Journal of Planned Languages

Journal of Planned Languages, ISSN: 1066-2545, ("Ĵurnalo pri planlingvoj") estas neregule presita revuo pri ĉiu speco de planlingvoj: internaciaj lingvoj, fikcilingvoj, helplingvoj, inĝeneritaj lingvoj, ktp. Ĝi estis eldonata private de Richard Harrison kaj estis ne-akademia, porklerula publikigo, kiu celis ĝeneralan publikon. Lastan eldonon, la 15-an, oni povas akiri po 1 dolaro aŭ 1 internacia respondkupono ĉe adreso:

Rick Harrison, Box 54-7014, Orlando FL 32854 USA.