Sumero estis antikva lando en la suda parto de Mezopotamio. La nordon de la regiono okupadis Akado. La nomo de la lando devenas de la akada lingvo - "ŝumerum" (Biblio mencias ĝin kiel Ŝinar), mem sumeranoj nomis sian landon "ki-engir". La historio de Sumero daŭras almenaŭ de 3500 a.n.e. ĝis 2000 a.n.e. Ĝia kulturo estis alprenita de postaj regnoj de Mezopotamio: nome Babilonio kaj Asirio.

Surtronigita sumera reĝo de Ur, eble Ur-Pabilsag, kun servistoj. Standardo de Ur, ĉ. 2600 a.n.e.

HistorioRedakti

Sumeraj CivitojRedakti

 
Ur-Ningirsu, reganto de Lagaŝ, ĉirkaŭ 2110 a.n.e.

En la komenco de 3-a jarmilo ĉi tie ekzistis 12 civitoj, t.e. memregantaj urboj: Adab, Akŝak, Bad-tibira, Uruk (Erech - en Biblio), Kiŝ, Lagaŝ, Larak, Larsa, Nippur, Sippar, Umma kaj Ur. Ili sin prezentis kunfandiĝintaj kamparaj komunumoj, dividitaj je kvartaloj. En la centro de ĉiu kvartalo staris templo de loka dio. Ĉirkaŭkuŝantaj vilaĝetoj subordiĝis al tia "centro", kies reganto ("ensi") estis kaj militestro kaj ĉefpastro. Kiam unu civito fortigadis, kaj vastigadis sian potencon sur la najbaraj civitoj, ĝia reganto akceptadis la titolon de reĝo - Lugal (laŭvorte "granda"). La unuiĝo de lando okazis post longa tempo.

Borsipo estas nun arkeologia kuŝejo en Gubernio Babil, Irako, kies zigurato estas nuntempe unu el la plej klare identigeblaj survivantaj, identigita en la posta kulturo de Araboj kun la Babela turo. Tamen, moderna fakularo konkludas, ke la konstruistoj sumer-akadaj de la zigurato reale starigis ĝin kiel religia konstruaĵo honore de la loka dio Nabu, nomita la "filo" de la Babilona Marduk, kio estus pli taŭga por malgranda fraturbo de Babilono.

La plej gravaj urboj estis Ur kaj Uruk en la malsupra Mezopotamio, situanta iom pli norden urbo Lagaŝ, kaj pli norden - semidaj urboj Kiŝ kaj Mari. Dekomence prosperiĝis Kiŝ, sed en 27-a jarcento a.n.e. ribelis Uruka regnestro Gilgameŝ, kiu poste fariĝis mita heroo. Li venkis armeon de Kiŝanoj kaj establis sian potencon super la regiono.

Sumeranoj postlasis multajn fontojn, kiuj estis skribitaj ĝis la jaro 2000 a.n.e. Ili rakontas pri la sumeraj dioj kaj herooj. La plej konata inter ili estis Gilgameŝ, al kiu estas dediĉita multaj legendoj (Vidu ekzemple artikolon Eposo pri Gilgameŝ). De la 25-a jarcento a.n.e. plifortiĝis urbo Lagaŝ, kies regnestro Eanatum subordigis la tutan sudan Mezopotamion.

Danke al penado de multaj generacioj, valoj de Tigriso kaj Eŭfrato fariĝis fruktodona lando, kiu donis al ili grandajn rikoltojn. Sumeranoj ŝanĝadis sian rikolton de cerealoj kontraŭ materialoj, kiujn ili ne havis: ligno, metaloŝtono por konstruado. Iliaj ĉaroj kun radoj kaj tabletoj por skribi aŭ kalkuli faciligadis komercon kun aliaj popoloj.

Dua prospero de LagaŝRedakti

Sargonida regno falis kun la subteno de sumera urbo Lagaŝ, kiu reviviĝis kaj fariĝis dominanta en la suda Mezopotamio. En la dua duono de 22-a jarcento a.n.e. en Lagaŝ regis reprezentanto de gutia tribo - ensi Gudea, kiu efektivigadis aktivan konstruadan politikon. Por konstruado de grandega templo li uzadis materialojn el najbaraj teroj. Pri la forteco de Gudea atestas la informo, ke al li subordigis loĝantaro kun pli 200 mil samrajtaj civitanoj. Dum la Lagaŝanoj restis fidelaj al gutia regado, aliaj urboj kontraŭstaris al konkerantoj. Post la granda ribelo, kiun gvidis urboj Ur kaj Uruk, en la fino de 22-a jarcento a.n.e., gutioj estis forpelitaj.

La 3-a dinastio de UrRedakti

En la jaro 2109 a.n.e. Mezopotamio ankoraŭfoje estis unuiĝita, ĉi-foje sub la potenco de la 3-a dinastio de Ur, kiuj regis ĝis la fino de 3-a jarmilo a.n.e. Reprezentantoj de ĉi tiu dinastio sin nomis reĝoj de Sumero kaj Akado, pli poste - "reĝoj de kvar mondopartoj", kio atestas al ilia pretendo pri la mondpotenco. Foje ili sin nomis dioj, kio karakterizas al despotismo.

De la tempoj de la Ur-dinastio restis cent miloj da dokumentoj, kompilitaj de laborantoj en reĝaj kaj templaj oficejoj. Ili koncernis al la listoj de laborantoj, kalkuloj de labortagoj, faritaj taskoj ktp. La regno de Ur-dinastio estis same vasta, kiel la Sargona, kaj ĝisvivis pli ol unu jarcento. En la komenco de 20-a jarcento a.n.e. ĝi disfalis pro la samtempaj invadoj de amoridoj (de okcidento) kaj elamanoj (de oriento).

Kronologio de SumeroRedakti

4-a jarmilo Irigacia agrokulturo disvolviĝis en suda Mezopotamio. Kelkaj vilaĝoj transformiĝis al urboj, inter ili la unuaj estis Eridu kaj Uruk.
ĉ. 3500 Civitoj de suda Mezopotamio evoluis kaj formis kulturon, kiu nomiĝas Sumero.
ĉ. 3100 Oni komencis uzi kojnoskribon.
ĉ. 2800 Etana, la reĝo de Kiŝ, konkeris aliajn urbojn kaj unuigis la landon.
28-a jc La reĝo de Erech - Meskiaggaŝer, kontrolis Sumeron kaj etendis sian regnon de Mediteraneo ĝis Zagros-Montaro.
ĉ. 2700 La reĝo Enmebaragesi fariĝis reganto de Sumero, venkis Elamon. Nippur fariĝis kultura centro de Sumero.
27-a jc La reĝo de Ur, Mesanepeda venkis reganton de Sumero kaj fondis la 1-an dinastion de Ur.
ĉ. 2500 La reĝo de Adab, Lugalanemundu, vastigis Sumeron de Persa Golfo ĝis Mediteraneo kaj de Taŭrus-montoj ĝis Zagros-montaro. Konfliktoj inter Sumeraj urboj malfortigis la landon.
ĉ. 2330 Sargono la 1-a la Granda konkeris la tutan Sumeron kaj faris nord-mezopotamian urbon Agade (Akado) nova ĉefurbo. De tio komenciĝis Akada dinastio.
ĉ. 2220 Gutiaj triboj de Zagros-Montaro konkeris kaj prenis kontrolon super Akado kaj Sumero.
ĉ. 2150 La regantoj de Lagaŝ ĉefrolis en Sumero, sed ili estis sub la gvido de gutianoj.
ĉ. 2115 Sumero denove estis sub lokaj regantoj, kiam Utuhegal el Erech venkas gutiojn.
ĉ. 2100 Generalo Ur-Nammu fondis la 3-an dinastion de Ur.
21-a jc Sumero floris sub la stabila regnado.
ĉ. 2000 Elamanoj ruinigis Ur-on kaj kaptis la reĝon.
20-a jc Multaj militoj inter urboj en Sumero, unue inter Isin kaj Larsa, poste inter Larsa kaj Babilono.
ĉ. 1900 La semida tribo Amoridoj konkeris Mezopotamion kaj establis sian rezidejon en Babilono.
1790 Hamurabi fariĝis reĝo de Babilonio kaj en sekvaj 3 jardekoj ĝi estiĝis plej forta potenco de Mezopotamio. De tio finiĝis Sumera historio kaj komenciĝis Babilona, tamen Sumera kulturo fariĝis centra parto de Babilona socio

Setlejado kaj loĝantaroRedakti

 
La unuaj farmistoj el Samaro migris al Sumero, kaj konstruis adorejojn kaj setlejojn en Eridu.

La sumera setlejo estis esence ebenaĵo de aluvia grundo kiu etendiĝis inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso. Pro la klimato de la areo, kiu estis taŭga por agrikulturo kaj ne por kolektado de manĝaĵo aŭ ĉasado, estis bezonataj multaj labormanoj, kiuj kontribuis al la evoluo de la urboj en la Sumero. La plej multaj el la urboj estis ĉirkaŭitaj de impona muro, foje dekoj da metroj larĝa. Estas dirite ke la muroj de Babilono, kiuj estis konstruitaj en la sama maniero kiel sumera konstruo, estis tiome larĝaj ke ĉarvetkuroj estis okazigitaj sur ili.

Unu el la ĉefaj, se ne la plej ĉefa, konstruaĵoj en la urbo estis la templo, kiu estis konstruita en la formo de alta piramido kaj estis nomita zigurato. Tiu konstruformo evoluis el la konstruado de temploj kiuj estis fakte sirmejoj faritaj el vimeno kovrita per argilo kaj koto, konstruitaj pinte de monteto. La multfoja detruo kaj rekonstruo de la monteto kreis ŝtupan strukturon, kies formo estis konservita en la samaj ziguratoj: tio estas altaj turoj, kiuj iĝas mallarĝaj supren, tiel ke balkonoj kaj ŝtuparaj trairejoj formiĝas ĉirkaŭ la flanko de la turo alten ĝis plata tegmento, sur kiu estis starigita la fakta templo, kiu kutime enhavis idolan bildon kaj supozeble estis uzata kiel piedbenketo por la dioj aŭ loko proksime al ilia loĝejo en la ĉielo por permesi al ili esti adoritaj. La Babela turo estas verŝajne sumera zigurato, sed la sama biblia "Turo de Babelo" verŝajne ne estas identa kun la turo de la babilona urbo de Hamurabi. La ŝtaturboj de Ŝumer interbatalis senĉese por hegemonio en la regiono, sed malofte unu urbo sukcesis unuigi ĉiun sumero sub ĝi. Inter la ĉefaj urboj estas Ur, Ereĥ (Oroĥ) kaj Lagaŝ.

Oni ĉirkaŭkalkulis, ke Uruk, unu el la plej grandaj urboj de Sumero, havis 50 000–80 000 loĝantojn en sia pinto;[1] konsiderante la aliajn urbojn en Sumero, kaj la grandan agrikulturan loĝantaron, proksimuma ĉirkaŭkalkulo por la loĝantaro de Sumero povis esti 0.8 milionoj ĝis 1.5 milionoj. La tutmonda loĝantaro en tiu epoko estis ĉirkaŭkalkulita en 27 milionoj.[2]

La Sumeranoj parolis senparencan lingvon, sed nombraj lingvistoj postulis, ke eblas detekti lingvan subtavolon de nekonata klasigo de antaŭ Sumero, ĉar nomoj de kelkaj gravaj urboj de Sumero ne estas sumeraj, kio pruvus influojn de pli fruaj loĝantoj.[3] Tamen, la arkeologiaj registroj montras klaran seninterrompan kulturan kontinuecon ekde la setlejoj de la epoko de la plej frua Ubaida periodo (5300–4700 a.n.e. per C-14) en suda Mezopotamio. La Sumera popolo kiu setlis tie farmigis la terojn en tiu regiono kiu estis fekunda pro la sedimentoj alportitaj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato.

Kelkaj arkeologoj spekuladis, ke la originaj parolantoj de antikva sumera lingvo eble estis farmistoj, kiuj translokiĝis malsupren el la nordo de Mezopotamio post perfektigi la irigacian agrikulturon tie. La ceramiko de la Ubaida periodo de suda Mezopotamio estis konektita kun la transira komerco de Ĉoga Mami kun la ceramiko de la kulturperiodo de Samarra (ĉ. 5700–4900 a.n.e. C-14) en la nordo, kiu estis la unua kiu praktikis primitivan formon de irigacia agrikulturo laŭlonge de meza Tigris-rivero kaj ties alfluantoj. La konekto estas plej klare vidata en Tell Aŭajli (Ueilli, Ueili) apud Larsa, elfosita de francoj en la 1980-aj jaroj, kie ok niveloj montris antaŭ-Ubaidan ceramikon simila al Samaraj objektoj. Laŭ tiu teorioj, farmistaj popoloj etendiĝis malsupren en suda Mezopotamio ĉar ili jam estis disvolvigintaj templo-centritan socian organizadon por mobilizi kaj laboron kaj teknikojn por akvokontrolo, kio ebligis al ili survivi kaj prosperi en malfacila, t.e. akvomanka, medio.

Aliaj sugestis kontinuecon de Sumeranoj, el la indiĝenaj tradicioj de ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj, asociaj kun la pugnokojnoj trovitaj sur la marbordoj de Arabio. Juris Zarins kredas, ke la Sumeranoj povis esti la popolo loĝanta sur la regiono de la Persa Golfo antaŭ ĝi estis inundita fine de la lasta glaciepoko.[4]

AgrikulturoRedakti

Agrikulturo estis la plej grava elemento de la sumera ekonomio. La sumeroj sukcesis evoluigi agrikulturon kiu estis plejparte bazita sur irigaciaj kanaloj. La sumeroj uzis la saman teknologion de konstruado de irigaciaj kanaloj kiel Antikva Egiptio.

Ĉirkaŭ 5,000 a.K. la sumeroj evoluigis bazajn agrikulturajn teknikojn kiuj inkluzivis intensan kultivadon de ampleksaj areoj, laŭplanan irigacion kaj la uzon de scipova laborforto trejnita por specifaj agrikulturaj laboroj. La plej multaj el la loĝantoj de Sumero estis farmistoj. La sumeroj bredis porkojn, kaprojn, bovinojn, ŝafojn kaj bovojn servis kiel ŝarĝbestoj. Tra la jaroj arkeologiaj elfosadoj malkovris plurajn "referenclibrojn" uzitajn fare de sumeraj farmistoj.

La homoj de la antikva periodo povis kultivi grenon en arida areo danke al la riverakvo. Dum la meza periodo, retoj de irigaciaj kanaloj estis fositaj en la grandaj setlejregionoj, digoj estis konstruitaj kaj artefarita irigacio estis uzita en la kampoj. La sumeroj kultivis hordeon, tritikon, sezamojn, kaj daktilojn. Farmistoj kun grena troo, kun la tempo fariĝis riĉaj homoj kaj bienistoj.

En la kvara jarmilo a.K., Mezopotamio travivis grandegan agrikulturan revolucion akompanitan de grandega pliiĝo de fekundeco en agrikulturo. La sumeroj multaspekte plibonigis la irigaciajn sistemojn. Ili konstruis kompleksan sistemon de kanaloj kiuj portis akvon de la riveroj al la kampoj. La kampoj estis mallarĝaj kaj longaj kaj pliefikis la procezon de plugado, semado kaj irigacio. Ili adoptis la mutacion de hordeo kiu havis ses vicojn da semoj anstataŭe de tiu enhavanta nur du vicoj. Interalie, Ili inventis plugilon kun semdispensilon kaj tiel multe pliefikigis la farmlaboron. La plibonigoj enkondukitaj en agrikulturo multe pliigis produktivecon. Ili atingis rendimenton tridekoble kaj pli per ilia uzo de semoj.

EkonomioRedakti

Ankaŭ en aliaj areoj la sumeroj enkondukis teknologiajn novigojn. Ili inventis la radon kaj interalie uzis ĝin kiel potista rado por pli efika produktado de ceramiko kaj en transportado pere de ĉaroj por transporti ŝarĝojn kaj homojn. La uzo de ĉaroj pluefikis la transportadon de agrikulturaj produktoj al grenejoj. Ili pliigis malsovaĝigon de la azeno kiel rimedo de transportado de kargo en interregiona komerco. Grandaj konvojoj de azenoj portis kargon al tre grandaj distancoj.

En la kampo de organizo ili establis grandajn ekonomiajn organizojn ĉirkaŭ la templo kaj palaco. Ene de la organizoj, estis granda specialiĝo en ekonomia agado. Ekzistis organizoj por agadoj en agrikulturo, metioj, transportado kaj servoj. Organizoj havis funkcian hierarkion kaj manaĝerteamojn.

Por certigi la bonordan agadon de la organizoj kaj kontroli ilin, oni inventis skribsistemon kaj skribadon sur argilaj tabuloj. Miloj da argilaj tabuletoj de la fino de la kvara jarmilo a.K. estis trovitaj, inkluzive de raportoj pri la produktado de hordeo kaj aliaj produktoj kaj raportoj pri la pago de salajroj al laboristoj.

Por plibonigi la unuformecon kaj efikecon de la ekonomia sistemo, la sumeroj adoptis unuforman mezurunuon de hordeo nomita sila (kiel volumo de litro). La unuformaj volumenunuoj de hordeo estis utiligitaj kiel pagrimedo en la sumera ekonomia sistemo. Ili kutimis pagi salajrojn, lupagojn de kampoj, por kalkuli pruntojn kaj interezojn kaj registri en la libroj de la templo kaj palaco. Por grandaj havaĵoj kaj en interregiona komerco, unuoj de pezo de la kupra metalo (ĝino) estis uzataj kiel pagrimedo.

Ĉirkaŭ la mezo de la tria jarmilo a.K. la metalo komencis esti utiligita kiel pagrimedo por grandaj aktivaĵoj, por komerco kaj esti registrita en la libroj de la templo kaj palaco. La sumeroj rekonis kaj uzis aliajn ekonomiajn instituciojn por pagrimedoj kiel ekzemple proprietrajto, merkato, kredito, interezo, kaj obeaj devigoj inkluzive de sofistika jura ordo kun leĝoj, tribunaloj kaj administra sistemo kiel policoj, merkatpolico, kontrolo de grandeco kaj pezoj, kontrolo de la purigado de metalo kaj similaj.

La grandegaj ŝanĝoj en produktiveco kaŭzis grandajn ŝanĝojn en la setlejado de la sumeroj. Okazis granda transiro de la vilaĝoj al la urboj kaj grandurboj estis establitaj en suda Mezopotamio. Tiu ĉi periodo estas nomita de esploristoj la periodo de la "urba revolucio". Ekzistas arkeologia indico por la ekzisto de komerckolonioj de homoj de la kulturo de Euruk sur la komercvojoj direkte al la nordokcidento.

Komerco estis sufiĉe evoluinta kaj ekzistas signoj de importado de multaj luksaj varoj el tre malproksimaj areoj de sumero, kiel la nuntempa teritorioj de orienta Turkio, Egiptio, Irano kaj Afganio, kontraŭ teksaĵoj, feloj kaj sekigitaj manĝaĵoj. Ekzistas indicoj en dokumentoj malkovritaj en temploj de vigla markomerco en la Persa Golfo kun Dilmun (nuntempa Barejno), Magan (nuntempa Omano) kaj Meluĥa (nuntempa Indusa Valo). La komerco estis en kupro, oro kaj altvaloraj ŝtonoj.

KulturoRedakti

Sumero estas unu el la plej malnovaj civilizacioj konataj al ni. Oni kredas, ke la sumeroj inventis interalie la artefaritan irigacian sistemon, agrikulturajn ilojn, la potistan radon, kaj la unua skribsistemo.

La sumera kalendaro estas la plej malnova trovita, kaj datiĝas de pli ol 5 000 jaroj. Ĉi tiu kalendaro estas la unua, en kiu troviĝas la ideo de la superjaro, por alĝustiĝi la lunmonatan kalendaron al la suna kalendaro kaj la sezonoj.

La sumeroj uzis la sistemon de sesdekuma sistemo por nombradi kaj kalkuli objektojn (en nia moderna kazo oni uzas la dekuman nombrosistemon), kaj ĉi tiu metodo konserviĝis ĝis hodiaŭ en la divido de tempo en 60 minutoj.

Sargono kaj EnheduannaRedakti

 
Enheduanna, filino de Sargon de Akkad, ĉirkaŭ 2300 a.K.

Enheduanna estis la unua konata poeto de la homa historio kaj per siaj himnoj ŝi kontribuis al la unuigo de la imperion de sia patro, la reĝo Sargono la Granda, nome la unua homo en la historio kiu kreis imperion, ĉar li konkeris kelkajn sendependajn urbojn de Mezopotamio.

Sargono parolis la akadan lingvon, sed urboj de la suda Sumero parolis la sumeran. Do ili konsideris Sargonon eksterlandanon kaj invadinton, tial ili ofte ribelis kontraŭ lia rego kaj provis reakiri sian sendependecon. Kun la celo unuigi la du popolojn kaj tiel superi la kulturan breĉon, Sargon nomumis ŝian filinon Enheduanna kiel Grandan Pastrinon de la Luno en Ur, tio estas Ĉefpastrino de la plej grava templo de la imperio. Ŝia pozicio estis ege potenca, kun funkcioj tiel religiaj kiel politikaj. Enheduanna estis edukita por esti klera virino: ŝi scipovis legi kaj skribi en ambaŭ lingvoj, kaj la akada kaj la sumera, ŝi eĉ povis fari matematikajn kalkulojn. Ŝi scipovis fari tion, ĉar 300 jarojn antaŭ ol ŝi naskiĝis, la sumeranoj elpensis kojnoskriban formon, kio estis speco de skribaĵo farita en kolumnoj, sur argilaj tabeloj kaj tiuj tabeloj estis uzataj por komercaj registraĵoj kaj komercaj interkonsentoj, ne por kapti ideojn, pensojn, spertojn aŭ la historion de la homoj mem. Tiu matematika uzado estis profita por Enheduanna, sed ŝi revoluciis la verkadon. Por atingi la celon petita de ŝia patro, la Pastrino devis pensi kiel akordigi la diojn de la akadanoj kun la dioj de la sumeranoj, kiel krei ligon inter la diversaj popoloj por atingi ties unuiĝon. La respondo venis el la skribado. Enheduanna verkis por tiu celo 42 religiajn himnojn, per kiuj ŝi kombinis la ideologion de ambaŭ kulturoj.

 
Antikva sumera reliefportreto prezentanta Enheduanna (tria de dekstre) kun ŝia nomo surskribita.

Ĉiu mezopotamia popolo de tiu tempo kredis je malsama diaĵo, tial Enheduanna verkis himnojn dediĉitaj al ĉiu el la dioj de la ĉefaj urboj. En la himnoj ŝi gloris la povojn de ĉiu dio, benis ĝian templon kaj humanigis diaĵojn antaŭe malproksimaj al homoj. En ŝiaj skribaĵoj, la dioj suferis, amis, batalis kaj aŭskultis la preĝojn de la homoj. Tio ĉi estas ankaŭ unu el la unuaj konataj provoj sistemigi teologion.

Enheduanna ankaŭ estas konsiderata la unua kronikisto en la homa historio; ŝi verkis la kronikon pri la puĉo al la reĝimo de sia patro, sian propran ekzilon kaj sian postan revenon. La poemoj, himnoj kaj preĝoj de Enheduanna estis profunde personaj kaj reflektis ŝiajn sentojn pri mondaj aferoj kaj ŝia propra morta vivo. Ŝia verkado estas kompleksa. Ŝiaj himnoj funkcias kiel plurformaj sorĉoj, interplektante politikajn, personajn, ceremoniajn, teologiajn, historiajn kaj jurajn aspektojn.

Vidu ankaŭRedakti

BildaroRedakti

NotojRedakti

  1. The Archaeology of Mesopotamia: Home - *** THIS FORUM IS ARCHIVED ***. Arkivita el la originalo je 2015-04-11. Alirita 2019-07-21. Arkivigite je 2015-04-11 per Archive.today
  2. Colin McEvedy kaj Richard Jones, 1978, Atlas of World Population History, Facts on File, New York, (ISBN 0-7139-1031-3).
  3. Karen Rhea Nemet-Nejat. (1998) Daily life in ancient Mesopotamia. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-313-29497-6.
  4. Has the Garden of Eden been located at last?.