„ Ne tre novmoda, sed ĉiam kortuŝanta estas la priskribo pri la malgaja vivado de malfeliĉa vidvino kaj patrino. Nedubebla estas la arta kaj homa valoro de l' historio kaj taŭgeco de la traduko. ”
„ Post kelkaj jaroj da feliĉo kun amata edzo, vidvino Marta restas sola kun sia kvarjara infanino. Ĉar en la hejmo ne troviĝas plu ia ajn monsumo, la vidvino devas tuj vendi sian meblaron, la karajn memoraĵojn exc la infanan liteton, forlasi la domon kaj lui en malriĉa kvartalo subtegmentan ĉambron, kie ŝi loĝos kun la filineto. Danke al la vendo de l' mebloj ŝi enspezis kelkajn monbiletojn kiuj ebligis al ŝi malĝoje, suferante sed kuraĝe atendi iom da tempo kaj serĉi remedojn por perlabori sian vivon. Ĉu ŝi povos elturniĝi? Ĉar ŝi volas antaŭ ĉio gardi sian virinan honoron kaj resti fidela al la memoro de sia mortinta edzo, ŝi petos nur de la propra laboro la bezonatan monon. Ŝi sin turnas al ĉiuj pordoj, ĉiuflanke provas por dungiĝi sin kiel instruistinon, tradukistinon, kudristinon, desegnistinon, ktp. La rakonto pri ŝiaj klopodoj kaj penoj por trovi ian ajn enspezigan situacion estas emociplena kaj korŝiranta. ”