Japana lingvo

lingvo parolata en Japanio
(Alidirektita el Japana)

La japana lingvo (japane 日本語 [Nihongo] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la nacia lingvo de Japanio, de nekonata origino. Ĝia karaktero montras simplan fonologion, tre malsimplan esprimaron pri respekto kaj mildeco, kaj vortordon SOV kun postpozicioj.

Japana lingvo
日本語 [Nihongo]
natura lingvomoderna lingvo
japana lingvaro
Parolata en Japanio, Peruo, Brazilo, Usono (en Havajo), Palaŭo, Gvamo
Parolantoj 127,000,000
Skribo Miksaĵo de la Ĉina skribo kun du ĉin-derivitaj silabaroj
Lingvistika klasifiko
Japana
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Japanio, Angaur ( Palaŭo)
Reguligita de Kokugo Shingikai, Council for Cultural Affairs, Ministerio pri Literaturo kaj Scienco de Japanio, Agency for Cultural Affairs
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ja
  ISO 639-2 jpn
  ISO 639-3 jpn
  SIL JPN
  Glottolog nucl1643
Angla nomo Japanese
Franca nomo japonais
Vikipedio
vdr

Ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 128 milionoj de personoj, ĉefe en Japanio. La japana estas la ĉefa lingvo de la japanecaj lingvoj, kiuj ne estas rilataj genetike kun aliaj lingvoj, tio estas, temas pri senparencaj lingvoj.

Oni konas malmulte pri la deveno de la lingvo. Estas ĉinlingvaj tekstoj de la 3-a jarcento kiuj dokumentas kelkajn japanajn vortojn, sed la unuaj etendaj tekstoj ne aperis ĝis la 8-a jarcento. Dum la Epoko Heian (794-1185), la ĉina lingvo faris fortan influon en la vortotrezoro kaj fonologio de la malnova japana kaj de la frua meza japana. La malfrua meza japana (1185-1600) esence alproksimiĝis al la nuntempa japana. En tiu periodo eniras ankaŭ la unuaj eŭropdevenaj pruntoj. Post la fino de la izola epoko en 1853, la kvanto de pruntoj el aŭropaj lingvoj pliiĝis konsiderinde, speciale de la angla.[1]

Kvankam la lingvo mem ne havas genetikan rilaton kun la ĉina lingvo, la japana skribsistemo uzas ĉinajn karaktrojn nomitajn kanji (漢字) kaj granda parto de la vortotrezoro devenas de la ĉina lingvo. Kun kanji, la japana uzas du silabarojn: nome la hiragano (ひらがな) kaj la katakano (カタカナ). La latina alfabeto (en japana romaji) estas uzata por skribi akronimojn kaj la lingvo uzas kaj arabajn ciferojn kaj ĉinajn ciferojn.

Parencoj kaj origino

redakti

La solaj konataj parencoj de la japana estas la Rjukjua lingvaro, parolata en la Rjukjua Insularo sudokcidente de la ĉefaj insuloj de Japanio kaj ofte rigardataj kiel dialektoj de la japana. La rjukjuaj lingvoj estas nur iomete interkompreneblaj inter si, sed kune ekdisiĝis el la prajapana antaŭ unu ĝis du mil jaroj, kaj ne plu estas interkompreneblaj kun la norma japana. Tamen, la rjukjuaj neniel lumigas la praoriginon de la prajapana, kiu restas plu mistera.

Fonetike la japana similas al la Pacifikaj lingvoj kiaj la samoa aŭ la malaja, kio videblas ekzemple ĉe la malmultecon de vokaloj, sed gramatike ĝi similas plie al la altajaj lingvoj, kiaj la korea aŭ la mongola, kio videblas ekzemple ĉe la vortordo aŭ la postpozicioj. Por kongruigi ambaŭ hipotezojn, aperis tria skolo kiu proponas, ke dekomence loĝis en Japanio popolo kun sudmara lingvo kaj poste ĝi estis invadita de popolo kun altaja lingvo. Ĉiukaze grava elemento kiu estas la vortotrezoro rilatas al neniu relative proksima lingvo.[2]

Geografia distribuado

redakti
 
Etendo de la japana lingvo.

La japana estas disvastigita plejparte, kiel logiko, en Japanio, kie ĝi estas parolata de la plej granda parto de la loĝantaro, dum kiel en ĉiu lando estas ankaŭ alilingvaj komunumoj kaj familioj. Sed krome estas ankaŭ francaj komunumoj de japanaj enmigrantoj en Havajo kiu same uzas la japanan (pli ol 250 000, nome la 30% de la totala loĝantaro), en Kalifornio (Usono) ĉirkaŭ 300 000; en Brazilo ĉirkaŭ 400 000 kaj fravaj nombroj ankaŭ en Argentino kaj en la marbordo de Peruo, same kiel en aliaj mondopartoj. En la iamaj japanaj kolonioj en la mondoregiono Pacifiko, nome Koreio, Manĉurio (Ĉinio), Guamo, Tajvano, Filipinoj, Marŝaloj kaj Palaŭo, la japana estas konata ankaŭ de maljunuloj kiuj kiam ili estis junaj ricevis truditan lernejan instruadon en la japana. Tial, la plimulto de tiuj konantoj de la japana preferas ne uzi ĝin, ĉar tio estus memoro de la milita kaj kolonia epoko.

Geografiaj kaj dialektaj variaĵoj

redakti
 
Variaĵoj de la japana kaj de la Rjukjua lingvaro en la insuloj de la sudo de Japanio.

Oni parolas dekojn da dialektoj en Japanio. Tia abundo rilatas al pluraj faktoroj, kiel la tempoperiodo en kiu la japana insularo estis loĝata, la montara tereno de la insularo kaj la longa historio de izolado kaj ekstera kaj interna ene de Japanio. La diversaj dialektoj tipe diferencas laŭ variaĵoj pro tona akcento, fleksia morfologio, vortotrezoro kaj uzado de partikloj. Kelkaj dialektoj diferencas eĉ pro la serioj de vokaloj kaj konsonantoj, kvankam tio maloftas.

La ĉefa distingo en la japanaj akĉentoj estas inter la tipoj de Tokio (東京 式, Tōkyō-shiki) kaj la tipoj de Kioto-Osaka (京阪 式, Keihan-shiki). Ene de ĉiu tipo estas kelkaj subdividoj. La dialektoj de tipo Kioto-Osaka estas en centra regiono, proksimume formataj de la regionoj Kansajo, Ŝikokuo kaj okcidenta Hokuriku.

La dialektoj de periferiaj regionoj, kiel ĉe Tohoku kaj Kagoŝimo, povas esti nekompreneblaj por la parolantoj de aliaj partoj de la lando. Estas ankaŭ kelkaj lingvaj insuloj en montaraj vilaĝoj aŭ isolaj insuloj, kiel ĉe la insulo Hachijō-jima, kies dialektoj devenas de la orienta dialekto de la malnova japana. La dialektoj de la regiono Kansajo estas parolataj aŭ konataj de multaj japanoj, kaj la dialekto de Osaka aparte estas asocia kun komedio. La dialektoj de Tōhoku kaj de la nordo de Kantō estas asociaj kun tipaj regionaj agrikulturistoj.

 
Trafiksekurecaj avertoj en signaloj en Kin, Okinavo, skribitaj en japana (centro) kaj okinava (maldekstre kaj dekstre).

Rilate al la Rjukjuaj lingvoj, kiujn oni parolas en Okinavo kaj la Insuloj Amamioj (administracie parto de Kagoŝimo), la japana registaro subtenas la politikon ke ĉiuj Rjukjuaj lingvoj estas simple «dialektoj de la japana», spite la fakton ke ili estas sufiĉe diferencaj, pro kio ne konvenas konsideri ilin simple kiel branĉo apartigita de la japana lingvofamilio; ne nur ĉiu el tiuj lingvoj estas nekompreneblaj por la parolantoj de japana, sed eĉ la plimulto el ili estas nekompreneblaj ankaŭ de tiuj kiuj parolas aliajn Rjukjuajn lingvojn. Sed, kontraste kun la lingvistika vidpunkto, multaj normalaj japanoj tendencas konsideri la Rjukjuajn lingvojn nur kiel dialektoj de la japana. Ŝajne ankaŭ la imperia kortego parolis nekutiman variaĵon de la tiama japana.[3] Plej probable temas pri la parolata formo de la klasika japana lingvo, kies skribmaniero hegemoniis dum la Epoko Heian, sed ekdekadencis fine de la Meiĵi-epoko.[4] La Rjukjuaj lingvoj estas parolataj nur de iom post iom pli malgranda nombro de maljunuloj, pro kio la Unesko klasigis ilin kiel "en danĝero de formorto", ĉar ja ili povus malaperi ĉirkaŭ la jaro 2050. La junuloj uzas ĉefe la japanan kaj ili apenaŭ povas kompreni la Rjukjuajn lingvojn. La japana de Okinavo (distingenda disde la rjukjua Okinava lingvo) estas variaĵo de la normiga japana influita de la Rjukjuaj lingvoj. Ĝi estas la ĉefe dialekto kiun parolas la junuloj en la Rjukju-insularo.[5]

