La gepatra lingvodenaska lingvo estas la unua lingvo lernita de la infano[2]. En lingvistiko, la esprimo "unua lingvo" (mallongigo: L1) estas preferata termino por indiki ke temas pri la unua lingvo akirita en infanaĝo[3].

The monument for the Native (Azerbaijani) language in Nakhchivan, Azerbaijan
Naĥiĉevano, Azerbajĝano: Monumento por la denaska, azera lingvo, kies alfabeto ŝanĝiĝis trifoje ene de 70 jaroj, kio igas ĝin unu el la plej problemaj lingvoj por tradukistoj[1].

En 1999, Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO proklamis la 21-an de februaro Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.

Akirado redakti

La akirado de la gepatra lingvo enhavas multajn fazojn. En la komenco registras la infano laŭvorte la fonemojn kaj la tononuancojn de la lingvo, estante malkapabla ripeti ilin. Poste komencas ĝi ellabori sonojn kaj tononuancojn. Fine kiam ĝia fonaparato tion al ĝi permesas, ĝi artikulacias vortojn kaj komencas ordigi siajn frazojn, samtempe asimilante la leksikon aŭ vortaron. La sintakso kaj la gramatiko de la lingvo estas integritaj samtempe kiel progreso de la lernado.

Kelkfoje, kiam la infano estas edukita de gepatroj (aŭ aliaj homoj) parolantaj malsamajn lingvojn, aŭ loĝas en fremdlando, ĝi povas samtempe akiri tiujn lingvojn, kiuj ambaŭ estas konsiderataj kiel gepatraj lingvoj. Tio okazas ofte en dulingvaj socioj.

Terminologio redakti

Tra la jaroj, multaj akademiuloj donis difinojn de la gepatra lingvo surbaze de komuna uzo, sur la emocia rilato inter la parolanto kaj la lingvo kaj eĉ sur la dominado de la lingvo rilate al la medio. Tamen ĉiuj ĉi tiuj kriterioj mankas precizecon.

Jen iuj eblaj difinoj de "gepatra lingvo":

  • difino surbaze de ies deveno: la lingvo, kiun oni unue lernis (t.e. la lingvo, en kiu oni faris la unuajn parolajn kontaktojn);
  • difino surbaze de memidentigo: la lingvo, kiun ĉiuj identigas kiel sian propran lingvon;
  • difino surbaze de altrudita identigilo: la lingvo, kiu estas identigita de aliaj kiel la propra lingvo de la subjekto;
  • difino surbaze de kompetenteco: la lingvo, kiun la subjekto plej bone scias uzi;
  • difino surbaze de funkcia uzo: la lingvo, kiun la subjekto plej uzas.

Referencoj redakti

  1. (en) Embrace your antithesis - Azerbaijani language (filmita prelego - min 23;40)
  2. Noto; En iuj landoj, la termino denaska lingvo aŭ gepatra lingvo rilatas al la lingvo de ies etna grupo anstataŭ al la ies unua lingvo.
  3. (en) Suzanne Romaine: Bilingualism, dua eldono, Blackwell, Oxford 1995, ISBN 0-631-19539-4, paĝo 19.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti