15-a de septembro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | |||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 15-a de septembro estas la 258-a tago de la jaro (la 259-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 107 tagoj restas.
Je la 15-a de septembro okazis, interalie:
EventojRedakti
- 533: Bizanca militisto Belizaro konkeris Kartagon en la batalo kontraŭ vandaloj
- 608: Bonifaco la 4-a iĝis papo
- 1339: En Varsovio finiĝis proceso - laŭ leĝo de Romkatolika Eklezio de la Papa Tribunalo - kun la Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu estis devigita redoni Kujavion kaj teritoriojn de Dobrzyń nad Wisłą (la nuna Kujavia-pomeria provinco), Chełmno kaj Michałowo kaj krome pagi altan damaĝkompenson
- 1440: Franca kavaliro Gilles de Rais, unu el la unuaj seriaj murdistoj, estis arestita akuze de episkopo de Nantes
- 1463: Dektrijara Milito: en batalo de la laguno de Vistulo pola ŝiparo de Gdańsk kaj Elbląg (25 ŝipoj) frakasis ŝiparon de la Ordeno de germanaj kavaliroj (44 ŝipoj)
- 1590: Urbano la 7-a iĝis papo
- 1682: Haleja kometo aperis - Edmund Halley malkovris ĝian periodecon kaj antaŭvidis la reaperon en 1758
- 1697: Krakovo: Aŭgusto la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Pollando
- 1762: Entronigo de Go-Sakuramachi - la lasta imperiestrino de Japanio
- 1793: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: Rusio malfondis konfederacion de Targowice (Kirovograda provinco) estiĝintan maje 1792 kiel magnata komploto kontraŭ la reformoj de Konstitucio de la 3-a de Majo, kaj samtempe fondiĝis konfederacio de Grodno, kies celo estis agnosko de la dua dispartigo de Pollando
- 1813: Pekino: sensukcesa ribelo kontraŭ Malpermesita Urbo
- 1820: En Krakovo oni komencis ŝuti holmon de Kościuszko
- 1821: Centra Ameriko: Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko (Gvatemalo, Honduro, Kostariko, Nikaragvo kaj Salvadoro) sendependiĝis de Hispana Imperio
- 1830: En Britio estis inaŭgurita unua fervoja linio en la mondo inter Liverpool kaj Manĉestro, movigata ekskluzive de vaporlokomotivoj
- 1831: John Bull, la plej malnova funkcianta vaporlokomotivo en la mondo, ekfunkciis unuafojo en Nov-Ĵerzejo
- 1835: Charles Darwin per HMS Beagle atingis Galapagojn
- 1857: Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Aglajo
- 1874: Svislando: internacia poŝta kongreso malfermiĝis en Berno, dum kiu estis kreita Universala Poŝta Unio
- 1885: Forpaso de la cirka elefanto Jumbo
- 1893: Usono: en Jersey City aperis unua gazeto en la ukraina lingvo
- 1894: Kun konkero de Pjongjango en la Unua japana-ĉina milito Japanio transprenis militan kontrolon super Koreio
- 1910: En Pachuca de Soto (Orienta Patrinmontaro) inaŭguriĝis centjara turo, pli konata kiel Monumenta Horloĝo, por memorfesti centjaran datrevenon de la Meksika Milito de Sendependeco
- Unua mondmilito:
- 1914: Germana-rusa semajna sanga batalo de Lagoregiono Mazurio finiĝis per venko de germana armeo, la rusa retiriĝis ekster Orienta Prusio - germanaj perdoj: 40 000 mortigitoj kun vunditoj, rusaj perdoj: 145 000 mortigitoj, vunditoj kaj malliberigitoj
