Ĉina skribo

(Alidirektita el Hanja)

La ĉina skribo, aŭ ĉinaj signoj, estas kaj estis uzataj ĉefe en la ĉina lingvo, sed ankaŭ en la japana lingvo kaj la korea lingvo (Sud-Koreio). La ĉinaj signoj malaperis el la vjetnama lingvo (la vjetnama lingvo uzis ĉinajn signojn ĝis la 20-a jarcento) kaj el Nord-Koreio (kie estas uzata sole korea alfabeto).

Ĉina skribo

Tipo

silabaro
ISO 15924 Hani
vorterosigna skribsistemo
Dum -1200 - nuntempe
Partoprenanta streko de ĉina skribsigno • radikalo de ĉina skribo vd
vdr
Maldekstre kaj nigre, signoj por "ĉina signo" en la tradicia ĉina skribo; dekstre kaj ruĝe, "ĉina signo" en la simpligita ĉina skribo.
Ekzemplo de ĉina kaligrafio.
Ekzemplo de ĉina kaligrafio.

Signoj kaj signifoj redakti

La ĉinaj signoj (汉字/漢字) nomiĝas hànzì en la norma ĉina (mandarena, nordĉina), hon3 zi6 en la kantona, kanji en la japana, hanja en la korea, kaj hán tư en la vjetnama.

En la ĉina lingvo unu aŭ pluraj signoj (字) konsistigas vortojn (詞), ekzemplo: "hànzi" (漢字) havas du signojn.

La japana, la korea kaj la vjetnama lingvoj ne estas parencaj al la ĉina lingvo, kaj ili havas malsimilegan gramatikon. Tiel tiuj lingvoj ŝanĝis la signifon de la ĉinaj signoj. Ankaŭ kelkaj malsamaj (sed similaj) ĉinaj signoj havas la saman signifon.

Ekzemplo estas 愛人. 愛人 signifas "edzo/edzino" en la ĉina (Àirén), sed ĝi signifas "amato/amatino" en la korea (Aein), kaj "adulta amato/amatino" en la japana (Aijin). Alia ekzemplo estas 平和. 平和 signifas "paco" en la japana lingvo, sed en la ĉina lingvo oni diras 和平.

Ankaŭ ordinaraj signoj estas similaj sed malsamaj en diversaj regionoj. Ekzemplo estas "drako": 龙 en Ĉinio, sed 龍 en Tajvano kaj 竜 en Japanio.

Tradicie, ĉinaj signoj estis skribitaj vertikale, maldekstren komence de la dekstro. Hodiaŭ, oni kutime skribas ilin laŭ okcidenta maniero: horizontale, suben komence de la supro.

Formado de ĉinaj ideogramoj redakti

 
evoluo de ĉina ideogramo: suno.
 
evoluo de ĉina ideogramo: monto.
 
evoluo de ĉina ideogramo: elefanto.

Ĉinaj karaktroj reprezentas vortojn de la lingvo uzante diversajn strategiojn. Kelkaj karaktroj, kiaj kelkaj el la plej ofte uzataj, estis origine piktogramoj, kiuj priskribis la objektojn aluditajn, aŭ simple ideogramoj, en kiuj la signifo estis esprimita ikone. Kelkaj aliaj vortoj estis esprimitaj per komponitaj ideogramoj, sed la plej ampleksa majoritato estis verkita uzante la rebusan principon, laŭ kiu karaktro por similsona vorto estis ĉu simple prunteprenita aŭ (pli ofte) etendita per malambiguiga semantika markilo por formi son-semantikan komponkaraktron.[1]

Tiuj kvin metodoj, kune kun obskura kategorio de "transformitaj similaĵoj", estis la unuan fojon klasitaj kiel la liùshū (en ĉina 六书 aŭ 六書) ("ses skriboj") fare de la fakulo Ŝu Ŝen en lia vortaro Ŝuoŭen Jiezi en la jaro 100.[2] Kvankam tiu analizo estis foje problemiga kaj disputeble malkapablas respeguli la kompletan naturon de la ĉina skribsistemo, ĝi pluiras pro sia longa historio kaj konvinka uzado.

Piktogramoj redakti

  • En ĉina 象形字 xiànĝíngzì

Piktogramoj formas nur malgrandan parton de ĉinaj karaktroj. Karaktroj de tiu klaso derivas el bildoj de objektoj kiujn ili aludas.[3] Laŭ la tempo ili estis normigitaj, simpligitaj, kaj stiligitaj por fari ilin pli facile skribeblaj, kaj ties derivado estas tiele ne ĉiam evidenta. Ekzemploj estas 日 por "suno", 月 yuè por "luno", 木 por "arbo" aŭ "ligno",[4] kaj 麻 por "kanabo".

Ne estas preciza nombro por la proporcio de modernaj karaktroj kiuj estas bildecaj nature; tamen, Ŝu Ŝen metis proksimume 4% de ĉinaj karaktroj en tiu kategorio.

Simplaj ideogramoj redakti

  • En ĉina 指事字 zhǐshìzì

Nomita ankaŭ simplaj indikiloj, tiu malgranda kategorio enhavas karaktrojn kiuj estas rektaj ikonecaj bildoj. Ekzemploj estas 上 shàng "supre" kaj 下 xià "malsupre", origine nur punktoj super kaj sub linio, kio poste evoluis al siaj nuntempaj formoj, kiuj havas malpli potencialo por grafika ambigueco laŭ kunteksto.[5] Pli komplikaj indikiloj inkludas 凸 ('konveksa'), 凹 ('konkava'), kaj 平 ('ebena' kaj 'nivela').[6]

Komponitaj ideogramoj redakti

  • En ĉina 会意字 / 會意字 huìyìzì, la komponitaj ideogramoj estas signoj, kiuj konsistas el du partoj, kiuj kune iel faras la signifon de la tuto. Ekzemple 日 "suno" plus 月 yuè "luno" faras 明 míng "brila", "klara". Rimarku, ke inter la prononcoj de la partoj kaj de la tuto tute estas nek similo nek rilato; temas la konstruo nur pri la semantiko. Kvankam la historieco de tiu aparta etimologio estis pridubita fare de kelkaj ĵusaj fakuloj, ĝi estas definitive kanona legado: por ekzemplo, la ofta komponita vorto 明白 kun la signifo 'kompreno', rande al derivita asocio de 明 kun 'iluminado'. La aldono de la mallongigo de la radikalo de 'herbo' pinte rezultas en la kompona ideografo 萌 ('burĝoni'), alude al la heliotropisma konduto de planta vivo. Aliaj ofte cititaj ekzemploj estas 休 ('ripozo'), komponita de piktogramoj ⼈ 'homo' kaj ⽊ 'arbo', kaj 好 ('bona'), komponita de ⼥ 'virino' kaj ⼦ 'infano'.[7]
 
La komponita karaktro 好 bildigita laŭ siaj komponantaj karaktroj 女 kaj 子 apudigitaj unu kun la alia.

Nuntempe oni kredas, ke multaj tradiciaj ekzemploj de komponitaj ideogramoj fakte originiĝis kiel son-semantikaj komponaĵoj, malheligitaj pro sinsekvaj ŝanĝoj laŭ formo.[8] Peter Boodberg kaj William Boltz iris tiom antaŭen ĝis malakcepto ke ĉiuj komponaj ideogramoj estis kreitaj en antikvaj tempoj, asertante, ke "duarangaj komprenoj" kiuj estas nuntempe perdiĝintaj estas responsaj pri la ŝajna foresto de fonetikaj indikiloj,[9] sed iliaj argumentoj estis malakceptitaj de aliaj fakuloj.[10]

Komponitaj ideogramoj estas oftaj en kokuji, karaktroj dekomence stampitaj en Japanio. Ekzemplo de moderna komponita ideogramo uzita en verkita ĉino estas 砼 ('betono'), kii kombinas la radikojn de "homo", "laboro", kaj "ŝtono".[11]

Rebusaĵoj redakti

  • En ĉina 假借字 jiǎjièzì, la kategorio de rebusaj skriboj estas esence sama al la koncepto de rebuso, kiel oni tion konas en la aliaj partoj de la mondo: uzi ion devene bildon ne bilde, sed pro la sono de la vorto por tiu afero. Ekzemple 象 xiàng estas devene bildo de elefanto, kaj plu havas tiun signifon, sed signifas krom tion "aspekto", "aspekti", pro tio, ke la vortoj samsonas en la antikva hana lingvo. Simile 云 yún devene estas bildo pri nubo, sed oni ekskribis pere vorton por "diri", kaj sekve faris la formon 雲, kun supra elemento signifanta "pluvo", kio estas uzata por vortoj rilataj al vetero (ekzemple 雹 báo "hajlo", 雷 léi "tondro", 霧/雾 "nebulo"). Pro tio, ke la vorto yún por la senco "diri" estas jam de nemallonga tempo arkaaĵo, oni forigis la distingon inter 云 kaj 雲 en la simpligita skribo; en la maloftaj okazoj, en kiuj oni volas diri per yún "diri", la supozo estas, ke distingo eblos per kunteksto.

