Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia

(Alidirektita el Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale)

La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), ankaŭ konata sub la franca nomo Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale) estas renkontiĝejo, arkivejo, esplorejo kaj flegejo de la komuna kunvivo de malsamaj planlingvaj movadoj, troviĝante en La Chaux-de-Fonds, Svislando[1]. Temas pri riĉega kolekto de ĉiaj dokumentoj, ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri aliaj lingvoj. Tial CDELI estas tre valora por pluraj specoj de esploroj[2].

Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia
biblioteko
La Chaux-de-Fonds urba biblioteko kaj sidejo de CDELI 766.jpg

LandoSvislando
SituoLa Chaux-de-Fonds
- koordinatoj47° 6′ 15″ N, 6° 49′ 35″ O (mapo)47.10426.82634Koordinatoj: 47° 6′ 15″ N, 6° 49′ 35″ O; CH1903: 553522 / 217204 (mapo)

Estiĝo1967


Map
Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Center of documentation about the universal language (La Chaux-de-Fonds) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds, sidejo de CDELI kaj Svisa Esperanto-Societo

La 22-an de novembro 2007 okazis en CDELI gazetara konferenco, dum kiu la svisaj parlamentaninoj Gisèle Ory kaj Francine John-Calame anoncis la kandidatigon de Esperanto kaj UEA por la Nobelpremio pri paco.

La 16-an de majo 2015 CDELI akceptis la partoprenantojn de la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto organizita de ILEI.[3]

HistorioRedakti

Ĝi estis fondita en 1967. Ĝi estas fako de la Urba Biblioteko kaj enhavas pli ol 20.000 bibliografiajn unuojn. Interlingvistike neŭtrala (tial la nomo en la franca), CDELI ne entenas nur esperantaĵojn, sed celas konservi dokumentojn en ĉiuj planlingvoj: tie situas la plej riĉaj bibliotekoj en Volapuko kaj en Okcidentalo, interalie. Ĝi estas unu el la Interlingvistikaj instancoj de Esperantujo.

CDELI estis fondita de Claude Gacond en 1954 per savo de arkivaĵoj. De 1969 ĝis 1974 li interrompis sian instruistan karieron por plentempe dediĉi siajn fortojn al la starigo de CDELI (kaj de KCE). Ekde sia emeritiĝo en 1994, Claude Gacond daŭrigas sian poresperantan aktivecon kadre de CDELI kiel nesalajrata arĥivisto. Unu el liaj fidelaj kunlaborantoj estas Andrée Gacond, lia edzino, kiu ĉiusemajne kunlaboras en CDELI ekde ties fondo. Emerita bibliotekistino de la urba biblioteko, salajrata aktuale de la Esperanto-Amikaro de CDELI[4], Martine Schneller, kaj bonvoluloj: Nancy Fontannaz, Stefano Keller, Mónika Molnár, Luc Allemand, Vicente Costalago kaj aliaj ĉirkaŭas lin en la plenumo de bibliotekaj taskoj kaj dum la instruado kadre de la studsabatoj kaj seminarioj[5] kiuj okazis en CDELI.

EldonejoRedakti

CDELI estas unu el la eldonintoj (kun Svisa Esperanto-Societo) de «Universalaj Lingvoj en Svislando , Svisa Enciklopedio Planlingva», verkita de Andreas Künzli.

Vidu ankaŭRedakti

Esperanto-bibliotekoj

Kultura Centro Esperantista (KCE)

Vilao Fallet

Matenadarano

ReferencojRedakti

  1. Tazio Carlevaro, CDELLI fariĝas 60-jara : diamanta jubileo, La Eta Heroldo, nro 3, 1a jarkolekto, marto 2017, p. 2.
  2. CDELI - Specifaĵoj Arkivigite je 2021-02-05 per la retarkivo Wayback Machine (adresoj, alirebloj per publika transporto ktp, Esperanto-centroj, 2020
  3. "Myni Esperanto-Schwyz, alemanlingva filmdokumente pri la 3-a Tutmonda Kolokvo kaj pri CDELI
  4. Esperanto-Amikaro de CDELI. Arkivita el la originalo je 2011-09-12. Alirita 2011-04-08.
  5. studsabatoj kaj seminarioj : http://www.esperanto-gacond.ch/studsabatoj.html

Eksteraj ligilojRedakti