Volapuko

internacia planlingvo kreita de Johano Marteno Schleyer en 1879

Volapuko (propralingve: Volapük aŭ Volapꞟk) estas planlingvo inventita de Johann Martin Schleyer en 1879. Oni skribas ĝin per la latina alfabeto. Hodiaŭ ĝi havas kelkdek parolantojn[1].

Volapuko (Volapük)
konstruita lingvoInternacia planlingvoplanlingvo
Parolata en Anglujo, Nederlando, Francujo, Pollando, Aŭstrujo, kaj tiel plu
Parolantoj 20
Fremdlingvo / dua lingvo por 20
Skribo latina alfabeto kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en neniu lando
Reguligita de Internacia Akademio de Volapuko
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 vo
  ISO 639-2 vol
  ISO 639-3 vol
  SIL VOL
  Glottolog vola1234
Angla nomo Volapük
Franca nomo volapük
Vikipedio
vdr
Al unu homaro unu lingvon, slogano de Volapuko antaŭ la reformo
Emblemo de Volapuko el gramatiko de Johann Martin Schleyer

Historio redakti

En 1879 germania prelato Johann Martin Schleyer /ʃlaɪər/, katolika pastro en la loĝloko Litzelstetten norde de Konstanco borde de la Bodenlago, kreis novan lingvon por la tuta mondo, onidire pro la konsilo de Dio. Laŭ Schleyer mem, tio okazis en la nokto de 31-a de marto, kiam li ne povis dormi kaj la projekto aperis preta, aŭ preskaŭ preta, en lia menso. En la jaro 1879, la lingvo estis publikigita en la gazeto «Sionsharfe», kaj poste libroforme en 1880.

La ideo iĝis sufiĉe populara, kaj post kelkaj jaroj la nova lingvo Volapuko akiris anaron de pli ol centmil homoj tra Eŭropo kaj Ameriko. Okazis internaciaj kongresoj en 1884 (Friedrichshafen), 1887 (Munkeno), kaj 1889. En 1889 ekzistis 316 lernolibroj en 25 lingvoj, 283 kluboj, kaj ĉirkaŭ 25 gazetoj, inter kiuj Zi vol lölik. En la jaro 1887, la Usona Filozofia Societo fondis komisionon por esplori la sciencan valoron de Volapuko.

Malgraŭ tiu frua sukceso, post dek jaroj ĝia parolantaro frakasiĝis pro luktoj pri la reg- kaj reform-povo de la lingvo. La plimulto anstataŭe subtenis aliajn planlingvojn, ekzemple la tiam aperintan Esperanton.

En 1931, Arie de Jong faris revizion de Volapuko, la tielnomatan Volapuko II, kiun ekuzis ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj parolantoj de la lingvo. Nuntempe malmultaj volapukistoj uzas tiun version. Oni rekomendas, ke se interesatoj volas kontakti kun vivaj volapukistoj do ili lernu la revizion Volapuko II; aliflanke, por la studoj pri historio de Esperanto pli interesa estas la originala formo (de Schleyer).

Laŭ Enciklopedio de Esperanto:

