Esperanto-biblioteko

biblioteko kun grava kolekto de libroj en Esperanto

Esperanto-biblioteko estas kolekto de libroj, broŝuroj, revuoj kaj foje ankaŭ de diversspecaj teknikaj registraĵoj (diskoj, sonbendoj, vidbendoj, diskedoj, kompaktdiskoj k.s), posedata de persono(j), organizaĵo aŭ institucio.

En la iama Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo, Nederlando (2006)

Laŭenhave temas pri materialoj en aŭ pri Esperanto, respektive en aŭ pri aliaj planlingvoj, ofte ankaŭ pri la internacia lingvo-problemo ĝenerale, ties aspektoj kaj solvebloj.

Ili povas esti posedaĵoj de unuopaj personoj, Esperanto-asocioj aŭ kluboj, aŭ publikaj instancoj kiel universitataj aŭ urbaj bibliotekoj. En la jaro 1980 Marinko Gjivoje eldonis referenclibron pri la esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj[1], sed ankoraŭ ne ekzistas "superkatalogo" pri ĉiuj Esperanto-libroj.

Laŭ Detlev Blanke estas eble priskribi konkretan bibliotekon laŭ 23 kriterioj:

  • tipo (kutima biblioteko, arkivo, muzeo aŭ ilia kombino),
  • jura statuso (posedo privata, kluba, asocia, ŝtata, internacia, jure sekurigita aŭ ne),
  • amplekso (kvanto da materialoj), specialiĝo (nur esperantaĵoj aŭ ankaŭ aliaj planlingvoj, beletro, faka literaturo, laborista movado, revuoj k.s.),
  • registriĝo (katalogo papera, broŝura, slipara, elektronika), kataloga tipo (presita, surdiska, reta),
  • ordigo (laŭ nacia aŭ internacia normo, dekuma klasifiko, propra sistemo, alfabete, laŭenhave), flegateco (kvalito de papero kaj bindo, taŭgeco de ŝrankoj kaj ĉambroj, ordo aŭ malordo),
  • prizorgateco (regula prizorgado flanke de salajrulo aŭ volontulo),
  • priskribiteco (priskribo de la kolekto en studoj, eldono de pribiblioteka bulteno kun registro de novaj akiraĵoj),
  • persona aliro (viziteblo, uzeblo pro interesiĝantoj),
  • pruntservo (surloka studado, prunteblo por membroj,
  • interbiblioteko pruntservo),
  • aktualeco (kolekto malnova aŭ daŭre aktualigata),
  • teknika ekipo (bretoj, kestoj, komputiloj, kopiiloj, bindiloj, mikrofotiloj, aersekigiloj, alarmiloj, fajroestingiloj),
  • tipo de ejo (konvena, seka, facile trovebla),
  • memstareco (memstara aŭ parto de alia instituto),
  • stabileco (certigita pozicio aŭ neklara estonteco),
  • financoj (regulaj aŭ okazaj subvencioj),
  • programfunkcio (kun aŭ sen akompanaj klerigaj programoj aŭ propra eldonejo),
  • prestiĝo (en la biblioteka regiono konata kaj registrita aŭ ne),
  • kunlaboro (kontaktoj kun aliaj bibliotekoj,
  • interŝanĝo de duoblaĵoj ktp.),
  • uzateco (ofteco de pruntoj),
  • geografia situo (trafika atingeblo)

Kolektoj alireblaj per telepruntado aŭ fotokopia servo

redakti
 
Mozaiko de Esperanto-publikigaĵoj [2]

Ceteraj kolektoj de internaciaj Esperanto-asocioj

redakti

Ceteraj kolektoj de Landaj Asocioj

redakti

Ceteraj kolektoj en naciaj kaj universitataj bibliotekoj k.s.

redakti
 
Kovrilpaĝo de Az eszperantó könyv Magyarországon, hungarlingva, (=La Esperantaj libroj en Hungario), Budapeŝto, 1987; eldonaĵo okaze de libra ekspozicio de Karlo Fajszi en la plej impona hungara biblioteko

Ceteraj kolektoj

redakti

Gravaj historiaj kolektoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. (eo) Marinko Gjivoje, Konsultlibro pri Esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj - referenclibro, Eld. Gabrielli, p. 24, Ascoli Piceno, 1980.
  2. el Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience, Antverpeno
  3. 3,0 3,1 (en) In the Hendrik Conscience Library, the Esperanto collection still has a future...,En: The Esperanto collection of the Hendrik Conscience Heritage Library, Heredaĵbiblioteko H. Conscience.

Eksteraj ligiloj

redakti