Hachette
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hachette (stacidomo). |
Hachette et Cie ([aŝet' e kompanji'] "Hachette kaj kompanio") estas grava libroeldonejo en Parizo, kiu estis varbita al Esperanto de Bourlet en
Hachette | ||
---|---|---|
Librairie Hachette | ||
![]() | ||
Jura formo | public limited company with a board of directors (n.o.s.) | |
Fondita | en 1826 | |
Sidejo | 15-a arondismento de Parizo | |
Lando | Francio | |
Agokampo | programaro • libro • revuo | |
filiaj kompanioj | Hachette Books • Hodder & Stoughton • Librairie générale française • Orbit • Hachette Book Group • Chambers Harrap • Éditions Grasset • Teach Yourself • Q3024920 • Éditions Larousse • Hachette India • Orion Publishing Group [#] | |
TTT | Oficiala retejo | |
1901. La firmao en multegaj urboj de la mondo havis filiojn kaj korespondantojn kaj pro tio ĝiaj eldonaĵoj estis facile riceveblaj. La barcelona eldonejo Espasa kontraktis la laboron por la hispana merkato. La firmao havis kontrakton kun Zamenhof kaj tiel aperis en ĝia eldono la fama Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof, kaj Esperanto: Kolekto de la Revuo. Hachette eldonis ankaŭ la gravan gazeton, La Revuo, 1908-1914. La firmao, ĉe kiuj montriĝis ankaŭ tendencoj por monopoli la tutan Esperantan libroeldonadon, post la Unua mondmilito likvidis sian E-an fakon.
HistorioRedakti
La eldonejon fondis en 1826 Louis Hachette. Post 38 jaroj de agado ĝi iĝis monde konata. Evoluo de la firmao permesis en 1947 transpaŝi limojn de Francio 1947. Fine de la 20-a jarcento la firmao ricevis aktualan nomon Groupe Hachette Livre.
Esperantlingvaj publikigaĵojRedakti
- Adresaro de Esperantistoj (2-a eldono).
- Molière
- Don Juan: aŭ la ŝtona festeno : kvinakta komedio / Tradukis Émile Boirac. - Parizo, proksimume 1905
- Georgo Dandin: komedio en tri aktoj / El la franca lingvo tradukis L. L. Zamenhof. - Parizo, 1908
Tiu-ĉi artikolo tiris informon el Enciklopedio de Esperanto.
BibliografioRedakti
- Jean Mistler, La Librairie Hachette de 1826 à nos jours, Hachette, Paris, 1979, p. 407, ISBN 2-01-006861-0, unua eldono en 1964
- Jean-Yves Mollier, Louis Hachette (1800-1864), Fayard, Parizo 1999, p. 554 ISBN 2-213-60279-4
- Aleksander Korĵenkov (2011). “Hachette”, La Ondo de Esperanto (eo) (1 (195)), p. 13.
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.encyclopedie-hachette.com/W3E Arkivigite je 2005-06-03 per la retarkivo Wayback Machine