Rulseĝo estas helpaparato por movmalkapabluloj, kiuj pli-malpli paraliziĝis aŭ estas obstaklataj mem surpiede moviĝi. Tiu aparato redonas al tiuj homoj parton de movlibereco. Ekzistas modeloj tute mekanikaj aŭ motorigitaj (epikitaj per akumulatoro, direktilo). Por kiuj ne povas sidi, oni faras rullitojn. Oni uzas tiujn ilojn ankaŭ por transporti malsanulojn en malsanulejoj.

Rulseĝo
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta rado • accoudoir • sidloko • skabelo vd
vdr
Movmalkapabla sportulo

Handikapuloj kun normale kapablaj kaj fortaj brakoj kaj manoj povas movi la seĝon per tiuj; aliaj bezonas motoran forton kaj parte devasbstiri la seĝon per specialaj regiloj, manipuleblaj ekzemple per la buŝo.

Ĝenerale por eviti postuli al handikapuloj havi posedi ŝoforpermesilon por uzi ĝin, aŭ postuli matrikulojn kaj asekuron, energiuzantaj rulseĝoj estas specife ekskluditaj jure el esti konsiderataj motorvehikloj.[1]

Historio redakti

 
Antikva ĉina rulseĝo
 
Rulseĝa ŝtatuo de Franklin D. Roosevelt prezidanto de Usono (Washington D.C.)

Unuaj ekzemploj estis uzitaj en Ĉino dum 6-a jarcento. En Europo, unaj ekzemploj estis faritaj dum ĝermana renesanso. Rulseĝo de Filipo la 2-a havis apogilojn por kapo kaj piedoj. Stephan Farfler faris rulseĝon en 1655, kiun povis la sidanto stiri. Unua patento iĝis en 1869 en la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko.[2] Harry Jennings kaj lia amiko, Herbert Everest faris la unuan facilan, faldeblan rulseĝon en 1933, post kiam Everest rompis lian spinon en akcidento en mino, kaj paraliziĝis.[3] Ili fondis firmaon, kaj komencis masan produkton.

Tipoj redakti

La plej facilaj tipoj estas manstireblaj, kaj havas sidilon, apogilojn por la dorso kaj piedoj, tenilojn kaj kvar radojn, du grandajn antaŭe, kaj du malgrandajn malantaŭe. Tiuj varias, sed estas adapteblaj al sia uzanto, do oni povas ŝanĝi altecon, angulon kaj larĝon de la sidilo.

Iloj por ĉiŭtaga uzo estas distribueblaj al iloj kun rigida skeleto kaj faldeblaj. En iloj kun rigida skeleto estas malpli moviĝantaj partoj, do oni povas pli facile stiri ilin. Ankaŭ eblas malplipezigi ilin. Por faciligi transportadon, la malantaŭaj radoj estas removeblaj kaj la dorsa apogilo estas faldebla.

Iuj modeloj estas faritaj el tre malpezaj materialoj, ekzemple el alojo de aluminio, magnezio aŭ titanio. Iuj fabrikoj specialiĝis por tre malpezaj rulseĝoj. Oni povas aldoni suplementojn, kiel sekurzonon, kotŝirmilon, baron kontraŭ koto, ekstrajn apogilojn por la brakoj kaj kolo, defendilojn por vestoj, lokojn por trinkaĵo, por bastonoj (inkluzive lambastonojn). Oni povas doni pufajn plastikajn amortizilojn al radoj.

Oni fabrikas faldeblajn, malpezajn sidilojn kun kvar malgrandaj radoj por transporti malsanulojn, aŭ por doni plian movliberecon ekster hejmo. Fabrikantoj provas novajn tipojn, por fari pli opurtunajn ilojn kaj doni pli da movkapablo.

Manstirataj tipoj redakti

 
Manstirata rulseĝo (malpeza modelo)

Manstirataj tipoj bezonas homan forton por gvidado. Kutime ili estas faldeblaj, por faciligi stoki aŭ transporti ilin.

Ordinare uzanto stiras ilin, per turnado de gvidantaj ringoj. Tiuj havas grandajn radojn, kiuj similas al tiuj de bicikloj, pleje kun grandeco 24". Uzantoj devas povi turniĝi, ŝanĝi rapidecon, kaj ekvilibri per malantaŭaj radoj. Tio ebligas evitadon de malgrandaj obstakloj.

