Malfermi la ĉefan menuon

Biologio

scienco pri vivo
Escherichia coli arbeca filiko
Goliata skarabo Gazelo
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (dekstrume, ekde supre maldekstre): bakterio Escherichia coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo
A drawing of a fly from facing up, with wing detail
Diagramo de muŝo el la plinoviga verko Micrographia de Robert Hooke de 1665.

Biologio[1] estas la scienco pri la fenomenoj de la biosfero. Biosfero estas la parto de la mondo kiun konsistigas la vivo kaj la vivaj estaĵoj nome organismoj. Tiu scienco studas la karakterojn, nome fizika strukturo, kemian komponon kaj funkciadon de la vivaĵoj, ilian naskiĝon kaj devenon, disvolviĝon, la rilatojn de vivaj estaĵoj inter ili kaj kun ilia ĉirkaŭa medio.[2]

Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj. Moderna biologio estas vasta kamparo, komponita de multaj branĉoj. Spite la tro larĝan rigardon kaj la kompleksecon de tiu ĉi scienco, estas certaj unuigantaj konceptojn kiuj plifirmigas ĝin en unusola, kohera kampo. Biologio agnoskas la ĉelon kiel la baza unuo de vivo, genojn kiel la baza unuo de heredo, kaj evoluon kiel la mekanismo kiu pelas al la kreado de novaj specioj. Vivantaj organismoj estas malfermaj sistemoj kiuj survivas pere de la transformo de energio kaj de la malpliigo de sia loka entropio[3] por havi stabilan kaj vivigeblan kondiĉon difinita kiel homeostazo.

Sub-disĉiplinoj de biologio estas difinitaj laŭ la skalo je kiu vivo estas studata, la tipoj de organismoj studata, kaj la metodoj uzitaj por studi ilin. La vivo estas studata je molekula nivelo fare de molekula biologio (kompleksa interagado inter biologiaj molekuloj), bioĥemio (baza kemio) kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio (baza konstrua unuo de organismoj, nome ĉelo) kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio (fizikaj kaj kemiaj funkcioj de histoj, organoj, kaj organaj sistemoj), anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj.

Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj. Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio (interagado de organismoj en ties medio) kaj de evoluisma biologio (procezoj kiuj produktas la diversecon de vivo).[4] Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.

Enhavo

Historio de biologioRedakti

 
Romia kopio en marmoro de greka bronzaĵo: busto de Aristotelo fare de Lisipo, ĉ. 330 a.K. La alabastra mantelo estas modernepoka. Aristotelo estas konsiderata la iniciatinto de la pra-biologio.
 
Lineo estas konsiderata patro de la moderna biologio.
 
La kontribuoj fare de Darvino al la biologiaj sciencoj metis lin inter la plej gravaj biologoj de la historio.

La termino biologio estis derivita el la greka vorto βίος, bios, "vivo" kaj la sufikso -λογία, -logia, "studo de."[5][6] La Latin-lingva formo de la termino por la unua fojo aperis en 1736 kiam la sveda sciencisto Carl Linnaeus (Carl von Linné) uzis biologi en sia Bibliotheca botanica. Ĝi estis uzata denove en 1766 en verko titolita Philosophiae naturalis sive physicae: tomus III, continens geologian, biologian, phytologian generalis, de Michael Christoph Hanov, nome disĉiplo de Christian Wolff. La unua germanlinva uzo, Biologie, estis en traduko de 1771 de la verko de Linnaeus. En 1797, Theodor Georg August Roose uzis la terminon en la enkonduko de libro, nome Grundzüge der Lehre van der Lebenskraft. Karl Friedrich Burdach uzis la terminon en 1800 en pli limigita senco nome studo de homaj estaĵoj laŭ morfologia, fiziologia kaj psikologia vidpunktoj (Propädeutik zum Studien der gesammten Heilkunst). La termino venis al sia moderna uzado post la ses-voluma traktaĵo Biologie, oder Philosophie der lebenden Natur (1802–22) de Gottfried Reinhold Treviranus, kiu anoncis:[7]

 
 La celoj de nia esplorado estos la diferencaj formoj kaj manifestaĵoj de vivo, la kondiĉoj kaj leĝoj laŭ kiuj tiuj fenomenoj okazas, kaj la kaŭzoj tra kiuj ili estis okazigitaj. La sciencon kiu koncernas kun tiuj celoj ni indikos per la nomo biologio [Biologie] aŭ la doktrino de vivo [Lebenslehre]. 

Kvnakam la moderna biologio estas relative de ĵusa disvolvigo, sciencoj rilataj al kaj inkludita ene de ĝi estis studitaj ekde antikvaj epokoj. Natura filozofio estis studita tiom frue kiom ĝis la antikvaj civilizacioj de Mezopotamio, Egipto, la Hinda subkontinento, kaj Ĉinio. Tamen, la originoj de la moderna biologio kaj ties alproksimiĝo al la studo de la naturo estas plej ofte datitaj reen al la antikva Grekio.[8][9] Dum la formala studo de la medicino datas reen el Hipokrato (ĉ. 460–370 a.n.e.), estis Aristotelo (384–322 a.n.e.) kiu kontribuis plej etende al la disvolviĝo de biologio. Speciale grava estas lia Historio de Animaloj kaj aliaj verkoj kie li montris naturalismajn klinojn, kaj poste pli empiriaj verkoj kiuj fokusis al biologia kaŭzaro kaj al la diverseco de vivo. La posteulo de Aristotelo en la Liceo, nome Teofrasto, verkis serion de libroj pri botaniko kiuj survivis kiel la plej grava kontributio de la antikveco al la plantosciencoj, eĉ en la Mezepoko.[10]

Fakuloj de la mezepoka Islama mondo kiu verkis pri biologio estis Al-Ĝahiz (781–869), al-Dinaŭari (828–896), kiuj verkis pri botaniko,[11] kaj al-Razio (865–925) kiu verkis pri anatomio kaj fiziologio. Medicino estis speciale bone studita de la islamaj fakuloj kiuj laboris ĉe la grekaj filozofiaj tradicioj, dum la natura historio ege fontis el la Aristotela pensaro, speciale pri la alproksimiĝo al la fiksado de la hierarkio de la vivo.

Biologio rapide ekdisvolviĝis kaj kreskis pro la spektakla plibonigo de la mikroskopo fare de Anton van Leeuwenhoek. Estis tiam kiam la fakuloj malkovris spermatozoojn, bakteriojn, infuzoriojn kaj la diversecon de la mikroskopa vivo. Esploradoj fare de Jan Swammerdam kondukis al nova intereso en entomologio kaj helpis al la disvolvigo de la bazaj teknikoj de la mikroskopaj dissekco kaj kolorigo.[12]

Antaŭeniroj en mikroskopio havis profundan efikon sur la biologia sciaro. Komence de la 19a jarcento, nombraj biologoj indikis al la centra gravo de la ĉelo kiel unuo. Poste, en 1838, Schleiden kaj Schwann ekdisvastigis la nuntempe universalajn ideojn ke (1) la baza unuo de organismoj estas la ĉelo kaj (2) ke la unuopaj ĉeloj havas ĉiujn la karakterojn de vivo, kvankam ili ankoraŭ malakceptis la ideon ke (3) ĉiuj ĉeloj venas el la divido de aliaj ĉeloj. Danke al la verkaro de Robert Remak kaj de Rudolf Virchow, tamen, ĉirkaŭ la 1860-aj jaroj plej biologoj jam estis akceptintaj la tri ĉefajn asertojn el kio poste iĝos konata kiel ĉelteorio.[13][14]

Dume, taksonomio kaj klasigo iĝis la fokuso de naturhistoriistoj. Carl Linnaeus publikigis bazan taksonomion por la natura mondo en 1735 (variaĵoj el kiuj estis uzataj ekde tiam), kaj en la 1750-aj jaroj enkondukis sciencajn nomojn por ĉiuj liaj specioj.[15] Georges-Louis Leclerc, Grafo de Buffon, traktis speciojn kiel artefaritaj kategorioj kaj vivantajn formojn kiel malleable—even suggesting the possibility of komuna praulo. Kvankam li estis kontraŭa al la evoluismo, Buffon estas ŝlosila figuro en la historio de la evoluisma pensaro; lia verkaro influis la evoluismajn teoriojn kaj de Lamarck kaj de Darwin.[16]

Serioza evoluisma pensaro originiĝis pro la influo de la verkoj de Jean-Baptiste Lamarck, kiu estis la unua kiu prezentis koheran teorion de evolucio.[17] Li sugestis ke evolucio estis la rezulto de media streso sur la propraj trajtoj de animaloj, tio estas, ke ju pli ofte kaj rigore organo estis uzita, des pli komplekse kaj efike ĝi iĝos, tiel adaptante la animalon al sia medio. Lamarck kredis ke tiuj akiritaj trajtoj povus poste esti pasigitaj al la idaro de la animalo, kiu poste disvolvigos kaj perfektigos ilin. Tamen estis la brita naturalisto Charles Darwin, kombinante la biogeografian alproksimiĝon de Humboldt, la uniformisman geologion de Lyell, la verkojn pri populacikresko de Malthus kaj sian propran morfologian esperton kaj etendajn prinaturajn observaĵojn, kio forĝis pli sukcesan evoluisman teorion bazitan sur natura selektado; simila argumentaro kaj pruvaro kondukis Alfred Russel Wallace sendepende atingis la samajn konkludojn.[18][19] Kvankam ĝi estis subjekto de polemiko (kiu kontinuas ĝis nuntempe), la teorio de Darwin tuj disvastiĝis rapide tra la scienca komunumo kaj tuj iĝis centra aksiomo de la rapide disvolviĝanta scienco de biologio.

La malkiovro de la fizika reprezento de heredo venis kun la evoluismaj principoj kaj la populacigenetiko. En la 1940-aj jaroj kaj komenco de la 1950-aj jaroj, eksperimentoj indikis al DNA kiel la komponanto de kromosomoj kiuj portas la trajto-portajn unuojn kiuj iĝis konataj kiel genoj. Fokuso al novaj tipoj de modelaj organismoj kiaj virusoj kaj bakterioj, kun la malkovro de la duobla helica strukturo de DNA en 1953, markis la transiron al la erao de la molekula genetiko. El la 1950-aj jaroj ĝis la nuntempo, biologio estis amplekse etendita en la molekula tereno. La genetika kodo estis solvita de Har Gobind Khorana, Robert W. Holley kaj Marshall Warren Nirenberg post oni komprenis ke DNA enhavas kodonojn. Fine, la Homgenoma Projekto estis lanĉita en 1990 kun la celo mapigi la ĝeneralan homan genomon. Tiu projekto estis esence kompletigita en 2003,[20] kaj poste eĉ oni publikigis pliajn analizojn. La Homgenoma Projekto estis la unua ŝtupo en la tutmonda klopodo por arigi la akumulitan sciaron de biologio en funkcia, molekula difino de la homa korpo kaj de la korpoj de aliaj organismoj.

Biologiaj principojRedakti

Kvankam biologio malsimilas disde fiziko pro tio ke ĝi kutime ne priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.

Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodoRedakti

 
Skema bildo pri DNA, stokanto de la bazaj informoj por ĉelfunkciado
  Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Vivo kaj Ĉelteorio.

Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco aperas ankaŭ dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.

Ĉelteorio asertas ke la ĉelo estas la fundamenta unuo de vivo, ke ĉiuj viaj estaĵoj estas komponitaj el unu aŭ pliaj ĉeloj, kaj ke ĉiuj ĉeloj venas el aliaj ĉeloj tra ĉeldivido. Ĉe plurĉeluloj, ĉiu ĉelo en la organisma korpo derivas laste el unusola ĉelo en fekundita ovo. La ĉelo estas konsiderata ankaŭ la baza unuo en multaj patologiaj procezoj.[21] Aldone, la fenomeno de la energifluo okazas en ĉeloj en procezoj kiuj estas parto de la funkcio konata kiel metabolo. Fine, la ĉeloj havas heredan informon (DNA), kiu pasas el ĉelo al ĉelo dum la ĉeldivido. Esplorado de la origino de la vivo, nome abiogenezo, celas fakte klopodon malkovri la originon de la unuaj ĉeloj.

Evoluo: la centra principo de biologioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Evoluismo.
 
Monumento al Lamarko ĉe la enirejo de la Muzeo de Natura Historio de Parizo. Jean-Baptiste de Lamarck estis la pioniro de la koncepto de evoluismo, ŝlosila por la kompreno de la moderna biologio.

Centraj konceptoj en biologio estas, ke la vivo ŝanĝas kaj disvolviĝas tra evolucio kaj ke ĉiuj vivuloj sur la Tero, kaj vivantaj kaj formortintaj, devenas de komuna origino aŭ de praula genprovizo, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en antaŭaj paragrafoj. Oni supozas ke tiu universala komuna praulo el ĉiuj organismoj aperis antaŭ ĉirkaŭ 3.5 mil milionoj da jaroj.[22] Biologoj konsideras la universalecon de la genetika kodo kiel definitiva pruvaro favore al la teorio de universala komuna devento por ĉiaj bakterioj, arĥioj, kaj eŭkariotoj (vidu artikolon: origino de vivo).[23]

La termino "evolucio" estis enkondukita en la scienca vortotrezoro fare de Jean-Baptiste de Lamarck en 1809.[24] Kvindek jarojn poste Darvino (kun Alfred Russel Wallace) starigis la evoluisman teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: nome la natura selektado.[25][26][27] Alfred Russel Wallace estis agnoskita kiel kun-malkovrinto de tiu koncepto ĉar li helpis en la esplorado kaj kaj eksperimentado kun la koncepto de evolucio.[28] Evolucio estas nune uzata por klarigi la grandajn variaĵojn de vivo trovita sur la Tero.

Darwin teoriigis ke la specioj floras aŭ mortas kiam estas subigitaj al procezoj de natura selektado aŭ selekta bredado.[29] La genetika drivo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio.[30]

La evolua historio, kiu priskribas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj diversaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sinsekvoj, kadre de molekula biologio kaj la studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kaj aliaj restaĵoj de eks-organismoj kadre de paleontologio.[31] Biologoj organizas kaj analizas evoluciajn rilatoj pere de variaj metodoj, inklude filogenetikon, fenetikon, kaj kladistikon.

Evolucio ludas gravan rolon por la kompreno de la natura historio de la vivoformoj kaj por la kompreno de la organizado de nunaj vivoformoj. Sed, tiuj organizadoj povas esti komprenitaj nur je la kono pri kiel ili venis al tio kio ili estas nun pere de la procezo de evolucio. Sekve, evolucio estas centra al ĉiuj kampoj de la biologio.[32]

Diverseco: La diverseco de la vivulojRedakti

 
Kladogeneza arbo de ĉiuj vivuloj, bazita sur rRNA-genoj, montranta la distingon inter la tri domajnoj: bakterioj, arĥioj kaj nukleuloj, kiel ĝin unune priskribis Carl Woese. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenerale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domajnoj plu estas debatitaj.

Malgraŭ la jam substrekita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj.

"Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domajnoj:

Prokariotoj -- Protistoj -- Fungoj -- Vegetaloj -- Animaloj

Sed tiu ĉi kvin-domajna sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domajnan ĉefdividon:

Aldone al tiuj tri domajnoj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj:

BildaroRedakti

Daŭreco: La komuna origino de la vivoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Komuna origino.

Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko. La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion. Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj.

La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.

Interrilatoj: grupoj kaj mediojRedakti

 
Mutuala simbiozo inter klaŭnfiŝo el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.

Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegaj interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, parazitecosimbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.

GenetikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Genetiko.

Genoj estas la ĉefaj unuoj de heredo en ĉiuj organismoj. Geno estas la unuo de heredo kiu korespondas al regiono de DNA kiu influas la formon aŭ funkcion de organismo laŭ specifaj manieroj. Ĉiuj organismoj, el bakterioj al animaloj, kunhavas la saman bazan maŝinaron kiu kopias kaj tradukas DNA en proteinojn. Ĉeloj transkribas DNA genon en RNA versio de la geno, kaj poste ribosomo tradukas la RNA en sekvencon de aminoacido konata kiel proteino. La tradukokodo el RNA kodo al aminoacido estas la sama por plej organismoj. Por ekzemplo, sekvenco de DNA kiu kodigas por insulino ĉe homoj ankaŭ kodigas por insulino kiem estas metita en aliaj organismoj, kiaj plantoj.[33]

DNA troviĝas kiel liniaj kromosomoj en eŭkariotoj, kaj kiel cirklaj kromosomoj en prokariotoj. Kromosomo estas organizita strukturo konsista el DNA kaj el histonoj. La serio de kromosomoj en ĉelo kaj ajna alia heredinformo trovita en la mitokondrio, kloroplastoj, aŭ aliaj lokoj estas kolektive konata kiel ĉela genomo. Ĉe eŭkariotoj, la genoma DNA estas en la ĉela kerno, aŭ je malgandaj kvantoj en mitokondrio kaj kloroplastoj. Ĉe prokariotoj, la DNA estas ene de neregulforma korpuso en la citoplasmo nome la nukleoido.[34] La genetika informo en genomo estas ene de genoj, kaj la kompleta komplekso de tiu informo en organismo nomiĝas genotipo.[35]

Panoramo de biologioRedakti

Strukturo de la vivoRedakti

 
Skemo de tipa animala ĉelo kun ĝia interna strukturo.