La moderna japana ĝeneraliĝis en la tuta lando (inklude ĉe la Rjukju-insularo) pro la disvastigo de la edukado, la amaskomunikiloj kaj la pliigo de la moveblo ene de Japanio, krom pro la ekonomia integriĝo.

Fonetiko

redakti
 
Vokala trapezo de la japana lingvo.

La bazon de la japana fonologia sistemo bone modelas la kana-skribo (vidu supre), kiu notas silabojn konsistantajn el konsonanto kaj vokalo. Aldone ekzistas la silabferma (n).

Ankaŭ sola vokalo sen konsonanto povas konsistigi silabon.

Pri la prononco estas regionaj diferencoj interne de Japanio.

Vokaloj

redakti

Simile kiel Esperanto la japana havas kvinpartan vokalan sistemon; la kvin vokalojn oni laŭ IFA transskribas kiel /a/ /e/ /i/ /o/ /ɯ/. La unuaj kvar estas similaj al la esperantaj, sed /a/, /e/ kaj /o/ havas ferman kaj malferman variaĵon depende de la longeco. La sonon /ɯ/ oni produktas prononcante "u" sen rondigi la lipojn.[6]

Konsonantoj

redakti

La konsonantoj, kiuj formas la unuan parton de la silaboj, estas principe 14, sed ne ĉiu okazas kombine kun ĉiu vokalo. Aldone ekzistas moligitaj variaĵoj kun "j"-sono inter konsonanto kaj vokalo, tamen nur kun la vokaloj /a/, /o/ kaj /u/, kaj ne kun la konsonantoj ŭ kaj, evidente, j. La kombinoj "ji" kaj "je" ne ekzistas, kaj "ŭ" ekzistas nur kombine kun "a" ( = ŭa); signo por "ŭo" ekzistas (), sed ĝi estas prononcata "o" kaj markas, kiel postpozicio, la akuzativon.

La vokaloj influas la prononcadon de la (antaŭa) konsonanto, ekzemple jene:

  • Antaŭ "i" la konsonanto "s" estas prononcata kiel "ŝ" (sa / ŝi / su / se / so), kaj "t" estas prononcata kiel "ĉ".
  • Antaŭ "u" la konsonanto "t" estas prononcata kiel "c" (ta / ĉi / cu / te / to), kaj "d" estas prononcata kiel "z".
  • Antaŭ "u" la konsonanto "h" estas prononcata kiel "f" (ha / hi / fu / he / ho).
  • Kaj tiel plu.

Tiaj apartaĵoj estas grava diferenco inter la transliteradsistemoj Hepburn (kiu notas ilin) kaj Kunrei (kiu ignoras ilin). Vidu malsupre ĉe skribo.

Gramatiko

redakti
 
Japana gramatiko (日本語文法 nihongo bunpou) en japana.

La japana estas lingvo de la speco SOV (subjekto-objekto-verbo). Kutime por tia lingvo, ĝi havas neniujn prepoziciojn, kiel la hindeŭropaj lingvoj, sed postpoziciojn kiuj troviĝas post la modifato. La substantivo ne fleksiiĝas, sed ĝin sekvas postpozicio por montri la frazrolon. Simile al la ĉina kaj la korea lingvoj, la plurnombro estas nedeviga. La verbo fleksiiĝas laŭ finiteco, neeco, kaj mildeco. Adjektivoj en la japana estas stataj verboj.

La japana estas aglutina lingvo kiu kombinas diversajn lingvajn elementojn en simplaj vortoj. Ĉiu de tiuj elementoj havas fiksan signifon kiu povas ekzisti aparte. La japana estas preskaŭ ekskluzive sufiksuzanta, havante malmultajn prefiksojn, kiel por ekzemplo, la honoraj o-(お), go- (ご), pro kio la nuraj procezoj por la formado de vortoj estas la kunmetado kaj la derivado pere de sufiksoj.

Kelkaj gravaj trajtoj estas jenaj:

  • La gramatika strukturo estas SOV (subjekto-objekto-verbo) kaj uni uzas postpoziciojn anstataŭ prepoziciojn.
  • Ne ekzistas artikolo, nek gramatika genro (maskulino/femenino), nek deviga nombro kaj la kazo estas indikata pere de klizaĵoj.
  • Ne estas etenda la nocio de pluraleco. Ĝenerale, oni ne uzas pluralon, sed anstataŭe la pluralecon de la subjekto kaj de la objekto oni deduktas pro la kunteksto. Tamen, la sufikso -taĉi, inter aliaj, indikas la ideon de pluraleco (por ekzemplo, ŭataŝi, 私 (わたし?), [wɑ˩tɑɕi˩] = 'mi'; ŭataŝi-taĉi (私達 (わたしたち?), [wɑ˩tɑɕi tɑ˥tɕ(i)˩] = 'ni'), kaj foje oni povas duobligi vorton samcele (por ekzemplo, el la iama pronomo de unua persono ŭare, 我 [wɑ˥ɾe˩], oni formas per duobligo -pere de la signo nomita kurikaeŝi- ŭareŭare, 我々 [wɑ˩ɾewɑ˥ɾe˩], nome alia formo ekstreme formala por diri 'ni'). La duobligo de kanji postulas foje aldoni la markilon nigori (濁り「にごり」 [nʲi˩ŋo˥ɾi˩]), por ekzemplo hito (人 (ひと?) [ɕ(i)˩to˥]) = 'persono', hitobito (人々 (ひとびと?) [ɕ(i)˩to˥bito˩]) = 'personoj'.
  • Ne ekzistas la tenso futuro. La verbaj tensoj estas pasinto kaj estanto (tiu lasta uzata ankaŭ por agado enkadritaj en la futuro). La futuroon oni deduktas pere de la uzado en la frazo de vortoj kiel «aŝita» (明日 (あした?) [ɑ˥ʃ(i) tɑ˩]) = «morgaŭ».
  • En japana mankas aŭtentaj pronomoj, ĉar la formoj nomitaj «pronomoj» ĉiam havas lekskikan enhavon kaj ne estas nur gramatikaj partikloj sensignifaj. Kongrue kun tio, la verboj estas esence senpersonaaj kun especialaj formoj. La verbaj adjektoj havas unusolan formon.
  • El vidpunkto de sintakso en japana mankas funkciaj kategorioj, nome gramatikaj morfemoj.[7]
  • Por esprimi kvantojn oni uzas helpilojn nomitajn "nombraj klasigiloj" (kalkuliloj), dum en eŭropaj lingvoj sufiĉas uzi la numeralon sekvitan de la kalkulita objekto, por ekzemplo: tri libroj. Tiel en la japana, por ekzemplo, por kalkuli malgrandajn animalojn, oni uzas la kalkulilon «-hiki» (匹), por longaj objektoj (por ekzemplo, krajono) oni uzas la kalkulilon «-hon» (本 [ho˥ŋ]), por maŝnoj (inklude elektronikaj aparatoj) oni uzas «-dai» (台 [dɑ˩i]), ktp. Tiuj klasigiloj povas ŝanĝi sian prononcon laŭ la kalkulita kvanto (por ekzemplo, 1 malgranda animalo = ippiki [ippi˥ki˩], 2 malgrandaj animaloj = nihiki [ni˥ɕiki˩], 3 malgrandaj animaloj = sanbiki [sɑm˥biki˩], etc.).
  • Ekzistas du tipoj de adjektoj. La unua tipo estas tiu de la «ikeiyōshi» (い形容詞?) [i˥keː˩joː˥ʃ(i)˩] ('adjektoj en i') kiu finiĝas en la vokalo i (い), kun kelkaj esceptoj kiel «kirei»(奇麗 (きれい?) [ki˥ɾeː˩], 'bela'), «kirai»(嫌い (きらい?) [ki˩ɾɑ˥i˩], 'malaminda') kaj («yūmei» (有名?) [jɯː˩meː˥˩], 'fama'), kiuj apartenas al la dua grupo spite sian finaĵon en «i» La konjugacio de la い形容詞 modifas la finan «i» al finaĵo kiu determinas la verban tenson kaj ties pozitiva aŭ negativa karaktero. Por ekzemplo, adjekto kiel («yasui» (安い?) [jɑ˩sɯ˥i˩], 'estas malmultekosta'), formas la neadon pere de la finaĵo -kunai (くない), kaj rezultas jene: («yasukunai» (安くない?) [jɑ˩s(ɯ)kɯnɑ˥i˩], 'ne estas malmultekosta'). Sammaniere, la formo en pasinta tenso anstataŭas la finaĵon de «yasui» per «yasukatta» (安かった?) [jɑ˩s(ɯ)˥kɑ˩ttɑ], 'estis malmultekosta'. Pri la negativo de la formo en pasinto, oni anstataŭas la finan i de la finaĵo kunai per katta, kio rezultas en kunakattayasukunakatta» (安くなかった?)) [jɑ˩s(ɯ)˥kɯnɑkɑ˩ttɑ], 'ne estis malmultekosta'. Oni kreas tiel modelon: yasui - yasukatta - yasukunai - yasukunakatta. Observante la formadon de la negativa pasinta tenso de tiuj adjektoj, oni observas trajton de la aglutina karaktero de la japana: la finaĵo -kunai, ĉar finas en -i, iĝas nova adjekto, kiu povas esti konjugaciita en pasinta tenso -kunakatta.
  • La alia tipo de adjekto estas la nomita «nakeiyōshi» (な形容詞?) [nɑ˥keː˩joː˥ʃ(i)˩] ('adjektoj en na'). Por aligi ilin al substantivo necesas la partiklo na (な) (de tie ties nomo), diference disde la antaŭaj kiuj povas esti uzataj sen ajna partiklo apud substantivo. La «nakeiyōshi» kutime ne finiĝas en «i» krom esceptoj kiel tiuj jam menciitaj (kirei, kirai, yūmei, kaj aliaj). Por konjugacii, oni uzas la finaĵon kiu indikas ĉu ĝi estas pozitiva aŭ negativa kaj ankaŭ ĝian tensecon. Por ekzemplo («shizuka» (静か?) [ʃi˥zɯkɑ˩], 'trankvila'), por indiki ĝian negativan oni aldonas la «ja arimasen» (じゃありません?) [dʑɑ˩ ɑɾi˥mase˩N] en neformala registro aŭ «dewa arimasen» (ではありません?) [de˩wɑ ɑɾi˥mase˩N] en formala registro, speco de 'ne estas'. Noto: じゃありません(Ja arimasen) kaj ではありません (dewa arimasen) pronunceblas じゃありまへん (Ja arimahen) kaj ではありまへん (Dewa arimahen) respektive. Ekzemploj de adjektoj ikeiyōshi kaj nakeiyōshi estas jenaj:
    • Pozitiva
今日は暑日です。
きょうはあつひです。
Kyō wa atsui hi desu.
'Hodiaŭ estas varma tago'.
みさえさんはきれい人です。
みさえさんはきれいひとです。
Misae-san wa kireina hito desu.
'La sinjorino Misae estas bela persono'.
    • Negativa
この本はそんなに高くないです。
このほんはそんなにたかくないです。
Kono hon wa sonna ni takakunai desu.
'Tiu libro ne estas tiom multekosta'. Noto: Se oni deziras aspekti neformale, です desu (verbo esti) estas ŝanĝenda per (da).

Vortprovizo

redakti

La japana entenas multege da vortoj pruntitaj el la ĉina lingvo tra la jarcentoj.

Eĉ la bazaj numeraloj estas ĉinaj:

iĉi, ni, san, ŝi, go, roku, ŝiĉi, haĉi, kju, ĝu (unu, du, …, dek)

Ili ekzistas paralele kun la indiĝenaj numeraloj:

hitocu, hutacu, miccu, joccu, icucu, muccu, nanacu, jaccu, kokonocu, to (unu, du, …, dek)

Ekde la 16-a jarcento la japana pruntas vortojn ankaŭ el la eŭropaj lingvoj. Dekomence el la portugala kaj la nederlanda, kaj nuntempe precipe el la angla. La uzon de la angla kiel fonto de novaj vortoj helpas tio, ke de kelkaj jardekoj preskaŭ ĉiu japana lernanto studas la anglan dum kelkaj jaroj. Tial, angleca neologismo estas sufiĉe komprenata por fariĝi ofte uzata.

Eble pro la longdaŭra uzo de la ĉina skribsistemo, japanaj vortegoj kutime mallongiĝas al aĵoj de kvar moraoj: pāsonaru konpyūta (el angla "personal computer") → pasokon

Skribo

redakti

La japana skribiĝas per kvar (iomete ankaŭ kvin aŭ ses en specialaj cirkonstancoj) diversaj skribsistemoj:

  • Ĉinaj signoj (kanji): signoj pruntitaj el najbara Ĉinio ekde proksimume la kvina jarcento. La ĉinaj signoj ofte prononciĝas plurmaniere, ĉar ili estis pruntataj kaj laŭ signifo, kaj laŭ sono, kaj por ĉindevenaj pruntvortoj. Inter 1981 kaj 2010 ĉiuj japanaj infanoj devis lerni 1945 normigitajn ĉinajn signojn; nun ili devas lerni 2136. Ankaŭ miloj da pliaj ekzistas. En 1946 Japanio reformis la signojn, ĝenerale simpligante ilian formon.
  • Rondaj kanaoj (hiragana): signoj, kiuj reprezentas silabojn, aŭ pli precize moraojn. Ili baziĝas sur kursivaj formoj de ĉinaj signoj. Oni skribas per ili gramatikajn finaĵojn kaj postpoziciojn, kaj japanajn vortojn por kiuj ne ekzistas (normigitaj) ĉinaj signoj.
  • Strekaj kanaoj (katakana): signoj, kiuj same reprezentas moraojn, sed kiuj baziĝas sur simpligitaj pecoj de ĉinaj signoj. La du kana-sistemoj nombriĝas je po 46 simboloj. Oni uzas strekajn kanaojn precipe por skribi moderntempajn pruntvortojn, fremdlingvajn nomojn, kaj onomatopeojn.
  • Latinaj literoj (rōmaji): Oni ankaŭ povas skribi la japanan per la latina alfabeto. Tia skribo uziĝas precipe en dokumentoj, vojmontriloj, kaj lernolibroj por fremdlingvanoj. Ne ekzistas unusola ĉie-uzata latinliteriga sistemo. Tial uzi latinajn literojn senerare povas esti iom malklara afero. Ĉi tie prezentiĝas latinliterigo pli-malpli laŭ la oficiala sistemo Kunrei (japane 訓令, «direktivo») aŭ Monbusyo (japane 文部省, «kultura ministerio»), sed ankaŭ plejofte uzata estas la Hepburn-a sistemo. La sistemo Kunrei estas malofte uzata eĉ en Japanio, ĉar ĝi estas malfacile legebla por neparolantoj de la japana: ankaŭ la oficialaj retejoj de la japana registaro uzas la hepburnan. Tamen, Kunrei estas pli konciza ol la sistemo Hepburn, kaj tial estas ĝenerale uzata por klavarumado en la japana en komputiloj. La vorto «mi» estas skribita watashi laŭ la sistemo Hepburn, kaj watasi per la latinigo Kunrei, kaj prononciĝas ŭataŝi.
  • arabdevenaj nombrosimboloj, sed la japana skribo ankaŭ uzas la ĉinan nombrosimbolaron.

Ofte oni apudigas al maloftaj ĉinaj signoj silabajn kanasignojn por indiki la prononcon; tio nomiĝas furigana, speco de tipo ruby. Kun vertikala tekstdirekto, furigana kutime situas sur la dekstra flanko de la teksto, tamen kun horizontala direkto supere.

 
Jen la bazaj signoj de la ronda kaj la streka kanaaroj (kun latinliteraj prononcindikoj)

En la du kana-sistemoj la voĉajn konsonantojn g, z, d oni distingas disde la senvoĉaj k, s, t per duoblaj streketoj ĉe la supra dekstro de la kana-signo. b samamaniere distingiĝas de h (kiu en la antikva japana lingvo estis sono pli simila al f). p distingiĝas de b per anstataŭigo de la streketoj per cirkleto.

En la japana skribsistemo oni ne disigas vortojn per spaco, krom en libroj por infanoj kaj alilandaj lernantoj.

Ekzempla teksto

redakti

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, artikolo 1: すべての人間 (にんげん)は、 ()まれながらにして自由 (じゆう)であり、かつ、尊厳 (そんげん)権利 (けんり)とについて平等 (びょうどう)である。人間 (にんげん)は、理性 (りせい)良心 (りょうしん)とを (さず)けられており、 (たが)いに同胞 (どうほう)精神 (せいしん)をもって行動 (こうどう)しなければならない。

Transskribado Hepburn: Subete no (Ĉiuj) ningen (homoj) wa ((temo)), umare nagara ni shite (denaske) jiyū de ari (liberas), katsu (kaj), songen (digno) to ((kaj)) kenri (rajto) to ((kaj)) ni tsuite ((pri)) byōdō de aru (egalas). Ningen (la homoj) wa ((temo)), risei (racio) to ((kaj)) ryōshin (konscienco) to ((kaj)) wo ((akuzativo)) sazukerarete ori (estas donataj), tagai ni (unu la alian) dōhō no (frateca) seishin (spirito) wo ((akuzativo)) motte (havante) kōdō shinakereba naranai (devas agi).

