Religia fikuso

specio
(Alidirektita el Ficus religiosa)

Religia fikuso estas specio de arbo (latine Ficus religiosa, sanskrite pippala). Ĝi apartenas al la familio de morusacoj (latine Moraceae). Ĝi estas rapide kreskanta arbo, kiu povas atingi altecon de 30 metroj. Ĝi troviĝas en Barato kaj Srilanko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ficus religiosa
Foliaro de pipalo
Foliaro de pipalo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Morusacoj Moraceae
Genro: Fikuso Ficus
Specio: Ficus religiosa L. 1753
Ficus peepul
Griff
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ficus religiosa en Botanika ĝardeno Sir Seewoosagur Ramgoolam

En budhismo redakti

 
La bodiarbo, religia fikuso en la bikŝuejo Mahabodio, Bodgajo, Barato.

Religia fikuso havas kulturan valoron en budhismo ĉar laŭtradicie la bodisatvo Gotamo atingis vekiĝon post meditado sub bodiarbo. En budhistaj artaĵoj, tia arbo estas ofte uzata kiel simbolo de la budho Gotamo.

Religia fikuso estas ankaŭ sankta arbo en ĝajnismo kaj hinduismo.

Klimato redakti

 
Ficus religiosa en flordomo ĉe Hattigny (Francujo)

Religia fikuso estas tolerema al vaste ŝanĝiĝantaj klimataj kondiĉoj kiel tropika pluvarbara klimato kie la regiono ricevas pli ol 60 milimetrojn (6.0 cm) da precipitaĵo monate, tropika musonklimato kie meza precipitaĵo varias de 60 milimetroj (6.0 cm) en la plej seka monato ĝis 100 milimetroj (10 cm), tropika savanklimato kun seka somero kie meza precipitaĵo varias de 60 milimetroj (6.0 cm) monate en someroj ĝis 100 milimetroj (10 cm) monate en vintroj, varma modera klimato, malseka la tutan jaron kie meza temperaturo ĝi iras de 0 °C ĝis 10 °C kaj estas malseka la tutan jaron, same kiel mezvarmaj klimatoj kun seka somero, kie meza temperaturo varias de 0 °C ĝis 10 °C.