Malfermi la ĉefan menuon

Richard Harrison

usona esperantisto
(Alidirektita el Rick Harrison)

Richard Harrison, ofte mallongigata Rick Harrison, estas usonano, kiu de la 1980-aj jaroj ĝis proksimume 2002 - tiam vivanta en Orlando, Florido - engaĝiĝis pri interlingvistiko. Inter alie li neregule eldonis la publikaĵon Journal of Planned Languages ("ĵurnalo de planitaj lingvoj"), da kiu aperis 15 numeroj. En 1990 li publikigis la planlingvan projekton Jigwa, kaj en 1991 la projekton Vorlin, kiu kreiĝis ekde 1989. Li estas ankaŭ la aŭtoro de Esperanto sen fleksio.

Eksteraj ligilojRedakti