Molière

franca dramisto

Jean-Baptiste Poquelin, alinomita MOLIÈRE ​[mɔljɛʁ] kaj Moliero en esperanto (naskiĝis en Parizo, estis baptita la 15-an de januaro 1622[1], mortis la 17-an de februaro 1673 en Parizo), estis franca dramaturgo kaj komediisto.

Molière
Molière en rolo de César en La Mort de Pompée, pentrita de Nicolas Mignard (1658). Kolekto: Comédie-Française.
Molière en rolo de César en La Mort de Pompée, pentrita de Nicolas Mignard (1658). Kolekto: Comédie-Française.
Persona informo
Molière
Naskonomo Jean-Baptiste Poquelin
Naskiĝo 15-a de januaro 1622
en Parizo
Morto 17-a de februaro 1673
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand • Malnova Universitato de Orléans • Universitato de Orleano vd
Subskribo Molière
Familio
Patro Jean Poquelin vd
Edz(in)o Armande Béjart
Amkunulo Madeleine Béjart vd
Infanoj Esprit-Madeleine Poquelin vd
Profesio
Alia nomo Molière
Okupo Dramaturgo, komediisto
Laborkampo teatro • aktorado vd
Aktiva dum 1643– vd
Verkado
Ĝenroj Komedio
Verkoj La friponaĵoj de Skapeno ❦
La nobela burĝo ❦
La malsanulo pro imago ❦
La mizantropo ❦
Tartufo ❦
Dom Juan ❦
L'École des femmes ❦
The Imaginary Cuckold ❦
Psyché ❦
Pastorale comique ❦
Mélicerte ❦
Monsieur de Pourceaugnac ❦
The Blunderer, or the Counterplots ❦
The School for Husbands ❦
L'Impromptu de Versailles ❦
L' Avarulo ❦
L'Amour médecin ❦
Les Précieuses ridicules ❦
Les Fâcheux ❦
Les Femmes savantes ❦
Les amants magnifiques ❦
Le Sicilien ou l'Amour peintre ❦
Le Médecin volant ❦
Le Médecin malgré lui ❦
Edziĝo kontraŭvola ❦
Lovers' quarrels ❦
Princess of Elis ❦
La Jalousie du barbouillé vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konsiderata kiel animo de aktora grupo el kiu evoluis la teatrejo Franca Komedio, li restas tie la plej ludata aŭtoro. Senkompata kontraŭ pedanteco de falsaj sciuloj, mensogoj de nesciaj kuracistoj, pretendemo de novriĉaj burĝoj, Molière amis junularon, kiun li volis liberigi de absurdaj postuloj. Fore de rigoroj de devoteco aŭ asketismo, lia rolo de moralisto haltas tie, kien li difinis ĝin: « Mi ne scias ĉu ne estas pli bone labori por korekti kaj mildigi la pasiojn de homoj ol voli tute fortranĉi ilin »[2], kaj lia celo estis unue « ridigi honestajn homojn »[3]. Li do alproprigis al si la devizon Castigat ridendo mores (Ĝi punas ridante morojn) kiu aperis sur italaj scenejoj ekde la 1620-aj jaroj en Francio, pri komedio.

Biografio redakti

Juneco de Molière redakti

Filo de Jean Poquelin, riĉa komercisto-tapiŝisto instalita en rue Saint-Honoré en Parizo, kaj nomumita tapiŝisto de la reĝo, Jean (poste: Jean Baptiste) estis baptita la 15-an de januaro 1622 en Preĝejo Saint-Eustache (Parizo), verŝajne naskita la saman aŭ antaŭan tagon[4]. Du jarojn poste, post la naskiĝo de pli juna frato ankaŭ baptita Jean, la infano estis nomita Jean Baptiste.

Lia patrino, Marie Cressé, mortis en 1632 kiam li estis nur dek-jaraĝa, lia patro reedziĝis kun Catherine Fleurette, alia filino de tapiŝisto, kun kiu li havis kvin infanojn. De 1633 al 1639 li estis lernanto en kolegio de Clermont (nuna liceo Louis-le-Grand), estrita de Jezuitoj, unu el la plej elstaraj lernejoj de la ĉefurbo. Tie, Jean-Baptiste bonege studis (latinon, matematikon, fizikon, filozofion, kaj ankaŭ skermadon kaj dancadon).

Dank' al sia avo, li povis ĉeesti teatrajn prezentojn en Hôtel de Bourgogne, kaj ankaŭ ŝablonajn improvizaĵojn en Théâtre italien de Paris, aŭ komikajn farsojn de Gaultier-Garguille aŭ Guillot-Gorju. Laŭ iuj fontoj, unu el liaj kunlernantoj estis Princo de Conti, kiu poste fariĝis lia protektanto.

La 18-an de decembro 1637, li profesie ĵuris kiel reĝa tapiŝisto, tiel transprenante la ŝarĝon de sia patro apud Ludoviko la 13-a. Oni ne scias ĉu Molière plenumis tiun novan metion, ĉiuokaze en 1640 li ekkonis komediistan familion Béjart kaj li tuj enamiĝis al Madeleine Béjart, protektita de Duko de Modena. La saman jaron, li renkontis Tiberio Fiorelli, la faman Scaramouche, kaj eble ricevis lecionojn de li.

Oni pensas ke en 1641, li sekvis instruadon de Pierre Gassendi, epikura filozofo kaj mastro de Libertinoj, kiu instruis al François de La Mothe Le Vayer, Cyrano de Bergerac, Chapelle kaj Charles Coypeau d'Assoucy.

En 1642, li prenis licenciojn de juro en Universitato de Orléans kaj revenis al Parizo, kie li enskribiĝis al advokatejo dum ses monatoj, poste li anstataŭis sian patron, kiu volis transdoni sian ŝarĝon kaj malbonvole rigardis lian frekventadon kun familio Béjart, kaj li sekvis la kortegon de Ludoviko la 13-a al Narbonne.

En januaro 1643, Jean-Baptiste rezignis la ŝarĝon de sia patro, kiu deprenis liajn vivrimedojn. La 13-an de junio, akto de fondado de "Illustre Théâtre", sub direktado de Madeleine Béjart, estis subskribita.

Malfacila debuto redakti

En 1644, la trupo ludis en provinco. En julio ili revenis al Parizo kaj Jean-Baptiste fariĝis « Molière » kaj direktoro de la trupo. Pri la elekto de tiu sceneja nomo, Grimarest, lia unua biografo, skribis: « Li neniam volis diri la kialon, eĉ al siaj plej bonaj amikoj ». Laŭ kelkaj fontoj, tiu pseŭdonimo estis elektita honore al libertina verkisto François de Molière (1599 - 1624)[5][6]. La trupo de Molière ludis en Jeu de paume de Métayers kaj trafis doloran malsukceson.

La trupo bankrotis en 1645 kaj Molière estis enkarcerigita en Châtelet (Parizo) dum kelkaj tagoj, poste lia patro pagis la ŝuldojn de la trupo por liberigi lin, kaj ĵus liberigita, la trupo iris al provinco por ludi kun alia trupo direktita de komediisto Charles Dufresne, al la servo de duko de Épernon, guberniestro de Gujeno. Inter januaro 1646 kaj marto 1657, la trupo ludis en Nantes, Albi, Toulouse, Carcassonne, Poitiers, Vienne, Narbonne, Agen, Pézenas, Grenoble, Lyon, Montpellier, Dijon, Avignon, Bordeaux, Béziers, Rouen. En 1653 la trupo transiris al la servo de Princo de Conti, frato de Grand Condé kaj nova guberniestro de Gujeno. Tamen, tiu ĉi fine cedis al la tiamaj religiaj premoj. Li konvertiĝis, fariĝis kunfrato de "Compagnie du Saint-Sacrement", kaj inklinis al Jansenismo. Tiam teatro fariĝis por li sinomimo de perdiĝo kaj li forpelis el sia domo la trupon kiu transiris al la servo de guberniestro de Normandio.

Molière rezignis pri siaj tragediaj pretendoj: il estis granda komika stelulo kaj denove fariĝis ĉefo de trupo en 1650. Li verkis farsojn laŭ itala modelo, per nura ŝablono. Li kreis la personon de Mascarille en siaj unuaj veraj teatraĵoj: L'Étourdi ou les Contretemps (Lyon, 1655), Le Dépit amoureux (Béziers, 1656). En 1658 li konatiĝis kun maljuniĝantan Pierre Corneille kaj ludis en Rouen.

Komenco de triumfo redakti

 
Molière, 1658.

Molière revenis al Parizo en 1658. Li ludis en Jeu de paume de Le Marais. Protektita de Monsieur, frato de la reĝo, li tiam ludis antaŭ Ludoviko la 14-a tragedion de Corneille, Nicomède, kiu enuis, kaj farson, kiu triumfis, Le Docteur amoureux. Molière disponis pri granda komika talento: lia voĉo kaj mimikoj provokis ridadon. La trupo de Molière baldaŭ ĝuis senegalan reputacion en komika ĝenro, kaj la reĝo instalis ĝin en Petit-Bourbon, kie ĝi ludis alterne kun itala trupo de Scaramouche.

En 1659 la trupo perdis Joseph Béjart kaj la Du Parc kiuj foriris favore al Trupo de Le Marais. Oni dungis junajn komediistojn La Grange kaj Du Croisy.

La 18-an de novembro, estis la brila sukceso de Les Précieuses ridicules, kie Molière en la rolo de Mascarille donis replikon al Jodelet, fama komediisto dungita por la okazo. La teatro de Petit-Bourbon estis poste detruita pro la bezonoj de la konstruo de kolonaro de Luvro, kio rezultigis tri monatojn da senlaboreco por la trupo. La reĝo instalis Molière en 1660 en Palais Royal, kie Molière prezentis Sganarelle ou le Cocu imaginaire. Li estis sakrita de Baudeau de Somaize (aŭtoro de Grand Dictionnaire des Précieuses) « unua farsulo de Francio ». Li perdis sian pli junan fraton, kio faris el li la ununuran heredanton de la ŝarĝo de sia patro kun kiu li repaciĝis.

Molière partigis, en 1661, la teatron de Palais Royal kun la trupo de Domenico Biancolelli, alinomita Arlekeno. Li prezentis Dom Garcie de Navarre kiu malsukcesis kaj L'École des maris kiu triumfis. La saman jaron, Molière transloĝiĝis vid-al-vide al Palais Royal. La 17-an de aŭgusto li kreis Les Fâcheux, lian unuan komedion-baledon, en Kastelo de Vaux-le-Vicomte, por Fouquet kiu gastigis la reĝon.

En 1662, Molière edziĝis kun Armande Béjart, 20 jarojn pli juna ol li, kun kiu li havis filon Louis kies bapto-patro estis la reĝo, baptitan la 24-an de februaro 1664 kaj mortintan 8-monatojn kaj duonon-aĝan, filinon Esprit-Madeleine, baptitan la 4-an de aŭgusto 1665, kaj alian filon Pierre, baptitan la 1-an de oktobro 1672 kaj mortintan la sekvantan monaton. La jaron de sia edziĝo, li sin turnis al tiu-epoka malofta temo: virina kondiĉo. L'École des femmes estis triumfo[7]. En 1663, pro la devotoj kiuj konsideris Molière kiel libertinon kaj L'École des femmes kiel obscenan kaj kontraŭ-religian teatraĵon, kaj ankaŭ ĉar Molière estis la unua komediisto kiu ricevis rektan pension de la reĝo, li estis atakita en sia privata vivo: oni sugestis ke li edziĝis kun sia propra filino. La 1-an de junio li replikis per La Critique de l'école des femmes, kaj la 18-an de oktobro, li ludis antaŭ la reĝo L'Impromptu de Versailles, kiu ankaŭ donas klarigajn precizigojn pri la funkciado de teatra trupo en la 17-a jarcento.

La 29-an de januaro 1664, Molière prezentis en Luvro Le Mariage forcé, en kiu dancis la reĝo, kostumita kiel Egipto. Li poste estis nomumita respondeculo de la distraĵoj de la kortego kaj, de la 8-a ĝis la 13-a de majo, li prezidis la Plezurojn de la magia Insulo, distraĵo prezentita en Versajlo honore al la nova amatino de la reĝo, F-ino de La Vallière. Li tie prezentis La Princesse d'Élide kiu miksis tekston, muzikon kaj dancon, kaj necesigis kompleksajn maŝinojn kaj unuan version en tri aktoj de Tartuffe kiun, sub la premo de devotuloj, Ludoviko la 14-a devis malpermesi dum kvin jaroj. Tiu epizodo restis fama sub la nomo « La kabalo de bigotuloj ». La saman jaron, la trupo de Molière ludis La Thébaïde, la unuan teatraĵon de Racine.

En 1665, oni ludis nur dekkvin prezentojn de la nun fama Dom Juan. La trupo, subtenita de la reĝo, fariĝis la Troupe du Roy kaj ricevis pension de po 6000 pundoj jare, kio ne estas multe kiam oni scias ke enspezo de sukcesa prezentado estis ĉirkaŭ 1800 pundoj.

La 15-an de septembro 1665, Molière prezentis L'Amour médecin kaj la 27-an de novembro, malsana pro "inflamo" kiu verŝajne estis tuberkulozo, Molière estis eksigita el scenejo dum du monatoj. La 4-an de decembro, la trupo ludis Alexandre le Grand de Racine kiu, senrevigita pro la interpretado, perfidis Molière kaj konfidis sian teatraĵon al Hôtel de Bourgogne.

Lastaj verkoj redakti

 
Statuo de Molière, en angulo de rue de Richelieu kaj rue Molière 1-a arondismento de Parizo

En 1666, Molière kaj Armande apartiĝis. La 4-an de junio 1666, Molière prezentis Le Misanthrope, kaj la 6-an de aŭgusto 1666, Le Médecin malgré lui. La 27-an de novembro li denove malsaniĝis, kio ne ebligis al li resursceniĝis antaŭ junio 1667. Dum tiu jaro li instruis al la juna Michel Baron, tiam 14-jaraĝa, la arton de komediisto. Li tiam provis denove ludi Tartuffe sub malsama titolo, L'Imposteur, tamen la teatraĵo estis malpermesita la morgaŭon. Li ankaŭ prezentis Mélicerte, du aktojn de komedio kiuj konsistigis la trian uverturon de Ballet des Muses mendita de Ludoviko la 14-a al poeto Isaac de Benserade. La reĝo dancis tie kun Henrietta de Anglio, filino de Karlo la 1-a (Anglio) kaj de Henrietta Maria de Francio.

F-ino Du Parc forlasis duan fojon Molière favore al Hôtel de Bourgogne kaj kreis tie la 22-an de novembro Andromaque, la unuan triumfon de Racine.

En 1668 estis sinsekve prezentitaj Amphitryon la 13-an de januaro, George Dandin en julio kaj L'Avare en septembro. La sanstato de Molière estis tre malbona kaj rumoro pri lia morto jam disvastiĝis en Parizo.

La malpermeso prezenti la Tartuffe ou l'Imposteur estis nuligita en 1669. La teatraĵo havis la 25-an de februaro konsiderindan sukceson per enspezo de 2860 pundoj. La saman jaron mortis la patro de Molière kaj li kreis en kunlaboro kun Lully komediojn-baledojn: Les Amants magnifiques, Monsieur de Pourceaugnac, Le Bourgeois gentilhomme.

En 1670 aperis Elomire hypocondre, insulta teatraĵo verkita de Le Boulanger de Chalussay, en kiu Molière (kies anagramo estas Elomire) estis ridindigita en aparte akra maniero.

En 1671 Molière prezentis Psyché, Les Fourberies de Scapin, La Comtesse d'Escarbagnas kaj Les Femmes savantes.

En 1672 mortis Madeleine Béjart, kiu neniam ĉesis esti tre grava por Molière. Li repaciĝis kun Armande kaj Lully intrigis apud la reĝo por akiri la ekskluzivecon de kreado de baledoj.

En 1673 Molière definitive malgajnis la favoron de Ludoviko la 14-a kaj lia Le Malade imaginaire ne estis prezentita en la kortego.

Morto de Molière redakti

 
Tombo de Molière en Tombejo Père-Lachaise, Parizo.

Trafita de konvulsioj dum la kvara prezentado de Le Malade imaginaire, Molière forpasis kelkajn horojn poste pro malvarmuma pulma kongesto, la 17-an de februaro 1673, hejme kaj ne ludante tiun teatraĵon - kiel volas tradicio -, sen forĵuri sian profesion de komediisto, konsiderata kiel malmorala de Eklezio.

En la registro kiun li skrupule prizorgis, La Grange skribis ĉi tiun tagon:

« Tiun saman tagon post la Komedio ĉirkaŭ la deka horo vespere Sinjoro de Molière mortis en sia domo Rue de Richelieu, ludinte la rolon de tiu malsanulo pro imago tre ĝenata de brust-inflamo kiu kaŭzis grandan tuson tiel ke en la grandaj penoj kiujn li faris por kraĉi rompiĝis al li vejno en la korpo kaj ne postvivis eĉ duon-horon aŭ tri kvaron-horojn depost tiu vejno rompiĝis. Lia korpo estas enterigita en Saint Joseph, helpe de la paroĥo Saint Eustache. Estas tombo unu futon alta super la tero ».

Tridek du jarojn poste, Grimarest, la unua biografo de Molière, detalis la cirkonstancojn de lia morto, kvankam li ne ĉeestis ĝin (li estis 15-jaraĝa dum la morto de Molière):

« La Komediistoj lumigis la lustrojn, kaj levigis la kurtenon, precize je la kvara horo. Molière reprezentis kun multe da malfacilo; kaj la duono de la spektantoj rimarkis ke prononcante Juro, en la ceremonio de La malsanulo pro imago, li estis trafita de konvulsio. Mem rimarkinte ke oni rimarkis tion, li penadis, kaj kaŝis per troa rido tion, kio okazis al li. Kiam la teatraĵo estis finprezentita li prenis sian ĉambro-robon, kaj iris en la loĝion de Baron, kaj demandis lin kion oni diris pri la teatraĵo. S-ro Baron respondis, ke liaj verkoj ĉiam bone sukcesis ekzaminante ilin de proksime, kaj ju pli oni prezentis ilin, des pli oni ŝatis ilin. "Tamen", li aldonis, "vi ŝajnas al mi pli malbone ol antaŭe". "Tio estas vera", respondis Molière, "Mi havas malvarmumon kiu mortigas min". Post kiam li tuŝis liajn manojn, Baron trovis ilin malvarmegaj, kaj metis ilin en sian mufon, por revarmigi ilin; li sendis iun por serĉi liajn portistojn por rapide porti lin hejmen; kaj li ne forlasis lian portseĝon, timante ke okazus akcidento de Palais Royal al rue de Richelieu, kie li loĝis [...] Momenton poste li trafis treege fortan tuson, kaj post kiam li kraĉis li petis lumon. Vidinte la sangon, kiun li ĵus elsputis, Baron ekkriis timigite. "Ne timiĝu", diris Molière, "Vi jam vidis min elsputi da ĝi pli multe. Tamen", li aldonis "sciigu al mia edzino, ke ŝi supreniru". Li restis helpita de du religiaj fratinoj, el tiuj kiuj ordinare venas al Parizo monpeti dum Karesmo, kaj kiujn li gastigis. Ili donis al li en tiu lasta momento de lia vivo ĉiujn edifajn helpojn, kiujn oni povis atendi de ilia karitato, kaj li montris ĉiujn sentimentojn de bona Kristano, kaj la plenan rezignon, kiun li ŝuldis al la volo de la Sinjoro. Fine li forpasis en la brakoj de tiuj du religiulinoj; la sango kiu abunde verŝiĝis el lia buŝo sufokis lin. Tial, kiam lia edzino kaj Baron resupreniris, ili trovis lin mortinta. Mi pensis, ke mi devis detale priskribi la morton de Molière, por malmistifiki la publikon de pluraj rakontoj kiujn oni faris en tiu okazo. ».