Son-semantikaj komponaĵoj redakti

  • En ĉina 形声字 / 形聲字 xíngshēngzì, la son-semantike komponitaj skriboj estas ege la plej granda kategorio, estante pli ol 90% el la signoj en moderna vortotrezoro. Temas pri signoj, kiuj konsistas el unu parto, kiu donas "kategorion" (malprecize) de signifo, kaj unu parto, kiu donas proksimume la sonon. La son-semantike komponitaj skriboj estas ege la plej granda kategorio, estante pli ol 90% de la signoj en moderna vortaro. Ekzemple el 工 gōng "laboro" oni per aldono de parto signifanta "fadenon", "silkon" faras 紅 hóng "skarlato", per aldono de parto signifanta "akvon" faras 江 jiāng "rivero", per aldono de parto signifanta "agi", "frapi" faras 攻 gōng "ataki", kaj tiel plu.

En pluraj okazoj oni aldonas semantikan elementon al ekzistanta signo, kiu konsistas jam el semantika kaj sona elementoj. Ekzemple 湖 "lago" konsistas el maldekstra elemento signifanta "akvon" plus dekstra elemento 胡 "barbaro", sed 胡 mem konsistas el 古 "antikva" plus elemento signifanta "karnon". (En tiuj okazoj, oni uzas mallongigitajn formojn de signoj por semantikaj elementoj; la normalaj memstaraj signoj por "akvo" kaj "karno" estas respektive 水 shuǐ kaj 肉 ròu, sed oni rigardas la tri streketojn maldekstre de 江 jiāng kaj 湖 kiel mallongigitan formon de 水 shuǐ, kaj simile la dekstran parton de 胡 kiel mallongigitan formon de 肉 ròu; sekve oni trovos ilin en vortaro sub tiuj sekcioj.

Historio redakti

 
Kompara evoluo el piktogramoj ĝis abstraktaj formoj en mezopotamiaj signoj, egiptaj hieroglifoj, kaj ĉinaj karaktroj.

Laŭ Qiu Xigui, la plej larĝa tendenco en la evoluo de la ĉinaj karaktroj laŭlonge de la historio estis simpligo, kaj en grafika aspekto (字形 zìxíng), nome "eksteraj aspektoj de individuaj grafemoj", kaj en grafika formo (字体, en tradicia 字體, en pijino zìtǐ), "ĝeneralaj ŝanĝoj en la diferencaj trajtoj de grafika formo kaj de kaligrafia stilo, [...] en plimulto de okazoj reference ĉefe al evidentaj kaj substancaj ŝanĝoj".[12]

Tradiciaj elpensaĵoj redakti

Kelkaj laboroj de klasika ĉina literaturo indikaj, ke oni uzis noditajn ŝnurojn por fari registrojn antaŭ la elpensado de [skribado]].[13][14] Verkoj kiuj referencas tiun praktikon estas la ĉapitron 80 de Tao Te Ching[15] kaj la ĉapitro "Xici II" ene de Yijing.[16]

Laŭ la tradicio, ĉinaj karaktroj estis elpensitaj dum la 3-a jarmilo a.n.e. fare de Canĝjie, nome skribisto de la legenda Flava Imperiestro. Oni diras, ke Canĝjie elpensis simbolojn nomitajn 字 (zì) pro sia frustracio ĉe la limigoj de ŝnurnodado, inspirante sin el sia studo de animaloj, pejzaĝoj kaj steloj en la ĉielo. En la tago en kiu oni kreis la unuajn karaktrojn, greno pluvis el la ĉielo - kaj kiam noktiĝis, oni aŭdis la lamentadon de fantomoj kaj demonoj, kiu bedaŭris, ke oni ne povos plu ĉikani kaj ĝeni homojn.[17]

Neolitiko redakti

En ĵusaj jardekoj, oni trovis serion de surskribitaj grafemojn kaj bildojn en arkeologiaj kuŝejoj de la Neolitiko en Ĉinio, kiel tiuj de Jiahu (ĉirkaŭ 6500 a.n.e.), Dadivano kaj Damaidi el la 6-a jarmilo a.n.e., kaj Banpo (5-a jarmilo a.n.e.). Ofte tiu trovitaĵoj estis akompanataj de amaskomunikilaj informoj kiuj fruigis la supozitajn komencojn de la ĉina skribado je miloj da jaroj.[18][19] Tamen, ĉar tiuj markiloj aperis sole sen implikita kunteksto kaj estis faritaj krude, Qiu Xigui konkludas, ke "ni ne havas bazon por aserti, ke tiuj konstituas skribadon nek estas tialo por konkludi, ke ili estas antaŭaĵoj de ĉinaj karaktroj de la Shang dinastio."[20] Tamen ili pruvas, ke la historio de la uzado de signoj en la valo de la Flava Rivero de la Neolitiko ĝis la periodo Shang.[19]

Orakolosta skribado redakti

 
Oksa orakolo surskribita de karaktroj registrantaj la rezulton de divenado.

La plej fruaj konataj ekzemploj de skribado rekte antaŭaĵoj de modernaj karaktroj estas korpuso de surskribaĵoj farita en bronzaj ujoj kaj orakolaj ostoj dum la fino de la Shang dinastio (ĉirkaŭ 1250-1050 a.n.e.,[21][22] kaj la plej antikvaj estus de ĉirkaŭ 1200 a.n.e.[23][24] :108 Orakolaj ostoj kaj la skribaĵoj kiujn ili portas estis dokumentitaj de modernaj fakuloj en 1899, post aliaj ekzemploj estis malkovritaj venditaj kiel "drakostoj" por medicinaj celoj, kun la simboloj ĉizitaj en ili identigitaj kiel ĉina skribado. Ĉirkaŭ 1928, la fonto de tiuj ostoj estis markita ĝis vilaĝo proksima al Anjan en Henano, kiu estis elfosita de la Academia Sinica inter 1928 kaj 1937. Ĝis nun, oni trovis ĉirkaŭ 150 000 tiajn fragmentojn.[21]

Orakolostaj skribaĵoj estas registroj de divenaĵoj plenumitaj en la komunikado kun reĝaj praulaj spiritoj.[21] La skribaĵoj gamas el la malmultaj karaktroj en la plej mallongaj, ĝis ĉirkaŭ 40 karaktroj en la plej longaj. La reĝo Shang komunikus kun siaj prauloj pere de "orakolomancio", pridemandante pri temoj kiel la reĝa familio, militaj sukcesoj, kaj eĉ vetera prognozo. La interpretitaj respondoj estus registritaj sur la divenila materialo mem, tio estas la ostoj.[21]

La orakolosta skribado estis bone disvolvigita skribsistemo,[25][26] kio sugestas, ke la originoj de la ĉina skribado povus veni tion frue kiom el la fino de la 2-a jamilo a.n.e.[27] Kvankam tiuj divenskribaĵoj estas la plej fruaj survivinta pruvaro de antikva ĉina skribado, oni amplekse kredas, ke tiun skribadon oni uzis ankaŭ por multaj aliaj neoficialaj celoj, sed ankaŭ ke la materialoj sur kiuj oni faris nedivenan skribadon — plej verŝajne ligno kaj bambuo — estis malpli daŭrebla ol ostoj kaj konkoj, kaj ekde tiam ili forkadukiĝis.[27]

Zhou skribmaniero redakti

 
La kuirujo de la skribisto Ŝi Kiang de la epoko Ĵu, bronza ceremonia kuirujo datitaj de ĉirkaŭ 900 a.n.e. Longaj surskribaĵoj sur la surfaco priskribas la farojn kaj virtojn de la unuaj sep reĝoj Ĵu.

La tradicia nocio de sinsekva procesio de skribmanieroj, el kiuj ĉiu subite estis elpensita kaj anstataŭis la antaŭan, estis finfine malkonfirmita fare de modernaj arkeologiaj trovaĵoj kaj fakula esplorado.[28] Plej ofte, okazis ke du aŭ eĉ pliaj skribmanieroj kunekzistis en difinita areo, kaj tiuj evoluis laŭgrade. Tiom frue kiom ĝis la Shang dinastio, la orakolosta skribmaniero kunekzistis kiel simpligita formo kun la pli normala skribmaniero en bambulibroj — konservita en bronzaj skribaĵoj — same kiel ĉe la prilaboritaj bildaj formoj, ofte klansimboloj, trovitaj en multaj bronzaĵoj.

Bazitaj sur studoj de tiuj bronzaj skribaĵoj, estas klara ke la ĉeftendenca skribmaniero evoluis en malrapida, nerompita modo el la Shang ĝis la dinastio Zhou, ĝis ekhavi la formon kiu estas nuntempe konata kiel "sigeleta skribmaniero" en la ŝtato Ĉjin, sed subitaj ŝanĝoj.[29][30] Dume, aliaj skribmanieroj evoluis dum la fino dte Zhou, speciale en orientaj kaj sudaj regionoj. Tio inkludas dekoraciaj skribmanieroj kiel la "birdoverma sigela skribmaniero", kaj la regionaj 'antikvaj' formoj de orientaj ŝtatoj Zhou, konservitaj kiel variantaj formoj dn la Han-eraa Shuowen Jiezi.