 
 Volapük. De 1881 ĝis 1889 tiu ĉi lingvosistemo konstruita de prelato Schleyer, havis tiajn sukcesojn, kiuj okulvideble montris, ke artefarita lingvo estas tute bone uzebla ĉe la internaciaj rilatoj. 300 societoj, pli ol 1000 diplomitaj instruistoj, pli ol 300 lerniloj kaj libroj, 25 gazetoj en tiu lingvo - tiaj estis la atingoj de Volapuko. Sed dum 2-3 postsekvintaj jaroj, la Volapuko-movado komencis rapide malkreski kaj baldaŭ tute ĉesis. La pereon influis certe la formate strukturaj mankoj de Volapuko, sed ankoraŭ pli gravan rolon en la disfalo ludis la motivoj socie-organizaj. Volapuko estis finkonstruita de unu homo, arbitre elektinta por sia lingvo radikojn kaj gramatikajn regulojn, ne liginta sin tiurilate per internacie jam ekzistantaj normoj. Rezulte, aperis lingva vermiĉelo, en kiu sub la formo „Bodugän“ estis ne eble diveni Portugalujon; sub la formo „plim“ la internacian vorton komplimento. La arbitreco de la Volapuko-konstruo antaŭdifinis ĝian nepran dependon por ĉiam de la subjektiva bontrovo de la aŭtoro. Tiamaniere ĝi povis disvolviĝi nur laŭ tiu direkto kaj nur en tiuj kadroj, kiuj ŝajnis akcepteblaj por la bontrovo de Schleyer. Tio bremsis la normalan evoluon de la lingvo, eliminis - malgraŭ la struktura simileco al la naturaj lingvoj - la eblon libere evolui kaj pliriĉiĝi. Ankoraŭ kreskis la neebleco de normala lingvo-evoluo pro la personaj opinioj kaj organiza politiko de Schleyer. Li konsideris Volapukon „sia lingvo“, „sia propraĵo“. Li malakceptis ĉiun penson, ke iu ajn (ĉu persono, ĉu kolektivo) povu direkti la evoluon de „lia“ lingvo. La prezidantoj de la volapükistaj societoj estis devige konfirmataj de Schleyer. Okazis, ke unuanime elektitaj gvidantoj de regionaj kaj naciaj volapükistaj societoj ne estis konfirmataj kaj ricevis senapelacian rifuzon de Schleyer. La ĉefaj kontinentoj de volapükistoj ne povas akcepti tiajn despotajn organizformojn. La movado por la monda lingvo postulis demokratiecon. Tiam dum 1888-89 okazis demokrata revolucio, direktita kontraŭ la tirana reĝimo de Schleyer. La tria internacia kongreso de Volapuko en 1889 en Parizo, dum kiu ĉiuj raportoj kaj diskutoj okazis nur en Volapuko, kategorie malakceptis la pretendojn de Schleyer pri aŭtokrata direktado de la movado kaj lingvo kaj elektis Akademion, kiu devis direkti dum la estonto la pluan evoluon de Volapuko. Schleyer restis sola kun malgranda grupo da adeptoj de sia reĝimo, la Schleyer-a lingvo haltis en sia progreso. 

Gravaj kolektoj da volapukaĵoj ekzistas ĉe Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio, Pensilvanio, kaj la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en La Chaux-de-Fonds, Svislando.

Ekzistas du retpoŝtaj diskutgrupoj dediĉitaj al volapuko[mankas fonto], kaj kelkaj retpaĝoj parte aŭ tute en Volapuko, krom pluraj kun informo kaj lerniloj, ĉefe en la angla kaj Esperanto.

Gramatiko redakti

Elparolo kaj skribo redakti

 
Schleyer proponis alternativajn formojn por la umlaŭtaj literoj, kiuj tamen ne prosperis.

Volapuko uzas signaron, en kiu 27 literoj kaj fonemoj interrespondas pounuope. Ĝi uzas la novlatinajn literojn krom q kaj w, kaj prae ĝi ne havis la literon r. En la sekva tabelo la prononcindikoj estas laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto:

Litero Sono
a [a]
ä [ɛ]
b [b]
c [ʧ] aŭ [ʤ]
d [d]
e [e]
f [f]
Litero Sono
g [ɡ]
h [h]
i [i]
j [ʃ] aŭ [ʒ]
k [k]
l [l]
m [m]
Litero Sono
n [n]
o [o]
ö [ø]
p [p]
r [r] (ekde 1931)
s [s] aŭ [z]
t [t]
Litero Sono
u [u]
ü [y]
v [v]
x [ks] aŭ [gz]
y [j]
z [ʦ] aŭ [ʣ]

Rimarkoj

  1. La literon r kaj la fonemon /r/ enkondukis en Volapukon la 2an la reformo de DE JONG.
  2. Ĉe la fonemoj respondaj al c, j, s, x, z oni ne distingas inter la alofonoj senvoĉaj kaj voĉaj. En la moderna Volapuko-2a oni preferas la voĉan alofonon: c=ĝ, j=ĵ, s=z, x=gz, z=dz. La preferoj de Schleyer estis inversaj (c=ĉ, j=ŝ ktp), kun eventuala voĉiĝo de la plurnombra finaĵo s en la kombinoj bs, ds, gs, ls.
  3. La akcento estas fiksita sur la lasta silabo.
  4. Por la umlaŭtaj literoj ä, ö kaj ü oni iam uzas surogatojn ay, oy, uy (kp la germanajn ae, oe, ue, la esperantajn cx, ux).