« Tuj post kiam Molière estis mortinta, Baron iris al Saint Germain por informi la Reĝon; Lia Moŝto estis tuŝita, kaj bonvolis montri tion [...]. Ĉiuj scias la malfacilaĵojn per kiuj oni enterigis Molière, kiel Katolikan Kristanon; kaj kiel oni prikonsideris lian meriton kaj la rektecon de liaj sentimentoj, pri kiuj oni informis, por ke li estu entombigita en Saint Joseph. La tagon de lia enterigo amasiĝis nekredebla amaso da popolo antaŭ lia pordo [...]. La funebrantaro marŝis trankvile je la lumo de ĉirkaŭ cent torĉoj, la mardon dudek-unuan de februaro ».

Morto de Molière laŭ Bulgakov redakti

La 17-an de februaro 1673, Molière pretigis sin post la kulisoj antaŭ ol ludi sian teatraĵon Le Malade imaginaire la kvaran fojon. Malgraŭ rekomendoj de kuracistoj, la komediisto, elĉerpita, rifuzis nuligi la prezentadon. En teatro de Palais-Royal, la publiko kiu restis fidela dum tiuj sombraj tagoj, pacience atendis levon de kurteno.

La teatraĵo bone disvolviĝis, kiam subite la povra Argan, kiu ŝajnigis fortan tuson, trafis verajn konvulsiojn. « La kurtenon, mallevu la kurtenon! » ekkriis Armande, lia edzino. Kiam la kurteno estis mallevita, oni aŭdis aplaŭdojn en la teatro, dum oni forportis Molière el la scenejo. « Kiel estis? » li demandis. « Belege! La teatraĵo restas ĉiam granda sukceso », respondis lia kompano, komediisto Michel Baron. « Mi volas reveni hejmen », aldonis Molière.

Oni transportis lin en kaleŝo. Dum la veturo kiu iris de Palais-Royal al rue Saint-Thomas-du-Louvre, la malsanulo demandis kien foriris Madeleine Béjart, la maljuna amatino, patrino de Armande, komplico en liaj komencoj, mortinta unu jaron pli frue. Oni ne respondis. Oni kovris liajn krurojn per kovrilo. Baron, post kiam li revarmigis la manojn de la mortanto, petis la koĉeron plirapidigi la movon.

Ĉe la sojlo de morto, Molière venigis Armande al sia lito. « Mi pardonas al vi, li diris, pro via malfideleco, ĉar mi mortas hodiaŭ vespere ». Kaj li forpasis en la brakoj de sia edzino: la sango kiu abunde ŝprucis el lia buŝo sufokis lin.

redakti

Kvankam dum sia vivo Molière dediĉis tempon al katolikaj karitatoj (li eĉ estis tre aktiva membro de "Confrérie de la Charité" fondita de "Ordre de Saint Jean de Dieu" por laikuloj dezirantaj helpi malriĉulojn kaj malsanulojn[8]), la klerikaro de Saint Eustache rifuzis doni al li kristanan sepultejon pro ekskomuniko de ĉiuj komediistoj. Tial, Armande mem iris al la reĝo Ludoviko la 14-a, de kiu Molière estis malfavorigita, por ke li intervenu ĉe la ĉefepiskopo de Parizo. Ludoviko la 14-a akceptis plenumi tiun peton kaj Monsinjoro du Harlay prononcis sekvan ordonon: « Ni permesis al Sinjoro paroĥestro de Saint Eustache doni sepultejon al korpo de mortinta Molière en la paroĥa tombejo, tamen kondiĉe ke estu farite sen pompo kaj kun nur du pastroj ».

Li estis entombigita dumnokte, preskaŭ kaŝite, la 21-an de februaro 1673. Tamen la funebrantaro estis multe pli granda ol antaŭvidite, amaso da popolo akompanis la korpon ĝis tombejo Saint-Joseph, ĉe la piedo de la kruco.

En 1817, la korpo estis transigita al Tombejo Père-Lachaise samtempe kun tiu de La Fontaine.

La Grange kaj Armande, forpelitaj el Palais-Royal fare de Lully kiu instalis tie "Académie royale de musique", transportis sian trupon al rue Guénégaud kie ĝi fandiĝis kun tiu de Marais. En 1680, laŭ reĝa dekreto, ĝi devis fandiĝi kun trupo de Hôtel de Bourgogne: ĝi estis la naskiĝo de estonta "Comédie-Française".

Verkoj de Molière redakti

Listo de verkoj de Molière
(laŭ kronologia ordo)
Verko Ĝenro Kreado
Le Médecin volant
(La Fluganta Kuracisto)
Farso en unu akto kaj en prozo 1645
La Jalousie du barbouillé
(La Ĵaluzeco de la malsanulo)
Farso en unu akto kaj en prozo 1650
L'Étourdi ou les Contretemps
(La Distriĝemulo aŭ la Kontraŭaĵoj)
Komedio en kvin aktoj kaj en versoj 1655
Le Dépit amoureux
(La Ama Malgajeco)
Komedio en kvin aktoj kaj en versoj 16-a de decembro 1656
Le Docteur amoureux[9][10]
(La Amanta Doktoro)
Komedio en unu akto kaj en prozo 24-a de oktobro 1658
Les Précieuses Ridicules
(La Mokindaj Preciozulinoj)
Komedio en unu akto kaj en prozo 18-a de novembro 1659
Sganarelle ou le Cocu Imaginaire
(Sganarelo aŭ la Fantazia Kokrito)
Komedio en unu akto kaj en versoj 28-a de majo 1660
Dom Garcie de Navarre ou le Prince jaloux
(Dom Garcie de Navaro aŭ la Ĵaluza Princo)
Heroa komedio en kvin aktoj kaj en versoj 4-a de februaro 1661
L'École des Maris
(Lernejo de edzoj)
Komedio en tri aktoj kaj en versoj 24-a de junio 1661
Les Fâcheux
(La Geĉagrenuloj)
Komedio-baledo en tri aktoj kaj en versoj 17-a de aŭgusto 1661
L'École des femmes
(Lernejo de virinoj)
Komedio en kvin aktoj kaj en versoj 26-a de decembro 1662
La Jalousie du Gros-René[11]
(La Ĵaluzeco de Gros-René)
15-a de aprilo 1663
La Critique de l'École des Femmes
(Kritiko pri Lernejo de virinoj)
Komedio en unu akto kaj en prozo 1-a de junio 1663
L'Impromptu de Versailles
(La Senpreparo de Versajlo)
Komedio en unu akto kaj en prozo 14-a de oktobro 1663
Le Mariage Forcé
(Edziĝo kontraŭvola)
Komedio-baledo en unu akto kaj en prozo 29-a de januaro 1664
Gros-René, petit enfant[11]
(Gros-René, eta infano)
27-a de aprilo 1664
La Princesse d'Élide
(Princino de Elido)
Galanta komedio en kvin aktoj, en versoj[12] kaj en prozo 8-a de majo 1664
Tartuffe ou l'Imposteur
(Tartufo aŭ la Falsulo)
Komedio en kvin aktoj kaj en aleksandraj versoj 12-a de majo 1664
Dom Juan ou le Festin de pierre
(Don Juan aŭ la Ŝtona Festeno)
Komedio en kvin aktoj kaj en prozo 15-a de februaro 1665
L'Amour Médecin
(La Kuraca Amo)
Komedio en tri aktoj kaj en prozo 15-a de septembro 1665
Le Misanthrope ou l'Atrabilaire amoureux
(La mizantropo)
Komedio en kvin aktoj kaj en versoj 4-a de junio 1666
Le Médecin malgré lui
(La Kuracisto malgraŭ si)
Komedio en tri aktoj kaj en prozo 6-a de aŭgusto 1666
Mélicerte
(Melicerta)
Heroa pastoralo en du aktoj kaj en versoj 2-a de decembro 1666
Pastorale comique
(Komika Pastoralo)
5-a de januaro 1667
Le Sicilien ou l'Amour peintre
(La Siciliano aŭ la Pentrista Amo)
Komedio en unu akto kaj en prozo 14-a de februaro 1667
Amphitryon
(Amfitriono)
Komedio en tri aktoj kaj en versoj 13-a de januaro 1668
George Dandin ou le Mari confondu
(Georgo Dandin)
Komedio en tri aktoj kaj en prozo 18-a de julio 1668
L'Avare ou l'École du mensonge
(La Avarulo)
Komedio en kvin aktoj kaj en prozo 9-a de septembro 1668
Monsieur de Pourceaugnac
(Sinjoro de Porkonjako)
Komedio-baledo en tri aktoj kaj en prozo[13] 6-a de oktobro 1669
Les Amants magnifiques
(La Belegaj Geamantoj)
Komedio en kvin aktoj kaj en prozo 4-a de februaro 1670
Le Bourgeois gentilhomme
(La Nobela Burĝo)
Komedio-baledo en kvin aktoj kaj en prozo[13] 14-a de oktobro 1670
Psyché
(Psiĥa)
Tragedio-baledo en kvin aktoj kaj en versoj 17-a de januaro 1671
Les Fourberies de Scapin
(La friponaĵoj de Skapeno)
Komedio en tri aktoj kaj en prozo 24-a de majo 1671
La Comtesse d'Escarbagnas
(La Grafino el Eskarbanjo)
Komedio en unu akto kaj en prozo 2-a de decembro 1671
Les Femmes Savantes
(Kleraj virinoj)
Komedio en kvin aktoj kaj en versoj 11-a de marto 1672
La malsanulo pro imago
(Le Malade imaginaire)
Komedio miksita de muziko kaj dancoj» en tri aktoj kaj en prozo[13] 10-a de februaro 1673
Diversaj verkoj
  • Dankado al Reĝo, 1663. En 1663, la reĝo enskribigis Molière por mil frankoj en la liston de pensioj kiujn li konsentis al literaturistoj.
  • Stancoj
  • Versaĵoj
  • Rimaĵoj
  • Al Reĝo, pri la konkero de Franĉ-Konteo
  • Soneto, al Sinjoro La Mothe-Le Vayer, pri la morto de lia filo, 1664
  • Send-letero de la antaŭa soneto
  • La Gloro de la kupolo de Val-de-Grâce, 1669
  • Raporto de la Festo de Versailles, 18-a de julio 1668. Tiu raporto estas de Michel Félibien, aŭtoro de Entretiens sur la vie et les ouvrages des plus excellents peintres anciens et modernes. Ĉiuj intermezoj estas de Molière.