Vidu ankaŭ: Molekula biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio

Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo.

Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitajn ĉelojn de plurĉelaj vivuloj kiel homoj.

La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologioj. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.

Fiziologio de la vivulojRedakti

Fiziologio provas kompreni la meĥanikan, fizikan kaj bioĥemian funkciadon de la vivulaj strukturoj. La temo pri "strukturo kaj funkcio" estas centra en biologio. Tradicie, la fiziologiaj studoj dividiĝas inter planta fiziologio kaj animala fiziologio, sed la fiziologiaj principoj estas universalaj ĉe ĉiuj studitaj vivuloj. Ekzemple, tio, kio estis lernita pri la fiziologio de la gista ĉelo grandparte validas ankaŭ por homaj ĉeloj.

Anatomio estas grava parto de fiziologio kaj pristudas kiel organaj sistemoj funkcias kaj interagas. La studado de tiuj sistemoj koncernas ankaŭ medicine orientitajn fakojn kiel nervobiologion, imunologion, ks.

Biologia klasadoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Biologia klasado.

La ĉefe sistemo de biologia klasado estas la Linea taksonomio, kiu inkluzivas rangojn kaj la dunoman nomenklaturon.

Listo de biologiaj fakojRedakti

Faklibroj en EsperantoRedakti

  • NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
  • ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
  • ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis d-ro Béla Mészáros, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
  • D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro Állatismeret) (eldonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis d-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor Papp; la tradukon fake reviziis d-ro Carl Støp-Bowitz) esperanta traduko 1985
  • Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.