Unuigo de Qin kaj malgranda sigela skribmaniero redakti

Malgranda sigela skribmaniero, kiu estis evoluinta konservative en la ŝtato Qin dum la Orienta Zhou, normiĝis kiel la ortografia konvencio uzita tra tuta Ĉinio fare de la imperia dinastio Qin. Tamen, pli ol unu skribmaniero estis uzata tiam: malmulte konata, ortlinia, 'vulgara' formo de la karaktroj kunekzistis kun la pli formala sigela skribmaniero dum jarcentoj en la ŝtato Qin; la populareco de tius vulgara formo kreskiĝis laŭ la praktiko de skribado mem iĝis pli disvastigita.[31] Nematura formo de klera skribmaniero nomita "fruklera" aŭ "praklera" jam estis disvolvigita ĉirkaŭ la Militŝtata periodo en la ŝtato Qin[32] bazita sur tiu vulgara formo, ankaŭ kun influo el la sigela skribmaniero.[33] La kunekzistado de la tri skribmanieroj — malgranda sigela, vulgara kaj praklera, el kiuj tiu lasta evoluis laŭgrade al klera skribmaniero — malkonfirmis la tradician kredon, ke la dinastio Qin uzis nur unu skribmanieron, kaj ke la klera skribmaniero estis subite elpensita dum komenco de Han.

Han-klera skribmaniero redakti

 
Steleo de la templo Huaŝan, verkita en la klera skribmaniero, el la fino de la Orienta Han dinastio.

La praklera skribmaniero maturiĝis laŭgrade, kaj ĉirkaŭ la komenco de la Han periodo ĝia prilaboreco estis komparebla kun la malgranda sigela skribmaniero.[34] Ĵus malkovritaj bambuaj slipoj montris la aperon de matura klera skribmaniero fine de la regado de la imperiestro Wu Di en la jaroj 141–87 a.n.e.[35]

Kiel en antaŭaj epokoj, multaj skribmanieroj estis uzataj dum la epoko Han,[36] kvankam la matura klera skribmaniero — nomita ankaŭ 八分 (bāfēn)[37] — estis hegemonia. Ankaŭ frua tipo de kursiva skribmaniero estis uzata almenaŭ tiom frue kiom je 24 a.n.e.,(Qiu 2000, paĝoj 132–133 havigas arkeologian pruvaron de tiu datado, kontraste kun sensubstancaj postuloj datantaj la aperon de kursiva ie ajn el Qin ĝis orienta Han.) aligante kursivajn formojn popularajn tiam, same kiel elementojn el la vulgara skribmaniero kiuj originiĝis en la ŝtato Qin.[38] Ĉirkaŭ la tempo de dinastio Jin, tiu kursiva stilo Han konatiĝis kiel 章草 zhāngcǎo, foje konata en angla kiel 'klera kursivo', 'antikva kursivo', aŭ 'skiza kursivo'. Kelkaj kredas, ke tiu nomo, kiu uzas la karaktron 章 (ordigita), aperis ĉar la stilo estis konsiderata dum Jin kiel pli ordigita formo[39] ol estus estinta la moderna formo de kursivo, nome 今草 (jīncǎo), kiu aperis por la unua fojo dum la epoko de Jin kaj estas uzata ankoraŭ nuntempe.[40]

Novklera redakti

Ĉirkaŭ la meza epoko de la Orienta Han,[39] aperis simpligita kaj pli facila formo de klera skribmaniero, kiun Qiu termigis kiel 新隶体, tradicie 新隸體, (xīnlìtǐ) nome novklera.[41] Ĉirkaŭ la fino de Han, tiu estis estinta la hegemonia skribmaniero uzata de skribistoj,[39] kvankam la klera skribmaniero restis uzata por formalaj verkoj, kiel ĉe la ĉizitaj steleoj.[39] Qiu priskribas novkleran skribmanieron kiel transira formo inter klera kaj regula skribmaniero,[39] restante en uzado laŭlonge de la periodo de Tri Reĝlandoj kaj ĝis la dinastio Jin.[42]

Duonkursiva redakti

Ĉirkaŭ la fino de Han, frua formo de duonkursiva skribmaniero[41] ekdisvolviĝis el kursiva formo de novklera skribmaniero. Oni menciis ekzemplojn de novklera kun "fortaj nuancoj de kursiva skribo" el la fino de Orienta Han.[43] Tiu duonkursiva skribo estis tradicie atribuita al Liu Deŝeng (劉德升; ĉirkaŭ 147-188 n.e.),[42] (Oni diras, ke Liu instruis Ĵong Jao kaj Ŭang Ksiĵi.) kvankam tiaj atribuoj referencas al fruaj majstroj de skribmaniero pli ol ĝia veraj elpensintoj, ĉar la skribmanieroj ĝenerale evoluis laŭlonge de la tempo. Qiu havigas ekzemplojn de frua duonkursiva skribmaniero, kio fidindigas, la kredon ke ĝi havis popolajn originojn, pli ol esti invento nur de Liu.[44]

Regula skribmaniero redakti

 
Paĝo el presaĵo de epoko Song en regulskriba tiparo, kiu similas la manskribado de la Tang-epoka kaligrafo Ouyang Xun.

