Vortaro de Esperanto
Vortaro de Esperanto de Kazimierz Bein (Kabe) estas la unua tute unulingva difin-vortaro de Esperanto kaj pro tio historia antaŭulo de la Plena Vortaro de Esperanto de 1930 kaj de la hodiaŭa Plena Ilustrita Vortaro (PIV - lasta eldono en 2005). Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto. Ĝia unua eldono aperis en 1911, la dua senŝanĝa en 1922, la tria kaj lasta, same senŝanĝa, en 1925 kun po 175 p. Aperis 8500 ekzempleroj. Ĝia sola antaŭulo estis la Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca de Émile Boirac de 1909, kies malprecizan difinan parton la Kabe-vortaro tamen forte superas.
Vortaro de Esperanto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Kabe | |
Eldonjaro | 1911 | |
Urbo | Parizo | |
Eldoninto | Hachette | |
Paĝoj | 175 | |
StrukturoRedakti
|
La koncizaj difinoj estas tute taŭgaj kaj la aplikoj trafe ilustritaj per ekzemplo-frazoj. Tute mankas referencoj al antaŭaj verkoj aŭ vortaroj, aŭ pri Fundamenteco aŭ Zamenhofeco. Tamen la baza strukturo de 1911 precipe ne ŝanĝiĝis tra Plena Vortaro de 1930 ĝis la hodiaŭa PIV de 2005. La citita "konkiri" anstataŭ la hodiaŭa "konkeri" estas unu el la plej konataj arkaismoj de Esperanto. La ekzemplo-frazo "La Romanoj ~is la tutan antikvan mondon" tamen troviĝas ĝis hodiaŭ en PIV, nun por klarigi "konkeri". Ankaŭ aliaj enskriboj spegulas la lingvo- kaj tekniko-staton de 1911. "Biciklo" ekzemple laŭ la Kabe-vortaro estas "Durada velocipedo, kies antaŭa rado estas multe pli granda, ol la posta", dum "bicikleto" estas "Durada velocipedo kun egale grandaj radoj". Pro tiu eco la Kabe-vortaro ĝis hodiaŭ estas grava bazo por studi lingvo-evoluon en Esperanto.
Historia kritikoRedakti
|
Moderna kritikoRedakti
Bernhard Pabst en la enkonduko kaj komentoj al la enhave senŝanĝa reeldono de 2013.[1]
ReferencojRedakti
- ↑ Kabe. Vortaro de Esperanto, reeldono 2013 Arkivigite je 2015-03-29 per la retarkivo Wayback Machine kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst (pdf - 1,5 Mb).
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- La Vortaro de Esperanto (eldono de 1922), deŝutebla el la biblioteko de la Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a".
- Enciklopedio de Esperanto/ V en sia originala formo en la Interreto
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience