Substanco
En filozofioRedakti
Substanco estas, el filozofia vidpunkto:
- la esenca aŭ plej grava parto de io; tio, kio estas vere reala en io.
- daŭra realaĵo, konceptata kiel subportanta kaj unuiganta la ŝanĝiĝantajn fenomenojn percepteblajn per la sensoj, kaj kiel manifestiĝanta per ili.
En ĥemio kaj biologioRedakti
En ĥemio kaj biologio, la sama aŭ simila substanco, depende de la uzo kaj kvanto (aŭ dozo), povas esti drogo, kuracilo (medikamento, farmako; aŭ narkotilo, t.e. dormigilo) aŭ veneno.