Korea lingvo

lingvo parolata en Nord-Koreio kaj Sud-Koreio
(Alidirektita el Korea)

La korea lingvo (koree: 한국어/조선말; vidu malsupre) estas la oficiala lingvo de Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. Ĝi estas ankaŭ unu el la du oficialaj lingvoj en la Korea Aŭtonoma Prefektujo Janbiano en Ĉinio. Ĉirkaŭ 80 milionoj da koreoj parolas la korean lingvon, kun grandaj grupoj en diversaj postsovetiaj ŝtatoj, kaj ankaŭ en diasporo en Ĉinio, Aŭstralio, Usono, Kanado, Brazilo, Japanio, kaj pli lastatempe, Filipinoj.

Korea lingvo
한국어, 조선말
Hangugeo, Chosŏnmal
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
korea lingvaro
Parolata en Sud-Koreio, Nord-Koreio, Ĉinio
Parolantoj 77 300 000 [1]
Skribo Ekskluziva uzo de Hangul (Nord-Koreio), miksaĵo de Hangul kaj Hanja (Sud-Koreio), aŭ Cirila alfabeto (malpli uzata en Goryeomal)
Lingvistika klasifiko
Neklasifikita: eble membro de la altaja lingvarolingvo izolita
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Sud-Koreio,  Nord-Koreio
Reguligita de Sud-Koreio:
Gungnip-gugeowon (Nacia Instituto de la Korea Lingvo,
국립국어원)

Nord-Koreio:
Sahoe Kwahagwŏn Ŏhak Yŏnguso
(사회 과학원 어학 연구소)

Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ko
  ISO 639-2 kor
  ISO 639-3 kor
  Glottolog kore1280
Angla nomo Korean
Franca nomo coréen
Vikipedio
vdr

La genealogia klasifiko de la korea lingvo estas debatata. Multaj lingvistoj konsideras ĝin membro de la altaja lingvaro, sed iuj konsideras ĝin esti izolita lingvo. Ĝi estas aglutina en ĝia morfologio kaj SOV (subjekto-objekto-verbo) en ĝia sintakso, kiu similas al la japana kaj vjetnama lingvoj. La korea lingvo estis influita de la ĉina lingvo en la formo de koreaj vortoj. Indiĝenaj koreaj vortoj konsistigas proksimume 35% de la korea vortostoko, dum ĉirkaŭ 60% devenas de ĉinaj vortoj. La restantaj 5% venis kiel pruntvortoj el aliaj lingvoj, 90% el kiuj estas el la angla.

Nomoj redakti

La koreaj nomoj por la lingvo estas bazitaj sur la nomoj por Koreio uzataj en Nord-Koreio kaj Sud-Koreio.

En Nord-Koreio kaj Yanbian en Ĉinio, oni plejofte nomas la lingvon Chosŏnmal (조선말; kun Hanja: 朝鮮말), aŭ pli formale, Chosŏnŏ (조선어; 朝鮮語).

En la Respubliko de Koreio (Sud-Koreio), oni nomas la lingvon Hangungmal (한국말; 韓國말), aŭ pli formale, Hangugeo (한국어; 韓國語) aŭ Gugeo (국어; 國語; laŭvorte "nacia lingvo"). estas foje familiare nomita Urimal ("nia lingvo"; 우리말 en unu vorto en Sud-Koreio, 우리 말 kun spaco en Nord-Koreio).

Aliflanke, koredevenaj homoj en la eksa Sovetunio, kiuj nomas sin Koryo-saram (ankaŭ Goryeoin [고려인; 高麗人; laŭvorte, "Goryeo-uloj"]) nomas la lingvon Goryeomal (고려말; 高麗말).

Klasifiko redakti

La klasifiko de la moderna korea lingvo estas necerta, kaj pro la manko de iu ĝenerale akceptita teorio, oni foje priparolas ĝin konservative kiel lingvo izolita.

Ekde la eldoniĝo de la artikolo de Ramstedt en 1926, multaj lingvistoj subtenas la hipotezon, ke oni povas klasifiki la korean altaja lingvo, aŭ parenco de protoaltaja. Korea similas altajajn lingvojn laŭ manko de specifaj gramatikaj elementoj, interalie nombro, sekso, artikoloj, fuzea morfologio, voĉo, kaj relativaj pronomoj (Kim Namkil). Korea similas al iuj lingvoj de la norda turka grupo, nome Sakha (Yakut). Vinokurova, scienculo de la sakha lingvo, notis, ke kiel en la korea, kaj malkiel en aliaj turkaj lingvoj aŭ diversaj aliaj lingvoj, adverboj en Sakha devenas de verboj pere de devena morfologio; tamen, ŝi ne sugestis, ke tio implicas iun rilaton inter la du lingvoj.[2]

Oni ankaŭ konsideras ke probable la korea rilatas iel al japana, ĉar la du lingvoj havas similan gramatikan strukturon. Oni postulis genetikajn interrilatojn kaj rekte kaj nerekte, tiu ĉi lasta aŭ tra la lokiĝo de ambaŭ lingvoj en la altaja familio, aŭ de argumentoj por interrilato inter japana lingvo kaj la bujeaj lingvoj de Gogurjeo kaj Baekje (vidu malsupre); la proponita Baekje-interrilato estas subtenata de fonologiaj similecoj kiel la ĝenerala manko de konsonantofinaj silaboj, kaj de parencaj vortoj ekzemple Baekje mir, japana mi- "tri". Cetere, ekzistas konataj kulturaj ligoj inter Baekje kaj Japanio; historiaj dokumentoj montras, ke, krom ludi grandan rolon en la fondo kaj kresko de Yamato Japanio, granda parto de la superaj klasoj de Baekje, kaj ankaŭ la metiistoj kaj negocistoj, fuĝis al Japanio kiam la reĝlando falis (kiun konfirmis Japana Imperiestro Akihito en parolado okaze de lia 68a naskiĝtago).[3]

Aliaj argumentas, tamen, ke tiuj lingvoj similas ne pro iu genetika interrilato, sed pro ia lingvokuniĝa efiko. Iru al orientaziaj lingvoj por morfologiaj trajtoj komunaj inter lingvoj de la lingvokuniĝa regiono Orienta Azio, kaj al Klasifiko de la Japana lingvo por pluaj detaloj pri la ebla interrilato.[4][5]

Oni ĝenerale supozas ke la moderna korea pli proksime rilatas al lingvoj de Samhan kaj Silla ol al la Bujeaj lingvoj. Multaj koreaj scienculoj kredas ke ili estis reciproke kompreneblaj, kaj la komuna bazo de tio, kio en la Gorjea periodo estis kunigota fariĝi Meza Korea (la lingvo antaŭ la ŝanĝoj kiujn alportis la sepjara milito) kaj finfine moderna korea. La dialekto de la Jeju-regiono konservis iujn arkaikajn trajtojn, kiuj ankaŭ troviĝas en meza korea, kies arae a estas retenita en la dialekto kiel aparta vokalo.

Ekzistas ankaŭ marĝenaj teorioj kiuj proponas diversajn aliajn interrilatojn; ekzemple, kelkaj lingvistoj, ekzemple Homero B. Hulbert ankaŭ provis rilati korean al la dravidaj lingvoj pro la simila sintakso.

Dialektoj redakti

Koreio havas kelkajn dialektojn (koree mal [laŭvorte "parolado"], saturi, aŭ bang-eon). La normolingvo (pyojuneopyojunmal) de Sud-Koreio estas bazita sur la dialekto de la regiono ĉirkaŭ Seulo, kaj la normo por Nord-Koreio estas bazita sur la dialekto parolata ĉirkaŭ P'yŏngyang. Tiuj dialektoj estas similaj, kaj ĉiuj estas efektive reciproke kompreneblaj, eble krom la dialekto de Jeju-Insulo (vidu je ''Jeju''-Dialekto). Iuj koreaj lingvistoj klasifikas la dialekton parolatan en Jeju kiel alian lingvon. Unu el la plej rimarkindaj diferencoj inter dialektoj estas la uzo de emfazo: Parolantoj de la Seula dialekto uzas emfazon nur iomete, kaj la norma sudkorea havas tre platan intonacion; aliflanke, parolantoj de la Gyeongsang-dialekto havas tre klaran intonacion.

Estas ankaŭ notinde, ke estas signifaj indicoj por historio de vasta dialekta ebenigo, aŭ eĉ konverĝa evoluado aŭ intermiksado de du aŭ pli originale apartaj lingvoj, ene de la Korea lingvo kaj ĝiaj dialektoj. Multaj koreaj dialektoj havas bazan vortstokon, kiu etimologie diferencas de la vortstoko de identa signifo en Normo Korea aŭ aliaj dialektoj, ekzemple suda-Jeolla-dialekto /kur/ kontraŭ en norma korea 입 /ip/ "buŝo" aŭ Gyeongsang-dialekto /ʨʌŋ.gu.ʥi/ kontraŭ en norma korea /puːʨʰu/ "ajla ŝenoprazo." Tio sugestas ke la korea duoninsulo eble iam estis lingve multe pli diversa ol nuntempe.[citaĵo bezonata]. Vidu ankaŭ la hipotezon pri bujeaj lingvoj.

Ekzistas treege intima rilato inter la dialektoj de la korea kaj la regionoj de Koreio, ĉar la limojn de ambaŭ regas la montoj kaj maroj. Jen listo de tradiciaj nomoj de dialektoj kaj lokoj:

Norma lingvo Parolata en
Norma lingvo de Sud-Koreio Seulo, Inĉon, Gyeonggi-do regiono (Sud-Koreio)
Norma lingvo de Nord-Koreio Pyongyang, Pyeonganbuk-do, Pyeongannam-do, Ĉagang (Nord-Koreio)
Regiona dialekto Parolata en
Dialekto de Gyeonggi-do Gyeonggi-do regiono (Sud-Koreio)
Dialekto de Chungcheong-do Deĝon, Chungcheongbuk-do, Chungcheongnam-do (Sud-Koreio)
Dialekto de Gangwon-do Kangŭon (Nord-Koreio), Gangŭon (Sud-Koreio)
Dialekto de Gyeongsang-do Pusano, Taeguo, Ulsan, Gyeongsangbuk-do, Gyeongsangnam-do (Sud-Koreio)
Dialekto de Hamgyeong-do Rason, Nord-Hamgjong, Sud-Hamgjong, Rjanggang (Nord-Koreio)
Dialekto de Hwanghae-do Nord-Hŭanghae, Sud-Hŭanghae (Nord-Koreio)
Dialekto de Jeju-do Jeju-do (Sud-Koreio)
Dialekto de Jeolla-do Gŭangĝu, Jeollabuk-do, Jeollanam-do (Sud-Koreio)

Fonologio redakti

Konsonantoj redakti

 
La Koreaj konsonantoj
Bilabialaj Alveolaraj Post-
alveolaraj
Velaraj Glotalaj
Nazaj /m/ /n/ /ŋ/ (silabfina)
Plozivaj
kaj
Afrikataj
simpla /p/ /t/ /ʨ/ /k/
streĉa /p͈/ /t͈/ /ʨ͈/ /k͈/
aspiracia /pʰ/ /tʰ/ /ʨʰ/ /kʰ/
Frikativo simpla /s/ /h/
streĉa /s͈/
Likvida /l/

La IFA-simbolon <◌͈> (malalte skribita duobla rekta citilo, ĉi tie montrita kun lokokupilo) oni uzas por indiki la streĉajn konsonantojn /p͈/, /t͈/, /k͈/, /ʨ͈/, /s͈/. Ĝia oficiala uzado en la etendita IFA-signaro estas por 'forta' artikulacio, sed oni uzas ĝin en la literaturo por 'faŭka' artikulacio. La koreaj konsonantoj ankaŭ ricevas atributojn de rigida voĉo, sed estas ankoraŭ ne sciate kiel tipa ĉi tiu estas de faŭkaj konsonantoj. Oni produkas ilin per parte limigita gloto kaj suplementa subglota premo kaj streĉaj gorĝmuroj, laringa malaltigo, aŭ alia plivastigo de la laringo.

Vokaloj redakti

   
 
La Koreaj vokaloj
Monoftongoj /i/ , /e/ , /ɛ/ , /a/ , /o/ , /u/ , /ʌ/ , /ɯ/ , /ø/
Vokaloj antaŭitaj de interuloj,
aŭ Diftongoj
/je/ , /jɛ/ , /ja/ , /wi/ , /we/ , /wɛ/ , /wa/ , /ɯi/ , /jo/ , /ju/ , /jʌ/ , /wʌ/

Alofonoj redakti

/s/ fariĝas alveolo-palatalo [ɕ] antaŭ [j] aŭ [i] por plejmultaj parolantoj (sed estas diferencoj en la lingvo inter Nord-Koreio kaj Sud-Koreio). Tiel ankaŭ okazas ĉe la streĉa frikativo kaj ĉiuj afrikatoj. Fine de silabo, /s/ ŝanĝas al /t/ (Ekzemple: beoseot (버섯) 'agariko').

/h/ povas fariĝi bilabialo [ɸ] antaŭ [o] aŭ [u], palatalo [ç] antaŭ [j] aŭ [i], velaro [X] antaŭ [ɯ], voĉa [ɦ] inter voĉaj sonoj, kaj [h] aliloke.[citaĵo bezonata]

/p, t, ʨ, k/ fariĝas voĉaj [b, d, ʥ, g] inter voĉaj sonoj.

/l/ fariĝis alveolara frapeto [ɾ] inter vokaloj, kaj [l] aŭ [ɭ] fine de silabo aŭ apud alia /l/. Notu, ke skriba silabofina 'ㄹ', kiam sekvas vokalo aŭ glito (tio estas, kiam la sekva signo komenciĝas per 'ㅇ'), migras al la sekva silabo kaj tiel fariĝas [ɾ].

Tradicie, /l/ ne eblis ĉe la komenco de vorto. Ĝi malaperis antaŭ [j], kaj alie fariĝis /n/. Tamen, la influo de okcidentaj pruntvortoj ŝanĝis la tendencon, kaj nun vortokomenca /l/ (plejparte de anglaj pruntvortoj) estas prononcata kiel libera vario de aŭ [ɾ] aŭ [l]. La tradicia malpermeso de vortokomenca /l/ fariĝis morfologia regulo nomita "komenca leĝo" (두음법칙) en Sud-Koreio, kiu rilatas al korea vortenhavo. Tiaj vortoj ankoraŭ havas ilian vortokomencan /l/ en Nord-Koreio.

Ĉiuj plozivoj, afrikatoj, kaj frikativoj relasiĝas [p̚, t̚, k̚] fine de vorto.

La plozivoj /p, t, k/ fariĝas nazaloj [m, n, ŋ] antaŭ nazaloj.

Hangul-literumado ne reflektas ĉi tiujn asimilajn prononcoregulojn, sed tamen konservas la fundamentan parte historian morfologion.

Unu diferenco inter la prononcaj normoj de Nord-Koreio kaj Sud-Koreio estas la traktado de komenca [r], kaj komenca [n]. ekzemple,

  • "laboro" - norda: rodong (로동), suda: nodong (노동)
  • "historio" - norda: ryŏksa (력사), suda: yeoksa (역사)
  • "virina" - norda: nyŏja (녀자), suda: yeoja (여자)

Morfofonemiko redakti

[aldonota]

Gramatiko redakti

Strukturo de propozicioj redakti

La korea estas aglutina lingvo. Modifilo antaŭas la modifatan vorton. La baza formo de korea propozicio estas SOV, Subjekto Objekto Verbo, sed la verbo estas la sola deviga kaj nemovebla elemento.

A:   가게-에   갔어-요? (가았어요?)
gage-e gasseo-yo
butiko + [lokomarkilo (에)] [ir (verba radiko) (가)]+[konjunkcio (아)]+[pasinta (ㅆ)]+[konjunkcio (어)]+ [ĝentila demanda markilo (요)]
"Ĉu [vi] iris al la butiko?" (la kunteksto implicas je "vi")
B:   네.
ne
jes
"Jes."

Parolelementoj redakti

Verboj redakti

Estas du specoj de koreaj verboj: (동사, dongsa, 動詞) agverboj kaj (형용사, hyeong-yongsa, "adjektivoj"), statverboj.

