La pluvmezurilo estas meteologia mezurilo uzata por mezuri la kvanton da akvo (precipitaĵo) falinta dum donata tempo. Oni supozas, ke la falinta akvo estis unuforme disdonita kaj neniom da ĝi vaporiĝis.

Pluvmezurilo

La rezulto de la mezuro estas en milimetroj aŭ en litroj en kvadrata metro. (estas facile kalkulebla, ke tavolo da akvo de 1 mm sur 1m² donas 1 litron da akvo)

La pluvomezurilo estus eltrovita en 1639 de Benedetto Castelli, disĉiplo de Galilejo. Sed mezuroj de pluvo estis faritaj en Antikva Grekio en la 5-a jarcento a.K..

Plej simpla pluvomezurilo estas ujo perfekte cilindra, la volumeno da akvo estas direkte mezurita en milimetroj per skalo. Oni aldonas funelon, kiu malhelpas la akvan vaporiĝon.