Piktogramo (aŭ bildsimbolo) estas bildo de objekto aŭ procezo (ago), uzata kiel kategoria aŭ individua simbolo de ĝi. Ordinare ĝi estas abstraktigita per forlaso de detaloj, por eviti asociadon kun reala objekto.

En internacia trafiko (fervojo, flughavenoj, ŝipoj, aŭtovojoj) piktogramoj estas uzataj por komuniki sen uzo de iu konkreta lingvo. La unikodaj tavoloj "Miksaj simboloj" kaj Dingbats (2600–27FF) enhavas kelke da ofte uzataj piktogramoj. Jen kelkaj unikodaj ekzemploj:

piktogramo numero signifo
0x2600 suna vetero
0x2601 nuba vetero
0x2602 pluva vetero
0x2603 neĝa vetero
0x260E telefono
0x267F instalaĵo por radseĝuloj
0x2678 recikligo de rubaĵoj
0x2693 ankro, simbolas havenon
0x26A0 averto
0x26A1 averto de alta elektra tensio
0x2708 aviadilo
0x2709 letero; poŝto

Problemo de piktogramoj estas, ke oni emas supertaksi ilian kulturan universalecon. Praktiko montras, ke la signifon de multaj piktogramoj necesas lerni kvazaŭ fremdlingvajn vortojn.

Restoracio
Necesejo

Komputado redakti

En komputado piktogramoj estas uzataj por simboli objektojn aŭ funkciojn de komputiloj, ekz. presilon, dokumenton, retpoŝton. Eblas ekigi operaciojn pri tiuj objektoj pere de alklako, helpe de menuo aŭ per rekta manipulado, t. e. trenado kaj faligo. En tiu senco oni uzas ankaŭ, sub influo de la angla lingvo, la vorton ikono (komputiko).