Ekzemple, la agverboj 하다 (hada, "fari, havi") kaj 가다 (gada, "iri") temas pri ago aŭ moviĝo, kontraste al statverboj, ekzemple 예쁘다 (yehppeuda, "beli"), kiuj temas pri stato de io.

Malsame al plejmultaj eŭropaj lingvoj, la korea lingvo ne konjugacias verbojn por kongrui kun la subjekto, kaj substantivoj ne havas sekson. Male, verbaj konjugacioj dependas de la tenso, aspekto, voĉo, kaj la socia rilato inter la parolanto, la priparolatoj, kaj la aŭskultantoj. La sistemo de parolniveloj kaj honoroj iomete similas la V-T-distingon de multaj hindeŭropaj lingvoj. Ekzemple, oni uzas malsamajn finaĵojn surbaze de ĉu la priparolatoj kaj aŭskultantoj estas amikoj, gepatroj, aŭ moŝtoj.

Adjektivoj redakti

Vortoj kiujn iuj klasifikas kiel adjektivojn (형용사, hyeong-yongsa, 形容詞) konjugacias simile al agverboj, (동사 (dongsa). Ili similas al la statverboj de Esperanto kaj polineziaj lingvoj.

Ekzemple, 붉다 (bukda) tradukiĝas laŭvorte kiel "ruĝi" kaj 아쉽다 (aswipda) kiel "manki". Parolantoj de lingvoj kiuj ne havas statverbojn tradukas ilin per adjektivoj.

Determinantoj redakti

Koreaj determinantoj (관형사, gwanhyeongsa). Ekzemple 각 (gak, "ĉiu") kaj 느린 (neurin).

Substantivoj redakti

Koreaj substantivoj (명사, myeongsa) ne havas gramatikan sekson. Eblas pluraligi ilin per la finaĵo 들 sed plejofte oni uzas la singularan formon, eĉ se temas pli pluraj. Ekzemple, por la frazo "estas tri pomoj", la korea traduko estas 사과 세개 있습니다 (sagwa segae isssumnida) kie la vorto 사과 (sagwa, "pomo") estas singulara.

Pronomoj redakti

Koreajn pronomojn (대명사, daemyeongsa) grave influas la moŝtaj niveloj en la lingvo. Pronomoj havas diversajn formojn kiuj dependas de la socia rango de la alparolato(j). Ekzemple, por la pronomo por "mi" ekzistas kaj la neformala formo 나 (na) kaj la moŝta/humila formo 저 (jeo). Ĝenerale oni evitas pronomojn de la dua singulara persono, precipe uzante moŝtajn formojn.

Adverboj redakti

Koreaj adverboj (부사, busa) inkluzivas je 또 (tto, "ankaŭ") kaj 가득 (gadeuk, "plene").

Partikuloj/postpozicioj redakti

Korea partikulo (조사, josa) ankaŭ estas speco de "postpozicio". Ekzemple, 는 (neun, tema signo) kaj 를 (reul, objekta signo)

Interjekcioj redakti

Koreaj interjekcioj (감탄사, gamtansa) ankaŭ nomiĝas "ekkrioj". Ekzemple, 아니 (ani, "ne").

Nombroj/numeraloj redakti

Koreaj nombroj (수사, sutja, 數詞) konsistas el du ofte uzataj aroj: propra korea aro kaj ĉina-korea aro. La ĉina-korea sistemo estas preskaŭ tute bazita sur la ĉinaj numeroj. La distingo inter la du numeraj sistemoj tre gravas. Por ĉio nombrebla oni uzas specifan sistemon el la du, sed malofte ambaŭ. Oni iam uzas la ĉina-koreajn nombrojn por ordaj nombroj: yeol beon (열 번) signifas "dekfoje" dum sip beon (십(十) 번(番)) signifas "numero dek." Oni grupigas la ciferojn de grandaj nombroj laŭ la ĉina tradicio de miriadoj (10000) anstataŭ ol miloj (1000) kiel kutime en Eŭropo kaj Ameriko.

Parolaj niveloj kaj moŝtaj formoj redakti

La interrilato inter parolanto aŭ verkanto kaj siaj priparolata temo kaj aŭskultantaro estas plej grava en korea, kaj la gramatiko reflektas tion. La interrilato inter parolanto/verkanto kaj temo estas reflektita en moŝtaj formoj, dum tiu inter parolanto/verkanto kaj aŭskultantaro estas reflektita en parolada nivelo.

Moŝtaj formoj redakti

Kiam iu priparolas iun superan en rango, parolanto aŭ verkisto kutime uzas specialajn substantivojn aŭ verbofinaĵojn por indiki la superecon. Ĝenerale, iu estas supera en rango se li/ŝi estas pli maljuna parenco, nekonato pli-malpli samaĝa aŭ pli aĝa, aŭ dunganto, instruisto, kliento, aŭ simila. Iu estas egala aŭ malsupera en rango se li/ŝi estas pli juna nekonato, studento, dungito aŭ simila. Nuntempe ekzistas specialaj finaĵoj uzeblaj en deklaraj, demandaj kaj imperativaj frazoj; en kaj moŝtaj frazoj kaj ordinaraj frazoj. Tiuj plifaciligas kaj plirapidigas koreajn frazojn.

Niveloj de parolado redakti

Ekzistas sep verbaj paradigmoj aŭ paroladaj niveloj en la korea, kaj ĉiu nivelo havas sian unikan verbofinaĵaron, kiun oni uzas por indiki la nivelon de formaleco de situacio. Malsame al moŝtaj formoj, kiujn oni uzas por montri respekton al proparolato, paroladajn nivelojn oni uzas por montri respekton al alparolato. La nomoj de la sep niveloj devenas de la nemoŝta imperativa formo de la verbo 하다 (hada, "far") en ĉiu nivelo, plus la sufikso 체 ('che', Hanja: 體), kiu signifas "stilo".

La plej altajn ses nivelojn oni ĝenerale grupigas kune kiel jondaemal (존대말), dum la plej malaltan nivelon (haeche, 해체) oni nomas banmal (반말) en la Korea.

Leksiko redakti

La kerno de la korea leksiko estas indiĝenaj koreaj vortoj. Pli ol 50% de la leksiko (ĝis 60% laŭ iuj taksoj), precipe sciencaj terminoj, estas ĉina-koreaj vortoj[6], aŭ

  • rekte depruntitaj de la skriba ĉina, aŭ
  • elpensitaj en Japanio aŭ Koreio uzante ĉinajn ideografiaĵojn.

La korea havas du nombrajn sistemojn (vidu supre): unu indiĝena, kaj unu depruntita de la ĉina. Kelkaj vortoj estas depruntitaj de la mongola, sanskrita, kaj aliaj lingvoj. La korea lingvo ankaŭ kontribuis pruntitajn vortojn al aliaj lingvoj, precipe al la Tsushima dialekto de Japanio.

En la moderna epoko, multaj vortoj estas depruntitaj de la japana kaj okcidentaj lingvoj, ekzemple germana (areubaiteu "part-tempa laboro", allereugi "alergio") kaj pli lastatempe de la angla[6]. Iuj okcidentaj vortoj estas depruntitaj nerekte tra la japana, kun japana sonaro, ekzemple la angla vorto dozen > ダース dāsu > 다스 daseu. Plejmultajn nerekte depruntitajn vortojn oni nuntempe skribas laŭ modernaj hanguligaj reguloj por la respektiva okcidenta lingvo, kvazaŭ depruntitaj rekte. Estas kelkaj pli komplikaj depruntaĵoj, ekzemple "Germanio", kies unuan endonim-parton [ˈd̥ɔɪ̯ʧʷ.la̠ntʰ] la japana proksimumas per la kanji-signo 獨逸 doitsu, estis akceptitaj en la korean lingvon kun ilia ĉina-korea prononco: 獨 dok + 逸 il = dogil. En sudkorea oficiala uzado, oni anstataŭis kelkajn aliajn koreajn landnomojn per fonetike bazitaj hanguligoj de la endonimo aŭ nomo de la lando en la angla.

La nordkorea leksiko emas preferi indiĝenajn koreajn vortojn super ĉina-koreaj aŭ fremdaj depruntaĵoj, precipe pro la lastatempaj politikaj celoj elimini fremdajn (plejparte ĉinajn) influojn sur la korea lingvo en la nordo.

Skrib-sistemo redakti

En antikvaj tempoj, la lingvoj de la Korea duoninsulo estis skribitaj per ĉinaj ideografiaĵoj, uz hyangchal aŭ idu. Kono pri tiaj sistemoj estis perdita, kaj la Korea lingvo ne estis skribita iel ajn; la aristokrataro uzis Klasikan Ĉinan lingvon por sia skribado.

Korea nun estas plejparte skribita en Hangul, la korea alfabeto, laŭvole oni enmiksas vortojn skribitajn en Hanĝa (la ĉina skribo). Sud-Koreio ankoraŭ instruas 1800 Hanĝa-karaktrojn en siaj lernejoj, dum la nordo aboliciis la uzon de Hanĝa antaŭ jardekoj.

Sube estas mapo de la koreaj alfabetaj simboloj kaj iliaj laŭkanonaj IFA valoroj:

Konsonantoj
Hangul    
Norma transskribo b,p d,t j g,k pp tt jj kk p t ch k s h ss m n ng   r,l  
IFA p t ʨ k ʨ͈ ʨʰ s h m n ŋ w r j
Vokaloj
Hangul
Norma transskribo i e ae a o u eo eu ui ye yae ya yo yu yeo wi we wae wa wo
IFA i e ɛ a o u ʌ ɯ ɰi je ja jo ju wi we wa

Oni skribas kaj presas la modernan korean lingvon kun spacoj inter vortoj, trajto kiu ne troviĝas en la ĉina aŭ japana. Koreaj interpunkciaj signoj estas preskaŭ identaj kun okcidentaj. Tradicie, oni skribis la korean en kolumnoj de supro ĝis malsupro, de dekstra al maldekstra, sed nuntempe oni kutime skribas de maldekstre dekstren, de supro ĝis malsupro.

Diferencoj inter Nord-Koreio kaj Sud-Koreio redakti

Ekzistas multaj malgrandaj diferencoj inter la uzado en Nordkoreio kaj en Sudkoreio. Diferencoj troviĝas en la prononcado, ortografio, gramatiko kaj leksiko.[7]

Vidu ankaŭ redakti


Referencoj redakti

  1. Korean. Ethnologue, 14th ed.. Alirita 2008-09-25.
  2. Vinokurova, Nadya (1999-04-08). “The Typology of Adverbial Agreement” (Microsoft Word). Alirita 2007-01-15..  Arkivigite je 2009-02-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-25. Alirita 2009-02-22.
  3. Sergei Starostin . “Altaiskaya problema i proishozhdeniye yaponskogo yazika (The Altaic Problem and the Origins of the Japanese Language)”. 
  4. Beckwith, Christopher I.. (2004) Koguryo, The Language Of Japan's Continental Relatives: the language of Japan's continental. Amsterdam, Netherlands: Brill Academic Publishers. ISBN 9004139494.
  5. Roy Andrew Miller . “Old Japanese Phonology and the Korean-Japanese Relationship”. 
  6. 6,0 6,1 Sohn, Ho-Min. The Korean Language (Section 1.5.3 "Korean vocabulary", p.12-13), Cambridge University Press, 2001. ISBN 0-521-36943-6
  7. Kanno, Hiroomi (ed.) / Society for Korean Linguistics in Japan (1987). Chōsengo o manabō (『朝鮮語を学ぼう』), Sanshūsha, Tokyo. ISBN 4-384-01506-2

Bibliografio redakti

En Esperanto redakti

  • Bak Giŭan (1994). Provu en la korea. Seulo. la eldonejo JUNA
  • Vattoj, Jonathan. "La imperiestraj novaj radikoj", La Gardanto, 2001-12-28. Rehavigita al si sur 2007-05-11.
  • Ahn Song-san, Ĉinaj ideogramoj en Koreio, Monato, Antverpeno, julio 1993, nº 7, paĝoj 17-18.

En aliaj lingvoj redakti

  • Hulbert, Homer B. (1905). A Comparative Grammar of the Korean Language and the Dravidian Dialects in India. Seoul.
  • Sohn, H.-M. (1999). The Korean Language. Cambridge: Cambridge University Press.
  • Song, J.J. (2005). The Korean Language: Structure, Use and Context. London: Routledge.

Eksteraj ligiloj redakti