La Gazetoteko Lanti estas projekto por enretigi kolektojn de esperantistaj gazetoj. Ĝi naskiĝis je la fino de la 2003 kun la ideo havigi la eblecon legi magazinojn en Esperanto tute senpage kaj libere.

Nun estas trovebla la tuta kolekto de Kajeroj el la Sudo, granda kvanto de la tuta kolekto de la bulteno de la Hispana Esperanto-Federacio (Boletín), la tuta kolekto de la bulteno de Madrida Esperanto-Liceo (Nia Voĉo), kelkaj numeroj de Popola Fronto, magazino publikigita en Valencio dum la Hispana Enlanda Milito de 1936 al 1939, Ateismo, La Juna Vivo, Komputila Rondo, La Migranto, la bulteno de la Muzika Esperanto-Ligo (Muziko), la fama altkvalita literatura magazino Norda Prismo, Sekso kaj Egaleco (tuta kolekto), La Suno Hispana, La Juna Penso kaj kelkaj ekzempleroj de raraj magazinoj, inter ili kelkaj kiuj ne plu ekzistas: American Esperanto Magazine, Arbetar Esperantisten, Brazila Heroldo, Esperantisto Slovaka, Esperanto, Esperanto Gazeto, Esperanto Kurier, Frateco, Espero Katolika, Internaciisto, La Etulo, Franca Katolika Esperantisto, Heleco, Inforam Foira Bulteno, La Praktiko, Nederlanda Esperantisto, Nia voĉo, Okcidentgermana Revuo, Sabadell Esperantista kaj Svisa Espero.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti