetkomunista Frakcio, la Pacista Frakcio kaj la Sennaciista Frakcio.[1]

Referencoj redakti

  1. Thomas Karpiniec (2016-09-16). S.A.T. Kongreso 1947, Aarhus (angle).