- 1916: Pikardio: en la sanga batalo ĉe la Somme britoj unuafoje uzis tankojn - Mark I
- 1918: Batalo de Dobro Pole (Pelao) komenciĝis - Aliancitaj trupoj trapasis bulgaran defendon ĉe Makedona Fronto
- 1923: Usono: en Oklahomo estis enkondukita krizostato kiel rimedo de batalo kun teroro kaj mortigado fare de Ku-Kluks-Klano
- 1926: Pola Radio Gdańsk ekfunkciis en Libera Urbo Dancigo
- 1928: Usono: Nacia Parko Kanjono Bryce kreiĝis en Utaho
- 1935: Rasismo: en Reichstag estis voĉdonitaj kontraŭjudismaj Nurenbergaj leĝoj (senhavigo de civitaneco por judoj) - samtage proklamitaj dum kunsido de Nacisocialisma Germana Laborista Partio kun leĝo pri nova flago de Tria Regno; nacia simbolo de Germanio iĝis svastiko - nigra svastiko en la blanka rondo sur la verda fono, identa kun la flago de NGLP
- Dua mondmilito:
- 1939: La 15-a tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): Wehrmacht eniris Bjalistokon; Intelektul-kampanjo: unua amasa ekzekuto de poloj en okupata Chojnice fare de kvazaŭarmea Selbstschut, formiĝinta de germana malplimulto; reĵeto de germana atako al Modlin, kaj al dekstraflanka transvistula kvartalo de Varsovio Praga, observata de Adolf Hitler; en Cechówka, nun parto de Sulejówek, germanoj murdis ĉirkaŭ 100 loĝantojn; germanaj armeaj kaj policaj unuoj kune kun Selbstschutz murdis en ĉirkaŭajo de Medyka 500 judojn de proksima Przemyśl, en Cecylówka (proksime al Kozienice) ĉirkaŭ 70, en Mszczonów ĉirkaŭ 50, en Witków 20, en Różopol (apud Konin) 18, en Sieradz 17 (en tio 11 judojn); centraj hitleranaj regopovoj ordonis senskrupule ekspluati polajn teritoriojn; en Talino estis senleĝe internigita, kontraŭ internacia juro, la pola submarŝipo ORP Orzeł (Aglo) - post 3 tagoj fuĝis; Hitler nomumis Hans Frank ĉefo de civila administrado sur okupitaj polaj teritorioj
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Varto-Lando aperis unua numero de Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj; en Varsovio aperis konspira revuo 'Młodzież" (Junularo); kulmina tago en la batalo de Anglio super Londono kaj sud-orienta Anglio: germanoj perdis, malgraŭ forta ĉasaviadila protekto (700 ĉasaviadiloj) pli ol 60 aviadilojn kaj 80 pilotojn, RAF - 26, polaj ĉasaviadilistoj pafe alterigis 26 germanajn aviadilojn dum unu tago, 7 probable (en tio pola Skadro 303 - 15) - poste celebrata kiel la festo de Royal Air Force; Nov-Jorko: "Nowy Świat" laŭ British Press Association agnoskis onidirojn pri pafmortigo de Stefan Starzyński en la koncentrejo Dachau kaj laŭ "Economist" pri malgrandigo de la loĝantaro de Pollando pro la milito je 4 milionoj; Ŝanhajo: radiostacio XCDN (The Voice of Democracy), disaŭdiganta lunde kaj ĵaŭde po duonhore en la pola lingvo, komencis dimanĉan horan disaŭdigaĵon en la angla titolitan Inside Occupied Europe, kiun konsistigas sciigojn de Pollando, Ĉeĥio kaj Nederlando; Lvovo: kunsido de prezidiumo de la Asocio de Sovetuniaj Verkistoj de Ukrainio - kiel la unua estis akceptita komunistino Wanda Wasilewska
