Futo

mezurunuo de longo

Futo estas mezurunuo de longo, diversa laŭ la landoj, valoranta proksimume trionon de metro. Tio estas proksimume la longo de homa piedo de post la kalkano ĝis la pinto de la pieda dikfingro, precipe se mezurata sur ŝuhava piedo. La vorto venas el la skandinava fot (elparolu "fu:t" per longa vokalo, angle skribu foot) = piedo. Multaj lingvoj uzas unu saman vorton por futo kaj piedo. Uzi longon de piedo kiel mezurunuon estis komuna al diversaj kulturoj. La plej malnova konata norma mezureca piedo, estis trovita en Sumero, kie difino de ĝi troviĝas sur statuo de Gudea en Lagaŝ, jare 2575 a.K.

1 futo estas 12 coloj, sed en vikinga epoko skandinava nur dek coloj.

Preskaŭ ĉiuj landoj, kiuj iam uzis futojn, transiris al la metra sistemo, sed du difinoj de futo estas ankoraŭ uzataj hodiaŭ. La plej ofta estas la internacia futo (0,3048 metro, ekzakte), uzata en Usono kaj multe ankoraŭ en Britio. Por termezurado en Usono estas uzata alia futo (1200/3937 m, proksimume 0,3048006096 m).

Britaj mezurunuoj sur tabulo ĉe la observatorio en Grenviĉo, Anglio: jardo, du futoj, unu futo, ses coloj kaj unu colo.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti