Scienca Gazeto en 1912 trafe priskribas la celon de Boirac, citante preskaŭ laŭvorte el ties enkonduko. Plena Vortaro estu "repertuaro de ĉiuj esperantistaj radikvortoj". Pro la apero de relative multaj novaj vortaroj de la tipo etnolingvo-Esperanto en tiu epoko multaj novaj vortoj estis enkondukitaj, ne malofte en malsama Esperanta formo. Boirac inter multaj aliaj mencias ekzemple "bakgameno" en la vortaro de Rhodes de 1908, "triktrako" en la vortaro de Presa Esperantista Societo (PES - 10 volumoj 1905-1908) por la sama ludo. "bubble" ĉe Rhodes estas aerglobeto, bobelo, en la PES-vortaro blazo. "Budeo" [tiel] ĉe Rhodes estas "Budho" ĉe PES ktp. Pro tiuj malunuecaj formoj sentiĝis la danĝero de disdialektiĝo, de ekesto de franca, angla, germana variantoj de Esperanto. La precipa celo de Boirac tial estis: "Por eviti tiun bedaŭrindan diversecon, la precipa rimedo estas, laŭ nia opinio, starigi de nun liston de la duoblaj aŭ trioblaj formoj troveblaj en la jam ekzistantaj Vortaroj [tiel majuskle], tiamaniere ke unuparte tiu diverseco almenaŭ ne pligrandiĝu en la estonteco pro la nesciado de novaj vortaristoj, kaj ke aliparte ĝi povu esti forigata per zorga komparado de tiuj duoblaj aŭ trioblaj formoj kaj definitiva elekto de la pli taŭga" (enkonduko p. viii). Por atingi tiun celon ĝenerale sufiĉis la koncizaj "difinoj" kune kun la francaj tradukoj. Ĝi ankaŭ klarigas la "etimologiajn" indikojn. La kritikoj de Stojan kaj Kopar estas ĝustaj, sed mezuras la Plenan Vortaron je celoj, kiujn ĝi neniam havis. Bastien prave atentigas, ke la Plena Vortaro esence estis labordokumento por vortaristaj specialistoj, inventaro de la vortara materialo de la epoko.
La fenomeno, kiun Boirac adresis, estas "eterna" problemo de la Esperanta leksikologio pro la vasta 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko. Ĉiam denove enkondukiĝas malsamaj terminoj bazitaj sur malsamaj fontolingvoj, sed celante la saman nocion. Klasika ekzemplo estas torĉo / fakelo, moderna ekzemplo puĉo / golpo k.m.a.
Ĉu kaj je kiu grado la "Plena Vortaro" influis postajn vortarojn, estas malfacile diri. La demando pri bakgameno, bakgamono aŭ triktrako ĝis hodiaŭ ne estas fine solvita, same pri la diversaj variantoj de Budho, Budao aŭ Buddo. Nur "Budeo" fariĝis arkaismo. Pri aliaj variaĵoj oni ja intertempe ne plu diskutas (ekzemple konkeri anstataŭ la arkaismo konkiri). La vortaro de Boirac ĉiukaze restas grava por ĉiuj esploroj pri la frua leksiko de Esperanto kaj "eterna admonilo" pri la ĉiama danĝero de disdialektiĝo.