Literatura polemiko redakti

Laŭ Pierre Louÿs, mem amatoro de mistifikoj (vidu genezon de Les Chansons de Bilitis), la verkoj atribuitaj al Molière estus grandparte la verko de Pierre Corneille. Li publikigis en la revuo Comœdia de la 7-a de novembro 1919 artikolon titolitan « Molière estas ĉef-verko de Corneille ». Komparante la Amphitryon de Molière kun la Agésilas de Corneille, li suspektas Molière ke li nur pruntedonis sian nomon por subskribi versojn verkitajn de Corneille. La ideo estis poste reprenita de kelkaj verkistoj: Henry Poulaille en Corneille sub la masko de Molière en 1957, la advokatoj Hippolyte Wouters kaj Christine de Ville de Goyet en Molière aŭ la aŭtoro pro imago en 1990 (el kiu ili eltiris teatraĵon: La Destino de Pierre, kreitan en 1997 en Bruselo), Dominique Labbé en la Journal of Quantitative Linguistics, n-ro de decembro 2001, la roman-verkisto Frédéric Lenormand en La Amiko de la Homaro en 1993, la dramaturgo Pascal Bancou en La Komika Falsado, teatraĵo kreita en 2000 en Théâtre de la Huchette, kaj fine Denis Boissier en La Afero Molière: la granda literatura mistifiko, en 2004.

Dominique Labbé kaj lia teamo de IEP en Grenoble, ellaboris programon de statistika studado per kiu li subtenas la tezon laŭ kiu la verkaro de Molière estis ŝuldata al Pierre Corneille.

Georges Forestier, postenulo de la katedro pri teatraj studoj de la 17-a jarcento en Sorbono, publikigis respondon al la laboroj de Labbé kie li kribras la historiajn argumentojn kiuj provas subteni la tezon de mistifikado[14]. Forestier komence observas, ke dum Molière estis vivanta, oni akuzis lin per ĉiuj malbonoj: plagiato de italaj kaj hispanaj aŭtoroj, ĉerpado el memoraĵoj disponigitaj de samtempuloj, esti kokrito, kaj eĉ ke li edziĝis kun la propra filino. Tamen, eĉ liaj plej malbonaj malamikoj neniam kontestis la patrecon de liaj sukcesoj.

Telefilmo, Le nègre de Molière, enscenigas la tezon atribuantan al Corneille la teatraĵojn subskribitajn de Molière. Tiu telefilmo estis reĝisorita de Didier Bivel, kun Yvon Back (Jean-Jacques Delorme / Corneille), Gabrièle Valensi (Séverine Liotard / Marquise du Parc), Patrick Mille (Laruelle / Molière), Sophie Broustal (Florence Delorme), François Berland (Rektoro Desmarais) kaj Souria Adele (Martine).

Reĝisorado en televido kaj kino redakti

Televido redakti

Kino redakti

En Esperanto aperis redakti

 
La mokindaj preciozulinoj, 1958.
Manuskriptoj

Recenzoj redakti

Pri Amfitriono

 
 Nova perlo pliriĉigas nian Esperantan librotrezoron. La famo de granda franca verkisto nenion perdos pro la eldono de tiu traduko, kiu estas vere majstre, kvamkam en tre simpla formo, farita. Ni kore gratulas nian Montevidean samideanon Enrique Legrand pro lia laboro, al kiu ni deziras plej bonan sukceson. 
— Belga Esperantisto n088-089 (jun-jul 1922)

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Nedeterminita naskiĝdato
  2. Molière, Prefaco al Tartuffe ou l'Imposteur
  3. La Critique de l'école des femmes, sceno 6-a
  4. Akto de bapto de Molière (originalo detruita en 1871, transskribo fare de Reverendo du Mesnil, La Famille de Molière, Parizo, 1879, p. 66): « De la sabato 15-a de januaro 1622, estis baptita Jean, filo de Jean Pouquelin, komercisto tapiŝisto, kaj de Marie Cresé, lia edzino, loĝantaj rue Sainct-Honoré. La bapto-patro Jean-Louis Pouquelin, grajno-portisto, la bapto-patrino Denis Lescacheux, vidvino de Sebastien Asselin, dumvive mastro tapiŝisto » (Madeleine Jurgens kaj Elizabeth Maxfield-Miller, Cent ans de recherches sur Molière, Parizo, SEVPEN, 1963, p. 212).
  5. Paul Lacroix|P. L. Jacob, La jeunesse de Molière, suivie du Ballet des incompatibles, pièce en vers inédite de Molière, Parizo, Adolphe Delahays, 1859, p. 52.
  6. Henri Augustin Soleirol, Molière et sa troupe, Parizo, 1858, indikas P. 2-3 diversajn hipotezojn pri la deveno de lia pseŭdonimo.
  7. Roger Duchêne, Molière, Ed. Fayard, p.312
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-14. Alirita 2010-04-13.
  9. La teksto de tiu farso estas perdita
  10. Unua spektaklo ludita de la trupo antaŭ Ludoviko la 14-a.
  11. 11,0 11,1 La teksto de ĉi tiu farso estas perdita.
  12. Akto unua kaj komenco de akto dua, la verkisto poste forlasis versojn pro tempo-manko
  13. 13,0 13,1 13,2 Krom diversaj uverturoj de baledo, en versoj
  14. Georges Forestier, « Dosiero Corneille - Molière, aŭ: De vera mistifiko al falsa scienca malkovro pri la laboroj de Dominique kaj Cyril Labbé », « Post-skribo (1-a de junio 2003) », « "Falsa atestanto"? aŭ historia falsigo? Pri la kontraŭ-veroj enhavataj en la libro de S-ro Labbé (1-a de junio 2003) », « La afero Corneille-Molière, daŭrigo de rakonto pri long-daŭra mistifiko » kaj « 90 respondoj al partizanoj de la onidira enigmo Corneille-Molière ».

Bibliografio redakti

  • Grimarest, La Vie de M. de Molière, Parizo, Le Febvre, 1705. Kritika reeldono de Georges Mongrédien, Parizo, M. Brient, 1955, kaj Slatkine, 1973.
  • A. J. Guibert, Bibliographie des œuvres de Molière publiées au XVIIe, CNRS, Parizo, 1961–1973, 2 vol. + suplementoj.
  • Madeleine Jurgens et Elisabeth Maxfield-Miller, Cent ans de recherches sur Molière, sur sa famille et sur les comédiens de sa troupe, Parizo, Naciaj Arĥivoj, 1963.
  • Dominique Lafon, Le Chiffre scénique dans la dramaturgie moliéresque, Parizo, Klincksieck, 1990 (ISBN 2760302512).
  • Patrick Dandrey, Molière ou l'esthétique du ridicule, Parizo, Klincksieck, 1992 (ISBN 2252033711).
  • Alfred Simon, Molière, Eld. Seuil, 1997, 218 paĝoj, (ISBN 13-978-2020250276)
  • Roger Duchêne, Molière, Fayard, Parizo, 1998 (ISBN 2-213-60040-6).
  • Hervé Baudry-Kruger, Molière par-derrière. Essai sur un motif du comique médical dans la tétralogie (L'Amour médecin, Le Médecin malgré lui, Monsieur de Pourceaugnac, Le Malade imaginaire), Soignies, Eld. Talus, 2007 (ISBN 2872461158).

Eksteraj ligiloj redakti