Budho

en budhismo, ulo kiu atingas perfektan klarvidon
Tiu ĉi artikolo temas pri la termino "budho". Pri la budho de ĉi tiu erao, vidu la artikolon budho Gotamo.

Budho[noto 1] estas honora titolo por tiuj bodisatvoj, kiuj atingis budhecon,[3] trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, precipe en budaismo, al kiu ĝi donis sian nomon. La budao de ĉi tiu epoko estas la budho Gotamo.

Budho
religia koncepto • formala parolmanierotitolo
Informoj
Originala nomo 𑀩𑀼𑀤𑁆𑀥
vdr
Budho
Tradukoj de
बुद्ध (Buddha)
Palie बुद्ध (Buddha)
Sanskrite बुद्ध (Buddha)
Sinhale සම්මා සම්බුදුවරු (Sammā sambuduvaræ)
Japane 仏陀(Butta)[1]
仏 (Hotoke)[1]
Koree 부처 (Bucheo)
Laŭe ພຣະພຸດທະເຈົ້າ
Tibete སངས་རྒྱས། (sangs rgyas)
Birme ဘုရားဂုဏ်တော်
Taje พระพุทธเจ้า
Vjetname Phật
Terminaro de Budhismo
vdr
Skulptaĵo de la budho Amitabo en Kamakuro, Japanio.

Etimologio

redakti
 
Mandalo de la tridek tri budhoj, Muromaĉi-epoko, Japanio.

La vorto budho devenas de la vorto buddha (बुद्ध), kiu en sanskrito, prakrito kaj palio signifas "vekiĝinton". Ĝi devenas de la hipoteza radiko budh (percepti).[4] Francisko Azorín indikas etimologion el sanskrita Budha (saĝa), el budh (kompreni).[5]

Esperantigo

redakti

Ekzistas tri proponoj por la esperantigo de la titolo buddha:

  1. Buddo:[2][6] proponita de Zamenhof.
  2. Budao:[2][6][7] laŭ la kutimoj de Esperanto (tiuj fontoj ne aŭdis pri la iama hungara urbo!).
  3. Budho:[2][6] kvankam ĝi tamen estas misanalizo de la latinigo per IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo), kiu uzas -h post senvoĉaj konsonantoj por indiki, ke ili estas aspiritaj, same kiel en Esperanto oni uzas -x aŭ -h por indiki, ke la konsonanto estas ĉapelita, ĝi fariĝis la plej populara el la tri proponoj. Tiu ĉi formo estas ankaŭ uzata en la nomo de Budhana Ligo Esperantista.

Budheco

redakti

La stato de tiuj, kiuj iĝis budhoj nomiĝas budheco (Sanskrito: बुद्धत्व buddhatva; Palio: बुद्धत्त buddhatta aŭ बुद्धभाव buddhabhāva).[8]

La celo de bodisatvoj en mahajana budhismo estas atingi perfektan budhecon (samyak-sambuddhatva), same kiel faris post pluraj vivoj la bodisatvo kiu fariĝis la budho Gotamo, por povi helpi ĉiujn estaĵojn instruante ilin la vojon al la ĉesigo de sufero.[9] Tio ĉi kontrastas kun la celo de hinajana budhismo, en kiu la celo estas iĝi arahanto.[9]

Specoj de budhoj

redakti

Budhismo mencias tri specojn de budhoj:[10]

  1. Ververa budho:[noto 2] Atinganta vekiĝon sen la helpo de aliaj en tempo kiam la budha darmo ne estas konata, kaj "ekmovanta la dharmoradon", t. e. komencanta budhisman instruadon kaj fondanta samgon kaj ŝasanon, kiuj espereble postvivos lin mem. La vorto budho sen ia ajn aldono plejofte indikas tian, kaj kiam ĝi havas artikolon kaj estas majuskligita, la Budho, ĝi indikas la historian budhon de nia erao, la budho Gotamo.
  2. Privata budho:[noto 3] Ankaŭ vekiĝinto sen la helpo de aliaj en tempo kiam la darmo ne estas konata, sed ne ekmovanta la darmoradon. Tiaj budhoj povas doni simplajn moralajn konsilojn, sed ne kapablas organizi sisteman agadon.
  3. Disĉipla budho:[noto 4] atinganta vekiĝon en la tempo kiam la darmo ja estas konata, do dum ŝasano, kaj kun apogo de samgo. Sed tio ne signifas, ke la samgo faras lian laboron. La decidajn paŝojn li devas mem fari.

Laŭ Teravada budhismo, la tri kategorioj atingis la saman liberigintan komprenon. Diferencaj estas la cirkonstancoj de tiu atingo, kaj la pedagogiaj kaj organizaj kapabloj de la tri.

Principe, budho estas sinonimo de arahanto, sed en la praktika lingvouzo, budho plejofte signifas la kategorion unu, dum arahanto la kategorion tri.

Budhoj

redakti

La sep prabudhoj

redakti
 
La sep prabudhoj ĉe Sanĉio (–1-a jarcento), reprezentitaj per tri stupaoj kaj kvar arboj kun tronoj antaŭ ili. Plejdekstre troviĝas la Bodiarbo, reprezentanta la budhon Gotamon; la apuda arbo estas banjano, kiu reprezentas la budhon Kaŝjapon; kaj la ceteraj arboj kaj stupaoj reprezentas la budhojn Konagamanon, Krakuĉandon, Viŝvabuon, Ŝikinon kaj Vipaŝinon.[11]

En la plej antikva tavolo de tekstoj en Palio, kiel la kvar unuaj Nikajoj, la jenaj sep budhoj (saptatathāgata) estas menciitaj kun nomo:[11]

  1. Budho Vipaŝino
  2. Budho Ŝikino
  3. Budho Viŝvabuo
  4. Budho Krakuĉando
  5. Budho Konagamano
  6. Budho Kaŝjapo
  7. Budho Gotamo

La budho Gotamo estas la nuntempa budho, kaj la aliaj ses estas budhoj kiuj ekzistis antaŭ ol li.

La nuna budho

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo budho Gotamo.
 
La vortoj Bu-dhe kaj Sa-kya-mu-nī en Brahmia skribsistemo sur la kolono de Aŝoko en Lumbinio.

La titolo budho estas ankaŭ ofte uzita por paroli pri la budho de ĉi tiu erao, la budho Gotamo,[12] ankaŭ nomita budho Ŝakjamunio, kiun oni kelkfoje nomas simple la Budho.

La estontaj budhoj

redakti

La Cakkavattisīhanādasutta de la Dīghanikāya ankaŭ mencias, ke post la sep antikvaj budhoj venos la estonta budho Majtrejo.[13]

La dudek naŭ budhoj

redakti

La dudek naŭ budhoj estas la budhoj priskribitaj en la Kronikoj de la budhoj (Buddhavaṃsa) el la Tripitako de Teravada budhismo,[14][15][16] teksto verkita inter la –1-a kaj la –2-a jarcentoj, kiu priskribas la vivon de la budho Gotamo kaj la dudek sep budhoj kiuj ekzistis antaŭ ol li.[17] Dudek unu budhoj estas aldonitaj al la listo de sep antikvaj budhoj priskribita en la plej antikva tavolo de tekstoj en la Nikajoj.[18][19] Al tiuj dudek ok budhoj estas aldonita la estonta budho Majtrejo, menciita en la Cakkavattisīhanādasutta de la Dīghanikāya.[13]

Laŭ aliaj pli malfruaj tekstoj, ĉiu kalpo havas mil budhojn, kaj la budho Majtrejo estos la kvina budho de la badrakalpo.[20] Do, la budho Krakuĉando estas la unua budho de nia kalpo, la badrakalpo, kaj la budho Viŝvabuo estas la mila budho de la vjuhakalpo, la glora kalpo. La budho Gotamo estas la kvara kaj nuntempa budho de la badrakalpo.

