Tuno

mezurunuo de maso; mil kilogramoj (t.e. megagramo)

Tuno estas unu el pluraj mezurunuoj de maso:

  • Metra tuno estas la plej ofte uzata internacie. Ĝi estas SI-unuo kaj egalas al mil kilogramoj. Ĝia oficiala simbolo estas t, sed mT kaj T estas kelkfoje uzataj. Unu tuno egalas al 10 kvintaloj, do 1000 kg.
  • Mallonga tuno estas la tuno ĝenerale uzata en Usono. Ĝi egalas al 2000 internaciaj funtoj, do 907,18474 kg.
  • Longa tunoangla tuno iam estis ĝenerale uzata en Britio kaj estas ankoraŭ uzata en diversaj landoj por mezuri petrolon kaj ŝipojn. Ĝi egalas al 2240 internaciaj funtoj, do 1016,0469088 kg.

La vorto tuno havas la saman originon kiel la vorto tonelo: ambaŭ devenas tra modernaj eŭropaj lingvoj el la latina vorto tunna, kiu signifis barelon. En iuj lingvoj oni uzas la saman vorton por la unuo de maso kiel por la unuo de volumeno, sed en Esperanto estas apartaj vortoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti