Internacia sistemo de unuoj

la ĉefa sistemo de mezuroj en la mondo konsistanta el sep bazaj unuoj (metro, sekundo, kilogramo, kandelo, molo, ampero, kelvino), serio de prefiksoj (deci-, centi-, mili-, deka-, hekto-, kilo- ktp.) kaj aro da derivitaj mezurunuoj
(Alidirektita el Internacia Sistemo de Unuoj)
La mallongigo SI estas uzata en ĉi tiu artikolo por nomo de sistemo de mezurunuoj. Por aliaj signifoj, bonvolu vidi la apartigilon Si.

La Sistemo Internacia de Unuoj estas la ĉefa sistemo de mezuroj en la mondo. Ĝi estas konata sub la mallongigo SI, origine el la franclingva Système international d'unités, sed uzata ankaŭ alilingve. Ĝi estis establita en 1960 kiel moderna versio de la metra sistemo.

La sep bazaj unuoj kaj iliaj reciprokaj dependecoj. Dekstrumen de supre: kelvino (temperaturo), sekundo (tempo), metro (longo), kilogramo (maso), kandelo (lumforto), molo (nombro da materio) kaj ampero (elektra kurento)
Verde, la ŝtatoj, kiuj adoptis la Sistemon Internacian de Unuoj kiel prioritatan aŭ unikan. La tri solaj landoj, kiuj ne adoptis ĝin estas: Birmo, Liberio kaj Usono.

SI estas uzata ĉie por ĉiuj mezuroj en scienco, industrio, kaj komerco; la sola grava escepto estas Usono, kie la tradiciaj brit-devenaj mezurunuoj ankoraŭ regas en la ĉiutaga vivo. Ankaŭ en Britio la malnovaj unuoj plu rolas. Eĉ se iuj landoj uzas malnovajn unuojn en la ĉiutago, tiuj jam ĉie estas difinitaj per unuoj de SI. Ekzemple, la usona-brita colo estas difinita ekzakte egala al 0,0254 metroj, kaj tial ĝi estas rekte dependa de la difino de metro.

La sistemo estas konstruita sur bazo de sep fundamentaj unuoj: la metro, kilogramo, sekundo, ampero, kelvino, kandelo kaj molo.

La tuta SI konsistas el aro da mezurunuoj kune kun aro da prefiksoj. Estas du grupoj de unuoj: la sep bazaj unuoj por sep fizikaj grandoj (kun fizikaj dimensioj inter si sendependaj) kaj multaj derivitaj unuoj konstruitaj el la bazaj. SI agnoskas ankaŭ kelkajn ekster-SI-ajn unuojn por uzo kun la sistemo. SI-prefikson oni povas meti antaŭ unuonomon por nomi multoblon de la unuo. Ekzemple, kilo- signas mil-oblon kaj tiel kilometro egalas al mil metroj, mili- signas milon-oblon kaj tiel milimetro estas milono de metro. Ĉiuj SI-prefiksoj signifas multobligon aŭ dividon per potenco de 10.

Ekzistas ankaŭ aliaj versioj de la metra mezursistemo: La CGS-sistemo prenas centimetron, gramon kaj sekundon kiel la bazajn unuojn (la nomon CGS donas la komencliteroj de la ĉefunuoj). Ĝi estis, kaj iam ankoraŭ estas, uzata por certaj sciencaj celoj. Evoluis ankaŭ sistemoj, kiuj normigis metron, kilogramon kaj sekundon (MKS) kiel la bazajn unuojn. La MKSA-sistemo, kiu aldone havas amperon en sia bazo, formis la elirpunkton por la Sistemo Internacia de Unuoj

La nomoj de unuoj estas ĉiam skribataj per minusklaj literoj, sed la simboloj de tiuj unuoj, kies nomo estas derivita de familia nomo, komenciĝas per majuskla litero.

Bazaj unuoj redakti

La Sistemo Internacia de Unuoj konsistas el sep bazaj unuoj, kiu esprimas fizikajn grandojn. Komence de ĉi tiuj oni determinas la ceterajn mezurunuojn (derivitaj):[1]

GrandoUnuoSimbolo Difino
longometrom

La longo, kiun trapasas lumo en vakuo dum la tempo de 1/299 792 458 de sekundo.

masokilogramokg

La maso de kilogramo estis difinita ekde la 20-a de majo 2019 fiksante la konstanton de Planck je 6,62607004×1034 m²kg/s.

temposekundos

La tempodaŭro de 9 192 631 770 cikloj de la radiado kiun donas la transiro inter la du hiperfajnaj niveloj de la baza stato de atomo de cezio-133.

kurentoamperoA Ekde la 20-a de majo 2019, la amperon difinas tio, ke la valoro de la elementa ŝargo estas fiksita je 1,602 176 634 × 10−19 kulomboj kaj unu kulombo egalas al unu ampero × sekundo (C = A s).
temperaturokelvinoK

La kelvino, ekde la 20-a de majo 2019, estas difinita per tio, ke la valoro de la konstanto de Boltzmann estas fiksita je 1,380649×10−23 J⋅K−1.

materikvantomolomol

Kvanto de substanco en sistemo, kiu enhavas tiom da strukturaj elementoj, kiom da atomoj estas en 0,012 kilogramoj da karbono-12. Kiam oni uzas la molon, oni specifu ankaŭ la strukturajn elementojn, kiuj povas esti atomoj, molekuloj, jonoj, elektronoj aŭ aliaj partikloj aŭ difinitaj grupoj de tiaj partikloj. (La nombro estas la konstanto de Avogadro).

lumintensokandelocd

La kandelo estas la lumintenso, en difinita direkto, de lumfonto, kiu radias unukoloran lumon de frekvenco 540 × 1012 hercoj kaj kiu havas en tiu direkto energi-intenson de 1/683 de vato je steradiano.

Derivitaj unuoj redakti

Per ĉi tiu nomado oni rilatas al la uzitaj unuoj por esprimi fizikajn grandojn, kiu estas la rezulto el kombini la bazajn fizikajn grandojn. Oni ne devas konfuzi ĉi tiun koncepton kun la koncepto de dekoblaj kaj dekonaj unuoj, kiu oni uzas kaj en la bazaj unuoj kaj en la derivitaj unuoj.[2]

GrandoNomo de la unuoSimboloMezuro en bazaj unuoj
frekvenco herco Hz s−1
forto neŭtono N kg · m / s2
premo paskalo Pa kg / (m·s2)
laboro/energio ĵulo J kg·m2 / s2
elektra ŝargo kulombo C A·s
povumo/radiadoflukso vato W kg·m2 / s3
elektra tensio/elektromova forto volto V kg·m2 / (A·s3)
elektrostatika kapacitanco farado F=C/V kg−1·m−1·s4·A2
magneta flukso vebero Wb kg·m2 / (A·s2)
induktanco henro H kg·m2 / (A2·s2)
elektra rezistanco omo Ω=V/A m2.kg.s−3.A−2
elektra konduktanco simenso S=A/V m−2.kg−1·s3·A2
magnetfluksa denso teslo T=Wb/m2 kg·s−2.A−1
celsia temperaturo celsia grado K
lumfluksolumeno lm=cd.sr m2·m−2·cd=cd
iluminancolukso lx=lm/m2 m2·m−4.cd=m−2.cd
aktiveco de radionuklido bekerelo Bq s−1
ensorbita dozograjo Gy=J/kg m2·s−2
doz-ekvivalento siverto Sv=J/kg m2·s−2
kataliza aktiveco katalo kat s−1·mol
(ebena) anguloradianorad 1 (m·m−1)
spaca angulosteradianosr 1 (m2·m−2)

Unuoj sen speciala nomo

GrandoNomo de la unuoSimboloMezuro per bazaj unuoj
areo kvadratmetro m2 m2
volumeno kubmetro m3 m3
volumena trafluo kuba metro dum sekundo m3·s−1 m3/s
denso kilogramo je kubmetro kg / m3 kg / m3
rapido metro je sekundo m / s m / s
akcelo metro je sekundo en kvadrato m / s2 m / s2
elektra kampo volto je metro V / m kg·m / (A·s3)

Tabulo de dekoblaj kaj dekonaj unuoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dekoblaj kaj dekonaj unuoj.
Prefiksoj SI
10n Prefikso Signo Longa skalo
(*malpreferinda nomo)
Mallonga skalo
(malpreferinda)
Oblo Deveno Ekzemplo
1030 kveta Q kviniliono
(*kvintiliono)
noniliono 1 000 000 000 000 000 000 000 000 000 000 latine decem – “dek” Qg – kvetagramo (kviniliono da gramoj)
1027 rona R kvariliardo
(*kvadriliardo)
oktiliono 1 000 000 000 000 000 000 000 000 000 greke ἐννέα – “naŭ” RB – ronabajto (kvariliardo da bajtoj)
1024 jota Y kvariliono
(*kvadriliono)
septiliono 1 000 000 000 000 000 000 000 000 greke ὀκτώ – “ok” YT – jotateslo (kvariliono da tesloj)
1021 zeta Z triiliardo
(*triliardo)
sekstiliono 1 000 000 000 000 000 000 000 france sept – “sep” ZWb – zetavebero (mil triilionoj da veberoj)
1018 eksa E triiliono
(*triliono)
kvintiliono 1 000 000 000 000 000 000 greke ἕξ – “ses” EJ – eksaĵulo (triiliono da ĵuloj)
1015 peta P duiliardo
(*biliardo)
kvadriliono 1 000 000 000 000 000 greke πέντε – “kvin” PV – petavolto (mil duilionoj da voltoj)
1012 tera T duiliono
(*biliono)
triliono 1 000 000 000 000 greke τέρας – “monstro” Tl – teralitro (duiliono da litroj)
109 giga G miliardo biliono 1 000 000 000 greke γίγας – “grandega” GW – gigavato (miliardo da vatoj)
106 mega M miliono miliono 1 000 000 greke μέγας – “granda” MHz – megaherco (miliono da hercoj)
103 kilo k mil mil 1 000 greke χίλιοι – “mil” kB – kilobajto (mil bajtoj)
102 hekto h cent cent 100 greke έκατόν – “cent” hPa – hektopaskalo (cent paskaloj)
101 deka da dek dek 10 greke δέκα – “dek” dalm – dekalumeno (dek lumenoj)
10−1 deci d dekono - 0,1 latine decimus – “deka” dB – decibelo (dekona belo)
10−2 centi c centono - 0,01 latine centum – “cent” cm – centimetro (centona metro)
10−3 mili m milono - 0,001 latine mille – “mil” mA – miliampero (milona ampero)
10−6 mikro µ milionono - 0,000 001 greke μικρός – “malgranda” μmol – mikromolo (milion-ona molo)
10−9 nano n miliardono - 0,000 000 001 greke νανος – “nano” nH – nanohenro (miliard-ona henro)
10−12 piko p duilionono
(*bilionono)
- 0,000 000 000 001 itale piccolo – “malgranda” pF – pikofarado (duilion-ona farado)
10−15 femto f duiliardono
(*biliardono)
- 0,000 000 000 000 001 dane femten – “dek kvin” fcd – femtokandelo (mil-duilion-ona kandelo)
10−18 ato a triilionono
(*trilionono)
- 0,000 000 000 000 000 001 dane atten – “dek ok” as – atosekundo (triilion-ona sekundo)
10−21 zepto z triiliardono
(*triliardono)
- 0,000 000 000 000 000 000 001 france sept – “sep” zC – zeptokulombo (mil-triilion-ona kulombo)
10−24 jokto y kvarilionono
(*kvadrilionono)
- 0,000 000 000 000 000 000 000 001 greke ὀκτώ – “ok” yg – joktogramo (kvarilion-ona gramo)
10−27 ronto r kvariliardono
(*kvadriliardono)
- 0,000 000 000 000 000 000 000 000 001 greke ἐννέα – “naŭ” rg – rontogramo (mil-kvarilion-ona gramo)
10−30 kvekto q kvinilionono
(*kvintilionono)
- 0,000 000 000 000 000 000 000 000 000 001 latine decem – “dek” qg – kvektogramo (kvinilion-ona gramo)


Aliaj unuoj redakti

Ne-SI unuoj akceptitaj por uzado kun SI redakti

 
Kvankam ne SI-unuo, la litro povas esti uzata kun SI unuoj. Ĝi estas samvalora al (10 cm)3 = (1 dm)3 = 10−3 m3.

Multaj ne-SI unuoj plue estas uzataj en scienca, teknika kaj komerca uzado. Kelkaj unuoj estas tre forte enradikigitaj en la historio kaj en la kulturo, kaj ties uzado ne estis kompleta anstataŭita per siaj SI alternativoj. La CIPM rekonis kaj agnoskis tiujn tradiciojn per la kompilado de listo de ne-SI unuoj akceptitaj por uzado kun SI:[3]

Kelkaj unuoj de tempo, angulo, kaj akademia tradicio de ne-SI unuoj havas longan historion de uzado. Plej socioj estis uzantaj la sunan tagon kaj ties ne-decimalajn subdividojn kiel bazo de tempo kaj krome en kelkaj landoj la futo kaj la funto plue estas uzataj same kiel ili estis la nuraj mezurunuoj siakadre. La radiano, nome 1/2π de unu rivoluo, havas matematikajn avantaĝojn sed ĝi estas rare uzata por navigado. Krome, la unuoj uzitaj en navigado tra la tuta mondo estas similaj. La tuno, litro, kaj hektaro estis adoptitaj de la CGPM en 1879 kaj estis retenitaj kiel unuoj kiuj povas esti uzataj kun SI unuoj, ricevinte unikajn simbolojn. La katalogitaj unuoj estas la jenaj:

Ne-SI unuoj akceptitaj por uzado kun SI unuoj
Grando Nomo Simbolo Valoro en SI unuoj
tempo minuto min 1 min = 60 s
horo h 1 h = 60 min = 3600 s
tago d 1 d = 24 h = 86400 s
longo astronomia unuo au 1 au = 1 au = 149 597 870 700 m
ebena kaj
faza angulo
grado ° 1° = (π/180) rad
minuto 1′ = (1/60)° = 1′ = (1/60)° = (π/10 800) rad
sekundo 1″ = (1/60)′ = 1″ = (1/60)′ = (π/648 000) rad
areo hektaro ha 1 ha = 1 hm2 = 104 m2
volumeno litro l, L 1 l = 1 L = 1 dm3 = 103 cm3 = 10−3 m3
maso tuno (metra tuno) t 1 t = 1 000 kg
daltono Da 1 Da = 1 Da = 1.660 539 040(20)×10−27 kg
energio elektronvolto eV 1 eV = 1.602 176 53(14)×10−19 J
logaritmaj
proporciaj grandoj
nepero Np Uzante tiujn unuojn gravas, ke la naturo de la grando estu specifigita kaj ke ajna referencvaloro uzata estu specifigita.
belo B
decibelo dB

Tiuj unuoj estas uzataj kombine kun SI unuoj en komunaj unuoj kiel la kilovat-horo (1 kW⋅h = 3.6 MJ).

Historio redakti

 
Ŝtonmarkilo de la landlimo inter Aŭstrio-Hungario kaj Italio en Pontebba montrante miriametrojn, nome unuo de 10 km uzita en Centra Eŭropo en la 19a jarcento (sed ekde tiam ĝi ekmodiĝis)[4]

La improvizado de unuoj redakti

La unuoj kaj unugrandoj de la metra sistemo kiu iĝis la SI estis improvizitaj aferoj el la ĉiutagaj fizikaj kvantograndoj starte el la mezo de la 18-a jarcento. Nur poste ili estis mulditaj en regula kohera decimala sistemo de mezuroj.

La grado centigrado kiel unuo de temperaturo rezultis el la skalo dezajnita de la sveda astronomo Anders Celsius en 1742. Lia skalo kalkul-intuicie deklarinte 100 kiel la frostopunkto de akvo kaj 0 kiel la bolpunkto. Sendepende, en 1743, la franca fizikisto Jean-Pierre Christin priskribis skalon kun 0 kiel la frostopunkto de akvo kaj 100 kiel la bolpunkto. La skalo iĝis konata kiel centigrada, aŭ skalo de 100 gradoj de temperaturo.

La metra sistemo estis disvolvigita el 1791 antaŭen fare de komitato de la Franca Akademio de Sciencoj, komisiita por krei unuigitan kaj racian sistemon de mezuroj.[5] La grupo, kiu inkludis elstarajn francajn sciencistojn,[6]:89 uzis la samajn principojn por rilataj longo, volumeno, kaj maso kiuj estis proponitaj de la angla kleriko John Wilkins en 1668[7][8] kaj la koncepton uzante la meridianon de la Tero kiel la bazo de la difino de longo, origine proponita en 1670 fare de la franca abato Mouton.[9][10]

 
Carl Friedrich Gauss

En marto 1791, la Asembleo adoptis la principojn proponitaj de la komitato por la nova decimalo sistemo de mezuroj inklude la metron difinita kiel la 1/10,000,000 de la longo de la kvarono de la tera meridiano pasanta tra Parizo, kaj aŭtoris esploron por precize establi la longon de la meridiano. En julio 1792, la komitato proponis la nomojn metro, aro, litro kaj grave por la unuoj de longo, areo, kapacito kaj maso, respektive. La komitato proponis ankaŭ, ke multobloj kaj submultobloj de tiuj unuoj estu markitaj per decimal-bazitaj prefiksoj kiel centi por cento kaj kilo por milo.[11]:82

 
William Thomson
 
James Clerk Maxwell: William Thomson (Lord Kelvin) kaj James Clerk Maxwell ludis elstaran rolon en la disvolvigo de la principo de kohero kaj en la nomigo de multaj unuoj de mezuro.[12][13][14][15][16]

Poste, dum la procezo de adoptado de la metra sistemo, la latindevenaj vortoj gramo kaj kilogramo, anstataŭis la iamajn provincajn terminojn gravet (1/1000 grave) kaj grave. En Junio 1799, baze sur la rezultoj de la meridiana esploro, la normigaj mètre des Archives kaj la kilogramme des Archives estis deponitaj en la Francaj Naciaj Arkivoj. Poste en tiu sama jaro, la metra sistemo estis adoptita de la juro en Francio.[17][18] Tiu franca sistemo estis mallongdaŭra pro sia malpopulareco. Napoleono ridindigis ĝin, kaj en 1812, li enkondukis anstataŭan sistemon, nome la mesures usuelles aŭ "kutimaj mezuroj" kiu restarigis multajn el la malnovaj mezurunuoj, sed redifinitajn en terminoj de la metra sistemo.

Dum la unua duono de la 19a jarcento estis malmulta kohera pluigo en la elekto de la preferataj multobloj de la bazunuoj: tipe la miriametro (10 000 metroj) estis disvastigita kaj en Francio kaj en partoj de Germanio, dum la kilogramo (1 000 gramoj) pli ol la miriagramo estis uzita por maso.[4]

En 1832, la germana matematikisto Carl Friedrich Gauss, helpita de Wilhelm Weber, implicite difinis la duan kiel baza unuo kiam li citis la magnetan kampon de la Tero en terminoj de milimetroj, gramoj kaj sekundoj.[12] Antaŭ tio, la forto de la magneta kampo de la Tero estis priskribita nur en relativaj terminoj. La tekniko uzata de Gauss estis egaligi la tordan momanton enkondukita en pendita magneto de konata maso je la magneta kampo de la Tero kun la torda momanto enmetita en ekvivalenta sistemo sub gravito. La rezultantaj kalkuloj permesis lin atribui dimensiojn bazitajn sur maso, longo kaj tempo al la magneta kampo.[19][20]

Kandelo kiel unuo de lumo estis origine difinita en 1860 de la angla juro kiel la lumo produktita de kandelo el pura spermaceto pezanta 76 gramojn ka brulinganta je specifa proporcio. Spermaceto, nome vakseca substanco trovebla en la kapoj de kaĉalotoj, estis iam uzata por fari altkvalitajn kandelojn. Je tiu epoko la franca normigo de lumo estis bazita sur la lumo el Carcel-olelampo. La unuo estis difinita kiel la lumo eligita el lampo bruliganta puran kolzosem-oleon je difinita proporcio. Estis akceptita ke dek normigaj kandeloj estas samvaloraj al unu Carcel-lampo.

Konvencio pri la Metro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konvencio pri la Metro.

Franc-inspirita iniciato por internacia kunlaborado en metrologio kondukis al subskribo en 1875 de la Konvencio pri la Metro, nomata ankaŭ Traktato de la Metro, fare de 17 landoj (nome Argentino, Aŭstri-Hungario, Belgio, Brazilo, Danio, Francio, Germana Imperio, Italio, Peruo, Portugalio, Rusio, Hispanio, Svedio kaj Norvegio, Svisio, Otomana Imperio, Usono kaj Venezuelo.[6]:353–354 Dekomence la konvencio kovris nur normigojn por la metro kaj la kilogramo. En 1921, la Metrokonvencio estis etendita por inkludi ĉiujn fizikajn unuojn, inklude la amperon kaj aliajn unuojn per kio la CGPM frontis nekongruaĵojn en la maniero kiel la metra sistemo estis uzata.[3]:96[13]

Serio de 30 prototipoj de la metro kaj 40 prototipoj de kilogramo,[21] en ĉiu okazo farita el alojo de 90% da plateno kaj 10% da iridio, estis fabrikita de brita metalurgia speciala firmao kaj akceptita de la CGPM en 1889. Unu el ĉiu estis elektita hazarde por iĝi la "internacia prototipa metro" kaj la "internacia prototipa kilogramo", kiuj anstataŭis la ĝistiamajn mètre des Archives kaj kilogramme des Archives respektive. Ĉiu membro ŝtato ricevis po unu el la ceteraj prototipoj por ke tiuj utilu kiel la nacia prototipo por tiu lando.[22]

La traktato establis ankaŭ nombron da internaciaj organizoj por superrigardi la bontenadon de la internaciaj normoj de mezurado:[23][24]

La sistemoj CGS kaj MKS redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo CGS.
 
Detalo de la Nacia Prototipa Metro, seria nombro 27, atribuita al Usono.

En la 1860-aj jaroj, James Clerk Maxwell, William Thomson (poste Lord Kelvin) kaj aliaj laborantaj sub la ŝirmado de la Brita Asocio por la Progreso de la Scienco, konstruita sur la laboro de Gauss, formaligis la koncepton de kohera sistemo de unuoj kun bazaj unuoj kaj derivataj unuoj nomita la centimetra–grama–sekunda sistemo de unuoj en 1874. La principo de kohero estis sukcese uzata por difini nombrajn unuojn de mezuro bazita sur la CGS, kiel la ergo por energio, la dino por forto, la "barye" (bario) por premo, la "poise" por dinamika viskozeco kaj la "stoke" por kinematika viskozeco.[15]

En 1879, la CIPM publikigis rekomendojn por skribado de la simboloj por longo, areo, volumeno kaj maso, sed restis ekster ties tereno publikigi rekomendojn por aliaj grandoj. Dekomence ĉirkaŭ 1900, fizikistoj kiuj estis uzante simbolon "μ" (mu) por "mikrometro" aŭ "mikrono", "λ" (lambda) por "mikrolitro", kaj "γ" (gamma) por "mikrogramo" ekuzis la simbolojn "μm", "μL" kaj "μg".[25]

Je la fino de la 19a jarcento tri diferencaj sistemoj de mezurunuoj ekzistis por elektraj mezuroj: nome CGS-bazita sistemo por elektrostatikaj unuoj, konata ankaŭ kiel Gauss-a aŭ ESU sistemo, CGS-bazita sistemo por elektromekanikaj unuoj (EMU) kaj internacia sistemo bazita sur unuoj difinitaj de la Metrokonvencio,[26] por elektrodistribuaj sistemoj. Klopodoj por solvi la elektrajn unuojn en terminoj de longo, maso kaj tempo uzante kvantograndan analizon suferis pro malfaciloj — nome la kvantograndoj dependis ĉu oni uzis la sistemojn ESU aŭ EMU.[16] Tiu nenormalaĵo estis solvita en 1901 kiam Giovanni Giorgi publikigis artikolon en kiu li postulis la uzadon de kvara bazunuo kun la ekzistantaj tri bazunuoj. La kvara unuo povis esti elektita por elektra kurento, voltaro, aŭ elektra rezistanco.[27] Elektra kurento kun nomo de unuo 'ampero' estis elektita kiel la baza unuo, kaj la aliaj elektraj kvantograndoj derivitaj el ĝi depende de la leĝoj de fiziko. Tio iĝis la fondo de la MKS sistemo de unuoj.

Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj, nombraj nekoheraj unuoj de mezuro bazitaj sur gramo/kilogramo, centimetro/metro, kaj sekundo, kiel la Pferdestärke (metra ĉevalpovumo) por povumo,[28][29] la "darcy" por permeableco[30] kaj "hidrargomilimetroj" por barometrio kaj sangopremo estis disvolvigitaj aŭ propagitaj, kelkaj el kiuj aligis normigan graviton en siaj difinoj.[31]

Je la fino de la Dua Mondmilito, nombraj diversaj sistemoj de mezuro estis uzataj tra la tuta mondo. Kelkaj el tiuj sistemoj estis variaĵoj de la metra sistemo; aliaj estis bazitaj sur la kutimaj sistemoj de mezuro, kiel la usona kutimsistemo kaj la imperia sistemo de Unuiĝinta Reĝlando kaj la Brita Imperio.

La Praktika sistemo de unuoj redakti

En 1948, la 9a CGPM komisiis studon por pritaksi la mezurajn necesojn de la sciencaj, teknikaj, kaj edukaj komunumoj kaj "por fari rekomendojn por unusola praktika sistemo de unuoj de mezurado, taŭga por adoptado fare de ĉiuj landoj aliĝintaj al la Metrokonvencio".[32] Tiu labordokumento estis Praktika sistemo de mezurunuoj. Baze sur tiu studo, la 10a CGPM en 1954 difinis internacian sistemon derivitajn el ses bazunuoj kiel unuoj de temperaturo kaj de optika radiado aldone al tiuj de la MKS sistemo, nome unuoj de maso, longo, kaj tempo kaj la kurentunuo de Giorgi. Ses bazunuoj estis rekomenditaj: la metro, kilogramo, sekundo, ampero, grado Kelvin, kaj kandelo.

La 9a CGPM ankaŭ aprobis la unuan formalan rekomendon por la skribadon de simboloj en la metra sistemo kiam la bazo de la reguloj kiel ili estas konataj nun estis starigitaj.[33] Tiuj reguloj estis poste etenditaj kaj nuntempe kovras unuajn simbolojn kaj nomojn, prefiksajn simbolojn kaj nomojn, kaj kiel kvantograndaj simboloj estu skribitaj kaj uzitaj, kaj kiel la valoroj de la kvantograndoj estus esprimitaj.[3]:104,130

Nasko de la SI redakti

En 1960, la 11a CGPM sintezigis la rezultojn de la 12-jara studo en serio de 16 rezolucioj. La sistemo estis nomita Internacia Sistemo de Unuoj, mallongigite SI el la franclingva nomo, Le Système International d'Unités.[3]:110[34]

