La "junulfako" estas la junulara sekcio de Sennacieca Asocio Tutmonda. Male al formale organizitaj Esperanto-asocioj nejunularaj kaj junularaj, kiuj havas konstantan strukturon, ĝi estas "nur" neformala sekcio de asocio, kaj ekde la Dua Mondmilito havis agadofazojn tre viglajn, kun motoraj aktivuloj tre engaĝitaj, kaj fazojn tre trankvilajn. Organo de la junulfako estas la eldonaĵo La Juna Penso, kreita en 1954 fare de Andreo Andrio, kiu redaktis la unuajn 12 numerojn; ĝi estis sufiĉe prospera sub la gvido de diversaj skipoj ĝis proksimume la jaro 1980, paŭzis ĝis vana provo revivigi ĝin en 1994 kaj denove aperis pli malpli regule inter decembro 1997 kaj aŭgusto 2003 (12 numeroj entute). Krome estis malmultaj pliaj eldonaĵoj de la junulfako, ekzemple kantokolekto de 1986, kiu titoliĝis Verda Trobadoro.

SAT-junulfako
organizaĵo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti