Litro

mezurunuo de volumeno; 1 kuba decimetro; 1000 kubaj centimetroj

La litro estas mezurunuo de volumeno simbolita per lL. La L estis enkondukita kiel simbolo por litro, por eviti miskomprenojn kun cifero 1, kaj kutimas ĉefe en la angla- kaj franclingvaj mondoregionoj. Ĝi estas unuo de volumeno de la Metra decimala sistemo, akceptita de la SI, egalvalora al 1 kuba decimetro (dm³), 1000 kubaj centimetroj (cm³) aŭ 1/1000 kubaj metroj. Kuba decimetro (aŭ litro) okupas volumenon de 10 cm × 10 cm × 10 cm (vidu la bildon) kaj tial ĝi estas egala al unu milono de unu kuba metro. La baza unuo por volumeno en SI estas la kubmetro (m³). Unu litro egalas al unu milono de kubmetro. (1 L = 0,001 m³). Kubo kun eĝoj (randoj) de 10 centimetroj havas la volumenon de unu litro.

Kubo de 10 cm x 10 cm x 10 cm (1 litro).

La origina franca metra decimala sistemo uzis al litron kiel baza unuo. La vorto litro estis derivita el franca unuo pli antikva, nome litron, kies nomo devenas de la greka, (en kiu ĝi estis unuo de maso, ne de volumeno[1]) tra la latina lingvo, kaj kiu egalvaloris al proksimume 0,831 litroj. La litro estis uzata ankaŭ en variaj postaj versioj de la metra sistemo kaj estas akceptata por ties uzado fare de la SI,[2] kvankam ĝi ne estas oficiale unuo de la SI, ĉar la unuo de volumeno de la SI estas la kuba metro (m³).

Unu litro de likva akvo havas mason de preskaŭ precize unu kilogramo, ĉar la kilogramo estis de komence difinita en 1795 kiel la maso de unu kuba decimetro da akvo je la temperaturo de glacifando. La postaj redifinoj kaj de la metro kaj de la kilogramo rezultas en la fakto ke tiu rilato jam ne estas preciza.[3]

DifinojRedakti

 
"Maßkrüge", kruĉoj da biero de unu litro, dum la Oktoberfest de 2006 en Germanio.

Unu litro estas difinita kiel speciala nomo por la kuba decimetro aŭ 10 centimetroj × 10 centimetroj × 10 centimetroj, (1  L ≡ 1 dm³ ≡ 1000 cm³). Pro tio, 1 L ≡ 0,001  ≡ 1000 cm³, kaj 1  m³ (tio estas, unu kuba metro, kiu estas la mezurunuo SI por la volumeno) estas precize 1000 L.

Ekde 1901 ĝis 1964, la litro estis difinita kiel la volumeno de unu kilogramo de pura akvo je sia maksimuma denseco kaj normiga premo. La kilogramo estis specifigita siavice kiel la maso de unu cilindro de plateno/iridio konservata en Sèvres, en Francio, kaj oni supozis, ke tiu havis la saman masoj kiel unu litro da akvo, kiel oni menciis antaŭe. Poste, oni malkovris, ke la cilindro estis proksimume 28 miliononojn pli granda kaj pro tio dum tiu epoko, unu litro estis proksimume 1,000028 dm³. Krome, la proporcio maso-volumeno de la akvo (same kiel tiu de ajna fluaĵo) dependas de la temperaturo, la premo, la pureco kaj la unuformeco de izotopoj. En 1964, oni forlasis la difinon de litro kiu referencis al maso favore de la aktuala difino. Kvankam la litro ne estas fakte mezurunuo SI, ĝi estas akceptita fare de la CGPM (nome la organismo normiga kiu estas difinanto por la SI) por ties uzado fare de la SI, pro kio ĝi difinas ankaŭ la litron kaj ties akcepteblajn simbolojn.

Unu litro estas samvalora en volumeno al milistero, mezurunuo ne-SI eksmoda uzata kutime por mezuri ŝut(komerc)aĵojn, nome grenon ktp.

KlarigojRedakti

La litro estas uzata plej ofte por produktoj (fluaĵoj kaj solidoj kiuj estas verŝeblaj) kiuj estas mezureblaj pere de la kapacito aŭ la grando de ties ujo, dum la kubaj metroj (kaj la derivitaj mezurunuoj) estas uzataj plej ofte por aferoj mezuritaj per ties dimensioj aŭ ties translokigoj. La litro estas uzata ankaŭ en kelkaj kalkulitaj mezuroj, kiel la denseco (kg/L), kio permesas facilan komparon kun la denseco de la akvo.

 
Virino prezentas ujon "Tetra Brik" de Tetra Pak aperigita en 1963. Tiu firmao pli kaj pli ekdominis en la merkato de kartonaj ujoj por likvaĵoj kaj la plej konata "Tetra Brik" estas tre disvastigata en multaj landoj por unulitraj ujoj de lakto, sukoj, mezbonkvalitaj vinoj ktp.

Unu litro da akvo havas mason de preskaŭ ekzakte unu kilogramo kiam ĝi estas mezurita je sia maksimuma denseco, kiu estas produktita je proksimume 4 °C. Tiel: unu mililitro (1 ml) de akvo havas mason de proksimume 1 g; 1000 litroj de akvo havas mason de ĉirkaŭ 1000 kg (1 tuno). Tiu rilato restas ĉar la gramo estis difinita origine kiel la maso de 1 mL de akvo; tamen, tiu difino estis abandonita en 1799 ĉar la denseco de la akvo ŝanĝiĝas kun la temperaturo kaj iom pli malpeze kun la premo.

Nuntempe oni scias, ke la denseco de akvo dependas ankaŭ de la izotopaj rilatoj de la atomoj de oksigeno kaj hidrogeno en partikulara ekzemplero. La modernaj mezuroj de averaĝa akvo el oceano normigita de Vieno, kiu estas pura distilita akvo kun izotopa kompono reprezenta de la averaĝo de la tutmondaj oceanoj, montras, ke ĝi havas densecon de 0,999975 ± 0,000001 kg/L en sia punkto de maksimuma denseco (3,984 °C) je normiga atmosfero (760 Torr, 101,325 kPa) de premo.[4]

SimboloRedakti

Origine, la nura simbolo por la litro estis l (nome minuskla litero L), sekvante la konvencion de la SI ke nur la simboloj de mezurunuoj kiuj mallongigu la nomon de persono ekas per majuskla litero. Tamen, en multaj landoj angleparolantaj, la plej ofta formo de la araba cifero 1 manskribita estas simple vertikala strio; tio estas, mankas la oblikva strieto aldonita en multaj aliaj kulturoj. Pro tio, la cifero "1" povas esti konfuzata facile kun la litero "l". Krome, en kelkaj skribmaŝinoj, partikulare la plej antikvaj, estis uzita la klavo de la minuskla L por skribi la ciferon 1. Eĉ en kelkaj tajparoj de komputiloj, la du karaktroj estas apenaŭ distingeblaj. Tio okazigis ian priokupigon, speciale en la komunumo de kuracistoj, ĉar eraroj povus rezulti en teruraj damaĝoj.

Kiel rezulto, oni adoptis L (majuskla litero L) kiel alternativa simbolo por la litro en 1979. La National Institute of Standards and Technology de Usono aktuale rekomendas la uzadon de la majuskla litero L,[5] praktiko kiu estas amplekse uzata en Kanado kaj Aŭstralio. En tiuj landoj, la simbolo L estas uzata ankaŭ kun prefiksoj, kiel en mL kaj μL, anstataŭ la tradiciaj ml kaj μl uzataj en Eŭropo. En Unuiĝinta Reĝlando kaj Irlando, same kiel en la cetero de Eŭropo, la minuskla litero l estas uzata ankaŭ kun prefiksoj, kvankam la kompletaj litroj ofte estas skribitaj totale (nome, «750 ml» en vinbotelo, sed ofte «1 litro» en sukujo). En 1990, la CIPM deklaris, ke estas tro frua por elekti ununuran simbolo por la litro.[6]

Antaŭ 1979, la simbolo (minuskla l kursiva, U+2113), eniris en komuna uzado en kelkaj landoj; por ekzemplo, ĝi estis rekomendita per la publikigo M33 de la organismo de normigo de Sudafriko kaj Kanado, en la 1970-aj jaroj. Tiu simbolo ankoraŭ estas trovebla foje en kelkaj landoj angleparolantaj kaj aliaj eŭropaj kiel Germanio, kaj ties uzado estas ĉiea en Japanio kaj Sud-Koreio. La tiparoj kiuj inkludas la karaktroj CJK, ĝenerale, inkludas ne nur la kursivan ℓ sed ankaŭ kvar karaktroj antaŭkomponitaj: ㎕, ㎖, ㎗ kaj (U+3395 ĝis U+3398) por la mikrolitro, mililitro, decilitro kaj kilolitro.

HistorioRedakti

En 1793 la litro enkondukiĝis en Francio kiel "respublika unuo", tio estas unu el la novaj unuoj enkondukitaj de la Franca Revolucio, kaj identiĝis al 1 kuba decimetro.

En 1879 la CIPM transprenis la francan difinon de la litro kaj diktis la uzadon de "l" (minuskla L) kiel simbolo.

En 1901 redifinis la 3-a CGPM la litron al la volumeno kiun 1 kg da akvo havas je la temperaturo de sia plej alta denso kaj premo de 1013,25 hPa (normala premo). Tiel la litro estis 1,000028 dm³. Kun tiu nova tasko de la litro, kunligi mason kaj volumenon per natura konstanto de akvo, pura akvo pezis ekzakte 1,0000 kg/l (sed plu 999,975 kg/m³).

Poste oni ŝanĝis la difinon al akva temperaturo de 4 °C (la temperaturo de la plej alta denso estas 3,98 °C). Tie pura akvo pezis refoje iom malpli ol 1 kg/l.

En 1964 je la 12-a CGPM oni restaŭrigis la difinon de 1793. De tiam la litro estas ree ekzakte unu kuba decimetro, kaj akvo pezas – kiel antaŭ 1901 – nome 0,999975 kg/l.

En 1979 je la 16-a CGPM oni permesis la uzadon de la majuskla L kiel alternativa simbolo por la litro. Samtempe oni eldiris la volon teni nur unu de la du simboloj. En 1990 oni nur diagnozis, ke ĝi estis tro frua por fina decido.

UzojRedakti

En multaj eŭropaj landoj, la hektolitro estas la tipa unuo por la produktado kaj eksportado de volumeno de trinkaĵoj (lakto, biero, sukoj, vino, ktp.) kaj por mezuri la grandon de la kaptaĵoj kaj la kvotojn de la fiŝkaptaj ŝipoj; la decilitroj estas oftaj en Svisio kaj Skandinavio kaj kelkajn fojojn estas troveblaj en libroj pri kuirato; la centilitroj indikas la kapaciton de la glasoj kaj de la malgrandaj boteloj. En populara nederlanda en Belgio, unu "vijfentwintiger" kaj unu "drieëndertiger" (laŭvorte "dudek ok" kaj "tridek tri" respektive) estas la plej oftaj glasoj de biero, falte la korespondaj boteloj citas 25 cL aŭ 33 cL. La boteloj povas esti ankaŭ de 75 cL aŭ "duonbotelo", 37,5 cL por neindustriaj bieroj aŭ 70 aŭ 75 cL por vinoj kaj aliaj alkoholaĵoj. La ladskatoloj plej ofte estas de 25 cL, 33 cL kaj 50 cL.

Speciala okazo temas pri la vinboteloj, kiuj plej ofte estas de 75 cL, dum por multaj aliaj trinkaĵoj estas la litro la baza unuo. Estas tre diversaj teorioj pri la tialoj de tiu fakto. Oni indikis, ke la tri kvaronoj estas la ideala kapacito por trinkado por du personoj, ke estas la plej taŭga grando por la ĝusta konservado de la vino, kaj eĉ ke tio kongruas kun la blovkapablo de la vitroblovistoj. Tamen plej verŝajna estas la teorio laŭ kiu en la epoko de maksimuma komerco de vino inter Britio kaj Francio (Bordozo) tiu kapacito estis koincida kongruo inter la litro jam ekuzita en Francio kaj la galjono, uzita en Britio, nome 75 cL estus unu kvinono de la brita galjono (strange ĉar britoj ne tiom uzis decimalan sistemon), kaj utila grando por transporto kaj stokado.[7]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Collins English Dictionary
  2. Bureau International des Poids et Mesures, 2006, p. 124. ("Tagoj" kaj "horoj" estas ekzemploj de aliaj unuoj ne-SI kiujn la SI akceptas).
  3. «Décret relatif aux poids et aux mesures du 18 germinal an 3 (7 avril 1795)» [Dekreto pri peziloj kaj mezuriloj datita en la 18a de Germinal, Jaro 3 (7a de aprilo 1795) (en franca). Association Métrodiff. 7a de aprilo 1795. Arkivita el la originalo en la 17a de aŭgusto 2016. Konsultita la 4an de novembro 2020. «Gramme, le poids absolu d'un volume d'eau pure égal au cube de la centième partie du mètre, et à la température de la glace fondante.» Traduko: ‘Gramo: nome absoluta pezo de volumo de pura akvo egala al la kubo de la centona parto de metro, je la temperaturo de fandanta glacio.’
  4. Kompono kaj izotopa temperaturo laŭ la "Lista de datos fisicoquímicos sobre el agua" de Arkivigite je 2020-11-14 per la retarkivo Wayback Machine London South Bank University, denseco kaj necerteco laŭ la NIST Número de base de datos de referencia estándar 69 (Alirita: 2010-04-05)
  5. Unidades no pertenecientes al SI aceptadas para su uso con el SI por el CIPM - NIST
  6. «Bureau International des Poids et Mesures, 2006» (PDF). Arkivigite je 2017-08-14 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 4an de novembro 2020.
  7. Porque é que as garrafas de vinho têm 75 centilitros e não um litro? en Diário de Notícias, 9a de novembro 2020. Alirita en la 9a de novembro 2020.

Eksteraj ligilojRedakti