Pluvo

akvo, gute teren defalanta de la densiĝintaj nubvaporoj

Pluvo (el la latina pluvia) estas speco de precipitaĵo, kies aliaj specoj estas neĝo, grajlo, hajlo, kaj roso. Pluvo formiĝas kiam apartaj gutoj de akvo falas sur la surfacon de la tero el nuboj. Tamen ne ĉiuj pluvoj atingas la tersurfacon. Kelkaj el ili fariĝas vaporo dum ili estas survoje. Kiam neniu guto atingas la grundon, oni nomas la precipitaĵon fantompluvo.

Kiel formiĝas pluvgutoj? - video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Pluvado
Pluvo en Brazilo.
Inversitaj bildigoj de la Golden Gate Ponto, kreita per pluvgutoj kiuj funkcias kiel konverĝaj lensoj
Torenteca pluvo en Grekio.

Pluvo estas likva akvo en formo de gutoj kiuj estis kondensitaj el la atmosfera akvovaporo kaj poste precipitiĝas — tio estas, iĝas sufiĉe peza por fali laŭ la forto de gravito. Pluvo estas ĉefa komponanto de la akvociklo kaj estas responsa de lasado de plej el la nesala akvo sur la Tero. Ĝi havigas taŭgajn kondiĉojn por multaj tipoj de ekosistemoj, same kiel akvon por hidroelektraj centraloj kaj por irigacio de kampoj.

La ĉefa kaŭzo de pluvoproduktado estas humideco moviĝanta laŭ tridimensiaj zonoj de temperaturo kaj malsekecaj kontrastoj konataj kiel veterfrontoj. Se estas humideco kaj suprenira movo, precipitaĵo falas el konvektaj nuboj (tiuj kun forta suprenira vertikala movo) kiaj kumulonimbusoj (ŝtormaj nuboj) kiuj povas organiziĝi en mallarĝaj pluvostrioj. En montaraj areoj, forta precipitaĵo estas ebla kie anabata vento pligrandiĝas ene de lofaj flankoj de la tereno le alteco kiu devigas humidan aeron kondensiĝi kaj fali ekster kiel pluvo laŭlonge de la flankoj de montoj. Ĉe lea flanko de montoj, dezertaj klimatoj povas ekzisti pro seka aero kaŭzita de subenira fluo kiu kaŭzas varmigon kaj sekigon de la aermaso. La movado de la musono ĉe la intertropika konverĝozono alportas la pluvsezonojn al la savanaj klimatoj.

La efiko de urba varmo-insulo kondukas al pliiĝanta pluvo, kaj laŭ kvanto kaj laŭ intenseco, laŭ la ventodirekto el urboj. Ankaŭ la tutmonda varmiĝo estas kaŭzante ŝanĝojn en la modeloj de precipitado tutmonde, inklude pli humidajn kondiĉojn tra orienta Nordameriko kaj pli sekajn kondiĉojn en tropikoj. Antarkto estas la plej seka kontinento. La tutmonda averaĝa ĉiujara precipitado super tero estas 715 mm, sed super la tuta Tero ĝi estas multe pli alta ĉe 990 mm.[1] La sistemoj de klasigo de klimatoj kiaj la Klimata klasifiko de Köppen uzas averaĝan ĉiujaran pluvon por helpi diferenci inter diferencaj klimatreĝimoj. Pluvo estas mezurita uzante pluvmezurilojn. Sed la kvanto de pluvo povas esti ĉirkaŭkalkulita ankaŭ pere de veterradaro.

Oni supozas, ke pluvo povas okazi ankaŭ sur aliaj planedoj, kie ĝi povus esti komponita el metano, neono, sulfata acido aŭ eĉ fero pli ol el akvo.

Formado redakti

 
Pluvo surstrata ĉe Kolkata en Barato.

Akvosaturita aero redakti

Aero enhavas akvovaporon kaj la kvanton de akvo en difinita maso de seka aero, konata kiel miksa proporcio, estis mezurita en gramoj de akvo por kilogramo de seka aero (g/kg).[2][3] La kvanto de humideco en aero estas ankaŭ ofte registrita kiel relativa humideco; kio estas la procento de totala akvovaporo kiun aero povas teni je partikulara aertemperaturo.[4] Kiom multan akvovaporon ero de aero povas enhavi antaŭ ĝi iĝas saturata (100% relativa humideco) kaj formas nubon (grupo de videbla kaj fajna akvo kaj glacipartikloj suspenditaj super la surfaco de la Tero)[5] dependas el ties temperaturo. Pli varma aero povas enhavi pli da akvovaporo ol pli malvarma aero antaŭ iĝi saturita. Tiele, unu vojo por saturi eron de aero estas malvarmigi ĝin. La rosopunkto estas la temperaturo al kiu ero devas esti malvarmigita por iĝi saturita.[6]

Pluvo kaj geografio redakti

Precipitaĵo grave efikas por la daŭra dizegnado de la geografia pejzaĝo; kaj renverse, la geografio de tersurfaco sia vice ankaŭ influas la veteron kaj ĝiaj fenomenoj. La plej altaj kvantoj da pluvo falas sur la montojn alfrontante la venton. En ĉi tiuj lokoj, humida aero grimpas la montojn ĝis ĝi atingas altan altitudon kaj fariĝas nubo. Sur la deklivoj de la montoj, kiuj turniĝas en la kontraŭa direkto de la vento, la kvanto de pluvo estas malalta. Ekzemple, en Himalajo, kiam vento blovas norden de la Hinda Oceano al la montoj, pluvas ĉirkaŭ 10 000 mm sur la nordaj deklivoj, sed kie neniu vento venas de la maro, pluvas nur ĉirkaŭ 1 000 mm. Alia elstara ekzemplo estas la areo de Jerusalemo, kie la jara kavanto de pluvo estas 600 mm sed en Jeriĥo, oriente de ĝi nur ĉirkaŭ 30 km, la jara kvanto de pluvo estas 170 mm.

Pluvo en naturo redakti

Sono de pluvo, 2014
Tipa sono de pluvego kun tondro

Pluvo grave rolas en akvociklo, kiam la humidaĵo vaporiĝas el la oceanoj, kondensiĝas en nubojn kaj precipitiĝas reen al la tero kaj finfine revenas al la oceano pere de akvofluetoj kaj riveroj, por denove implikiĝi en la ciklon. Ekzistas en la akva ciklo ankaŭ iomete da akva vaporo, "elspirita" de plantoj, kiun kuniĝas kun aliaj akvaj molekuloj por kondensiĝi en nubojn, kaj poste sekvas la saman ciklon.

Kvanto de precipitaĵoj estas mezurata pere de pluvmezurilo. Ĝi montras kiom alta estas la nivelo de la akvo, kiu kolektiĝas sur la plata surfaco kaj povas esti plej precize mezurita ĝis 0.25 milimetroj aŭ 0.01 coloj. 1 milimetro da akvo en la pluvmezurilo signifas, ke pluvis po 1 litron por kvadrata metro.

 
Pluveroj sur herbero

Falantaj pluveroj ofte arte ilustriĝas kiel "larmo-formaj" (t.e. rondaj kaj dikaj ĉe la malsupro kaj mallarĝaj kaj "pintaj" ĉe la supro). Sed tio estas malĝusta. Malgrandaj pluveroj estas preskaŭ sferaj, kaj ju pli granda des pli diskforma la pluvero estas. Tre grandaj pluveroj havas paraŝutan formon.

Averaĝe, pluveroj estas 1 aŭ 2 milimetrojn larĝaj. La plej grandaj pluveroj iam mezurita falis super Brazilo kaj la Marŝaloj en 2004. Iuj el tiuj estis tiel grandaj kiel 10 mm. Tian nekutiman grandecon oni povas klarigi per kondensiĝado de akveroj sur grandaj partikloj de fumo aŭ per koliziado de la pluveroj en malgrandaj regionoj kun grandaj kvantoj da likva akvo.

Ĝenerale pluvo havas acidecon (pH) iomete sub 6,0 pro asimilado de atmosfera karbona dioksido, kiu disiĝas en la pluvero kaj fariĝas kvantetoj da karbonata acido. En kelkaj dezertaj regionoj, pulvo en la aero enhavas sufiĉan kalcian karbonaton por malacidigi la precipitaĵon, kaj tiel eblas, ke pluvo povas esti acide neŭtrala aŭ eĉ alkala. Pluvo ankaŭ povas esti danĝere acida: pluvon, kies acideco estas sub pH 5,6 (pro i.a. poluo), oni nomas acida pluvo.

Pluvo estas pli "peza" tuj post fulmo. Tiu fenomeno estas pro la dupolusa naturo de la akva molekulo. La forta elektromagneta kampo generita de la fulmo igas, ke multe da akvaj molekuloj en la aero liniĝas. Tiuj molekuloj fariĝas molekulaj "ĉenoj" de akvo, kaj formiĝas grandaj akveroj post kiam la elektromagneta kampo malaperas. Tiuj akveroj tiam falas kiel fortigita pluvo.

Inundo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Inundo.
 
Misisipa rivero en Kaskaskia, Ilinojso, dum la Granda Inundo de 1993.

Inundosuperakvo[7] estas superfluo de akvo pro pluvo, tajdo, aŭ alia fonto, kie amplekso da akvo kovris normale sekan landon. Ĝi ankaŭ povas aludi al la Biblia diluvo, pri kiu oni parolas en aparta artikolo. En multaj sekaj regionoj de la mondo, la grundo ne drenas akvon bone kaj foje nur iom da pluvo troas kaj malhelpas la eblecon de la grundo sorbi la akvon. Kiam pluvo okazas, ĝi iufoje povas kaŭzi subitan inundon de akvo pleniganta sekajn river-fluejojn, konata kiel "subita inundo" aŭ "tuja inundo". Kvankam ĝenerale oni komprenas inundon kiel malprofito al homoj, el ekologia vidpunkto en multaj areoj de la mondo inundoj estas kaj devas esti konsiderataj kiel nepra kaj dezirebla okazaĵo por la vivo de plantoj kaj animaloj (vidu ekzemple artikolon Inunditaj herbejoj kaj savanoj).

Efiko sur agrikulturo redakti

 
Irigacia kanaleto en Osmanije, Turkio. Eĉ enkanaligita akvo por irigacio devenas el pluvo.

La precipitaĵoj, kaj speciale la pluvo, faras ŝlosilan efikon en la agrikulturo. Ĉiuj kultivplantoj bezonas almenaŭ iom da akvo por survivi, pro kio la pluvo (kiu estas la plej efika rimedo por irigacio) ege gravas por la agrikulturo. Dum regula modelo de pluvo kutime estas plej ŝlosila por la sano de plantoj, ĉu troa ĉu tro malmulta pluvo povas estis damaĝa, eĉ detruega por la kultivoj. La sekego povas mortigi kultivojn kaj pliigi erozion,[8] dum la klimato tro malseka povas okazigi la kreskon de damaĝaj fungoj.[9] La plantoj bezonas diferencajn kvantojn de precipitaĵo por survivi. Por ekzemplo, kelkaj kaktoj postulas malgrandajn akvokvantojn,[10] dum tropikaj plantoj povas bezoni ĝis centojn de litroj jare por vivteni sin.

En areoj kun sezonoj kaj sekaj kaj malsekaj, la nutraĵojn de la grundo malpliiĝas kaj la erozio pliiĝas dum la pluvsezono.[11] La animaloj havas strategiojn de adaptado kaj survivado por la plej malseka reĝimo. La antaŭa sekego okazigas malabundon de manĝaĵoj en la pluvsezono, ĉar la kultivoj ankoraŭ ne maturiĝis.[12] La disvolviĝantaj landoj konstatis, ke iliaj loĝantaroj montris sezonajn fluktuojn en la persona pezo pro la malabundo de manĝaĵoj observatajn antaŭ la unua rikolto, kiu okazas fine de la pluvsezono.[13] La precipitaĵo estas kolektebla pere de la uzado de akvujoj, kies akvoenhavo povas esti traktita por trinkebla uzado aŭ rekte uzita por netrinkebla uzado en internaĵoj aŭ por irigacio.[14]

Kulturaj aspektoj de pluvo redakti

 
Pluvego en Leono, Meksiko.

Pluvo havas grandan influon kaj efikon sur la plej multaj kulturoj en la mondo. En ĉiu areo kie pluvas kaj homoj loĝas, dependo de pluvo formiĝis. Ĉi tiu dependeco povas esti pro manko de pluvokvanto ĉar sen pluvo estas malfacile ekzisti. Tamen, homa dependeco de pluvo povas esti pro tro da pluvoj kiuj povas kaŭzi inundojn. La falo de pluvo fakte estas la kaŭzo de la ŝanĝo en la pejzaĝo: vegetaĵaro, riveroj, riveretoj kaj multaj aliaj fenomenoj. En moderaj klimatoj, la personoj tendencas esti pli maltrankvilaj kiam la vetero estas neestabila aŭ nuba, kun pli granda efiko super viroj ol super virinoj.[15]

Kultura rilato al pluvo varias tra la mondo. En la mezvarma "Okcidenta Mondo", oni tradicie konsideris la pluvon kiel malbonan kaj malĝojigan fenomenon—tio respeguliĝas en infanaj rimaĵoj, kiel "Pluvo, pluvo, iru for, Atendu por alia hor'", kontraste al hela kaj feliĉa suno. En sekaj lokoj, post sekego,[16] kaj ekzemple en Barato,[17] oni renkontas pluvon kun ega ĝojo, kiu plialtigas la animon de la personoj. Tiukadre en Bocvano, la vorto en cvana lingvo por pluvo, nome pula, esta uzata kiel nomo de la landa valuto, agnoske al la ekonomia gravo de la pluvo en la lando, kiu suferas dezertan klimaton.[18]

 
Homo kun ombrelo en pluvo.

Kelkaj kulturoj evoluigis rimedojn kiel "trakti" kun la pluvo kaj elpensis plurajn protektilojn kontraŭ ĝi, ekzemple ombrelon kaj pluvmantelon, kaj flankenigilojn, kiel pluvtuboj (gargojlojpluvkolektiloj).[19] Kelkaj preferas resti hejme dum pluvaj tagoj, des pli en tropikaj klimatoj, kie pluvado ofte estas akompanata de fulmotondro aŭ la pluvo daŭras tre longan musonon. Oni povas kolekti pluvon por trinkakvo, aŭ por servoakvo. Abundaj pluvoj, precipe dum seka periodo, malmoligas la grundon tiel, ke ĝi ne plu sorbas akvon, kaj tio povas kaŭzi inundojn.

Multaj homoj opinias, ke la aromo, kiu regas tuj post falinta pluvo estas speciale agrabla kaj freŝa. La fonto de tiu odoro estas ŝtonikoro, nome speciala oleo, produktata de plantoj, kiu estas ensorbata de ŝtonoj kaj grundo kaj poste dissolviĝas en akvo dum pluvo. Ĝi estas plej ofte nomita petriĥoro nome la odoro, kiu estiĝas kiam pluvo trafas sekan teron. La vorto venas de la malnovgreka: πέτρα (petra) estas ŝtono kaj ἰχώρ (ichōr) estas iĥoro, nome la sango de la dioj laŭ la greka mitologio.[20]

 
Pluvdanco en Harar, Etiopio.

La pluvo simbolas en multaj kulturoj la procezon de seksa fekundigo kaj la fekundecon de la naturo. Multaj konceptoj estis pruntitaj de la pluvo por prezenti homajn emociojn. La dependeco de la homo pri la falo de pluvo kaŭzis diversajn kulturojn, ŝajne, kontroli la manieron kiel la pluvoj falas. Multaj mitoj, legendoj kaj ritoj estas konataj hodiaŭ kiel rezulto de la pluvo. En multaj kaj diversaj kulturoj oftas ritoj kiuj supozeble enkuraĝas la pluvon malseki kaj akvumi la teron, kiel la pluvdancado kaj specialaj preĝoj estas komune kaj publike observitaj por la falo de pluvo.

La Abalojia tribo en orienta Kenjo kredis, ke Dio kreis grandegan ruĝan kokon. Kiam la koko svingas la flugilojn ĝi estas fulmo, kaj kiam ĝi krias, kreiĝas tondro; kaj ke la rolo de la ĉielarko estas reguligi la pluvokvanton. En la Polineziaj Insuloj oni kredis, ke en la komenco de la mondo la ĉielo kaj la tero estis ligitaj unu al la alia. Sed kiam ili pariĝis kaj havis gefilojn, ili apartigis la ĉielon de la tero. La pluvo estas la larmoj de la ĉielaj dioj plorantaj pri la praa disiĝo.

 
Tlalok, diaĵo de Mezameriko pri pluvo.

Multaj triboj provis imiti la sonon de tondro kaj tiel instigi la falon de la pluvo. Ili faris tion per laŭta tondra voĉo, susurante per rasloj, ruliĝigis ŝtonegojn kaj blovis la blovegiloj.

La tribanoj de Zuni en Nov-Meksiko elfaris imiton de nuboj per disĵeto de plumoj kaj kalko en la aero. Krome, Ili ankaŭ portis nigrajn vestaĵojn kaj faris multajn aliajn agojn kiuj estis la ili asociitaj kun la nigra koloro. Ekzemple: pentri la vizaĝon nigre, oferi nigrajn bestojn kaj manĝi manĝaĵojn nigre kolorita. Oni scias, ke diversaj indiĝenaj triboj historie praktikis pluvodancojn por kuraĝigi pluvokvanton. Pluvaj ritoj ankaŭ estas gravaj en multaj afrikaj kulturoj.

La pluvo havas gravan religian signifon en multaj kulturoj.[21] La antikvaj sumeranoj kredis, ke la pluvo estas la spermo de la dio de la ĉielo Anu,[22] kiu falis de la ĉielo por fekundigi sian kunulinon, la diino de la tero Ki,[22] tiel okazigante la fakton ke ŝi naskis ĉiujn plantojn de la tero.[22] La akadianoj kredis, ke la nuboj estas la mamoj de la kunulino de Anu, nome Antu, kaj ke la pluvo estas lakto el ŝiaj mamoj.[22] Laŭ la juda tradicio, en la jaro 1 a.K., la juda miraklisto Honi ha-M'agel finigis trijaran sekegon en Judea desegnante cirklon sursable kaj preĝante por pluvo, malakceptante abandoni la cirklon ĝis lia peto estu kontentigita.[23] En siaj Meditaĵoj (Τὰ εἰς ἑαυτόν, Tà eis heautón, laŭvorte 'por si mem'), la romia imperiestro Marko Aŭrelio konservas preĝon por pluvo farita de atenanoj al la ĉiela greka dio Zeŭso.[21] Oni scias, ke kelkaj triboj indiĝenaj el Ameriko faris historie pluvdancojn kiel klopodo okazigi precipitaĵojn.[21] En la aktuala Usono, kelkaj subŝtataj guberniestroj celebrigis preĝotagojn por pluvo, inkludante tagon en la subŝtato Teksaso en 2011.[21] La ritaroj por okazigi pluvon estas gravaj ankaŭ en multaj kulturoj de Afriko.[24]

Sunpluvo estas meteologia fenomeno en kiu pluvas dum la sunlumo estas videbla (nome sunradioj). Pro la eksterordinara aspekto de tia tipo de pluvo, ĝi ricevas tre folklorajn nomojn en tre diversaj lingvoj kaj popoloj (Vidu la koncernan artikolon).

En arto redakti

 
Pluvo, prezentita en la Nurenberga Kroniko de 1493

En literaturo, kaj partikulare en poezio, la kontemplo de pluvo tre ofte povas krei en la poeto inspiron kaj klinon al stato de melankolio. Tiusence vidu sube la kanton La pluvo de María Villalón en Esperanto.[25] Pluvo povas ankaŭ okazigi aliajn tipojn de sento, ekzemple en epoko de la fino de la frankisma reĝimo populariĝis kanto "Tiene que llover a cántaros" de Pablo Guerrero, kiu tradukeblus al "Pluvegu": la pluvo kiu devas veni estas libero kaj demokratio.

En la novelo La lluvia amarilla (La flava pluvo) de Julio Llamazares ĝi havas simbolan signifon rilate al la sento de soleco de la lasta loĝanto en abandonita vilaĝeto.

Trailer de Singin' in the Rain (Kantante sub la pluvo).

En kino, scenoj de pluvo, ĉefe de subita pluvo, povas esti ege utilaj por la disvolvigo de la intrigo. Eble plej fame konta sceno estas ikono de la filmo Singin' in the Rain (Kantante sub la pluvo) kie Gene Kelly, Donald O'Connor, Debbie Reynolds, Jean Hagen kaj aliaj dancas subpluve kaj kontentege en ege ripetita sceno; tiukaze kaj ankaŭ en aliaj filmoj pluvo estas sinonimo de kontento, kaj ĉefa subita alveno de pluvo post seka sezono.

Rain Man (Pluvhomo) estas holivuda dramofilmo de 1988, kun aktoroj Tom Cruise kaj Dustin Hoffman kiel ĉefroluloj. La protagonisto de la filmo estas bazita sur la vera historio de usonano Kim Peek, kiu suferas de aŭtismo sed ankaŭ funkcias kiel geniulo, laŭ la tiel nomata sciegula simptomaro. La filmo gajnis kvar Oskarajn premiojn: Inter aliaj por la plej bona filmo de 1988.

Pluvo estas la lasta el la naŭ poeziaĵoj verkitaj de Zamenhof. Laŭ Carmel Mallia, ĝi estas lia plej teknike matura inter la naŭ de li verkitaj.[26]

Vidu ankaŭ redakti

 
Panoramo de areo sub nubo. Oni povas vidi de malproksime, ke la dekstra flanko estas pluva laŭ la strioj, kiuj ŝajnas fali el la nuboj, kompare kun la maldekstra flanko kiu estas senpluva.

Referencoj redakti

  1. The Water Cycle. Planetguide.net. Alirita 2011-12-26.
  2. Steve Kempler (2009) Parameter information page. NASA Goddard Space Flight Center. Arkivita el la originalo je 2007-11-26. Alirita 2008-12-27. Arkivigite je 2007-11-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-08-12. Alirita 2015-08-28.
  3. Mark Stoelinga. (2005-09-12) Atmospheric Thermodynamics. University of Washington. Arkivigite je 2010-06-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-02. Alirita 2015-08-28.
  4. Glossary of Meteorology (Junio de 2000) Relative Humidity. American Meteorological Society. Alirita 2010-01-29.
  5. Glossary of Meteorology (Junio de 2000) Cloud. American Meteorological Society. Alirita 2010-01-29.
  6. Naval Meteorology and Oceanography Command (2007) Atmospheric Moisture. Usona mararmeo. Arkivita el la originalo je 2009-01-14. Alirita 2008-12-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-15. Alirita 2015-08-28.
  7. En PIV NPIV Alirita la 19an de Aŭgusto 2022.
  8. Bureau of Meteorology (2010). Living With Drought. Commonwealth of Australia. Arkivita el la originalo je 2007-02-18. Alirita 2010-01-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-18. Alirita 2022-08-19.
  9. Robert Burns (2007-06-06). Texas Crop and Weather. Texas A&M University. Arkivita el la originalo je 2010-06-20. Alirita 2010-01-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-20. Alirita 2022-08-19.
  10. James D. Mauseth (2006-07-07). Mauseth Research: Cacti. University of Texas. Arkivita el la originalo je 2010-05-27. Alirita 2010-01-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-05-27. Alirita 2022-08-19.
  11. Rainstorm characteristics affecting water availability for agriculture. IAHS Publication Number 140 (1983). Arkivita el la originalo je 2009-02-05. Alirita 2008-12-27.
  12. A. Roberto Frisancho. (1993) Human Adaptation and Accommodation. University of Michigan Press. ISBN 978-0-472-09511-7.
  13. Marti J. Van Liere, Eric-Alain D. Ategbo, Jan Hoorweg, Adel P. Den Hartog, kaj Joseph G. A. J. Hautvast (1994). “The significance of socio-economic characteristics for adult seasonal body-weight fluctuations: a study in north-western Benin”, British Journal of Nutrition 72 (3), p. 479–488. doi:10.1079/BJN19940049. 
  14. Texas Department of Environmental Quality (2008-01-16). Harvesting, Storing, and Treating Rainwater for Domestic Indoor Use. Texas A&M University. Arkivita el la originalo je 2010-06-26. Alirita 2010-01-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-26. Alirita 2022-08-19.
  15. A. G. Barnston (10a de decembro 1986). «The effect of weather on mood, productivity, and frequency of emotional crisis in a temperate continental climate». International Journal of Biometeorology 32 (4): 134-143. Bibcode:1988IJBm...32..134B. PMID 3410582. S2CID 31850334. doi:10.1007/BF01044907.
  16. William Pack (11a de septembro 2009). «Rain lifts moods of farmers». San Antonio Express-News. Arkivita el la originalo la 3an de Oktobro 2012. Konsultita la 15an de Januaro 2010.
  17. IANS (23a de marto 2009). «Sudden spell of rain lifts mood in Delhi». Thaindian news. Arkivita el la originalo la 16an de Oktobro 2012. Konsultita la 15an de Januaro 2010.
  18. Robyn Cox (2007). «Glossary of Setswana and Other Words». Arkivita el la originalo la 1an de Aŭgusto 2012. Konsultita la 15an de Januaro 2010.
  19. Allen Burton; Robert Pitt (2002). Stormwater Effects Handbook: A Toolbox for Watershed Managers, Scientists, and Engineers. CRC Press, LLC. p. 4. Arkivita el la originalo la 11an de junio 2010. Konsultita la 15an de Januaro 2010.
  20. Bear, I.J.; R.G. Thomas (Marto 1964). «Nature of argillaceous odour». Nature 201 (4923): 993-995. Bibcode:1964Natur.201..993B. S2CID 4189441. doi:10.1038/201993a0.
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 "Praying for rain: the intersection of weather and religion", The Washington Post, Nash Holdings LLC, 26a de Aŭgusto 2013.
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 Nemet-Nejat, Karen Rhea (1998), Daily Life in Ancient Mesopotamia, Daily Life, Greenwood, pp. 181–182, (ISBN 978-0313294976), https://archive.org/details/dailylifeinancie00neme/page/181 
  23. Simon-Shoshan, Moshe. (2012) Stories of the Law: Narrative Discourse and the Construction of Authority in the Mishnah. Oxford, England: Oxford University Press, p. 156–159. ISBN 978-0-19-977373-2.
  24. Chidester, David. (1997) African Traditional Religion in South Africa: An Annotated Bibliography. Westport, Connecticut: ABC-CLIO. ISBN 978-0-313-30474-3.
  25. La pluvo
  26. Carmel Mallia La vojo [2000] En Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. UEA. Rotterdam. 2012. 143 paĝoj. Paĝo 41.