Referencoj redakti

  1. Resumo de la Sistemo Internacia de Unuoj (hispane). Centro Español de Metrología. Arkivita el la originalo je 2015-05-13. Alirita 7-a de aŭgusto en 2016.
  2. Gvidilo por la uzado de la SI (angle). National Institute of Standards and Technology (USA). Alirita 8-a de aŭgusto en 2016.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj The International System of Units (SI) (PDF) (8a eldono.) Arkivigite je 2017-08-14 per la retarkivo Wayback Machine, ISBN 92-822-2213-6, arkivita (PDF) el la originalo en la 14a de Aŭgusto 2017. Konsultita la 5an de novembro 2020.
  4. 4,0 4,1 Amtliche Maßeinheiten in Europa 1842 (germane). Alirita 26a de marto 2011. (1842) Theoretisch-practischer Unterricht im Rechnen (germane). Verlag des Verf., p. 307–322.
  5. The name 'kilogram'. Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj. Arkivita el la originalo je 14a de majo 2011. Alirita 25a de julio 2006.
  6. 6,0 6,1 (2002) The Measure of all Things—The Seven-Year-Odyssey that Transformed the World. London: Abacus. ISBN 978-0-349-11507-8.
  7. (2012) From artefacts to atoms: the BIPM and the search for ultimate measurement standards. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-530786-3. OCLC 705716998. “he [Wilkins] proposed essentially what became ... the French decimal metric system”.
  8. (1668) “VII”, An Essay towards a Real Character and a Philosophical Language. The Royal Society, p. 190–194.
    Reproduction (33 MB). Alirita 6a de marto 2011.; Transcription. Alirita 6a de marto 2011.
  9. Mouton, Gabriel. encyclopedia.com (2008). Alirita 30a de decembro 2012.
  10. O'Connor, John J.; Robertson, Edmund F. (Januaro 2004), "Gabriel Mouton", MacTutor History of Mathematics archive, University of St Andrews.
  11. (2007) Smoot's Ear: The Measure of Humanity. Yale University Press. ISBN 978-0-300-12492-7.
  12. 12,0 12,1 Brief history of the SI. International Bureau of Weights and Measures. Alirita 12a de Novembro 2012.
  13. 13,0 13,1 (1992) Lord Kelvin, His Influence on Electrical Measurements and Units. Peter Pereginus Ltd, p. 42–46. ISBN 978-0-86341-237-0.
  14. (1874) “First Report of the Committee for the Selection and Nomenclature of Dynamical and Electrical Units”, Report on the Forty-third Meeting of the British Association for the Advancement of Science Held at Bradford in September 1873, p. 222–225. Alirita 28a de aŭgusto 2013.. “Special names, if short and suitable, would ... be better than the provisional designation 'C.G.S. unit of ...'.”. 
  15. 15,0 15,1 (20a de majo 1975) The International Bureau of Weights and Measures 1875–1975: NBS Special Publication 420. Washington, D.C.: Nacia Buroo de Normigoj.
  16. 16,0 16,1 (1873) A treatise on electricity and magnetism 2. Oxford: Clarendon Press, p. 242–245.
  17. [1901] (2012) Le Système Métrique Des Poids Et Mesures: Son Établissement Et Sa Propagation Graduelle, Avec L'histoire Des Opérations Qui Ont Servi À Déterminer Le Mètre Et Le Kilogramme (france). Ulan Press.
  18. (2000) “The Foundation of the Metric System in France in the 1790s: The importance of Etienne Lenoir's platinum measuring instruments”, Platinum Metals Rev. 44 (3), p. 125–134. Alirita 18a de Junio 2013..  Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-29. Alirita 2020-11-05.
  19. La forto de la magneta kampo de la Tero estis fiksita je 1 G (gauss) en la surfaco (= 1 cm−1/2⋅g1/2⋅s−1).
  20. The intensity of the Earth's magnetic force reduced to absolute measurement”. 
  21. La teksto "Des comparaisons périodiques des étalons nationaux avec les prototypes internationaux" (Periodaj komparoj de naciaj normigoj kun la internaciaj prototipoj) en artikolo 6.3 de la Metre Convention distingas inter la vortoj "standard" (normigo, OED: "The legal magnitude of a unit of measure or weight") kaj "prototype" (prototipo, OED: "an original on which something is modelled").
  22. (1981) “Foundations of the international system of units (SI)”, Physics Teacher 19 (9), p. 597. doi:10.1119/1.2340901.  [rompita ligilo]
  23. The Metre Convention. Bureau International des Poids et Mesures. Alirita 1a de oktobro 2012.
  24. (1997) The Basis of Measurement: Volume 2 – Metrication and Current Practice. Pitcon Publishing (Chippenham) Ltd, p. 222–224. ISBN 978-0-948251-84-9.
  25. (2002) Weights, Measures and Units. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-860522-5.
  26. Historical figures: Giovanni Giorgi. Internacia Elektroteknika Komisiono (2011). Arkivita el la originalo je 2011-05-15. Alirita 5a de aprilo 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-15. Alirita 2020-11-05.
  27. Die gesetzlichen Einheiten in Deutschland (germane). Physikalisch-Technische Bundesanstalt (PTB). Alirita 13a de novembro 2012.
  28. Pferd estas la germana vorto por "ĉevalo" kaj Stärke estas germana vorto por "forto" aŭ "energio". La "Pferdestärke" estas la energio necesa por levi 75 kg kontraŭ la gravito je la proporcio de unu metro por sekundo. (1 PS = 0.985 HP).
  29. Porous materials: Permeability. Materials Science and Engineering, Division of Engineering, The University of Edinburgh (2001). Arkivita el la originalo je 2a de junio 2013. Alirita 13a de novembro 2012. Arkivigite je 2013-06-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-02. Alirita 2020-11-05.
  30. Tiu konstanto estas nefidinda, ĉar ĝi varias sur la surfaco de la Tero.
  31. BIPM – Resolution 6 of the 9th CGPM (1948). Alirita 22a de aŭgusto 2017.
  32. Resolution 7 of the 9th meeting of the CGPM (1948): Writing and printing of unit symbols and of numbers. Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj. Alirita 6-a de novembro 2012.
  33. BIPM – Resolution 12 of the 11th CGPM. Alirita 22a de aŭgusto 2017.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En Esperanto redakti

Alilingve redakti