- 1941: Apud Kazimierz Górniczy (nun kvartalo de Sosnowiec) kaj en Biskupia Wola (proksime al Piotrków Trybunalski) germana sekureca polico pafmortigis pli ol 800 personojn; Gestapo en Lodzo de la 1-a de oktobro 1940 ĝis la 15-a de septembro 1941 arestis 3025 personojn (en tio 175 germanojn) - 370 deportis al koncentrejoj, 630 akuzis antaŭ juĝejoj, ĉirkaŭ 2 mil provizore arestis (ĝis 21 tagoj) kaj 102 pafmortigis; germanoj en Aŭŝvico kreis trudlaborejon por sovetaj militkaptitoj - trapasis ĝin pli ol 15 000 personoj kune kun poloj de aneksitaj Orientaj Limregionoj kaj enkorpigitaj al Ruĝa Armeo - travivis malmulte; 340 sovetaj militkaptitoj fuĝis apud Toruń de fervoja transporto; guberniestro Hans Frank disponis pri mortpuno, jam aplikatan) pro kaŝejoj por judoj; gvidanto de Ĉef-Fakultato de Interna Administrado de t.n. Registaro de ĜG subskribas - validan ekde la 1-a de oktobro 1941 - Dekreton pri ŝanĝo de loknomoj en Ĝenerala Gubernio, koncernanta nomojn de 28 urboj (interalie Warszawa iĝos Warschau, Kraków - Krakau, Rzeszów - Reischof, Chełm - Cholm, Częstochowa - Tschenstochau); en Berlino estis malliberigita Stepan Bandera; nokte de la 15-a/16-a de septembro Bomba Korpuso de RAF atakis Hamburgon, Bremenon, Cuxhaven kaj Wilhelmshaven
- 1942: Gestapo arestis en Lodzo de la 1-a de oktobro 1941 ĝis tiu ĉi tago pli ol 700 membrojn de la Pola Rezistomovado, el ili pafmortigis 156, krome malkovris 4 konspirajn presejojn de revuoj; germanoj likvidis geton en Gorlice; polico forveturigis de varsovia enketa malliberejo Pawiak al sia koncentrejo en Aŭŝvico 75 virojn
- 1943: Gestapo pendumis en Zagórnich, apud Andrychów, 10 personojn; britaj aviadiloj kelkfoje malsuprenĵetis en arbaroj de Grandpolujo helpon por partizanoj; soldatoj de Pola Enlanda Armeo pafmortigis en Vilno agenton de gestapo; Volinia masakro: ukrainoj murdis en Beheta apud Włodzimierz (Volina provinco) 20 polojn; Pola Rezistomovado: unua bataliono de Kamparanaj Batalionoj el distrikto Hrubieszowski (190 soldatoj) batalis kontraŭ ukraina polico kaj SS-skipoj el vilaĝoj Mieniany kaj Sahryń - oni pafmortigis 6 policanojn kaj kelkaj vundis, propraj perdoj - unu mortigito kaj 4 vunditoj; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo rekomencis atakon al Smolensk; trupoj de Centra Fronto liberigis Niĵinon; Adolf Hitler permesis al retiriĝo de Armeaj Grupoj "Sudo" kaj "Mezo"; en norda parto de Italio kreiĝis faŝisma Itala Sociala Respubliko sub germana kontrolo - sidejo de Benito Mussolini iĝis Salò apud Garda-Lago;
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): germanoj bombis en Varsovio ribelan malsanulejon troviĝanta en keloj de domo ĉe str. Boduen, en kiu 107 personoj pereis; nokte de la 15-a/16-a de septembro germanoj pafmortigis 100 personojn ĉe str. Paska, 50 ĉe str. Morawska kaj 162 vunditojn en malsanulejo ĉe str. Czerniakowska; sub falantaj muroj en kvartalo Mokotów pereis Edward Loth, anatomo kaj antropologo, doktoro pri medicino kaj filozofio, dum la ribelo deĵoranta kiel kirurgo en sanigejo; post venko de komunista Grekpopola Liberiga Armeo en la batalo de Meligalas (Mesenio), pli ol 700 militkaptitoj kun kelkaj civiluloj estis masakritaj; Londono: "Tribune" aperigis leteron de Arthur Koestler, kiu skribis, ke rilato de Rusio al la ribelo estas: unu el la plej grandaj malhonoroj de la milito, tiu ĉi hontego, kvankam farita iom alimaniere, estos taksita de estonta historiisto laŭ la sama etika mezuro, kiel Lidice; dusemajna "Polish Fortnightly Review", eldonata de Ministerio de Informado kaj Dokumentado de Pola Registaro en Ekzilo sian 100-an numeron tute dediĉis al la batalanta Varsovio; Okcidenta Fronto: en Loreno trupoj de usona 3-a Armeo liberigis Nancion, kaj kirasita divizio de la pola generalo Stanisław Maczek liberigis Genton; Molukoj: usonaj kaj aŭstraliaj trupoj grundiĝis sur okupata de japanoj Morotai; Batalo de Peleliu inter Usono kaj Japanio komencita; trupoj de la 3-a Ukraina Fronto eniris al ĉefurbo de Bulgario - Sofio; Laponia milito inter Finnlando kaj Germanio komencita
- 1946: Soveta okupado de Pollando: plotono de Rezistomovado de Pola Enlanda Armeo alveturis al Kuczbork apud Mława, ekregis super la urbeto kaj poste malarmigis lokan milicon kaj ties volontulojn
- 1946: Popola Respubliko Bulgario ekestis
- 1947: Stalinismo: komenco de 10-taga striko en Lodzo pro devigo de laboristoj al laborkonkursoj - dum manifestacioj 2 personoj pereis kaj dekkelkaj estis arestitaj
- 1949: Konrad Adenauer iĝis unua kanceliero de Federacia Respubliko Germanio
- 1950: Korea milito: usona armeo surteriĝis sur la Korea Duoninsulo
- 1959: Nikita Ĥruŝĉov kiel unua gvidanto de Sovetunio alvenis por vizito al Usono
- 1966: NASA: skipa kosma misio de Gemini 11 finiĝis
- 1971: Unua organizita ago de Greenpeace, direktita kontraŭ usonaj nukleaj testoj en Alasko
- 1973: Karolo la 16-a Gustavo iĝis reĝo de Svedio
- 1974: Antaŭurbe de Moskvo, apud la metroa stacio Belajevo okazis avangarda ekspozicio de pentristoj kontraŭaj al socialisma realismo detruita per buldozoj
- 1975: Korsiko estis dividita laŭ du departementoj: Supra Korsiko kun la ĉefurbo en Bastia kaj Suda Korsiko kun la ĉefurbo en Ajaccio
- 1981: Vanuatuo aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1988: Stanisław Skalski, la plej bona pola flug-aso de la dua mondmilito estis avancita ĝis grado de brigada generalo
- 1991: Inguŝio separiĝis de Ĉeĉenio
- 1993: Postkomunismo: lastaj unuoj de la Norda Grupo de Militistaro de Armitaj Fortoj de Rusia Federacio forlasis okupatan polan urbon Legnica
- 1994: Verĥovna Rada de Ukrainio nuligis decidon de Sebastopola municipo pri la rusa statuso de la urbo
- 1996: Itala Norda Ligo proklamis kreon de Padanio
- 1997: Domajna nomo de la usona informadika entrepreno google.com registriĝis - plej konata de la serĉilo
- 1999: Orienttimora krizo: Sekureca Konsilio de UN decidis sendi militforton al Orienta Timoro por ĉesigi perforton de indoneziaj sekurecaj taĉmentoj kaj milicoj post la referendumo pri sendependeco
- 2000: 27-a Somera Olimpiko komenciĝis en Sidnejo - ĝis 1-a de oktobro okazis 300 konkuradoj
- 2004: Halldór Ásgrímsson iĝis ĉefministro de Islando
- 2008: Borsa krizo ĉe Wall Street en Nov-Jorko komencis la financan krizon - bankrotis la kvara laŭ grandeco usona banko Lehman Brothers, fondita de judaj elmigrintoj de Germanio
- 2013: Edi Rama iĝis ĉefministro de Albanio
- 2015: En Aŭstralio ekfunkciis la registaro de Malcolm Turnbull
- 2017: Kosmosondilo de Misio Cassini-Huygens atingis Saturnon - laŭplane detruiĝis en ties atmosfero
NaskiĝojRedakti
- 973: Al-Biruni, araba sciencisto devenanta de Ĥorezmio, kontribuinta al matematiko, farmakologio, astronomio kaj astrologio, poligloto (m. 1048)
- 1254: Marko Polo, venecia komercisto kaj esploristo vojaĝinta tra la Silka Vojo (m. 1324)
- 1603: Tokugawa Yorifusa, japana daimio (m. 1661)
- 1613: François de La Rochefoucauld, franca duko, verkisto kaj filozofo (m. 1680)
- 1737: György Aranka, hungara verkisto kaj sciencorganizanto, filo de György Aranka (episkopo) (m. 1817)
- 1739: Juan de Villanueva, hispana arkitekto, reprezentanto de la hispana novklasikismo (m. 1811)
- 1756: Karl Philipp Moritz, germana verkisto de literatur-filozofia movado Sturmo kaj impeto (m. 1793)
- 1765: Manuel Maria Barbosa du Bocage, portugala poeto novlasikisma, vivanta du jarojn en barata Goao (m. 1805)
- 1787: Guillaume-Henri Dufour, svisa generalo, kunfondinto de Ruĝa Kruco (m. 1875)
- 1789: James Fenimore Cooper, usona verkisto de aventuraj romanoj el la tempo de Franc-Brita Indiana Milito, esperantigata (m. 1851)
- 1824: Joseph Hergenröther, germana kardinalo kaj historiisto (m. 1890)
- 1828: Aleksandr Butlerov, rusa kemiisto, ĉefaŭtoro de la teorio pri kemia strukturo, malkovrinto de formaldehido, okupiĝinta pri abelbredado kaj mudiumeco (m. 1886)
- 1830: Porfirio Díaz, prezidento de Meksiko, diktatoro (m. 1915)
- 1839: Georg Lunge, germana kemiisto, pliperfektiginto de produtadometodoj de natria karbonato, kloro, sulfata acido kaj nitrata acido, profesoro (m. 1923)
- 1857: William H. Taft, prezidento de Usono kaj prezidanto de Supera Kortumo de Usono, unitarismano (m. 1930)
- 1858: Jenő Hubay, hungara violonisto, komponisto, profesoro, honora membro de Hungara Scienca Akademio, filo de Károly Huber, frato de Károly Hubay (m. 937)
- 1863: Horatio Parker, usona komponisto kaj instruisto (m. 1919)
- 1865: Hendrik Bulthuis, nederlanda doganoficisto, volapukisto, esperantisto kaj romanisto, membro de Lingva Komitato, konata de siaj tri ĉefverkoj: Idoj de Orfeo troviĝanta en la "Baza legolisto" de William Auld, Jozef kaj la Edzino de Potifar kaj La Vila Mano, krome de pluraj tradukoj kiel La Leono de Flandrujo, Imperiestro kaj Galileano kaj La Malgranda Johano (m. 1945)
- 1867: Petr Bezruč, ĉeĥa poeto, filo de Antonín Vašek, kies Sileziaj kantoj estis tradukitaj al multaj lingvoj kaj de kelkaj esperantlingvaj tradukistoj (m. 1958)
- 1870: Jenő Metzler, hungara bankisto, direktoro kaj vicprezidanto de la ŝparkasejo (m. 1942)
- 1876: Bruno Walter, germana-usona dirigento kaj komponisto juddevena (m. 1962)
- 1878: Rudolf Fridrich, ĉeĥa gimnazia profesoro, tradukanto al Esperanto (i.a. de Josef Svatopluk Machar), fondinto de Esperanto-klubo en Prostějov, instruisto de Esperanto en gimnazio en Brno, kontribuanta por "La Progreso" (m. 1944)
- 1879: János Mester, hungara filozofo, universitata profesoro, prelato (m. 1954)
- 1881: Ettore Bugatti, itala inĝeniero kaj inventisto, fondinto de aŭtomobila firmao Bugatti (m. 1947)
- 1890: Agatha Christie, brita krimromanistino, kies verkoj estis tradukitaj al 45 lingvoj, enkondukinta fikciulojn Hercule Poirot kaj Miss Marple, rete legebla en Esperanto (m. 1976)
- 1894: Jean Renoir, franca reĝisoro kaj scenaristo, filo de Pierre-Auguste Renoir, konata de la filmoj Madame Bovary aŭ La reguloj de ludo (m. 1979)
- 1897: Miloš Lukáš, ĉeĥoslovaka klasika filologo, poligloto memlerninta 35 lingvojn, kaj tradukisto, esperantiginta pli ol 160 ĉeĥajn kaj 15 slovakajn poemojn enestantaj en Ĉeĥoslovaka Antologio (m. 1976)
- 1898: Jan Jacob Slauerhoff, nederlanda poeto kaj romanverkisto (m. 1936)
- 1899: Mária Bándy, hungara koreografino, konata de la libro Sikulaj dancoj (m. 1949)
- 1901: Liselotte Welskopf-Henrich, germana verkistino kaj historiistino (m. 1979)
- 1904: Umberto la 2-a, reĝo de Italio el Savoja dinastio (m. 1983)
- 1907: Fay Wray, usona aktorino rolinta en la filmo King Kong (m. 2004)
- 1907: Wacław Karłowicz, pola katolika animzorganto, kapelano de la Ribelo de Varsovio, papa ĉambelano, iniciatinta la unuan monumenton en Pollando al la viktimoj de la soveta masakro de Katin en la Tombejo Powązki en Varsovio (m. 2007)
- 1914: Adolfo Bioy Casares, argentina verkisto de filmigataj verkoj, kunlaboranto de Jorge Luis Borges (m. 1999)
- 1914: Will Quadflieg, germana aktoro, konata el la filmo Faust (m. 2003)
- 1918: Janka Földi, rumania hungara verkistino (m. ?)
- 1920: Péter Rényi, hungara ĵurnalisto, kritikisto (m. 2002)
- 1923: Endre Fejes, hungara verkisto tradukita al 30 lingvoj, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (m. 2015)
- 1925: György Feszt, rumania hungara kuracisto, filo de György Feszt (kuracisto), doktoro pri medicino, profesoro (m. 2019)
- 1928: Cannonball Adderley, usona ĵaza aldosaksofonisto el la periodo de ĵazbandetoj (m. 1975)
- 1931: Leszek Dzięgiel, pola etnologo, orientalisto, kunkreinto de Pola-Kurda Amikec-Asocio, kreinto de pola kurdologio (m. 2005)
- 1935: Zoltán Kádár, rumania hungara grafikisto, pupdizajnisto en Oradea
- 1936: Lothar Warneke, germana reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (m. 2005)
- 1938: Zsigmond Bazsó, rumania hungara ĵurnalisto, novelisto (m. 1997)
- 1938: József P. Lengyel, rumania hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1989)
- 1940: Norman Spinrad, usona verkisto de sciencfikcio
- 1941: Mirosław Hermaszewski, pola piloto, generalo kaj kosmonaŭto, savita de la Volinia masakro de poloj fare de ukrainaj naciistoj
- 1941: Viktor Zubkov, rusa ekonomikisto, ĉefministro de Rusio
- 1942: Vilmos Szabó, rumania hungara instruisto, pentristo (m. 2009)
- 1943: Éva Barabás, hungara pentristino, filino de István Barabás
- 1943: Árpád Daróczi-Szabó, rumania hungara fizikisto
- 1945: Carmen Maura, hispana aktorino, plurfoja laŭreatino de Goja-premio
- 1945: Jessye Norman, usona kantistino (drama soprano) (m. 2019)
- 1946: Tommy Lee Jones, usona aktoro, ricevinto de la Oskar-premio
- 1947: Witold Stępniewski, pola kemiisto kaj ekologo, profesoro de Teknika Universitato de Lublin kaj de AIS, direktoro de Instituto pri Protekto de Pedologio, rektoro de Internacia Kongresa Universitato dum UK 2009 en Bjalistoko, esperantisto
- 1949: Mihály Tompa Z., rumania hungara/hungara rakontisto, redaktoro
- 1954: Hrant Dink, turka ĵurnalisto armendevena, murdita (m. 2007)
- 1960: Imre Ignác Ungvári-Zrínyi, rumania hungara filozofo el Universitato de Kluĵo, fakverkisto
- 1964: Robert Fico, trifoja ĉefministro de Slovakio, membro de Komunista partio de Ĉeĥoslovakio
- 1972: Letizia Ortiz, hispana ĵurnalistino, princino de Asturio, reĝino de Hispanio
- 1973: Princo Daniel, duko de Vestrogotio, sveda trejnisto pri fizika taŭgeco
- 1973: Alyn Smith, skota politikisto, membro de Skota Nacia Partio
- 1980: Jolin Tsai, tajvana kantistino kaj dancistino
- 1984: Henry Mountbatten-Windsor, princo de Kimrio, edzo de Meghan Markle
- 1997: Łukasz Dyczko, pola saksofonisto, gajninto de la 18-a Eŭrovido-Kantokonkurso por Junaj Muzikistoj, organizata ĉiun duan jaron de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido
MortojRedakti
- 984: Edita de Wilton, anglosaksa sanktulino, filino de Edgaro (n. 961)
- 1334: Beatrica d'Este, itala nobelino de Este (n. 1268)
- 1559: Izabela, pola reĝidino italdevena, litova princino, reĝino de Hungario (n. 1519)
- 1570: Theodor Fabricius, germana teologo kaj reformisto (n. 1501)
- 1624: Nicolaus Olai Campanius, sveda sacerdoto kaj rektoro (n. 1593)
- 1690: Thomas Bartholin, la Juna, dana historiisto, naturalisto kaj antikvaĵisto (n. 1659)
- 1700: André Le Nôtre, ĝardenisto de franca reĝo Ludoviko la 14-a (n. 1613)
- 1750: Carl Theodorus Pachelbel, germana komponisto, orgenisto kaj klavicenisto de malfrua baroko, filo de Johann Pachelbel (n. 1690)
- 1816: Pál Sipos, hungara pastro, matematikisto, prifilozofia verkisto (n. 1759)
- 1859: Václav Kliment Klicpera, ĉeĥa verkisto kaj dramisto (n. 1792)
- 1862: Władysław Syrokomla, pola poeto, etnografo, publicisto kaj tradukisto de romantikisma epoko (n. 1823)
- 1869: Adolf Gyurmán, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1813)
- 1880: Robert Hodgson, kanada politikisto, juristo kaj juĝisto (n. 1790)
- 1883: Joseph Plateau, belga fizikisto, malkovrinto de fenakistiskopo (n. 1801)
- 1913: Ármin Vámbéry, hungara orientalisto kaj esploristo juddevena, fondinto de la unua katedro de tjurkologio en la mondo (n. 1832)
- 1920: Roberto Ardigò, itala filozofo, psikologo, pedagogo, sinmortiginto (n. 1828)
- 1921: Roman Ungern von Sternberg, rusa generalo, komandanto de Azia Ĉevala Divizio de Blanka Armeo en Fora Oriento, alvokanto al kontraŭjudismo, kunlaboranta kun pola vojaĝisto kaj kontraŭkomunisto Ferdynand Ossendowski (n. 1886)
- 1923: Viktor Rákosi, hungara verkisto, ĵurnalisto, membro de Societo Kisfaludy kaj de Societo Petőfi (m. 1860)
- 1933: Harald Bielfeld, germana politikisto, kunfondinto de la Muzea Societo de Arnstadt (n. 1863)
- 1945: André Tardieu, ĉefministro de Francio, kunredaktinto de la Traktato de Versajlo (n. 1876)