Listo de la dudek naŭ konataj budhoj

redakti
Nomo en Esperanto Nomo en Palio[21][22][19] Nomo en Sanskrito Varno[22][19] Naskiĝloko[22][19] Gepatroj[22][19] Arbo de vekiĝo[23][22][19] Bodisatvo de Gotamo[19]
1 Budho Triŝnankaro Taṇhaṅkara Tṛṣṇaṃkara Kŝatrijo Popphavadi Raĝo Sunandha kaj raĝino Sunandhā Rukkaththana
2 Budho Medankaro Medhaṅkara Medhaṃkara Yaghara Sudheva kaj Yasodhara Kaela
3 Budho Ŝaranankaro Saraṇaṅkara Śaraṇaṃkara Vipula Sumangala kaj Yasawathi Pulila
4 Budho Dipankaro Dīpaṃkara Dīpaṃkara Bramano Rammavatinagara Sudheva kaj Sumedhaya Pipphala La riĉa bramano Sumedo[24]
5 Budho Kaŭndinjo Koṇḍañña Kauṇḍinya Kŝatrijo Rammavatinagara Sunanda kaj Sujata Salakalyana La ĉakravartio Vijitavi (en Candavatinagara, Majjhimadesa)
6 Budho Mangalo Maṅgala Maṃgala Bramano[25] Uttaranagara Uttara kaj Uttara Nāga (Mesua ferrea) Suruchi
7 Budho Sumanaso Sumana Sumanas Kŝatrijo[25] Mekhalanagara Sudassana kaj Sirima Nāga (Mesua ferrea) La naga raĝo Atulo
8 Budho Rajvato[26] Revata Raivata Bramano[25] Sudhannavatinagara Vipala kaj Vipula Nāga (Mesua ferrea) Bramano kiu parkeris la vedojn
9 Budho Ŝobito Sobhita Śobhita Kŝatrijo[25] Sudhammanagara Sudhammanagara kaj Sudhammanagara Nāga (Mesua ferrea) La bramano Sujata (en Rammavati)
10 Budho Anavamadarŝino Anomadassi Anavamadarśin Bramano[25] Candavatinagara Yasava kaj Yasodara Ajjuna Jakŝa raĝo
11 Budho Padmo Paduma[27] Padma Kŝatrijo[25] Campayanagara Asama kaj Asama Salala Leono
12 Budho Narado Nārada Nārada Dhammavatinagara La raĝo Sudheva kaj Anopama Sonaka Meditanta asketo en Himalajo
13 Budho Padmotaro Padumuttara[28] Padmottara Kŝatrijo Hansavatinagara Anurula kaj Sujata Salala La asketo Jatilo
14 Budho Sumedo Sumedha Sumedha Kŝatrijo Sudasananagara Sumedha kaj Sumedha Nipa Naskiĝinta en Uttaro
15 Budho Suĝato Sujāta Sujāta Sumangalanagara Uggata kaj Pabbavati Velu Ĉakravartio
16 Budho Prijadarŝino Piyadassi[29] Priyadarśin Sudannanagara Sudata kaj Subaddha Kakudha La bramano Kassapa (en Sirivattanagara)
17 Budho Artadarŝino Atthadassi Arthadarśin Kŝatrijo Sonanagara Sagara kaj Sudassana Champa La bramano Susino
18 Budho Darmadarŝino Dhammadassī Dharmadarśin Kŝatrijo Surananagara Suranamaha kaj Sunanada Bimbajala Indro, la estro de la dioj
19 Budho Sidarto Siddhattha Siddhārtha Vibharanagara Udeni kaj Suphasa Kanihani La bramano Mangal
20 Budho Tiŝjo Tissa Tiṣya Khemanagara Janasando kaj Paduma Assana La raĝo Sujata de Yasavatinagara
21 Budho Puŝjo Phussa[30] Puṣya Kŝatrijo Kāśi Jayasena kaj Siremaya Amalaka Vijitavi
22 Budho Vipaŝjino Vipassī Vipaśyin Kŝatrijo Bandhuvatinagara Vipassi and Vipassi Pāṭalī (Stereospermum chelonoides) La raĝo Atula
23 Budho Ŝikino Sikhī Śikhin Kŝatrijo Arunavattinagara Arunavatti kaj Paphavatti Puṇḍarīka (mangujo) Arindamo (en Paribhuttanagara)
24 Budho Viŝvabuo Vessabhū Viśvabhū Kŝatrijo Anupamanagara Suppalittha kaj Yashavati Sāla (fortika ŝoreo) Sadassana (en Sarabhavatinagara)
25 Budho Krakuĉando Kakusandha Krakucchanda Bramano Khemavatinagara Aggidatta —la raĝa pastro (rājpurohit) de la raĝo Khema— kaj Visakha Sirīsa (Albizia lebbeck) La raĝo Khema[31]
26 Budho Kanakamunio Koṇāgamana Kanakamuni Bramano[32] Sobhavatinagara La bramano Yaññadatta kaj Uttara Udumbara (Ficus racemosa) La raĝo Pabbata de la monta regiono en Mithila
27 Budho Kaŝjapo Kassapa[33] Kāśyapa Bramano Baranasinagara La bramano Brahmadatta kaj Dhanavati Nigrodha (banjano) Jotipala (en Vappulla)
28 Budho Gotamo (nuntempa) Gotama Gautama Kŝatrijo Lumbinio La raĝo Ŝudodano kaj Majadevio Assattha (Ficus religiosa) La bodisatvo Gotamo
29 Budho Majtrejo Metteyya Maitreya Bramano[13] Ketumatī[34] Subrahma kaj Brahmavati[34] Nāga (Mesua ferrea)