Japandevenaj Esperantaj vortoj

redakti

aikido, animeo, bokeo, bonzo, cunamo, ĉanojo (tradicia te-ceremonio), daimio, eno, goo, hajko, harakiro (harakiri, honora sinmortigo de samurajo), haŝioj (manĝbastonetoj), hibakuŝo, hikikimorio, ĵudo, kamikazo, karaokeo, karateo, katano, kimono, mangao, ninĵo, Nipono (sinonimo de "Japanio"), noo, origamio, sakeo, samurajo, sorobano, sudoko, sumoo, suŝio, sojo, ŝamiseno, ŝinkanseno, ŝintoo, ŝogio, ŝoguno, tatamo, tankao, tofuo, tokusacuo, udonoj (nudeloj), utao, zorioj, zumioj.

Triviale:

redakti

En la japana lingvo dankon signifas peniso. Kelkaj japanaj esperantistoj – specife virinoj – malŝatas diri la vorton, do ili anstataŭe diras dankas.

Vortaro

Nuntempaj japanaj vortoj kaj esprimoj en Esperanto / Esuperanto gendai yoogo-shuu, Yamakawa Syuiti, Lerniloj, vortaroj, Yamakawa Syuiti, 2023. Listo de pli ol 12 000 japanaj vortoj kaj esprimoj, kun Esperantaj ekvivalentoj plejparte ĉerpitaj el retejoj[8].

Japana kulturo pere de japanaj vortoj

redakti
  • Ĝohacu, japana nomo por la fenomeno de malaperantaj homoj kiuj intence decidis forlasi siajn antaŭajn vivojn kaj malaperi en anonimecon.
  • Hitori-Bocchi (patrina animo sole)[9] pri la koncepto de hikikomori (homoj kiuj restas konstante endome), fraŭloj, kiuj spertas malfacilaĵojn por akiri rendevuon kaj tagmanĝas en la necesejo por eviti kolegojn.
  • Ikebano, (japane 生花 aŭ 生け花, laŭvorte vivantaj floroj) estas la arto japandevena aranĝadi florojn. Temas pri tradicia arto, ankaŭ nomata kado (jap. 華道, t.e. la vojo de la floroj); ĝi estas kiel riĉa, tiel ankaŭ kompleksa, kaj estas praktikata ankoraŭ nuntempe.
  • Ikigajo, koncepto pri io kiu donas al homo celon, rezonon por vivi plene.
  • Origamio (折り紙), foje nomata origamo, estas tradicia japana arto de paperfaldado. Oni uzas paperfolion kaj faldas el ĝi figuron, sen tondi la materialon. La figuroj povas esti bestoj, (ankaŭ homoj), transportoj, abstraktaj figuroj, ktp... la vorto venas de la japana oru, faldi, kaj kami, papero.
  • Orizuru (japane: 折鶴, faldita gruo) estas eble la plej konata origamiaĵo en Japanio. La gruo estas bona aŭguro en la japana kulturo. Legendo diras, ke tiu kiu faldos mil paperajn gruojn realigos koran deziron.
  • Vabi sabi, japana estetika filozofio, kiu enfokusas la akceptadon de la pasemeco.
  • Kincugi (ankaŭ kintsugi aŭ ora riparo) estas japana kutimo pli ol 400 jaraĝa. Ekzemple, kiam argila poto falas sur la plankon, tiam vi ne ĵetas la pecojn en la rubon sed prenas ilin kaj riparas la poton kun ora gluo. Malantaŭ ĉi tio estas grava ideo: Se vi ame prizorgas erarojn aŭ difektojn, io tre bela povas ekesti[10].
  • Kuki-o-jomukūki o yomu (空気を読む, くうきをよむ), signifas 'povi legi la etoson' kaj necesa por ĉiuj situacioj, por ke ĉies sentoj estu konsiderataj antaŭ ol individuo prenas decidon[11].
  • Tokidoki ( japana por "foje") estis dokumenta serio pri Japanio por la nederlanda televido[12]. Surbaze de japanaj vortoj, Paulien Cornelisse esploris la japanan kulturon kaj socion. Jen ekzemploj:
  • Jugen (senti sin unu kun la naturo)[13] pri ŝintoismo, ĉerizfloroj, musko, naturaj katastrofoj kaj malstreĉiĝo en la arbaro.
  • Otenba (ribelema)[14] pri ribelemaj virinoj kiuj spektas pornaĵon, faras rakugo-teatron aŭ portas kawaii (ĉarmajn Lolita-vestaĵojn) aŭ kimonojn.
  • Giri' (ŝuldi unu la alian)[15] pri la rigide naciisma Japanio
  • Mono no aware ('la beleco de pasemeco' aŭ 'nenio estas konstanta kaj tio estas malĝoja kaj ĝoja samtempe')[16] pri maljunuloj en forlasitaj vilaĝoj kaj apartamentoj.
  • Rei-Wa (ĝoja harmonio)[17] pri la nova imperiestro, la teo-ceremonio kaj la malapero de la naturo pro la multaj betonaĵoj.
  • Tatemae (ŝajnigante esti diferenca de kio vi fakte estas)[18] pri via vera naturo, la punka sceno, plorterapia sesio kaj japana etiketika kurso.
  • Genki (vivenergio)[19] pri la sekreto de maljuniĝo, memmortigo pro la alta laborŝarĝo kaj junuloj, kiuj interŝanĝas la okupatan urbon kontraŭ la trankvilo de la rizkampoj.

Referencoj

redakti
  1. (3a de majo 2015) «El inglés y su influencia en Japón - ¿Japoneses hablando inglés?». skdesu.com. Konsultita la 20an de aŭgusto 2023.
  2. Por la tuta paragrafo vidu Naokazu Kawasaki, Kelkaj aspektoj de la japana ilngvo, Esperanto, UEA, julio 1965.
  3. Komentoj de George Kizaki en Stuky, Natalie-Kyoko. "Exclusive: From Internment Camp to MacArthur's Aide in Rebuilding Japan". The Daily Beast. Alirita la 4an de oktobro 2015.
  4. Coulmas, Florian (1989). Language Adaptation. Press Syndicate of the University of Cambridge. p. 106. ISBN 978-0-521-36255-9.
  5. Patrick Heinrich. "Use them or lose them: There's more at stake than language in reviving Ryukyuan tongues". The Japan Times. Arkivita de la originalo la 7an de januaro 2019. Alirita la 24an de oktobro 2019.
  6. Naokazu Kawasaki, Kelkaj aspektoj de la japana lingvo, Esperanto, UEA, julio 1965.
  7. Fukui, Naoki kaj Margaret Spears (1986): «Specifiers and projections» MIT working papers in Linguistics, 8, pp. 128-172.
  8. (eo, jp) Yamakawa Syuiti, Nuntempaj japanaj vortoj kaj esprimoj en Esperanto / Esuperanto gendai yoogo-shuu, Libroservo de UEA, 2023
  9. (nl) Hitori-Bocchi, VPRO, la 17-an de majo 2020.
  10. (nl) Eefje Vanpoucke, Een land met stilte, licht en respect (Lando kun silento, lumo kaj respekto), Wablief, la 21-an de julio 2021.
  11. (en) Blogo Japana lingvo kaj kulturo
  12. (nl) Kiel pri Tokidoki?, VPRO , la 11-an de septembro 2018
  13. (nl) Yugen, VPRO, la 16-an de septembro 2018
  14. Otenba, VPRO, la 23-an de septembro 2018.
  15. (nl) Giri, VPRO, la 30-an de septembro 2018.
  16. (nl) Mono no aware, VPRO, la 7-an de oktobro 2018.
  17. (nl) Rei-Wa, VPRO , la 24-an de majo 2020.
  18. (nl) Tatemae, VPRO, la 31 de majo 2020.
  19. (nl) Genki, VPRO, la 7-an de junio 2020.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Literaturo

redakti
  • Yamasaki Seikô, Enkondukon en la japanan, eld. Fonto, Brazilo, 2002. Ankaŭ en Heroldo de Esperanto, p. 3, n-ro 14 (2026), 13 oktobro - 2 novembro 2002.
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/09, paĝo 20: La japana verkita de Bradley Kendal.* Monato, internacia magazino sendependa, numero 1994/10, paĝo 21: Du ortografioj verkita de Yamasaki Seikô.