- 1945: Anton Webern, aŭstra komponisto de klasika muziko, membro de la Dua Viena Skolo (n. 1883)
- 1953: Erich Mendelsohn, germana ekspresionisma arkitekto (n. 1887)
- 1965: Vasilij Struve, soveta orientalisto, fondinto de skolo pri Antikva Proksima Oriento (n. 1889)
- 1971: Samu Konsza, rumania hungara folkloristo (n. 1887)
- 1973: Gustavo la 6-a Adolfo, reĝo de Svedio, spertulo pri la ĉina arto (n. 1882)
- 1980: Bill Evans, usona ĵazpianisto, komponisto kaj bandestro (n. 1929)
- 1983: Jenő Szervátiusz, rumania hungara skulptisto, patro de Tibor Szervátiusz (n. 1903)
- 1985: Nóra Polónyi, hungara historiisto, scienca kunlaboratino de la Instituto Scienca de Orienta Eŭropo (n. 1915)
- 1985: Cootie Williams, usona ritmenblusa ĵaz-trumpetisto (n. 1911)
- 1989: Robert Penn Warren, usona verkisto kaj poeto, distingita de Premio Pulitzer (n. 1905)
- 1993: Julian Semjonov, sovetia kaj rusa verkisto, scenaristo, ĵurnalisto kaj poeto, konata de filmigita romano Deksep momentoj de printempo (n. 1931)
- 1995: Ervin Dezső rumania hungara fizikisto, universitata profesoro (n. 1913)
- 1997: János Jagamas, rumania hungara muzikologo, muzikfolkloristo (n. 1912)
- 2003: Josef Hiršal, ĉeĥa poeto, tradukisto en la ĉeĥan kaj romanisto (n. 1920)
- 2005: Franko Luin, slovena-sveda grafikisto, desegnisto de tiparoj, organizanto kun sia edzino de IJK 1969, pioniro de la Esperanto-movado en interreta medio, stariginto de multaj Esperanto-retejoj kiel NUN, prizorginto de la reta biblioteko eLibrejo (n. 1941)
- 2006: Oriana Fallaci, itala ĵurnalistino kaj verkistino suferinta italan faŝismon, aŭtorino de vaste konataj intervjuoj, radikala kritikistino de islamo, komparata de ŝi kun faŝismo (n. 1929)
- 2008: Maria Wawrzyniec Rostworowski, pola pastro de mariavitismo, grafo, esperantisto, publicisto kaj ekumenisma aganto, aktivulo de Pola Esperanto-Asocio, esperantiginta kelke da verkoj de Feliksa Kozłowska (n. 1924)
- 2008: Richard Wright, brita klavaristo de angla rokgrupo Pink Floyd (n. 1943)
- 2018: Warwick Estevam Kerr, brazila agrikultura inĝeniero kaj profesoro pri genetiko kaj entomologio, esploristo de seksdetermino de abeloj (n. 1922)
- 2020: Mikola Ŝmatko, ukraina pentristo kaj skulptisto, profesoro, konata de granda marmora skulptaĵo de Dipatrino - "Sanktmontara Madono" (n. 1943)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Nacia tago en Gvatemalo, tago de la sendependiĝo (1821)
- Nacia tago en Honduro, tago de la sendependiĝo (1821)
- Nacia tago en Kostariko, tago de la sendependiĝo (1821)
- Nacia tago en Nikaragvo, tago de la sendependiĝo (1821)
- Nacia tago en Salvadoro, tago de la sendependiĝo (1821)
- Unuiĝinta Reĝlando: Battle of Britain Day - turnopunkta tago memoriganta la batalon de Anglio
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de la Doloroj de la beata Virgulino Maria (patronino de Slovakio)
- Internacia Tago de Demokratio - fiksita la 7-an de novembro 2007 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
Tagoj de semajnoRedakti
La 15-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.