Ekstermondaj budhoj

redakti

En budhismo ekzistas multaj paralelaj mondoj kaj en ĉiu mondo nur ekzistas unu budho, ĝis la intruoj de la budhoj estas forgesitaj. Tiam nova budho aperas en la mondo, malkovras la instruojn kaj ekinstruas ilin. Ĉefe laŭ Mahajana budhismo, en kelkaj el tiuj paralelaj mondoj ekzistas paralelaj budhoj, kiel la budho Amitabo, kiu estas la ĉefa budho en purlanda budhismo. Li estas la budho de la purlando Sukavatio, kiun li mem kreis, en la plej okcidenta parto de la universo, trans la limoj de nia mondo. Laŭ la Plilonga Sutro de Nemezurebla Vivo, la budho Amitabo estis en pratempa epoko bikŝuo nomita Darmakaro, kiu lernis pri budhismo de alia ekstermonda budho, la budho Lokeŝvararaĝo.

La supera budho

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo budho Vajroĉano.

Laŭ esotera budhismo, ekzistas eterna budho, kiu estas la vera korpo (dharmakāya) de ĉiu alia budho. Tiu budho estas la budho Vajroĉano.

La kvin budhoj de saĝeco

redakti
 
La mandalo de la utera mondo, reprezentanta en la centro la okpetalan halon kun la budho Vajroĉano en la centro, ĉirkaŭita de la aliaj kvar budhoj de saĝeco kaj kvar bodisatvoj. Desupre, laŭhorloĝe, la budho Ratnasambavo, Samantabadro, la budho Akŝobjo, Manĝuŝrio, la budho Amogasidio, Avalokiteŝvaro, la budho Amitabo kaj Majtrejo.

En Vaĝrajana budhismo estas kvin ekstermondaj budhoj (pañcatathāgata), kiuj aperas en budhisma tantroj kaj rilatas al trikorpeco. Ili reprezentas kvin kvalitojn de la unua budho, la budho Vajroĉano, asociitaj kun la vera korpo (dharmakāya).[35]

Laŭ la Tattvasaṃgrahatantra, estas kvar familioj de budhoj. La kompleta mandalo Vajradhatu kun kvin budhoj unue aperis en la Vajraśekharasūtra, laŭ kiu ilia fonto estas la budho Vaĝradaro.[35]

Ili estas ĉefe gravaj en mantra budhismo, kie ili estas reprezentitaj en la mandalo de la Śūraṅgamasūtra.

Ĉiu el la kvin budhoj de saĝeco havas purlandon. En tiu de la budho Akŝobjo, la purlando Abiratio, loĝas Vimalakirtio kaj Milarepo.

Ili estas reprezentitaj jene:

Budho Bodisatvo Purlando Ĉefpunkto Virina paro Semo
Budho Vajroĉano Samantabadro Akaniṣtha Gaṇḍavyuha Centro Blanka Taro   (vaṃ)[36]
Budho Ratnasambavo Ratnapanio Ŝrimato Sudo Mamaki[37]   (trāḥ)[36]
Budho Amitabo Avalokiteŝvaro Sukavatio Okcidento Pandara[38]   (hrīḥ)[36]
Budho Amogasidio Viŝvapanio Prakuto Nordo Verda Taro[39][40]   (aḥ)[36]
Budho Akŝobjo Vaĝrapanio Abiratio Oriento Locanā   (hūṃ)[36]

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Homo, atinginta la plej altan gradon de sciado k klarvidado k atinginta la nirvanon.[2]
  2. En Palio, sammā-sambuddha; en Sanskrito, samyak-sambuddha.
  3. En Palio, pacceka-buddha; en Sanskrito, pratyeka-buddha.
  4. En Palio, sāvaka-buddha; en Sanskrito, śrāvaka-buddha.