ReferencojRedakti

  1. Vortaro de Esperanto (1911) p. 19
  2. Baze sur difino el: "Aquarena Wetlands Project glossary of terms". Texas State University at San Marcos. Arkivita el la originalo en 2004-06-08. [1]
  3. Davies, PC; Rieper, E; Tuszynski, JA (Januaro 2013). "Self-organization and entropy reduction in a living cell". Bio Systems. 111 (1): 1–10. doi:10.1016/j.biosystems.2012.10.005. PMC 3712629 Libere alirebla. PMID 23159919. [2] Konsultita en la 30a de Aprilo 2018.
  4. "Life Science, Weber State Museum of Natural Science". Community.weber.edu. Arkivita el la originalo en 2016-01-06. [3] Konsultita en la 2013-10-02.
  5. "Who coined the term biology?". Info.com. Arkivita el la originalo en 2013-05-09. [4] Alirita la 2012-06-03.
  6. "biology". Online Etymology Dictionary. Arkivita el la originalo en 2013-03-07. [5] Alirita la 1an de Majo 2018.
  7. Richards, Robert J. (2002). The Romantic Conception of Life: Science and Philosophy in the Age of Goethe. University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-71210-9. [6] Alirita la 1an de Majo 2018.
  8. Magner, Lois N. (2002). A History of the Life Sciences, Revised and Expanded. CRC Press. ISBN 978-0-203-91100-6. Arkivita el la originalo en 2015-03-24. [7] Alirita la 1an de Majo 2018.
  9. Serafini, Anthony (2013). The Epic History of Biology. ISBN 9781489963277. [8] Alirita la 1an de Majo 2018.
  10. Unu aŭ pliaj el la antaŭaj frazoj enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Theophrastus". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press. Alirita la 1an de Majo 2018.
  11. Fahd, Toufic (1996). "Botany and agriculture". In Morelon, Régis; Rashed, Roshdi. Encyclopedia of the History of Arabic Science. 3. Routledge. p. 815. ISBN 978-0-415-12410-2.
  12. Magner, Lois N. (2002). A History of the Life Sciences, Revised and Expanded. CRC Press. pp. 133–44. ISBN 978-0-203-91100-6. Arkivita el la originalo en 2015-03-24. Alirita la 1an de Majo 2018.
  13. Sapp, Jan (2003). "7". Genesis: The Evolution of Biology. New York.: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-515618-8.
  14. Coleman, William (1977). Biology in the Nineteenth Century: Problems of Form, Function, and Transformation. New York: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-29293-1.
  15. Mayr, Ernst. The Growth of Biological Thought, ĉapitro 4
  16. Mayr, Ernst. The Growth of Biological Thought, ĉapitro 7
  17. Gould, Stephen Jay. The Structure of Evolutionary Theory. The Belknap Press of Harvard University Press: Cambridge, 2002. ISBN 0-674-00613-5. p. 187.
  18. Mayr, Ernst. The Growth of Biological Thought, ĉapitro 10: "Darwin's evidence for evolution and common descent"; kaj ĉapitro 11: "The causation of evolution: natural selection"
  19. Larson, Edward J. (2006). "Ch. 3". Evolution: The Remarkable History of a Scientific Theory. Random House Publishing Group. ISBN 978-1-58836-538-5. Arkivita el la originalo en 2015-03-24. [9] Alirita la 1an de Majo 2018.
  20. Noble, Ivan (2003-04-14). "Human genome finally complete". BBC News. Arkivita el la originalo en 2006-06-14. [10] Alirita la 2an de Majo 2018.
  21. Mazzarello, P (Majo 1999). "A unifying concept: the history of cell theory". Nature Cell Biology. 1 (1): E13–15. doi:10.1038/8964. PMID 10559875.
  22. De Duve, Christian (2002). Life Evolving: Molecules, Mind, and Meaning. New York: Oxford University Press. p. 44. ISBN 0-19-515605-6.
  23. Futuyma, DJ (2005). Evolution. Sinauer Associates. ISBN 978-0-87893-187-3. OCLC 57311264.
  24. Packard, Alpheus Spring (1901). Lamarck, the founder of Evolution: his life and work with translations of his writings on organic evolution. New York: Longmans, Green. ISBN 978-0-405-12562-1.
  25. "The Complete Works of Darwin Online – Biography". darwin-online.org.uk. Arkivita el la originalo en 2007-01-07. [11] Alirita la 2an de Majo 2018.
  26. Dobzhansky, T. (1973). "Nothing in biology makes sense except in the light of evolution". The American Biology Teacher. 35 (3): 125–29. doi:10.2307/4444260. JSTOR 4444260.
  27. Carroll, Joseph, eld. (2003). On the origin of species by means of natural selection. Peterborough, Ontario: Broadview. p. 15. ISBN 978-1-55111-337-1. "As Darwinian scholar Joseph Carroll of the University of Missouri–St. Louis puts it in his introduction to a modern reprint of Darwin's work: "The Origin of Species has special claims on our attention. It is one of the two or three most significant works of all time—one of those works that fundamentally and permanently alter our vision of the world ... It is argued with a singularly rigorous consistency but it is also eloquent, imaginatively evocative, and rhetorically compelling.""
  28. Shermer p. 149.
  29. Darwin, Charles (1859). On the Origin of Species, John Murray.
  30. Simpson, George Gaylord (1967). The Meaning of Evolution (Dua eldono). Yale University Press. ISBN 978-0-300-00952-1.
  31. "Phylogeny". Bio-medicine.org. 2007-11-11. Arkivita el la originalo en 2013-10-04. [12][13] Alirita la 2an de Majo 2018.
  32. Montévil, M; Mossio, M; Pocheville, A; Longo, G (October 2016). "Theoretical principles for biology: Variation". Progress in Biophysics and Molecular Biology. From the Century of the Genome to the Century of the Organism: New Theoretical Approaches. 122 (1): 36–50. doi:10.1016/j.pbiomolbio.2016.08.005. PMID 27530930. Arkivita el la originalo en 2018-03-20. [14] Alirita la 2an de Majo 2018.
  33. Marcial, Gene G. (13a de Aŭgusto, 2007) el SemBiosys, A New Kind Of Insulin, Arkivita en 2014-10-29 ĉe Wayback Machine.. businessweek.com [15] Alirita la 2an de Majo 2018.
  34. Thanbichler, M; Wang, SC; Shapiro, L (October 2005). "The bacterial nucleoid: a highly organized and dynamic structure". Journal of Cellular Biochemistry. 96 (3): 506–21. doi:10.1002/jcb.20519. PMID 15988757.
  35. "Genotype definition – Medical Dictionary definitions". Medterms.com. 2012-03-19. Arkivita en 2013-09-21. [16] Alirita la 2an de Majo 2018.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Biology en la angla Vikipedio.