Literaturo redakti

  • Karin Becker (dir.), La pluie et le beau temps dans la littérature française, Hermann, 2011.
  • Patrick Boman, Dictionnaire de la pluie, Seuil, 2007. (ISBN 978-2020913638)
  • Alain Corbin, Histoire buissonnière de la pluie, Champs Flammarion, 2017.
  • Léopold Facy, artikolo «Précipitations (météorologie)», en Encyclopædia Universalis, Paris, 2001.
  • Victoria Gill (20a de Julio 2009). "Why raindrops come in many sizes". BBC News.
  • Auguste Gires, La pluie, Éditions Le Pommier, 2015 (ISBN 978-2-7465-0877-4)
  • Dominique Loreau, Aimer la pluie, aimer la vie, J'ai Lu / Bien-être, 2011 (ISBN 978-2290033906)
  • Marshall, J. S.; Palmer, W. M. (1948). "The distribution of raindrops with size". Journal of Meteorology. 5 (4): 165–166. Bibcode:1948JAtS....5..165M. doi:10.1175/1520-0469(1948)005<0165:tdorws>2.0.co;2.
  • Paul Rincon (2004-07-16). "Monster raindrops delight experts". British Broadcasting Company. Arkivita el la originalo en 2010-01-28. Alirita en 2009-11-30.
  • van der Westhuizen W.A.; Grobler N.J.; Loock J.C.; Tordiffe E.A.W. (1989). "Raindrop imprints in the Late Archaean-Early Proterozoic Ventersdorp Supergroup, South Africa". Sedimentary Geology. 61 (3–4): 303–309. Bibcode:1989SedG...61..303V. doi:10.1016/0037-0738(89)90064-X.
  • André Viaut, article « météores », Encyclopædia Universalis, Paris, 2001.

Eksteraj ligiloj redakti