Volumo laŭ PIV estas aro da kelkaj manskribitaj aŭ presitaj kajeroj, kune binditaj aŭ broŝuritaj.[1]

15a eldono de Britannica. La komenca volumo kun verda etikedo estas Propædia; la ruĝe aŭ nigre markitaj estas Micropædia kaj Macropædia, respektive. La lastaj tri volumoj estas la 2002 Book of the Year (nigra etikedo) kaj la du-voluma indekso (cejana etikedo).

Francisko Azorín por volumo registras la saman difinon sed ankaŭ aldonas unuarange la jenan: Longa peco (ĝis 40 m.) papira aŭ pergamena volvita ĉirkaŭ ligna cilindreto.[2] Li indikas etimologion el la latina volvere (turni).[3]

Ne konfuzu kun redakti

  • Volumeno, kiu estas geometria koncepto.
  • Libro aŭ verko, kiu povas havi kelkajn, eĉ multajn, volumojn, ekzemple la Brita Enciklopedio enhavas multajn volumojn; inverse ofte oni eldonas du mallongajn verkojn en sama volumo, plej ofte el la samaaŭtoro, sed ne nur.

Referencoj redakti

  1. NPIV [1] Alirita la 14an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 213.
  3. Azorín, samloke.