Esperanto-arkivo estas tutaĵo de kolektoj de dokumentoj, kiuj rilatas al la historio de la loka, regiona kaj/aŭ internacia Esperanto-komunumo kaj ĝiaj personoj.

Arkivaĵoj, ĉefe estas diversspecaj aktoj, oficialaj kaj privataj dokumentoj, korespondaĵoj, nepublikigitaj diversspecaj manuskriptoj, sliparoj, kartaroj, bibliografiaj materialoj, kopioj de artikoloj, fotoj (ankaŭ diapozitivoj), mikrofilmoj, varbiloj, afiŝoj, filatelaĵoj, Esperanto-rilataj diversspecaj postlasaĵoj de esperantistoj k.s. Malsame al libroj, granda parto de arkivaĵoj estas unikaĵoj.

Valoraj arkivaĵoj estas multe pli minacataj ol libroj, ĉar ili troviĝas ekster bibliotekoj aŭ estas konsiderataj ne tiom gravaj. Plie, ili ne estas tiel facile registreblaj kiel libroj, nek tiel facile deponeblaj sur bretoj.

La profesiaj ŝtataj arkivoj kutime apartenas al ministerio pri internaj aferoj, dum bibliotekoj al ministerio de kulturo, sekve por ili validas diferencaj leĝoj kaj diferencaj manieroj de konservado, deponado kaj registrado. Okazas, ke kiam profesia biblioteko akceptas Esperanto-kolekton en sian fonduson, ĝi elektas nur librojn, kaj arkivaĵojn rifuzas, ĉar ili ne apartenas al ĝia kompetento aŭ interes-sfero. La arkiva leĝo ofte difinas devon de civitanaj organizaĵoj, ke ili arkivu siajn dokumentojn, sed esperantistoj ne konas la leĝojn kaj mankas ankaŭ spaco por arkivado.

La Esperanto-arkivoj ordinare troviĝas kiel parto de librokolekto, sed amatora bibliotekisto estas embarasata, kiel ilin trakti. La arkiva leĝo ne postulas registron de ĉiu unuopa ero, la dokumentoj havantaj ian komunan econ - ekzemple aŭtoron, fakon, posedinton ktp. - formas "fondaĵon", kiu restas kiel tutaĵo kun eventuala nombro de folioj. El tio sekvas, ke dokumentaro pri esperanto-agado en iu lando povas formi kelkajn fondaĵojn, ekzemple de centra oficejo, de faka agado, de unuopaj kluboj aŭ unuopaj gravaj esperantistoj.

Vidu ankaŭ redakti