Malfermi la ĉefan menuon

Sono

mekanika vibrado sensebla per oreloj
La krio de Edvard Munch (1893), kiu inspiris la 20a-jarcentajn ekspresionistojn. Tiu pentraĵo klopodas montri la sensacion pri elsendata aŭ perceptata sono.

Sono estas aŭdebla aervibrado eligita de homoj, bestoj, objektoj ktp..

Fizika priskriboRedakti

Fizike sono estas ondo. En gasoj (aero) kaj likvoj ĝi estas ĉiam longituda ondo. En solidaj korpoj ekzistas transversa kaj longituda ondo.

Sonaj ondoj transportas informojn kaj energion. Ili moviĝas per karakteriza rapido t.n. sonrapido c. Tiu estas 343 m/s en aero ĉe temperaturo de 20 °C kaj 1407 m/s en akvo ĉe 0 °C.

Plia karakterizo de la sono estas la amplitudo (ofte mezurita per decibeloj): Sonoj super 120 decibeloj estas netolerebla por homoj. Tiaj aferoj estas ekzamenataj far la scienco akustiko.

 
Skema prezento de efiko de sona ondo al sur orelo ĝis nerva impulso

La homo aŭdas sonojn kun diversaj frekvencoj kiel sonojn de diversaj altecoj: sonoj kun pli alta frekvenco estas muzike pli altaj. Pri tio vidu skalo muzika.

Aliaj ekzamenoj uzas la aŭdeblaj sonaj limoj inter 20 Hz kaj 20 kHz, do la infrasonoj estas sub 20 Hz anstataŭ 16 Hz.

Sono, malsame la lumo, estas materia ondo. Ĉar la sono ligitas al materia medio, ĝi ne ekzistas en vakuo.

SonkvalitoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sonkvalito.
 
Mikrofonkovriloj estas foje uzataj por plibonigi la sonkvaliton malpliiganta bruon el la vento.

Sonkvalito estas tipe takso de la precizeco, ĝueblo, aŭ kompreneblo de aŭdio-efekto de elektronika aparato. Kvalito povas esti mezurita objektive, kiel ekzemple kiam iloj kutimas mezuri la precizecon laŭ kiu la aparato reproduktas originan sonon; aŭ ĝi povas esti mezurita subjektive, kiel ekzemple kiam homaj aŭskultantoj respondas al la sono aŭ mezuras ĝian perceptitan similecon al alia sono.

La sonkvalito de reproduktaĵo aŭ registrado dependas de kelkaj faktoroj, inkluzive de la ekipaĵo uzita por fari ĝin, pretigo kaj majstrado farita al la registraĵo, la ekipaĵo uzita por reprodukti ĝin, same kiel de la aŭskultanta medio uzita por reprodukti ĝin. En kelkaj okazoj, pretigo kiel ekzemple egaligo, dinamika intervalkunpremado aŭ sterea pretigo povas esti aplikita al registraĵo por krei aŭdion kiu estas signife diferenca de la originalo sed povas esti perceptita kiel pli plaĉa al aŭskultanto. En aliaj okazoj, la celo povas devi reprodukti aŭdion tiel proksime kiel eble al la originalo.

En lingvoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sonoranto.

En fonetiko kaj fonologio, sonoranto estas parola sono kiu estas produktata sen turbula aerfluo en la parola fluejo. Esence tio signifas ke sono estas sonoranto, se ĝi produkteblas daŭre je la sama tonalto. Ekzample, vokaloj estas sonorantoj, kiel ankaŭ estas konsonantoj kiaj /m/ kaj /l/. Aliaj konsonantoj, kiaj /d/ aŭ /k/, ne produkteblas daŭre je la sama tonalto, kaj do estas ne-sonorantoj. Aldone al vokaloj, fonetikaj kategorioj de sonoj konsiderataj kiel sonorantoj inkluzivas alproksimantojn, nazalojn, frapetojn, kaj trilojn. En la hierarĥio de sonoreco, ĉiuj sonoj pli altaj ol frikativoj estas sonorantoj.

Sonorantoj estas tiuj artikulacioj en kiuj estas nur parta fermo aŭ nebarita buŝa aŭ naza eskapo de aero; tiaj artikulacioj, tipe voĉaj, kaj ofte senfrotaj, sen brukomponento, povas kunhavi multajn fonetikajn trajtojn kun vokaloj. La termino resonanto fojfoje uziĝas por tiaj ne-turbulaj sonoj. Tiakaze, la vorto sonoranto povas striktiĝiĝi al ne-vokalaj resonantoj; tio estas, ĉiuj supraj krom vokaloj kaj duonvokaloj. Tamen, tiu uzaĵo eksmodiĝadas.

Registro, aŭ voĉregistro, estas la mezuro de la amplekso de tonaltoj, kiuj homa voĉo povas elsendi. Kvankam la studo de voĉo havas malmultan praktikan aplikon en la kampo de la parolo, ĝi estas temo de studo ene de lingvistiko, fonetiko kaj parolado kaj lingva patologio, aparte en rilato al la studo de tonaj lingvoj kaj al certaj specoj de voĉaj perturboj. Tamen, la plej ofta apliko de la termino "voĉregistro" estas ene de la kunteksto de kantado, kie ĝi estas uzata kiel unu el la gravaj difinaj trajtoj por klasifiki kantante voĉoj en grupojn laŭ la voĉaj tipoj.

Vidu ankaŭRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri sono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Kia sono, tia resono. 
  •  
     Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas. 
  •  
     Kio al mi sonis, tion mi resonas. 

ReferencojRedakti