La plinovigoj de la regula skribmaniero estis tradicie atribuitaj al kaligrafo de la epoko Wei nome Zhong Yao (ĉirkaŭ 151-230), ofte nomita la "patro de regula skribmaniero". La plej fruaj survivintaj manuskriptoj verlitaj en regula skribado estas kopioj de verkoj de Zhong Yao, kiel almenaŭ unu kopiita de Ŭang Ksiĵi, ofte nomita la "Saĝulo de Kaligrafio". Regula skribado disvolviĝis el pura verkita formo de frua duonkursiva, kun la aldono de tekniko de 頓 (dùn, paŭzo) por finigi horizontalajn liniojn, plus fortaj vostoj sur linioj kiuj estas verkitaj laŭ malsuprena dekstrena diagonalo. Tiel, frua regula skribado aperis el pura, formala formo de duonkursiva, kiu siavice aperis el novklera, simpligita, konvencia formo de klera skribado. Ĝi disvolviĝis plue dum la Orienta Jin per la manoj de Wang Xizhi kaj de lia filo Wang Xianzhi. Tamen, la stilo ne estis amplekse uzita, ĉar plimulto de verkistoj plue uzis novkleran kaj duonkursivan stilojn en sia ĉiutaga skribado, dum ankaŭ la konservativa klera skribado restis uzataj en kelkaj steleoj. Moderna kursiva skribado ekaperis dum tiu epoko, ekzemple ĉe kaligrafoj kiel Wang. Ĝi estis influita de duonkursiva, same kiel la nova regula stilo.[45]

Nur en la periodo de la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj la uzado de regula skribado iĝis hegemonia.[46] Tiukadre, la stilo plue evoluis, kaj kelkaj konsideris Ouyang Xun kiel tiu kiu produktis la unuajn maturajn ekzemplojn de la formo dum la komenco de la dinastio Tang. Poste, ne estis alia grava stila ŝanĝo en la ĉinkaraktraj formoj ekster la kaligrafiaj kuntekstoj.

Surekranigo de ĉinaj ideogramoj redakti

 
Yǒng

La plej grandaj ĉinaj vortaroj distingas ĉirkaŭ 50 000 diversajn signojn, sed por legi gazetojn necesas nur (!) 1500-3000 signoj. La skribo de ĉinaj signoj komence okazis per tuĉo sur lignotabuloj, papero.

La ĉina skribmaŝino tre diferencis de la eŭroplingvaj maŝinoj. Ĝi estis tre granda (ĝi elektis la necesajn signojn el 2000 ideogramoj, havataj sur pleto; pliajn ideogramojn oni povis akiri per krompletoj) kaj malrapida: ĝi ebligis tajpi po nur 20 signojn minute.

Kiam la komputiloj aperis, la situacio ŝanĝiĝis: kvankam oni provas inventi specialajn klavarojn, disvastiĝis nur la angla klavaro (QWERTY), kiun oni uzas por aperigi la ĉinajn signojn per la latinaj literoj. La plej disvastiĝinta sistemo estas la entajpado de la pinjina transskribo de la ĉinaj vortoj kaj poste la elekto de la aŭtomate aperantaj ĉinaj eblaj ekvivalentoj en ia "fenestro". Tiun metodon uzas preskaŭ ĉiu kaj ankaŭ sur la poŝtelefonoj.

Pli rapida, sed iomete pli komplika varianto estas la tekstoentajpado „wubi” (5 strekoj). Ĝi baziĝas sur simpligita varianto de la ĉina lingvo, kiu malpliigis la nombron de la strekoj kaj literoj al minimume kvin karakterizaj strekoj. Oni povas ankaŭ tiujn entajpi per QWERTY-klavaro per kvin zonoj surklavare (QWERT, YUIOP, ASDFG, HJKLM kaj XCVBN). Tiu metodo eluzas tiun econ de la ĉina gramatiko, ke gravas la vicordo de la skribitaj strekoj. Oni diras, ke sperta entajpisto povas alŝuti po 160 signojn minute.

Uzado laŭ lingvoj redakti

La ĉinaj redakti

La ĉina skribo nomata "hànzì" estas skribata en la norma ĉina lingvo aŭ la nordĉina dialektaro. Kutime la simpligita skribo estas uzata en la kontinento de Ĉinio, kaj la tradicia en Tajvano kaj Singapuro. Se oni forgesus ĉinan skribon, oni povus anstataŭe skribi la latinan transskribon pinjino en la kontinento kaj la specialan skribon bopomofo en Tajvano.

En aliaj dialektoj enhavantaj la kantonan, multaj parolataj vortoj ne estas skribeblaj per la ĉina skribo.

