Vorlino

(Alidirektita el Vorlin)

Vorlino (Vorlin vorline) estas planlingvo iniciatita de la usona interlingvisto Rick Harrison. Li ekfaris ĝin en 1989 kaj publikigis la unuan informon pri ĝi en 1991. De tiam ĝis 2002 li prilaboris ĝin kun aro da helpantoj, sed poste malaktiviĝis pri ĝi (almenaŭ publike).[1] Arkivigite je 2007-08-15 per la retarkivo Wayback Machine La celo de la projekto ŝanĝiĝis; frue ĝi estis helplingvo, poste arta lingvo

La vortoj devenas el diversaj vaste parolataj lingvoj (ne nur eŭropaj), sed aliformiĝas laŭ la fonem-reguloj de Vorlino (komparu al Volapuko). Ĉiuj substantiv-radikoj havas formon KVK, KVKVK, KVKVKVK. Do, neniam estas pli ol du konsonantoj apudaj kiam radikoj kunmetiĝas, kaj neniam konsonant-paro je komenco aŭ fino de vorto.

La lingvo havas tre malmultan fleksion. Bazaj radikoj estas substantivoj, kaj verboj, adjektivoj, prepozicioj ktp deriviĝas el ili per vokalaj finaĵoj.

Nombroj (1-10): yun dus san kad lim tor zib hog nev dek.

Ekzemploj redakti

ya loko yas hus = mi estas en mia domo.

pe mer bona hom = la tre bona homo.

pe les bona hus = la pli malbona domo.

ti lokako yas hus he buk = vi metis la libron en mia hejmo.

buk loko yas hus = la libro estas metita en mi hejmo.innv ē swi non loko Rik yo hus = tiu ne estas en la hejmo de Rik.

ti vido kwa hom? = vi vidis kiun?

virku wi hom kel ya vido wel = li estas la homo kiun mi vidis.

ridenda hom = ridanta homo.

Eksteraj ligiloj redakti