Helplingvo
Helplingvo, larĝasence, estas lingvo, malsama al gepatra lingvo, kiu helpas al iu celo. Ĝi povas esti ajna speco de lingvo: natura, artefarita, vivanta, mortinta, ktp. Sekve, neniu lingvo estas helplingvo esence, nur la uzo faras el iu lingvo helplingvon. La angla, la ĉina, la araba, la rusa la hispana kaj la franca lingvoj estas helplingvoj de internaciaj rilatoj de UNO, ekzemple.
Oni povas bezoni helplingvon kiel "kulturlingvo", t. e., lingvo por akiri literaturan aŭ teĥnikan kulturon, ĉefe se ties gepatralingvo estas lingvo de malgranda etno. En Sudameriko, ekzemple, indiĝenoj devas lerni la hispanan aŭ la portugalan por kontaktigi aliajn samlandanojn, la registaron, aŭ fari komercon, simila fenomeno okazas larĝskale ankaŭ en Afriko, Azio kaj aliaj partoj de la mondo.
Mallarĝasense, oni uzas la vorton "helplingvo" por planlingvoj kaj piĝinoj (artefarita aŭ modifita lingvo) aperintaj por specifa celo helpi en interetnaj rilatoj, ĉar tiuj lingvoj ne aperis por esti ies ĉefa lingvo aŭ denaska lingvo. Tamen en la kazo de Esperanto, Zamenhof neniam uzis la vorton 'helplingvo' ĉar li vidis por la nova lingvo neniajn limojn de uzado[1].
Referencoj
redakti- ↑ (eo) Pretas la sveda varianto de "Konciza kultura historio, HeKo, n-ro 725 4-B, la 31-an de decembro 2019.