Ĝemo laŭ PIV estas

  1. la ago esprimi malfeliĉan senton per plendaj, neparolaj voĉsonoj (ekzempla frazero la vundito mallaŭte ĝemis) kaj
  2. en figura senco la ago aŭdigi plendan delikatan bruon, similan al ĝemo (ekzemplaj frazeroj la rivereto ĝemas sur la ŝtonoj; la turtoj ĝemas en la arbojĝemblovo de la vento).

Konkretigite, la vorto dolorĝemo, kiel klare indikas la vorton, signas ĝeman sonon pro korpa doloro, kaj plorĝemo estas sono de ploro aŭdigante spasman bruon de gorĝo, pro grava doloro fizika aŭ morala.

Ekzemplaj citaĵoj

redakti

Ekzemplaj citaĵoj pri la vortuzo el la frua literaturo de Esperanto estas:

 
 Suprenrigardinte al la ĉielo, li ĝemis.[1]

Li forlasos min – ripetis Sara kun ĝemo. [2]
Konsternitaj estas la plugistoj, plorĝemas la vinberkultivistoj, pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto. [3]

Ha! sopirĝemis sinjorino Szwejc, ― oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem.[4] 

Vidu ankaŭ

redakti

la artikolojn murmuro, suspiro, lamento, vekrio kaj plendo.