Por tiuj, kiuj povas uzi nur unu manon, estas rulseĝoj stireblaj unumane. Ili havas en la rado por la mano du gvidantajn ringojn. Kutime la pli granda ringo apartenas al alia latero. Por stiri antaŭe, la uzanto tiras ambaŭ gvindantajn radojn. La uzanto povas turniĝi per tirado de unu ringo pli rapide ol de la alia. Estas ankaŭ rulseĝoj stireblaj perpiede.

Estas seĝoj, kiuj estas desegnitaj tiel, ke helpanto stiras ilin. Oni povas trovi ilin en malsanulejoj aŭ en flughavenoj. En malsanulejoj oni uzas ilin por transporti malsanulojn; en flughavenoj oni povas helpi movmalkapablulojn trapasi tra mallarĝaj koridoroj.

Ĝerenerale, ju pli malpeza kaj konfigurebla estas rulseĝo, des pli ĝi kostas. Se ĝi kostas malmulte, ĝi ordinare estas uzebla tempie. Por ĝenerala uzo grandaj fabrikoj faras pli malpezajn kaj opurtunajn rulseĝojn. Plej multe kostas tre malpezaj rulseĝoj kun multe da aldonoj.

Elektraj tipoj redakti

 
Moderna elektra rulseĝo

Helpaj iloj estas kompromisoj inter kapabloj de uzanto kaj solvendaj problemoj. Multaj manstireblaj rulseĝoj malhelpas moviĝadon. Stiri rulseĝon estas kutime peza laboro. Ordinare homoj povas plenumi 80 vatojn daŭre. Dum biciklado ĝi povas iri al 130 vatoj dum du horoj. Uzantoj de rulseĝoj devas plenumi 10-450 vatojn, meze 210 vatoj.[4]

Elektraj rulseĝoj estas stirataj per elektro, kaj regeblaj per aliaj iloj, ekzemple stirstangoj. Oni povas stiri ilin per variaj korpopartoj, ekzemple per mentono, per kapo aŭ per pensoj.

Ilia inventisto, George Klein faris unuajn ekzemplojn por uzantoj difektitaj dum la dua mondmilito.[5] Elektraj rulseĝoj estas oportunaj ne nur por tiuj, kiuj ne povas stiri mane, sed ankaŭ por la uzantoj, kiuj volas fari longajn vojojn. Ankaŭ utilas por kormalsanuloj aŭ kronike lacaj personoj.

Kutime elektraj rulseĝoj estas rigidaj, kaj havas kvar radojn, sed estas tipoj kun ses radoj. La radoj estas mallarĝaj, ĉar la uzanto ne stiras per ili. Por faciligi la moviĝadon ili havas paron, per kiu la uzanto povas la radojn levi aŭ mallevi je 10 cm.

Estas manstireblaj seĝoj, kiuj havas helpan elektran stirilon. Oni eksperimentas per raŭpaj moviloj, sed tiuj ne estas en amasa produktado. El aliaj eksperimentoj aperis handikapula skotero kaj raŭpa ŝtuparpaŝilo.

Motoro de rulseĝoj uzas ne pli ol 24 voltoj, kaj 5 amperoj. Oni povas ŝargi akumulatorojn dum 8-12 horoj hejme. En flughavenoj ili ne estas uzeblaj. Oni pakas ilin, kaj flughavenoj donas kurenton alie.

Datoj de akumulatoro kun 12V 50Ah por elektraj rulseĝo[6] redakti

  • Tensio: 12V
  • Kapacito: 50Ah
  • Dimensioj: 190*158*170mm
  • Pezo:15,3Kg
  • Konstruo: SLA (Sealed Lead Acid)

Specialaj tipoj redakti

Iuj tipoj povas apogi uzantojn ankaŭ dum starado.

Ordinare rulseĝoj ne povas teni pli ol 115 kilogramojn. Ili povas esti ne nur la uzanto, sed ankaŭ por ties uzaĵoj. Se la rulseĝo devas porti pli ol tiu pezo, oni bezonas plifortigi la rulseĝon.

Estas tipoj, kiuj apogas la difektitan piedon, kaj oni povas stiri ilin per alia piedo.

Oni faras pli malgrandajn ilojn por malgrandaj adoltoj kaj rulseĝojn por infanoj. Dum planado oni respektas aliajn korpajn trajtojn. Unu-du jaraj infanoj povas uzi rulseĝon por movado. Tiuj ne malhelpas lerni iri.[7]

Iuj tipoj estas por malglataj, sablaj teroj, kaj oni povas stiri ilin en akvo. Tie la uzanto povas delasi ilin. Movmalkapabluloj povas moviĝi pli facile en akvo. En iuj landoj de Eŭropo por alirebla turismo strandoj senkoste pruntas tiajn rulseĝojn.

Estas kombinaj tipoj por banado, necesejumado, kaj flegado. Oni povas memstare stiri ilin aŭ helpanto povas fari tion.

Estas tipoj, kiuj helpas sidi el lito en la ilo. Post kiam la uzanto estas en ĝi, iu starigas dorsapogilon, kaj la uzanto povas apogiĝi al ĝi. Por helpi ellitiĝadon oni povas uzi ankaŭ apogilojn aŭ plenmoveblan matracon. Aliaj tipoj helpas per elektraj iloj, sed por tio oni devas fari ilin pli pezaj kaj pli grandaj por stabileco. Tiu kapablo faras ilin pli multekostaj, ĉar por tio ili bezonas pliajn partojn.

Por sporto redakti

 
Rulseĝo por kurado

Ordinare sportoj bezonas rapidan movojn kaj eblecon turniĝi rapide. Tiaj estas ekzemple rugbeo, basketbalo, teniso kaj kurado. Rulseĝa futbalo estas aparta sportarto kun siaj reguloj. Ĉia sportarto bezonas sian tipon. Ili estas faritaj el tre malpeza komposito, tre rigidaj, kaj havas kavojn por radoj por turniĝi rapide. Ili estas uzataj nur por sporto; poste la uzanto residiĝas en sian ĉefan rulseĝon.

Normoj redakti

La EN ISO 9999 (2011) „Teĥnika helpo por malkapablaj personoj – klasifikado kaj terminologio“ klasifikas rulseĝojn en 12-21 grupojn; tio estas 11 subgrupoj.

Pliaj normoj:

  • DIN 13240-1 Rulseĝoj; klasifikado 12/1983a eldono
  • DIN 13240-2 Rulseĝoj; konceptoj 12/1983
  • DIN 13240-3 Rulseĝoj; mezuroj 08/1994
  • DIN EN 12183 Manstiritaj rulseĝoj – priskriboj kaj metodoj de ekzaminoj
  • DIN EN 12184 Elektraj rulseĝoj, mobiloj kaj iliaj akumulatoroj – priskriboj kaj metodoj de ekzamenoj
  • DIN ISO 6440 Rulseĝoj; nomoj, konceptoj (1985)
  • DIN ISO 7176-1 Rulseĝoj; difinoj
  • DIN ISO 7193 Rulseĝoj – maksimumaj sumaj mezuroj

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. . Disabled Sports: Sports wheelchairs a hope for disabled sportsman. Youth Publishers (Which owns Pakistan Times) (2020-01-22). Arkivita el la originalo je 2022-02-19. Alirita 2022-02-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-02-19. Alirita 2022-03-14.
  2. Museum of disABILITY. Arkivita el la originalo je 2008-08-20. Alirita 2010-10-22.
  3. Everest, Herbert A., Jennings, Harry C., "Folding wheel chair", US Patent 2095411, 1937
  4. Erste Forschungsergebnisse: Viele Rollstühle statt Hilfe zusätzliche Behinderung
  5. Archivált másolat. Arkivita el la originalo je 2010-12-27. Alirita 2011-01-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2003-07-08. Alirita 2020-05-03.
  6. Elektromos kerekesszék akkumulátor. Arkivita el la originalo je 2019-12-15. Alirita 2020-04-26.
  7. [url=http://www.rollstuhl-fahren-lernen.de/meinrollstuhl/index.html Arkivigite je 2010-03-31 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20100331204613) Mein Rollstuhl - meine Mobilität]