La japana redakti

Kanji (Ĉina skribo)

Kana (Kanao)

baziĝas sur

Rōmaji (Latinigo)

Kanji (かんじ, elparolata kiel [kanĝi]) estas grava parto de japana skribo. Ĝi estas uzata por ĉina vortprovizo. Unu Kanji kutime havas pli ol unu sonon: Ekzemple, la skribo "生" estas legebla per 15 manieroj laŭ japana vortaro. En lernejoj, oni iomete ankoraŭ instruas la klasikan ĉinan lingvon.

La korea redakti

Hanja (한자, elparolata kiel [hanĝa]) ne ofte estas uzata plu en la nuntempa Sud-Koreio. Ĝi jam tute malaperis en la Nord-Koreio. Tamen, la korea lingvo havas multe da ĉina vortprovizo, kaj kelke da homoj asertas la reviviĝon de Hanja por solvi problemon (kiel homonimo) de la nura uzado de korea alfabeto.[47]

La vjetnama redakti

Hán tư (elparolata kiel [hantu]. Ankaŭ chữ nho, chữ hán) ne longe estas uzata en la hodiaŭa vjetnama. Tamen, malgraŭ ne-ĉinotibete, la vjetnama estas plena de ĉina vortprovizo. En la estinteco, oni kreis originan skribsistemon nomatan chữ nôm (chữ Nôm) kiu estas simila al sed pli malsimpla ol ĉina skribo. En lernejoj de Sud-Vjetnamio, oni instruis klasikan ĉinlingvon ĝis 1975.

La ĝŭanga redakti

Por la ĝŭanga, parolata de la ĝŭanga popolo, en Gŭangŝjio, Ĉinio, kun ĉirkaŭ 15,5 milionoj da parolantoj, oni hodiaŭ uzas principe la latinan transskribon sed antaŭe ĝi havis malnovan ĝŭangan propran skribmanieron nomatan "sawndip".

Tradicia ĉina skribo redakti

La tradicia ĉina skribo aŭ tradiciaj ĉinaj karaktroj (ĉine tradicie 正體字/繁體字; simpligite 正体字/繁体字; pinjine Zhèngtǐzì/Fántĭzì) estas ĉinaj karaktroj en ajna signaro kiuj ne enhavas karaktrojn aŭ karaktrajn anstataŭaĵojn nove kreitajn post 1946. Ili estas plej ofte la karaktroj en la normigitaj signaroj de Tajvano, Honkongo kaj Makao aŭ en la Kangxi-Vortaro.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Norman, Jerry (1988). Chinese. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-29653-3. pp. 58–61
  2. Norman, Jerry (1988). Chinese. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-29653-3. pp. 67–69
  3. Qiu 2000, p. 154; Norman 1988, p. 87.
  4. * "日". Hanyu Da Zidian (en ĉina). 1989. p. 1588.
    • "月". Hanyu Da Zidian (en ĉina). 1989. p. 2188.
    • "木". Hanyu Da Zidian (en ĉina). 1989. p. 1231.
  5. Qiu 2000, p. 46.
  6. Norman 1988, pp. 87.
  7. * "明". Hanyu Da Zidian (en ĉina). 1989. p. 1599.
    • "萌". Hanyu Da Zidian (en ĉina). 1989. p. 3447.
    • "明白". Concised Mandarin Chinese Dictionary (en ĉina). Taiwan Ministry of Education. 2021.
    • "好". Hanyu Da Zidian (en ĉina). 1989. p. 1101.
  8. Sampson & Chen 2013, p. 261.
  9. Boltz 1994, pp. 104–110.
  10. Sampson & Chen 2013, pp. 265–268.
  11. Hanyu Da Zidian 1989, =砼 p. 2594.
  12. Qiu 2000, pp. 44–45.
  13. Yang Yuxin, 2018, Unveiling and Activating the "Uncertain Heritage" of Chinese Knotting The Asian Conference on Cultural Studies 2018 paĝo 3
  14. . Prehistoric notation systems in Peru, with Chinese parallels. Language Log. Alirita 2023-07-31.
  15. (1963) The Way of Lao Tzu (Tao Te Ching) (angle). The Bobbs-Merrill Company. ISBN 0-02-320700-0. "Let the people again knot cords and use them (in place of writing)"
  16. (1899) The Book of Changes. “In the highest antiquity, government was carried on successfully by the use of knotted cords (to preserve the memory of things). In subsequent ages the sages substituted for these written characters and bonds. By means of these (the doings of) all the officers could be regulated, and (the affairs of) all the people accurately examined.”.
  17. Yang, Lihui. (2008) Handbook of Chinese Mythology (angle). Oxford University Press, p. 84–86. ISBN 978-0-195-33263-6.
  18. "Carvings May Rewrite History of Chinese Characters", Xinhua Online, 2007-05-18. (angle) "Chinese Writing '8,000 Years Old'", BBC News, 2007-05-18. (angle)
  19. 19,0 19,1 Rincon, Paul, "'Earliest Writing' Found in China", BBC News, 2003-04-17. (angle)
  20. Qiu 2000, p. 31.
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 Kern 2010, p. 1.
  22. Keightley 1978, p. xvi.
  23. Bagley, Robert. (2004) “Anyang writing and the origin of the Chinese writing system”, The First Writing: Script Invention as History and Process (angle). Cambridge University Press, p. 190–249. ISBN 978-0-521-83861-0.
  24. Boltz, William G.. (1999) “Language and Writing”, The Cambridge History of Ancient China: From the Origins of Civilization to 221 BC (angle). Cambridge University Press, p. 74–123. doi:10.1017/CHOL9780521470308.004. ISBN 978-0-521-47030-8.
  25. Boltz 1986, p. 424.
  26. Keightley 1996.
  27. 27,0 27,1 Kern 2010, p. 2.
  28. Qiu 2000, pp. 63–64, 66, 86, 88–89, 104–107, 124.
  29. Qiu 2000, pp. 59–150.
  30. Chen, Zhaorong. (2003) ', Institute of History and Philology Monograph (ĉine). Academia Sinica. ISBN 978-9-576-71995-0.
  31. Qiu 2000, p. 104.
  32. Qiu 2000, pp. 59, 104–107.
  33. Qiu 2000, p. 119.
  34. Qiu 2000, p. 123.
  35. Qiu 2000, pp. 119, 123–124.
  36. Qiu 2000, p. 130.
  37. Qiu 2000, p. 121.
  38. Qiu 2000, pp. 131, 133.
  39. 39,0 39,1 39,2 39,3 39,4 Qiu 2000, p. 138.
  40. Qiu 2000, p. 131.
  41. 41,0 41,1 Qiu 2000, pp. 113, 139.
  42. 42,0 42,1 Qiu 2000, p. 139.
  43. Qiu 2000, p. 142.
  44. Qiu 2000, p. 140.
  45. Qiu 2000, p. 143–148.
  46. Qiu 2000, p. 145.
  47. [1] Arkivigite je 2013-09-09 per la retarkivo Wayback Machine (Koree)

Bibliografio redakti

  • Cherpillod, André (2003), La misteroj de la ĉina skribo, eld. La Blanchetière (memeldono).
  • Baxter, William H. (1992). A Handbook of Old Chinese Phonology. Berlin: Mouton de Gruyter. ISBN 978-3-11-012324-1.
  • Boltz, William G. (1994). The origin and early development of the Chinese writing system. New Haven: American Oriental Society. ISBN 978-0-940490-78-9.
  • Coulmas, Florian (1991). The writing systems of the world. Blackwell. ISBN 978-0-631-18028-9.
  • DeFrancis, John, The Chinese Language. Facts and Fantasy, University of Hawaii Press, Honolulu 1990, passim. ISBN 0-8248-1068-6.
  • Keightley, David (1978). Sources of Shang history: the oracle-bone inscriptions of bronze-age China. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-02969-9.
  • Kern, Martin (2010). "Early Chinese literature, beginnings through Western Han". In Owen, Stephen. The Cambridge History of Chinese Literature, vol. 1: To 1375. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–115. ISBN 978-0-521-85558-7.
  • Norman, Jerry (1988). Chinese. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-29653-3.
  • Pulleyblank, Edwin G. (1984). Middle Chinese: a study in historical phonology. Vancouver: University of British Columbia Press. ISBN 978-0-7748-0192-8.
  • Qiu, Xigui (2000). Chinese writing. trans. by Gilbert L. Mattos and Jerry Norman. Berkeley: Society for the Study of Early China and The Institute of East Asian Studies, University of California. ISBN 978-1-55729-071-7. (English translation of Wénzìxué Gàiyào 文字學概要, Shangwu, 1988.)
  • Ramsey, S. Robert (1987). The Languages of China. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-01468-5.
  • Sampson, Geoffrey; Chen, Zhiqun (2013). The reality of compound ideographs (PDF). Journal of Chinese Linguistics 41. pp. 255–272.
  • Yip, Po-ching (2000). The Chinese Lexicon: A Comprehensive Survey. Psychology Press. ISBN 978-0-415-15174-0.
  • Yong, Heming; Peng, Jing (2008). Chinese Lexicography : A History from 1046 BC to AD 1911: A History from 1046 BC to AD 1911. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-156167-2.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chinese characters en la angla Vikipedio.