Revuomagazino estas ampleksa gazeto aperanta malpli ol ĉiutage kaj ofte dediĉita al limigita temaro. Foje revuoj nomiĝas "magazinoj", precipe kiam ili enhavas multe da bildoj.

Revuoj sur la merkato (1988)

Revuoj tipe eldoniĝas semajne, dusemajne, monate, aŭ trimestre, kun dato sur la kovrilo kiu estas post la dato en kiu ĝi reale estas eldonita (ekzemple presita monato: junio, eldono jam je la 20-a de majo). Ili ofte estas presitaj kolore kaj sur brila papero kaj ilustritaj per multaj bildoj.

La plej malnova magazino ankoraŭ presata estas tiu skota The Scots Magazine, kiu estis eldonita la unuan fojon en 1739.

Vidu ankaŭ redakti