Referencoj

redakti

Bibliografio

redakti
  1. Abeynayake, Oliver Ph. D.. (1984) A textual and Historical Analysis of the Khuddaka Nikaya, 1‑a eldono (angle).
  2. Cakkavatti Sutta: The Wheel-turning Emperor (angle).
  3. Azorín, Francisko. (1932) Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio) (esperante), p. 42.
  4. Barua, A.. (2008) Dīgha-Nikāya: Romanize Pāli Text with English Translation, 1‑a eldono 2 (angle), Delhi: New Bharatiya Book Corporation, p. 6. ISBN 81-8315-096-9.
  5. Beal, Samuel. (1875) “Chapter III: Exciting to Religious Sentiment”, The Romantic Legend of Śākya Buddha: From the Chinese-Sanscrit. London: Trubner & Company, Ludgate Hill, p. 10–17.
  6. Bogle, George; Markham, Clements Robert; Manning, Thomas. (1999) Narratives of the Mission of George Bogle to Tibet and of the Journey of Thomas Manning to Lhasa (angle). ISBN 81-206-1366-X.
  7. Buddhism in a Nutshell Archives, Chapter 36: The Buddhas in the Three Periods of Time (angle). Alirita 2014-12-21.
  8. History of the Buddhas (angle). Buddha Dharma Education Association.
  9. Bucknell, Roderick; Stuart-Fox, Martin. (1986)) The Twilight Language: Explorations in Buddhist Meditation and Symbolism (angle). ISBN 0-312-82540-4.
  10. Buswell Jr., R. E.; López Jr., D. S.. (2014) The Princeton Dictionary of Buddhism (angle). Princeton, New Jersey: Princeton University Press, p. 106, 776. ISBN 978-0-691-15786-3.
  1. Cunningham, Alexander. (1880) Report of Tours in the Gangetic Provinces from Badaon to Bihar, in 1875-76 and 1877-78 (angle). Calcutta: Office of the Superintendent of Government Printing, p. 70–8.
  2. Davids, Thomas William Rhys. (1878) “The Successive Bodhisats in the Times of the Previous Buddhas”, Buddhist Birth-Stories; Jataka Tales. The Commentarial Introduction Entitled Nidana-Katha; The Story of the Lineage (angle). London: George Routledge & Sons, p. 115–44.
  3. Gethin, Rupert. (1998) The Foundations of Buddhism, 1‑a eldono (angle), Oxford: Oxford University Press, p. 224–234. ISBN 0-19-289223-1.
  4. Ghosh, B. (1987). “Buddha Dīpankara: Twentyfourth Predecessor of Gautama”, Bulletin of Tibetology (en) 11 (nova serio) (2), p. 33–8. 
  5. Harvey, Peter. (2013) An Introduction to Buddhism: Teachings, History and Practices, 2‑a eldono (angle), Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 9780521676748.
  6. Horner, Isaline Blew. (1975) The Minor Anthologies of the Pali Canon. Volume III: Buddhavaṁsa (Chronicle of Buddhas) and Cariyāpiṭaka (Basket of Conduct) (angle). London: Pali Text Society. ISBN 0-86013-072-X.
  7. Huntington. Life of the Buddha: Dīpankara's Prediction of Enlightenment (angle). The Huntington Archive - The Ohio State University. Arkivita el la originalo je 2014-08-08. Alirita 2020-05-03.
  8. Prophecies of Kakusandha Buddha, Konagamana Buddha and Kassapa Buddha (angle). Arkivita el la originalo je 2011-07-13. Alirita 2011-07-13.
  9. 仏陀(ぶっだ)とは - コトバンク (japane). 朝日新聞社. Alirita 2017-09-26.
  10. Lancaster, L. R.. (2005) “Buddhist Books and Texts: Canon and Canonization”, Encyclopedia of Religion, 2‑a eldono (angle), New York: Macmillan Reference USA, p. 1252. ISBN 978 00-286-5733-2.
  11. Lanti, Eŭgeno (la 14-an de Majo de 1937). "Inter Japanaj Kamparanoj", letero de Lanti al k-do K. B. en Nederlando, (esperante).
  12. Malalasekera, Gunapala Piyasena. (2007) Dictionary of Pāli Proper Names (angle). Delhi: Motilal Banarsidass Publishers Private Limited. ISBN 978-81-208-3020-2.
  13. Marshall, John. (1918) A Guide to Sanchi. Kalkato: Superintendent Government Printing.
  14. "Buddha", angla vortaro Merriam-Webster (angle). Alirita 2016-07-24.
  15. Morris, Richard. (1882) “XXVII: List of the Buddhas”, The Buddhavaṃsa (angle). London: Pali Text Society, p. 66–7.
  16. Manual of Buddhist Terms and Doctrines (Pali Dictionary) (angle). Alirita 2014-12-21.
  17. 新村, 出. (1986) 広辞苑, 3‑a eldono (japane), 岩波書店, p. 2111.
  18. buddhatva, बुद्धत्व. (angle). Alirita 2016-01-10.
  19. Turner, Sir Ralph Lilley. A Comparative Dictionary of the Indo-Aryan Languages - Buddha 9276; 1962–1985 (angle). Oxford University Press. Arkivita el la originalo je 2012-07-17. Alirita 2010-02-22.
  20. Pali Proper Names Dictionary: Metteyya (angle).
  21. Williams, Paul; Tribe, Anthony; Wynne, Alexander. (2000) Buddhist Thought: A Complete Introduction to the Indian Tradition (angle). Routledge. ISBN 978-0415207003.
  22. 頼富, 本宏. Hevajratantraに見られるmantraについて (japane), p. 55.

Eksteraj ligiloj

redakti