Vortprovizo redakti

La vortprovizon Schleyer prenis el diversaj eŭropaj lingvoj, ofte aliformigita preter facila rekonebleco. Ekzemple, "vol" (mondo) kaj "pük" (lingvo) devenas el la anglaj vortoj "world" (/wɜːld/ aŭ /wɝld/ > /vol/) kaj "speak (speech)" (/spik/ > /pyk/). (Komparu al "Newspeak", NovpukoEkpuko; kaj al "Mondlingvo", Volapuko.) Tiuj ŝanĝoj havas du ĉefajn kialojn: Schleyer evitis kunmetojn de konsonantoj, malfacilajn por multaj, kaj li forlasis "r", uzante nur "l" ĉar parolantoj de lingvoj kiel la ĉina ne distingas tiujn du fonemojn. Kvankam tute malgrava lingvistike, tiun ĉi "deformadon" multe mokis la kontraŭuloj de la lingvo. (Nuntempe, la "logika" planlingvo Loĵbano simile deformas sian vortprovizon por akordigi ĝin je ĝia unika fonologio. La mallongdaŭra Vorlin, kies ĉiuj radikoj havas formon KVK aŭ KVKVK, uzis similan metodon.)

Morfologio redakti

La gramatiko de Volapuko estas, simile al tiu de Esperanto, ĝenerale bazita je la hindeŭropaj lingvoj kun pli regulita karaktero: gramatikaĵoj formiĝas per kunmetado de neŝanĝeblaj elementoj, ne per ŝanĝemaj fleksioj. Same kiel Esperanto, Volapuko estas aglutina lingvo kiu uzas regularajn afiksojn. Same kiel la ĝermanaj lingvoj sed malsame kiel Esperanto, ĝi uzas kvar kazojn ĉe la substantivo: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo. La verbo estas tre fajnsenca, kaj "fleksiiĝas" laŭ tempo, finiteco, aktiveco, persono, nombro, kaj (en la tria persono) sekso de la subjekto, laŭ volapukisto Karl Lenze, volapuka verbo havas 505 440 formojn. Simile kiel Esperanto, Volapuko havas multajn afiksojn por kunmeti vortojn el pli bazaj, ekzemple "-ad" (-aro en la originala Volapuko), "-ef" (-aro en Volapuko II), "-il" (-eta), "-öf" (-eco). La plejmulto de radikoj estas baze substantivoj, kaj oni povas fari el ili ne nur verbojn (per diversaj finaĵoj kaj komencaĵoj), adjektivojn (-ik), kaj adverbojn (-iko), sed ankaŭ prepociziojn (-ü) kaj konjunkciojn (-ä). La multenombrajn pronomojn oni faras el la ununombraj regule per "-s": "ob" = mi, "obs" = ni, ktp.

Volapuko II, la revizio de DE JONG, iom simpligis la gramatikon, kaj forigis iom da seksismo en la pronomoj kaj afiksoj (komparu kun Riismo).

Kromsignifo de vorto Volapuko redakti

Ĉar la vortoj en Volapuko estas forte modifitaj kompare al alilingvaj fontoj kaj praktike nerekoneblaj, la esperantistoj, renkontante ion tute nekompreneblan, diras: "Tio estas por mi volapukaĵo". Almenaŭ unu etna lingvo uzas la vorton simile: la dana. Jen diskutero el la ĉefa diskutejo rilate danlingvan uzon:

 
 En la dana lingvo la vorto volapyk hodiaŭ signifas "nekompreneblaĵo" (Vidu: da:Volapük (sprog)). Tiu signifo de la vorto estas pli konata inter danoj ol la fakto ke iam ekzistis lingvo kun tiu nomo. 
— Uzanto:Moldur 19:56, 30 Jun. 2012 (UTC)

Ankaŭ la rusaj vortoj волапюк kaj воляпюк (ambaŭ estas variaĵoj, kiuj tradukas la vorton Volapuko) signifas nekompreneblaĵo kaj miksaĵo de lingvoj. (Vidu: волапюк.)

Influo de Volapuko al Esperanto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Volapuko kaj Esperanto.

L.L. Zamenhof konis Volapukon antaŭ ol publikigi Esperanton. Tiu projekto influis al Esperanto rilate al vortprovizo kaj gramatiko.

Specimeno redakti

La Patro Nia:

Versio de J. Schleyer Versio de A. de Jong
O Fat obas, kel binol in süls, O Fat obas, kel binol in süls!
paisaludomöz nem ola! Nem olik pasaludükonöd!
Kömomöd monargän ola! Regän ola kömonöd!
Jenomöz vil olik, Vil olik jenonöd,
äs in sül, i su tal. äsä in sul, i su tal!
Bodi obsik vädeliki givolös obes adelo. Givolös obes adelo bodi aldelik obsik!
E pardolös obes debis obsik, E pardolös obes döbotis obsik,
äs id obs aipardobs
debeles obas.
äsä i obs pardobs utanes, kels edöbons kol obs.
E no obis nindukolös in tentadi, E no blufodolös obis,
sod aidalivolös obis de bad. ab livükolös obis de bad!

Volapukistoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-25. Alirita 2011-05-25.

Eksteraj ligiloj redakti