Japanoj

gento deveninta de Japanio
budhismo • ŝintobudhismo • Kristanismo en Japanio

La japanoj (japane 日本人, nihonĝin) estas popolo de izolita lingvofamilio, ĉefloĝantoj de Japanio (123,6 milionoj). Japanoj loĝas ankaŭ en Usono (Kalifornio, Havaja insularo, Gvamo), Kanado, Brazilo, Palaŭo kaj Peruo. Entute estas ĉirkaŭ 125,6 milionoj da japanoj (1992).

  • Lingvo: japana.
  • Apartenas al aparta transira rasa grupo.
  • Religio: precipe ŝintoistoj kaj budhistoj, estas ankaŭ kristanoj kaj adeptoj de sinkretismaj kultoj.
Japanoj
etno
Orient-Azianoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Brazilo Brazilo 2 milionoj
Usono Usono 1,4 milionoj
Popola Respubliko Ĉinio Ĉinio 140,134
Filipinoj Filipinoj 120,000
Kanado Kanado 109,740
Peruo Peruo 103,949
Aŭstralio Aŭstralio 89,133 (2015)
Meksiko Meksiko 76,000
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Britio 66,000 (2019)
Lingvo(j)
japana, riukiua lingvaro, ajnua lingvo kaj angla
Religio
ĉefe budhismo, ŝintoismo, kristanaj minoritatoj, adeptoj de japanaj novaj religioj kaj ateismo
vdr
Japanino

Konserviĝas apartaj etnografiaj grupoj (ekz. loĝantoj de Rjukju-insularo) kun aparta kulturo - vestaĵoj, kutimoj, dialekto. Speciala etnografia fenomeno estas EtaBurakumin - posteuloj de popolo de malnoblaj profesioj, kiuj dum feŭda Japanio havis neniajn rajtojn kaj loĝis en apartaj urbetoj (kaj loĝas ĝis hodiaŭ). Ilia nombro estas ĉirkaŭ 2-3 milionoj.

Japanoj formiĝis kiel grupo de triboj dum 1-a jarmilo a.K. migrinte de la Korea duoninsulo al la Japanaj insuloj, kie loĝis Ajnoj kaj aliaj aŭstroneziaj popoloj. Dum la procezo de intermiksiĝo, la lingvo de la nov-venintoj super-regis. En 4 jc p.K. finiĝis kunmiksiĝo de antikvaj japanaj triboj kaj popoloj, kreante la unuan tutjapanan ŝtaton - la Jamato-Regno. Poste pro la izolita situo, japanoj trairis diferencan de aliaj popoloj de kontinenta Azio vojon de sia evoluo. Nur post la Dua Mondmilito okazis gravaj ŝanĝoj direkte al alproksimiĝo al moderna kulturo.

La bazo de ilia tradicia ekonomio estas riz-kulturado. Oni kulturas ankaŭ teon, legomojn, citrusojn, kaj diversajn fruktojn, kaj oni praktikas bredadon de silkraŭpoj kaj fiŝkaptadon. Modernaj japanoj laboras precipe en industrio kaj servoj, kaj loĝas en urboj.

Japanoj sin vestas laŭ eŭropa stilo, sed en hejmo aŭ dum ripozo ili portas ankaŭ nacian kostumon - kimono. Ili bone konas eŭropan kuirarton, sed multaj preferas la nacian. Nefermentita kuirita rizo estas ĉefa manĝaĵo, kiun oni manĝas per specialaj bastonetoj, nomitaj haŝioj. Spicoj kaj supoj estas tre diferencaj.

Klasika poezio, pentroarto, arkitekturo de dekoraj ĝardenoj, aranĝado de floroj - ikebana, diversaj specoj de teatro - opero noo, pupteatro bunraku, kortega teatro bugaku, templa teatro - dengaku kaj kagura, k.a. - ĉi tiu diverseco de kulturaj tradicioj prezentas originan parton de moderna kultura vivo de japanoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.